KOVIM-19: Hispana urbeto esperas superi la ekonomian krizon per propra virtuala mono

Foto de Pixabay, licencita de Pixabay

Urbeto en Andaluzio, Hispanio, lanĉis monon kiel vojon savi lokan komercon de la severa ekonomia malkresko, kaŭzita de agoj celantaj kontroli la disvastiĝon de KOVIM-19.

Lebrija, urbeto kun 27 000 loĝantoj en la provinco Sevilo, prenis novigan aliron al stimulado de la loka ekonomio per investado je sia propra virtuala mono. La cifereca mono estas nomita “elio” kaj celas asisti al lokaj entreprenoj adaptiĝi al la postulado de la “nova normo” interligante malavantaĝitajn familiojn kaj lokajn vendistojn. La uzado de tiu ĉi virtuala mono estis inspirita de la sistemo de lojaleco, uzata de grandaj korporaciaj ĉenoj, sed adaptita por etaj entreprenoj.

La elio, “la nova mono de Lebrija”, estas ligita al la eŭro kaj estis promociita de la unua vic-urbestro kaj bonveniganto de novaj teknologioj David Pérez kaj lia teamo, kiu lanĉis la aplikaĵon dum la kvaranteno en 2020. La nomo “elio” estis elektita omaĝe al la plej fama historia figuro de la urbeto, la humanisto kaj aŭtoro de la unua kastilia gramatiko Elio Antonio de Nebrija.

Familioj estis elektitaj surbaze de enspezoj kaj havis eblecon fari mendojn en vendejoj en la areo; la sistemo do kuraĝigas la lokan ekonomion kaj subtenas malprivilegiitajn familiojn. La elio estis lanĉita fine de 2020 kaj pli ol 600 familioj jam uzis la aplikaĵon.

Ĉiu elio estas ekvivalenta al unu eŭro kaj por uzi tiun ĉi teknologion la elektitaj civitanoj devas elŝuti la aplikaĵon kaj pagi duonon de ĉiu produkto aŭ servo en elioj kaj la duan duonon en eŭroj. Ĉiu uzanto devas registriĝi en la aplikaĵo por havi eblecon vidi la alireblan sumon aŭ la entreprenojn en kiuj tiu ĉi teknologio uzeblas.

Ĉiu familio ricevas subvencion inter 50 kaj 200 elioj de la urba konsilio kaj ili povas uzi tiun ĉi pagmetodon nur en la entreprenoj kiuj partoprenas la projekton. Post kiam la mendo kaj la servo estas liveritaj, kompanioj devas prezenti la fakturon al la urba konsilio por ŝanĝi la sumon al eŭroj.

Tiu ĉi virtuala mono validas sole en Lebrija. Por lanĉi la projekton, la urba konsilio donacis parton de siaj fondusoj rezervitaj por aliaj celoj kiel la municipaj festivaloj, decidinte anstataŭe doni prioritaton al la helpado de ĝia loĝantaro. Tio ebligis al la urbo lanĉi la projekton kun 60 000 elioj.

Sume 50 000 eŭroj jam estis investitaj en la komercaj aktivadoj en Lebrija, el kiuj 25 000 estis en elioj, kaj tiu ĉi iniciato estis tre bone akceptita de la loĝantoj de la municipo. “Iuj el vendistoj diris al ni ke tio savis ilin dum monato kaj iuj duobligis la vendojn” raportas hispana televido. Tio ne estis la unua teknologia iniciato de la urba konsilio de Lebrija, kies multaj servoj nun alireblas per Telegramo.

La ekonomia krizo ne nur malbonigis la staton de la komerco en Hispanio dum la pandemio, sed la situacio iĝis eĉ pli malbona por la averaĝa civitano kaj granda nombro da familioj puŝitaj en malstabilan situacion. La lando nun havas pli ol 800 000 homojn klasifikitajn kiel malriĉuloj kiel rezulto de KOVIM-19 kaj “historia falo” de la hispana ekonomio je 11% en 2020.

Simile al elio, aliaj hispanaj teknologiaj iniciatoj naskiĝis en la tempo de la pandemio por helpi al la socio, inkluzive de la aplikaĵo La Noria Social Hub, en Málaga, kiu celas subteni novigojn kaj provincan evoluon, kaj Got salt?, aplikaĵo kiu ebligas al loĝantoj de Madrido, Barcelono kaj Valencio kontakti unu la alian por komuna subteno. Tiu ĉi platformo promocias kontaktojn kaj solidarecon inter najbaroj por kuraĝigi daŭripovajn komunumojn.

La elio finiĝos la 31-an de marto, sed pro ĝia sukceso estontaj lanĉoj de la virtuala mono jam estas esplorataj de la urba konsilio. Por Lebrija tio estas pruvo, ke solidareco kaj teknologio povas iri man-ĉe-mane kaj ke la vojo por eliri la ekonomian falon povas esti ligita al ciferecigo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.