Proksimume ses jarcentojn post lia naskiĝo, kiu posedas Aliŝer Navoi, la “patron de la uzbeka literaturo”?

La metrostacio Aliŝer Navoi en Taŝkento, dekoraciita per artaĵoj, referencantaj al la kulturo de la poeto de la 15-a jarcento. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

La 9-an de februaro okazis la 580-a datreveno de la naskiĝo de Aliŝer Navoi, poeto de la 15-a jarcento, lingvisto kaj pensanto, kiu ludas centran rolon en la konstruado de la nacio en Uzbekio.

La koncepto de nacioj estas relative juna en Centra Azio, regiono kie dum jarcentoj identigado okazis surbaze de religio, gravaj urbaj centroj kaj lingvo. Homoj difinis sin mem kiel sunaistojn, ŝijaistojn, judojn aŭ kiel venintojn el regionoj formiĝintaj ĉirkaŭ ŝlosilaj urboj kiel Buĥaro, Samarkando, Kokando, Kulĝo, Kaŝgaro, kie koncentriĝis lokaj politikaj kaj militaj potencoj.

Vere miksita de lingvistika vidpunkto, Centra Azio plejparte kombinas du ĉefajn lingvofamiliojn: la persan kaj la tjurkan. La persa estis la lingvo de la kortego, literaturo kaj filozofio, sed ĝi ankaŭ penetris en la tjurkajn lingvojn kun centoj da vortoj. Ĝis nun multaj centrazianoj flue parolas la taĝikan kaj la darian, lingvojn apartenantajn al la irana lingvaro, same kiel ekzemple la uzbekan, la turkmenan aŭ la kirgizan.

La araba ankaŭ ludis grandan rolon en religio, edukado kaj scioj, dum la rusa eniris la spacon kiel kolonia lingvo en la 19-a jarcento.

La tjurkaj lingvoj, kiuj evoluis dum tiu ĉi tempo je apartaj modernaj lingvoj, konataj hodiaŭ kiel la karakalpaka, kazaĥa, kirgiza, tatara, turkmena, ujgura aŭ uzbeka, kundividis komunan literaturan lingvon konatan kiel چغتای aŭ la ĉagataja, skribitan en la araba alfabeto kaj uzitan de la 15-a ĝis la 20-a jarcento.

Navoi kiel simbolo de la uzbeka lingvo

Aliŝer Navoi estis poeto kaj pensanto kiu estas hodiaŭ la plej memorata en Uzbekio pro aktiva uzado de la ĉagataja lingvo, kiu servis kiel fundamento de la nuntempa literatura kaj parola uzbeka lingvo.

Navoi estis tipa centraziano, vojaĝinta tra regionoj, kulturoj kaj lingvoj dum sia tuta vivo. Li naskiĝis en 1441 en Herato (nun en Afganio), studis en Maŝhado (urbo en Irano) kaj Samarkando (situanta en Uzbekio) kaj mortis en Herato, kie li estis entombigita. Li estis multfakulo, kiu faris konstruaĵojn, servis al lokaj politikaj potencoj kaj verkis en tri lingvoj (la ĉagataja, persa kaj araba), ĉefe poezion. Unu el liaj plej famaj verkoj estas Muhakamat al-Lughatajn (konata en la angla kiel “Juĝado inter du lingvoj”), traktato en kiu li komparas la meritojn de la persa kaj la ĉagataja kaj konkludas ke la tjurka lingvo estas supera.

Tia deklaro estis malkutima, se ne diri pli, por tiu periodo, konsiderante la prestiĝon atribuitan al la persa kaj la relativan mankon de tekstoj verkitaj en la ĉagataja. Pro tio Navoi estas celebrata en la tjurka mondo kaj speciale en Uzbekio kiel la patro de la uzbeka literaturo. Li prenis sian plumnomon de la vorto “navo”, kiu signifas “melodio”, poeta aspiro reflektita en liaj gazaloj, mallongaj poemoj grandparte inspiritaj de sufia imago en la islama mondo. Liaj plej famaj verkoj inkluzivas “Xamsa” (“Kvinopo”), kolekton de kvin poemoj kiu inkluzivas famegajn amhistoriojn kiel Farhad kaj Ŝirin aŭ Lejla kaj Maĝnun kaj la “Lison ut-Tair” (“Lingvo de la birdoj”). Li verkis ankaŭ traktatojn por helpi al aliaj poetoj verki en la ĉagataja lingvo kaj ensorbi la tjurkan heredaĵon.

En 1947 sovetia filmo fare de taĝika reĝisoro Kamil Jarmatov nomita “Алишер Навои” (Aliŝer Navoi) kaj alirebla en la uzbeka kaj la rusa enkorpigis lian bildon kiel ŝlosilan figuron en la konstruado de sovetia, kvankam uzbeka, identeco. Tiu ĉi filmo estis famega en Sovetunio kaj inkluzivas parton, ĉe la 21-a minuto, kie Navoi defendas la gravecon de “tjurka lingvo kiu povas unuigi la homojn”:

Kiu posedas Navoi en la nuntempa Uzbekio? 

Unu el la ŝlosilaj prioritatoj de uzbekaj aŭtoritatoj post la foriro de Islom Karimov, kiu regis la landon per fera mano ekde la fino de la sovetia periodo ĝis 2016, estis ŝanĝi la imagon de la lando, substrekante ĝian potencialon por turismo laŭ la Silka Vojo. Ŝavkat Mirzijojev, la nuna prezidanto, tre ŝatas apogi sin sur kulturajn simbolojn por prezenti sian landon kiel allogan por turismo kaj investado. Do la 580-a datreveno de la naskiĝo de Navoi ricevis specialan atenton per eventoj en kaj ekster la lando. La poeto estas jam bone prezentita per statuoj, stratoj, universitato, studoj, metrostacio kaj teatro nomita omaĝe al li en la ĉefurbo Taŝkento, sennombraj libroj kaj sia loko en la lerneja programo. Tiu ĉi filmeto, markita en la uzbeka per la populara kradvorto #navoiyiftixorim (kio signifas #NavoiMiaFiero), montras bildojn de ĉefaj lokoj kaj monumentoj asociitaj kun la poeto, akompane de legado de lia poezio:

Sed dum tiuj ĉi celebradoj restas oficialaj kaj ĉefe troviĝas en la manoj de la registaro, same kiel dum la sovetia periodo, iuj pledas pri pli diversaj vojoj por celebri Navoi.

A’zam Obidov, poeto, tradukisto kaj kultura aktivulo loĝanta en Taŝkento, fondinto de la Uzbeka Literatura kaj Arta Ponto, diris al Tutmondaj Voĉoj:

“В Узбекистане не существует хотя бы маленького международного фестиваля поэзии, международного фестиваля писателей. Мои многочисленные обращения о создании института Наваи за рубежом просто игнорируются. Нет прайвит-паблик партнершип в сфере искусства, культуры и литературы. Эти сферы, если хотят развиваться, должны быть независимыми, то есть полностью негосударственными, как в Европе. Для этого нужны нормальные законы. Например, если предприниматель, филантроп или какая-та организация поддерживает литературу или искусства, то, автоматически им предоставляется льгота по налогу. 

En Uzbekio ne ekzistas eĉ eta internacia festivalo de poezio, internacia festivalo de verkistoj. Miaj multnombraj proponoj pri kreado de instituto Navoi eksterlande estas simple ignorataj. Mankas kunlaboro inter privatuloj kaj ŝtato en la sfero de arto, kulturo kaj literaturo. Tiuj ĉi sferoj, se ili deziras evolui, devas esti sendependaj, do komplete ne-ŝtataj kiel en Eŭropo. Por tio necesas normalaj leĝoj. Ekzemple se entreprenisto, filantropo aŭ organizaĵo subtenas literaturon aŭ artojn, tiu devas aŭtomate ricevi impostrabatojn.

Dum Navoi estas vaste tradukita al la rusa, ekzistas malmultaj tradukoj al la angla, plendas Obidov, kiu alvokas al pli da financado kaj atento flanke de la registaro por tiu ĉi tasko. Tamen li mem faris kelkajn tradukojn, montrante komplikecon kaj kompleksecon de la lingvaĵo kaj imago de Navoi, esperante ke aliaj tradukistoj estos inspiritaj por transdoni Navoi en siaj propraj lingvoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.