Gujano-usona aŭtoro celebras la kariban identecon per malkutima vortaro

Paĝoj de la unua libro de Stephanie L. Blair, La kariba alfabeto de Sadie. Bildo uzata kun ŝia permeso.

Ĉiuj ligiloj plusendas al paĝoj en la angla krom tiuj markitaj per [eo], kiuj plusendas al artikoloj en Esperanto, ndlt.

Tri monatojn post kiam la Monda Organizaĵo pri Sano [eo] deklaris [pdf] la pandemion KOVIM-19, Stephanie L. Blair, gujano-usonanino de unua generacio, komencis labori pri Sadie's Caribbean Alphabet [La kariba alfabeto de Sadie], libro celanta infanojn kiuj ĝenerale ne kutimas vidi bildojn similajn al ili en la literaturo kiu dominas la merkaton.

Resaniĝante post operacio, Blair, kiu laboras kiel administra helpanto en jura kabineto de Novjorko, sed ankaŭ diplomiĝis pri lingvistiko, havis sufiĉe da libera tempo por komenci realigi sian ideon. Kiam ŝi konvinkiĝis pri la potenco de tia projekto, ŝi asociiĝis kun la ilustristo Herman Collymore devena de Sankta Lucio [eo], por doni vivon al lia ilustrita libro.

Mi rekontaktis Blair, kiun mi konis de malproksime, kiam ni estis parto de la sama karibo-usona komunumo kiel infanoj, por paroli pri ŝia nova rolo kiel aŭtoro. Ŝi diris al mi ke ŝi jam dum jaroj revis verki romanon aŭ teatraĵon. Ŝi sendis siajn verkojn al sia plej bona amiko, kiu antaŭ kelkaj jaroj donis al ŝi teatran skriblibron kaze de ŝia naskiĝtago, nur por demandi lian opinion. Tamen nenio, kion ŝi skribis, trovis favoron en ŝiaj propraj okuloj. Ĉio ŝajnis al ŝi aŭ soni malĝuste aŭ esti sensenca.

Iom post iom, ĉiufoje, kiam ŝi eliris por trovi librojn por doni al la infanoj, ŝi rimarkis la ŝajnan mankon de rakontoj ligitaj al la karibo-usona sperto. En junio 2020, ŝi anoncis al sia plej bona amiko, “Mi pensas, ke mi verkos infanlibron”. Ŝi donis formon al sia projekto kaj la ceteron vi scias.

La gujano-usona verkistino Stephanie L. Blair. Bildo uzata kun ŝia permeso.

Atiba Rogers (AR): Vi anoncis la publikadon de la libro en Facebook, klarigante: “Kiam mi eklaboris pri ĝi, mi sciis, ke la libro devas parte reflekti tion, kion mi ĉiam volis vidi kiam mi estis infano. Ne estis porinfanaj libroj, en kiuj mi povis vidi min, [kun roluloj], kiuj havis la saman ĉokoladan haŭton kiel mi kaj kundividis mian kulturon.” Kiel knabineto de afrik-kariba [eo] origino, kiel vi traktis la situacion?

Stephanie Blair (SB): Growing up in Brooklyn, you don't cope with pressure—you desensitize yourself and learn to do what you have to do. In America, immigrants don't have time to deal with their feelings because of the predominant stereotypes they face every day.

Some people think foreigners are poor, lack education, or pose a certain kind of threat. As a Guyanese-American, I'm judged because I'm American, I'm judged because I'm Guyanese, and I'm judged because I'm black. It's threefold for me.

[The alienation] was from different angles. I didn't see shows that represented Caribbean and/or Caribbean-American children and families. Back then, people weren't as well-versed in [the culture of] Caribbean families as they are now.

Stephanie Blair (SB): Kiam oni kreskas en Brooklyn, oni ne povas elteni la premon; ni flankenlasas niajn emociojn kaj ni lernas fari tion, kion ni devas fari. En Usono, enmigrintoj ne havas tempon por trakti siajn emociojn pro la ĝeneralaj stereotipoj, kiujn ili alfrontas ĉiutage.

Iuj homoj pensas, ke fremduloj estas malriĉaj, malhavas edukadon aŭ prezentas iun minacon. Kiel gujano-usonanino [eo], mi estas juĝata ĉar mi estas usona, ĉar mi estas gujana kaj ĉar mi estas nigra. Estas ĉi tiuj tri dimensioj por mi.

[La sento de fremdiĝo] venis de multaj malsamaj anguloj. Spektante televidon, mi ne vidis iujn karibajn aŭ karibo-usonajn familiojn aŭ infanojn sur la ekrano. Tiam homoj ne tiom konis [la kulturon] de karibaj familioj kiel hodiaŭ.

AR: Kio estis kreski en hejmo kiel la via? Kiel membro de la kariba diasporo, ĉu via familio devis asimiliĝi al la usona kulturo? Ĉu vi alfrontas la riproĉajn rigardojn de karibaj homoj, kiuj konsideras vin usonigita?

SB: It was instilled in me to know what my roots are. My family has assimilated to American society in certain ways. I don't struggle with it at all. Caribbean people are constantly pushing forward to build a better life for themselves and their families. They've built a very tough exterior and desensitized themselves from worrying about small talk [and] what people think about them.

SB:  Oni instruis al mi la gravecon memori la radikojn. Mia familio multe similis al tiuj de la usona socio. Mi tute ne havas problemon pri tio. Karibaj homoj konstante serĉas eblecon antaŭeniri por konstrui pli bonan vivon por si mem kaj siaj familioj. Ili konstruis tre malmolan fasadon kaj lernis ne zorgi pri bagateloj [kaj] tio kion homoj pensas pri ili.

AR: Ĉu vi iam havis la impreson, ke estis rivaleco inter via afrik-usona identeco kaj via kariba identeco? Kaj se jes, kio instigis vin elekti verki por la kariba junularo anstataŭ la afrik-usona junularo?

SB: What made me [choose to] write for Caribbean youth is my own personal experiences. I was looking for literature for my little cousins, goddaughter, and godson. I noticed how scarce and inaccessible Black children's literature was, compared to other fictional children's books.

It’s hard for me to put a label on myself. Americans view American-born children from Caribbean parents as Caribbean children, and Caribbean people view children who are born in the United States as Americans, [yet] they constantly say to them, ‘You are Caribbean.’ This is my first book and there is more to come’ [perhaps categorised] under Caribbean and African-American writing.

SB: Kio instigis min verki por la kariba junularo estis mia propra sperto. Mi serĉis librojn por miaj malgrandaj kuzoj kaj miaj filinoj. Mi konsciis, kiom limigita kaj malpli alirebla estas literaturo destinita al nigraj infanoj, kompare al fikciaj libroj destinitaj al aliaj infanoj. Estas malfacile por mi meti etikedon al mia propra identeco. Usonanoj rigardas infanojn naskitajn en Usono de karibaj gepatroj kiel karibajn infanojn. En Karibo oni rigardas infanojn naskiĝintajn en Usono kiel usonanojn, [kaj tamen] oni konstante memorigas ilin, ke ili estas karibaj. Ĉi tio estas nur mia unua libro kaj mi planas eldoni pli, [kio eble taŭgos] ene de kariba kaj afrik-usona literaturoj.

La kovrilo de La kariba alfabeto de Sadie, celinta infanojn ekde ses jarojn aĝajn. Bildo reproduktita kun permeso de la aŭtoro.

 

AR: Kiel La kariba alfabeto de Sadie reprezentas kion signifas esti kariba?

SB: The book [captures] what it means to be a Caribbean-American [with] strong connections to your Caribbean roots and Caribbean family living abroad. This alphabet shares its Caribbean food, sports, spices, music, and landmarks with the world.

SB: La libro [kaptas] kion signifas esti kariba usonano [kaj havi] fortajn ligojn al viaj radikoj kaj al via kariba familio kiu loĝas malproksime. Ĉi tiu [libro] alfabeto diskongas manĝaĵojn, sportojn, spicojn, muzikon kaj famaĵojn de Karibo al tutmonda publiko.

AR: Ĉu vi pensas ke enfokusigi ĉefe la karibanojn povus esti taksata kiel divida faktoro inter afrikanoj kaj afrik-usonanoj?

SB: How people from different cultures view my work has crossed my mind, and I hope the response is positive. I didn't think [my approach] divisive. Some people will view it as that, but I can't live to please everybody and I don't think that I can truly write about African culture—I have an understanding of it, but I haven't lived in it. If I were to write an African-American story, someone will say, ‘Oh, she's from a Guyanese background, how can she write about the African-American [experience]?’ People will always have something to say.

Some Caribbean people can be very judgmental and there's always a back and forth about, well … Guyanese are not Caribbean, they're South American.

SB: Mi efektive pensis pri la maniero en kiu personoj de diversaj kulturoj traktos mian laboron kaj mi esperas ke iliaj reagoj estos pozitivaj. Mi ne konsideris mian aliron kiel fonton de divido. Kelkaj opinios ĝin tia, sed mi ne povas plaĉi al ĉiuj kaj mi ne pensas ke mi vere kapablas verki pri la kulturo afrika. Mi komprenas ĝin, sed mi ne vivis en ĝi. Se mi devus verki rakonton afrik-usonan, certe ekzistos iu kiu diros, “Ho, ŝi havas gujanan devenon, kiel povas ŝi verki pri [la sperto] afrik-usona?” Homoj ĉiam havos ion por diri.

Kelkaj karibanoj povas montriĝi tre kritikaj kaj oni ĉiam revenas al la ideo ke, vi scias, la gujananoj “ne estas karibaj”, ili estas “sudamerikanoj”.

AR: Ĉu vi difinus vin mem kiel nigran verkistinon?

SB: Honestly, it's hard for me to put a label on myself because I've never done that. I'm just Stephanie. But if I had to, I'd say I'm a Black Guyanese-American author.

SB: Honeste, estas malfacile por mi difini min per etikedoj, ĉar temas pri io kion mi neniam faris. Mi estas nur Stephanie. Sed se mi devus fari tion, mi dirus ke mi estas nigra verkistino gujano-usona.

AR: Kion vi ŝatus diri al infanoj kiuj povus esti rigardataj kiel diferencaj?

SB: You are beautifully crafted by a higher power to stand out. Don't be afraid of who you are. Your uniqueness is your superpower.

Producing Caribbean literature is one of my goals because I attended schools throughout my youth where children and families differed from me culturally, linguistically, and physically. Even though the United States of America is a melting pot, if you don’t live in a state that has a large population of people from a country you or your family are from … chances are you won’t be too open about your culture.

SB: Vi estis mulditaj en mirinda maniero fare de supera povo por elstari. Ne timu tion, kio vi estas. Via singulareco estas via superpotenco.

Produkti kariban literaturon estas unu el miaj celoj ĉar, dum mia juneco, mi vizitis lernejojn en kiuj la aliaj infanoj kaj iliaj familioj estis diferencaj de mi kulture, lingve kaj korpe. Kvankam Usono formas miksiĝon de kulturoj, se vi ne loĝas en ŝtato kiu enhavas gravan loĝantaron devenan de lando de kiu vi mem aŭ via familio devenas… ekzistas fortaj ŝancoj ke vi ne montros tro malferme vian apartenon al tiu kulturo.

AR: Kiel la libro estis akceptita kaj kiun celon vi esperas atingi?

SB: [I want to] connect with Caribbean families all across the world through literature. While having a successful career is nice, producing relatable Caribbean literature is my goal.

I've received a lot of positive feedback from educators, friends, family and of course, all the kiddies. One parent asked me if I would be turning this book into a series and it has definitely crossed my mind. We shall see what happens in the future.

SB : [Mi ŝatus] atingi la karibajn familiojn tutmonde per literaturo. Certe, vidi sian karieron kronitan de sukceso estas mojose, sed mia celo estas produkti kariban literaturon kun kiu la homoj povus identiĝi.

Mi ricevis multajn pozitivajn reagojn fare de edukistoj, amikoj, familio kaj, kompreneble, ĉiuj junaj legantoj. Familiano demandis min ĉu mi pripensas igi tiun libron serio kaj tio sendube trafis mian menson. Ni vidos kio la estonteco rezervas por ni.

La libro de Blair estas memeldonita.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.