En la Internacia Tago de Virinoj, civitanoj de Trinidado kaj Tobago elektas defii genrobazitan perforton

Virinoj ĉe protesto en la placo Woodford en la ĉefurbo Portospeno, Trinidado, en 2016. La protesto ekestis kiam la urbestro, Raymond Tim Kee, kulpigis la japanan ludiston de ŝtaltamburo Asami Nagakiya, kiu estis trovita murdita la 10-an de februaro 2016. Foto de Janine Mendes-Franco, uzata kun permeso.

En la Internacia Tago de Virinoj, kiam homoj en la tuta mondo fokusiĝas pri strebado al egaleco kaj celebrado de la atingoj de virinoj kaj denuncado de genra diskriminacio, Trinidado kaj Tobago fokusiĝas pri la sekureco de virinoj en la kunteksto de zorgigaj indicoj de genrobazita perforto en la lando.

15 lokaj grupoj de la civila socio, inkluzive de organizaĵoj por feminismo, homaj rajtoj, GLAT+ kaj socia justeco, gvidis “Marŝon por Virinoj” la 8-an de marto.

Ĉefartikolo en la ĵurnalo Trinidad and Tobago Guardian skribis:

This country has seen women soar in all spheres of life, from media, politics, law enforcement and business, all the way to the Presidency. […]

But many women in this country have also been suffering in silence […] many have endured and still endure violence.

Ĉi tiu lando vidis la kreskon de virinoj en ĉiuj sferoj de la vivo, ekde komunikilaro, politiko, leĝa polico kaj komerco, ĝis prezidenteco. […]

Sed multaj virinoj en ĉi tiu lando ankaŭ suferas silente […] multaj spertis kaj ankoraŭ spertas perforton.

La du plej grandaj freŝdataj murdoj de virinoj je alta nivelo, tiuj de Ashanti Riley, kiu estis kidnapita de ŝoforo de aŭto private luprenita, kaj Andrea Bharatt, kiu estis vidita viva por la lasta fojo kiam ŝi kaj ŝia amiko eniris aŭton kun falsa taksia kodo, igis homojn multe pli konsciaj pri la urĝeco de tiu problemo.

Sekve de ĉi tiuj du murdoj, anoj de Trinidado kaj Tobago pledis por la entrepreno de konkretaj paŝoj cele al la protektado de virinoj. Ĝis nun, la parlamento aprobis la leĝprojekton Evidence Bill, kiu enkondukas pli modernajn mekanismojn por kolektado de pruvoj en krimaj procesoj, kaj aprobis pipro-sprajon kiel ilon por sindefendo, igante multajn homojn demandi al si, ĉu la mortoj de tiuj ĉi du junaj virinoj finfine markis turnopunkton rilate tion, kion civitanoj pretas fari.

Premo fare de civitanoj kaj grupoj de la civila socio – inkluzive de la Marŝo por Virinoj okazinta la 8-an de marto – restis konstanta. La marŝo, kunlabora strebo inter diversaj grupoj de la civila socio, inkluzive Womantra, CAISO, Conflict Women, Act for Change TT kaj la Reto de NRO-oj de TT por la Progreso de Virinoj, kunvenis ĉe la ĉefa trafiknodo de Portospeno kaj finis antaŭ la Ruĝa Domo, la sidejo de la parlamento de Trinidado kaj Tobago, kie la partoprenantoj petis membrojn de la registaro kaj de la opozicio “tuj agadi kontraŭ genrobazita perforto”.

Multaj  retumantoj – inkluzive virojn – ankaŭ afiŝis videojn klarigante kial ili “iras marŝi”.

Virino ĉe protesto en la placo Woodford en Portospeno la 12-an de februaro 2016, post kiam la japana ludisto de ŝtaltamburo Asami Nagakiya estis trovita murdita. Ŝia afiŝo, “Instruu al niaj filoj ne molesti virinojn”, priparolas la kernon de la genrobazita perforto en Trinidado kaj Tobago. Foto de Janine Mendes-Franco, uzata kun permeso.

En la spirito de la ĉi-jara temo de la Internacia Tago de Virinoj #ChooseToChallenge [#ElektuDefii], multaj trinidadaj virinoj parolis malferme, inkluzive la prezidenton Paula-Mae Weekes, kies publika silento en la tempo de la mortoj de la junaj virinoj estigis multan kritikon en sociaj medioj. Dum ŝi taksis ke estas “juste kaj perfekte kompreneble en socio kiu alkutimiĝis al tuja reago kaj socimedia ekscitiĝo”, la prezidento klarigis, ke la socio devas alpreni parton de la respondeco pro la produktado de la tipo de viroj kiuj faras tiajn abomenajn krimojn.

Dum la tri jaroj de ŝia prezidenteco, 155 virinoj perdis siajn vivojn pro genrobazita perforto; daŭra defendo fare de vigla voĉdonantaro, diris ŝi, helpus krei etoson kiu ebligus transformivan ŝanĝon kiam temas pri sekureco kaj bonfarto de la virinoj de la lando.

Komediisto Simmy the Trini konsentis, afiŝante en Fejsbuko:

If we want to see change, we need to continue challenging the systems that impact us negatively. We need to continue pressing for legislation that takes into consideration our various issues and challenges.

I am grateful to be alive at a time when women are collectively speaking up and out against the atrocities we face. No longer willing to suffer in silence. No longer ashamed or afraid to demand the right to live lives free of violence with access to education, healthcare and opportunities for empowerment.

Se ni volas vidi ŝanĝon, ni devas daŭre defii la sistemojn kiuj trafas nin malfavore. Ni devas daŭre premi por leĝaro kiu konsideras niajn diversajn problemojn kaj defiojn.

Mi estas dankema pro tio ke mi plu vivas, en tempo en kiu virinoj kolektive levas la voĉon kaj denuncas la abomenaĵojn kiujn ni alfrontas. Ni ne plu volas suferi silente. Ni ne plu hontas aŭ timas postuli la rajton vivi vivojn senperfortajn, kun aliro al edukado, sanzorgado kaj oportunoj por enpovigo.

Laŭ ĉefartikolo de The Guardian:

Gender-based violence and domestic violence are no longer ‘not my business’ in Trinidad and Tobago; now they are everybody’s business. They are being seen for what they are—crimes against women. Crimes that are no longer culturally accepted. Crimes that can no longer be buffered with an apology or easily dismissed.

These crimes have been hurting this country’s women and doing unspeakable damage to the heart of this nation—which women undoubtedly are.

Genrobazita perforto kaj hejma perforto ne plu estas “ne koncernas min”-afero en Trinidado kaj Tobago; nun ili estas afero de ĉiuj. Ili estas vidataj kiel tio, kio ili estas – krimoj kontraŭ virinoj. Krimoj kiuj ne plu estas kulture akceptataj. Krimoj kiuj ne povas plu esti moderigitaj per pardonpeto aŭ facila forĵeto.

Ĉi tiuj krimoj vundas la virinojn de ĉi tiu lando kaj faras nepriskribeblan damaĝon al la koro de ĉi tiu nacio – kio la virinoj sendube estas.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.