- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo kun Vianna González, cifereca aktivisto pri la majaa lingvo

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj

Vianna González

En 2021 ni daŭrigas nian kampanjon en sociaj retejoj en kiu ni invitas diversajn gastigantojn por administri [1] la Tviter-konton @ActLenguas [2]. Ili kundividos siajn spertojn pri revivigo kaj antaŭenigo de siaj lingvoj.

Pere de ĉi tiu afiŝo ekkonu pli pri Vianna Ganzález (@lucygonvi [3]) kaj pri tio, kion ŝi planas diskuti dum la semajno en kiu ŝi estos gastiganto.

RV: Bonvolu rakonti iom pri vi:

Mi nombre es Vianna Lucía González Ajiataz, Originaria del municipio de San Francisco la Unión, Quetzaltenango, Guatemala, Estudie la carrera de Maestra en Educación Primaria nivel diversificado y la Licenciatura de Sociolingüística en la Universidad Mariano Gálvez de Guatemala.

Desde el 2012 comencé a enseñar mi idioma materno en la cabecera departamental de Quetzaltenango a niños, jóvenes y adultos en el Museo Ixkik’ del Traje maya de manera voluntaria, en el 2018 conformamos un grupo de jóvenes activistas voluntarios para la promoción y revitalización de los idiomas maya con el apoyo de la Escuela de la Felicidad. Actualmente trabajo como Facilitadora de idiomas en la Comunidad Lingüística K’iche’ de la Academia de Lenguas Mayas de Guatemala.

Mia nomo estas Vivianna Lucía González Ajiataz. Mi venas el municipo San Francisco de la Unión, Quetzaltenango, Gvatemalo. Mi studis por esti instruisto por diversnivela elementa eduko kaj diplomiĝis kiel sociolingvisto en la Universitato Mariano Gálvez de Gvatemalo.

En la jaro 2012 mi komencis volontule instrui mian denaskan lingvon (majaa k’iche’ [4]) al infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj en la Muzeo Ixkik’ pri la majaa vestaĵo [5], en la ĉefurbo de la departemento Ketzaltenango [eo] [6]. En 2018, danke al la subteno de la Lernejo de Feliĉo [7] (Ki'kotemal Tijob'al en la lingvo majaa k'iche’), ni formis grupon de volontulaj aktivulaj junuloj cele al la antaŭenigo kaj revivigo de la majaaj lingvoj [eo] [8]. Nuntempe, mi laboras kiel faciligisto pri lingvoj en la Lingva Komunumo K'iche’ de la Akademio pri Majaaj Lingvoj en Gvatemalo (ALMG).  [9]

RV: Kia estas la aktuala stato de via lingvo en Interreto kaj eksterrete?

El idioma maya k’iche’ es uno de los idiomas originarios mayoritarios de Guatemala, su transmisión en las familias se ve afectada por diversos factores, como la globalización, el desinterés de aprender el idioma y entre otras. Para contrarrestar se está aprovechando las nuevas tecnologías a favor del idioma, actualmente hay muchas iniciativas individuales o grupales que están creando páginas en las diferentes plataformas de las redes sociales para la expansión y desarrollo del idioma a través de la enseñanza virtual, creando videos, historietas  y audios.

Majaa k'iche’ estas unu el la plej grandaj lingvoj devenaj de Gvatemalo, tamen ĝia uzo kaj transdono ene de familioj suferas pro diversaj faktoroj, interalie tutmondiĝo kaj perdo de intereso. Por respondi al tio, nuntempe oni uzas novajn teknologiojn favore al la lingvo. Estas pluraj iniciatoj [10] kaj individuaj kaj grupaj, kiuj kreas retpaĝojn en diversaj sociaj retejoj por helpi la disvastiĝon kaj kreskon de la lingvo pere de reta instruado en kiu oni uzas filmojn, bildstriojn kaj sonregistraĵojn.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno, dum kiu vi administros la Tviter-konton de @ActLenguas?

Tips para la revitalización y promoción del idioma originario.

Frases para concientizar a la población de la importancia del uso del idioma en los diferentes ámbitos sociales.

Beneficios de aprender varios idiomas.

Dar a conocer algunas frases en el idioma para interactuar con el público.

  • Konsiloj pri revivigo kaj antaŭenigo de la lingvo majaa k'iche’
  • Frazoj por konsciigi la lingvokomunumon pri la graveco uzi la lingvon en diversaj sociaj kampoj
  • Avantaĝoj lerni plurajn lingvojn
  • Frazoj por ekigi interagon kun la publiko

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj de via cifereca aktivismo por via lingvo?

El idioma materno es el idioma del alma, por lo que es fundamental la transmisión de los saberes y sentir de la cultura maya k’iche’, heredados por los abuelos y abuelas. Al igual que cualquier otro idioma tiene el mismo valor y es un instrumento que nos sirve para comunicarnos entre las comunidades del área lingüística k’iche’, para que el idioma sea de uso instrumental me motiva a contribuir con su desarrollo, difusión y promoción en las redes sociales creando textos, videos y audios, concientizando a la población de su uso en los diferentes ámbitos sociales.

La denaska lingvo estas la lingvo de la animo. Tial estas fundamente ke oni transdonu la sciojn kaj sentojn de la kulturo majaa k'iche’, kiujn oni heredis de la geavoj. Kiel ajna alia lingvo, majaa k'iche’ havas la saman valoron. Ĝi estas ilo utila al ni por komuniki kun niaj komunumoj en la lingva regiono de k'iche’. Ĉi tio instigas min kontribui pere de kreado de tekstoj, filmoj kaj sonregistraĵoj por ke la lingvo kresku kiel ilo, estu disvastigita kaj antaŭenigita en sociaj retejoj, konsciigante la lingvokomunumon pri sia uzo en diversaj sociaj kampoj.

Ndlr: En la Youtube-kanalo Ki'kotemal TV [11], Vianna kaj aliaj junuloj instruas la lingvon inter aliaj aferoj rilataj al la majaa kulturo.

RV: Kio mankas por subteni vian lingvon?

Hace falta concientizar a la población hablante a valorar su idioma materno y transmitirlo a las nuevas generaciones, incluir en las escuelas como el ente principal para el aprendizaje de cualquier disciplina no sólo como un curso más. Así también hace falta una metodología para su enseñanza-aprendizaje para que personas que no sea su idioma materno les facilite el aprendizaje.

Mankas konsciigo de la lingvokomunumo pri valorigo de sia denaska lingvo por ke ili transdonu ĝin al la novaj generacioj. Ankaŭ mankas la inkluzivigo de ĝi en lernejoj kiel ĉefa ilo por lernado de iu ajn studobjekto kaj ne kiel plia kurso. Krome mankas metodologio de instruado kaj lernado de la lingvo por faciligi ties aliron al tiuj homoj, kiuj ne parolas ĝin kiel denaskan lingvon, sed volas lerni ĝin.