- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ekas en Angolo nova punkodo senkrimiganta samseksajn rilatojn

Kategorioj: Angolo, Civitanaj komunikiloj, Juro, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT)

Anoj de IRIS Asocio en Angolo. Foto el arĥivo de la institucio, publikigita kun permeso de la aŭtoro.

[Ĉiuj ligiloj estas en la portugala se ne estas indikite alie]

La nova angola punkodo kiu senkrimigas amrilatojn inter homoj samseksaj kaj punas agresemajn agojn motivitajn de homofobio [1] [eo] ekvalidiĝis ĉi-jare la 11-an de Februaro.

La nova kodo jam estis aprobita en 2019 [2], sed estis sankciita nur en Decembro 2020. Ĝi anstataŭigas la malnovan Punkodon el 1886, kiam ankoraŭ regis la portugala kolonia administrado.

La nova kodo forigis la artikolon kiu punis tiujn kiuj “kutime sin metas al la praktikado de malvirtoj kontraŭ la naturo”.

Ĝi ankaŭ enkondukas pli severajn punojn kontraŭ violentaj agoj motivitaj de diskriminacio pro, inter aliaj aferoj, seksorientiĝo. La kodo ankaŭ punas per du jaroj en malliberejo tiujn kiuj rifuzas dungi homojn pro iliaj seksorientiĝoj.

La nova kodo ne mencias leĝan kuniĝon de samseksaj homoj.

Angolo [3] nun ariĝas al la minoritat-grupo de afrikaj landoj kiuj ne krimigas interkonsentajn rilatojn inter plenkreskulaj samseksaj homoj. En la lastaj jaroj, Sud-Afriko [4], Sejŝeloj [5], Mozambiko [6], Kaboverdo [7], Malavio [8], Bocvano [9] kaj Gabono [10] jure formetis aŭ ŝanĝis siajn leĝojn por senpunigi tiajn rilatojn.

Ankoraŭ en 2014, la Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj, persv [11]adis [fr] [11] ĉiujn afrikajn ŝtatojn fari same:

Reconhecer os perigos da violência e outras formas de discriminação contra pessoas com base na sua orientação sexual e identidade de género reais ou imputadas, e instituir leis que protejam as pessoas LGBTIQ+ da violência e discriminação como membros de uma categoria vulnerável, tal como exigido na Resolução 275 da Comissão Africana dos Direitos Humanos e dos Povos.

Rekoni la danĝerojn de agresemo kaj aliajn formojn de diskriminacio kontraŭ homoj surbaze de ilia reala aŭ supozita seksorientiĝo kaj genro-identeco kaj instituciigi leĝojn kiuj protektas GLAT-ajn homojn kontraŭ agreso kaj diskriminacio kiel anojn de sendefenda kategorio, kiel estas postulate de la Rezolucio 275 de la Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj

Mozambiko senkrimigis samseksajn rilatojn en 2015 [12].

Tamen, Angolo estas avantaĝa rilate al Mozambiko permesinte [13] en 2018 la registron de la organizaĵo pri defendo de seksaj minoritatoj IRIS, agon kiun Mozambiko rifuzas [14] al la organizaĵo Lambda. Lambda agadas pri edukado kaj konsciigo de la ĝenerala publiko pri la rajto je egaleco sendepende de seksorientiĝo kaj genro-identeco. De antaŭ proksimume 10 jaroj Lambda premas [15] la mozambikan registaron por formala agnosko de la grupo kiel “asocio”, sed sensukcese.

La aprobo de la nova punkodo en Angolo, kaj konsekvenca senpunigo de samseksaj rilatoj, alportis diversajn reagojn, ĉefe esperon ke tiu leĝo alportos pli da toleremo por la angola socio.

GLAT-a rezistemo tra la planedo: En historia decido, Angola senkrimigas esti GLAT-ano tra la lando.

Leĝo sankciita en novembro 2020, ekvalidiĝis ĉi-semajne kaj rezultis en aliigo de la punkodo de la afrika lando. La ŝanĝo ankaŭ malpermesas diskriminacion kontraŭ GLAT-aj homoj.

La modifo estis konsiderita antaŭeniro de la specialistoj pri homaj rajtoj [18] en la lando, kiel asertas [19] la aktivulo Paula Sebastião al BBC Fokuso je Afriko.

Esse Código Penal vai nos permitir atender a diferentes demandas a partir de agora, e também nos permite abrir uma conversa sobre trabalho, que é uma das principais lutas da comunidade LGBTQI+…

Tiu punkodo permesos al ni respondi al pluraj demandoj ekde nun, kaj ankaŭ permesos al ni malfermi konversacion pri laboro, kiu estas unu el la ĉefaj bataloj por la GLAT-a komunumo…