- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La gardoturo sur la montaro de indiĝenaj lingvoj de Dagestano

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Rusio, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Lingvo, RuNet Echo, Rising Voices
Magomed Magomedov, Avzag [1]

Magomed Magomedov (la dua de maldekstre), kreinto de portalo Avzag, kun amikoj kaj kunlaborantoj. Foto de Magomed Magomedov.

Magomed Magomedov estas aktivulo de la kajtaga lingvo el respubliko Dagestano [2] (Rusio) kaj kreinto de unika portalo Avzag [3] (“avzag” signifas “lingvo” en la oseta), dediĉita al indiĝenaj lingvoj de Kaŭkazio [4]. La portalo gastigas samplojn de specifaj fonologioj de kaŭkazaj lingvoj [5], klarigas iliajn komplikajn gramatikojn kaj ebligas rektan tradukadon inter ili sen la uzo de lingvoj-perantoj.

Dagestano, situanta ĉe la Kaspia maro en Norda Kaŭkazio [6], estas ege plurlingva teritorio, kie tradicie loĝas pli ol 30 etnaj grupoj, parolantaj pli ol 40 dialektojn. Antaŭ nuraj 20 jaroj plurlingvismo estis disvastiĝinta inter la loĝantoj de Dagestano. Homoj kutime parolis tri aŭ kvar lingvojn: sian denaskan, la rusan, alian lokan lingvon kaj la lingvon de najbara etno.

Malgraŭ akceliĝanta migrado el malproksimaj vilaĝoj kaj daŭraj lingvaj ŝanĝoj, Dagestano plu montras vere altan nivelon de lingva transdonado ene de siaj etnoj. Samtempe al lokaj lingvoj mankas institucia subteno kaj ili apenaŭ estas reprezentitaj en la cifereca mondo. Kvankam la normigita dargva lingvo [7] estas uzata en edukado kaj lokaj amaskomunikiloj, la kajtaga kaj aliaj lokaj variaĵoj havas malpli da rekono.

Artjom Maliĥ priparolis kun Magomed Magomedov lian laboron. La intervjuo estas redaktita por koncizeco.

Artjom Maliĥ (AM): Kio estas via persona fono? Kiel vi, homo el la mondo de informadikaj teknologioj, malkovris lingvistikon? Kio inspiris vin?

Magomed Magomedov (MM): I am just an ordinary guy; there is nothing especially notable about my background. I finished school in Dagestan, then left for university in Russia, like many other young people from my region. The change of environment when you leave your home at a young age and face the big world triggers many questions about self-identity and awakens interest in one's intellectual property, and language is a huge part of both.

Magomed Magomedov (MM): Mi estas nur ordinara ulo; haveblas nenio speciale rimarkinda en mia fono. Mi finis lernejon en Dagestano, poste forlasis ĝin por studi en universitato en Rusio same kiel multaj junuloj el mia regiono. La ŝanĝo de medio, kiam oni forlasas sian hejmon junaĝe kaj alfrontas grandan mondon, provokas multajn demandojn pri propra identeco kaj vekas intereson al sia intelekta proprietaĵo kaj lingvo estas granda parto de ambaŭ.

AM: Ĉu homoj plu uzas la lingvon en neformala komunikado? Do ĉu gejunuloj parolas la kajtagan inter si kaj ĉu ĝi estas instruata en lernejoj?

MM: Our mountainous villages used to be strong bastions of native languages where parents were sending their kids to their grandparents on summer holidays for language acquisition. And even if a child did not start to speak over those few months, it often was enough to establish a foundation by retaining the language in the child’s mind in a somewhat “packaged” state. This is how it was with me, and this “package” from my grandparents, which I had not opened in a decade, helped me a lot to reestablish the precious knowledge. However, now even in the villages, the young generation is overwhelmingly Russified. The informational landscape, the cartoons, and other modern forms of media popular among the youth are all in either Russian or English.

Another big problem is the ongoing mass migration into other parts of Russia due to the dire economic situation in the rural mountainous areas. There are many other dimensions to this problem, but one of the most significant is the complete absence of formal education in native tongues in our schools. The literary Dargwa is actually being taught a couple of hours a week in our schools. But here is the catch: it is mostly mutually non-intelligible with our local Kaitag variety, which results in people neither picking up Dargwa nor strengthening their knowledge of their mother tongue, ultimately resulting in the loss of both. And I can’t stress this enough—we don’t need two-three hours of lessons a week, we need at the very least a full 11-year primary school education in our local languages.

MM: Niaj montaraj vilaĝoj tradicie estis fortikaĵoj de indiĝenaj lingvoj, kien gepatroj sendis siajn infanojn al geavoj dum someraj ferioj por lingvolernado. Kaj eĉ se infano ne estis ekparolanta post tiuj kelkaj monatoj, tio ofte sufiĉis por krei bazon per retenado de la lingvo en infana menso en siaspeca “pakita” formo. Tio okazis al mi kaj tiu ĉi “pakaĵo” de miaj geavoj, kiun mi ne malfermis dum jardeko, multe helpis al mi por reestabli la precizajn konojn. Tamen nun eĉ en vilaĝoj la juna generacio estas plejparte rusigita. La informa pejzaĝo, la animaciaĵoj kaj aliaj formoj de amaskomunikiloj, popularaj inter la junularo, estas en la rusa aŭ la angla.

Alia granda problemo estas daŭra amasa migrado al aliaj partoj de Rusio pro la malbona ekonomia situacio en la kamparaj montaraj areoj. Ekzistas ankaŭ pluraj aliaj dimensioj de tiu ĉi problemo, sed unu el la plej gravaj estas kompleta manko de formala edukado en indiĝenaj lingvoj en niaj lernejoj. La literatura dargva lingvo [8] estas efektive instruata du horojn semajne en niaj lernejoj. Sed jen la kaptilo: ĝi estas plejparte reciproke nekomprenebla kun nia loka variaĵo de la kajtaga, pro kio homoj nek lernas la dargvan, nek altigas sian konon de la gepatra lingvo, finfine perdante ambaŭ. Kaj mi ne povas ne substreki tion sufiĉe — ni bezonas ne du-tri horojn da lecionoj semajne, ni bezonas almenaŭ kompletan 11-jaran lernejan edukadon en niaj lokaj lingvoj.

AM: Kio pri la cifereca reprezentado de lingvoj de Dagestano? Ĉu la situacio estas malsama por “grandaj” lingvoj kiel la avara [9], dargva, kumika [10] kaj tiuj “malgrandaj” kiel la agula, kajtaga, caĥura?

MM: The digital representation of our languages is quite weak. The big literary languages have some simple dictionaries and corpora. However, as a result of Soviet politics, no such things were created for the smaller languages. Because why would you want a dictionary for, say, Kaitag, if there's a dictionary for Dargwa, which theoretically should cover Kaitag since they are the same language? In reality, while being closely related, they are quite different, and both of them need proper digital infrastructure. There is a strong need for new content like videos or articles that would be in demand among the youth. After all, if we don’t create content in our languages, who is going to do that?

MM: La cifereca reprezentado de niaj lingvoj estas sufiĉe malforta. La grandaj literaturaj lingvoj havas vortarojn kaj tekstarojn. Tamen kiel rezulto de soveta politiko ne multaj aĵoj estis kreitaj por malgrandaj lingvoj. Ĉar kial oni dezirus vortaron por ekzemple la kajtaga, se haveblas vortaro por la dargva, kiu teorie devus kovri la kajtagan ĉar ili estas la sama lingvo? En la realo, dum ili estas proksime interligitaj, ili estas sufiĉe diferencaj kaj ambaŭ bezonas propran ciferecan infrastrukturon. Haveblas forta bezono je nova enhavo, kiel videaĵoj aŭ artikoloj postulataj de la junularo. Finfine, se ni ne kreas enhavon en niaj lingvoj, kiu faros tion?

AM: Malgraŭ relative alta nivelo de lingva konservado ene de la komunumo, la lingvoj de Dagestano estas relative malfortaj rilate ciferecan infrastrukturon. Kial?

MM: It might be due to the perception that our languages are only fit for small talks in a kitchen or on a farm. There is a stereotype that for anything more serious or technological, you absolutely have to use Russian because our languages lack the necessary terminology for expressing the phenomena of the modern world. And I would say this is a sort of “cultural cringe.” These are just excuses, as neither English nor Russian nor pretty much any other language had those terms up to a certain point in their development. Sure, we are a bit behind, but a persistent and energetic push can give us the required momentum.

MM: Eble tio okazas pro la opinio ke niaj lingvoj taŭgas nur por etaj interparoloj en kuirejo aŭ farmo. Ekzistas stereotipo, ke por io pli serioza aŭ teknologia oni sendube devas uzi la rusan, ĉar al niaj lingvoj mankas necesa terminaro por esprimi la fenomenojn de la nuntempa mondo. Kaj mi volas diri ke tio estas speco de “kultura ŝrumpo”. Tio estas nuraj sinpravigoj, ĉar en iu momento nek la angla, nek la rusa, nek iu ajn alia lingvo havis tiujn ĉi terminojn. Certe ni iom postrestas, sed persista kaj energia puŝado povas doni al ni la necesan impulson.

AM: Kiel vi venis al la ideo de la portalo Avzag?

MM: Around 1.5 years ago, I started to read existing linguistics papers about my language. As I was trying to learn it, I wanted to apply the knowledge I gained. Because I am a software engineer, an obvious choice was to build an application. And because I am not a linguist, I took the sounds of the language as the simplest thing I could grasp. So the very first demo was an unsophisticated sort of alphabet [11] where you could listen to examples of pronunciation for every letter.

MM: Antaŭ ĉirkaŭ 1,5 jaroj mi eklegis ekzistantajn studaĵojn pri mia lingvo. Mi provis lerni ĝin, do mi deziris apliki la ricevitajn konojn. Mi estas programisto, do evidenta elekto por mi estis krei aplikaĵon. Kaj ĉar mi ne estas lingvisto, mi prenis la sonojn de la lingvo kiel la plej simplan aĵon, kiun mi povis preni. Do la vere unua montra versio estis simpla speco de alfabeto, [11] kie oni povis aŭskulti specimenojn de prononcado por ĉiu litero.

AM: Kio estis la plej komplika afero en la kreado de Avzag?

MM: There are two dimensions to this project: the application and the language contents. The first one, while not easy, I can do myself. This part contributes to my motivation because I truly enjoy the process of engineering which allows me to significantly develop my technical skills. The most important part, however, is the language content, and it is not easy to find people who would have some language expertise and willingness to work with the app's editing tools. The older generation usually has the former, the younger one, the latter, and it isn’t often that someone has both. And given that the project is a non-profit one, a great amount of enthusiasm is needed.

MM: Estis du dimensioj de la projekto: la aplikado kaj la enhavo en la lingvo. La unuan taskon, kvankam ĝi ne estas tre facila, mi povis plenumi memstare. Tiu ĉi parto kontribuis al mia motivado, ĉar mi vere ĝuis la procezon de inĝenierado, kiu ebligis al mi grave evoluigi miajn teknikajn konojn. La plej grava parto tamen estis la enhavo en la lingvoj kaj estis malfacile trovi homojn, kiuj havus sufiĉe da lingvokonoj kaj deziron labori kun la aplikaĵa redaktilo. La pli aĝa generacio kutime havas la unuan, la juna generacio havas la duan, kaj malofte iu havas ambaŭ. Kaj menciindas ke la projekto estas neprofita, do necesas granda kvanto da entuziasmo.

AM: Sur kiu teknologio baziĝas Avzag?

MM: Avzag uses simple web-frontend technologies, nothing groundbreaking. In a way, the app is just a tool for conveniently presenting the language contents, an interactive Wikipedia page, if you will. There is a simple text converter tool, and right now that is it when it comes to input data processing.

In the not-so-distant future, I plan to work on some more advanced analysis tools. I do not consider this to be a technically advanced project, but it’s something that I have always wanted to build, given how underwhelmed I was with some of the existing applications. Maybe they were good at the time of their creation, but I am not so sure about their functionality and user experience today. Maybe my app will feel as dated in five years, but that's progress for you. So, it is not really about using the most cutting-edge algorithms and tools, but rather about pushing the quality bar. And I believe we have succeeded. All the code and all the language contents are available in my public repository on GitHub. So I invite others to compete and collaborate because this is how we can create better solutions.

MM: Avzag uzas simplajn TTT-interfacajn teknologiojn, nenio ekstreme avangarda estas uzata. Iusence la aplikaĵo estas la nura ilo por konvene prezenti la enhavon en la lingvoj, interaga Vikipedia paĝo, se oni povas tiel diri. Tie haveblas simpla teksto-konvertilo [12] kaj ĝuste nun ni preparas pritraktadon de eniraj datumoj.

En la ne tro malproksima estonteco mi planas krei pli avantaĝajn analizilojn. Mi ne konsideras la projekton nepre teknike avangarda, sed ĉiam necesas ion fari, konsiderante kiom malkontenta mi estis pri iuj jam ekzistantaj aplikaĵoj. Eble ili estis bonaj en la tempo de sia kreado, sed mi ne certas pri ilia funkcia kaj uzanta taŭgeco hodiaŭ. Eble mia apo aspektos same arkaika post kvin jaroj, sed ĝi jam estas progreso. Do fakte temas ne pri uzado de la plej modernaj algoritmoj kaj iloj, sed ĉefe pri altigo de kvalitnivelo. Kaj mi kredas ke ni sukcesis. La tuta kodo kaj lingva enhavo estas alireblaj en mia publika deponejo ĉe GitHub [13]. Do mi invitas aliajn konkuri kaj kunlabori, ĉar tio ebligos krei pli bonajn solvojn.

AM: Ĉu krei tradukilon kaj vortaron por kaŭkazaj lingvoj estas pli granda defio kompare al tiu por eŭropaj lingvoj, pro la gramatikaj trajtoj de la unuaj?

MM: We’ve managed to develop an interactive phrasebook and are filling it with content. So far, I cannot say our grammar makes the process any harder than it might have been with European languages. But what I can say is that our grammars are very beautiful and very different in their own unique way. Even I, a person without any linguistic education, constantly find amazing structures and ideas while getting familiar with Caucasian languages.

I think part of the reason why our people think that our languages are less “powerful” or less functional is that we are way too used to English or Russian, and we try to directly map the grammars and meanings from foreign languages onto ours. In other words, we have stopped thinking within the mental framework that the Caucasian languages provide to us, and it is such a waste on our part. Still, it’s never too late to restore one’s intellectual sovereignty.

MM: Ni sukcesis krei interagan frazaron [14] kaj ni kompletigas ĝin. Mi ankoraŭ ne povas diri ke nia gramatiko faras la procezon pli malfacila ol tio povus okazi pri eŭropaj lingvoj. Sed mi povas diri ke niaj gramatikoj estas vere belaj kaj diferencaj pro sia unikeco. Eĉ mi, homo sen ajna lingva edukado, konstante trovas amuzajn strukturojn kaj ideojn konatiĝante kun kaŭkazaj lingvoj pli proksime.

Mi opinias ke parto de la kaŭzo pro kiu homoj konsideras niajn lingvojn malpli “povaj” aŭ malpli funkciaj estas ke ni tro alkutimiĝis uzi la anglan aŭ la rusan kaj ni provas rekte paŭsi la gramatikojn kaj signifojn el la fremdaj lingvoj al la niaj. Alivorte ni devas ĉesi pensi ene de la mensa kadro kiun la kaŭkazaj lingvoj donas al ni kaj tio estas temporaba. Sed neniam estas tro malfrue por restarigi intelektan suverenecon.

AM: Kiel vi trovas lingvajn materialojn por Avzag?

MM: It is all thanks to some highly enthusiastic people who care deeply about their languages. When I get to know someone who might be helpful, I tell them: look, this is what I am doing for my language, and if you think that your language can also benefit from it, you are welcome to use the system and I will be happy to help you. Although so far I have spent most of my time on the project building a strong technical foundation, now that I have it I need to start communicating about the project more, and hopefully, some local communities and language enthusiasts will find the work useful. Right now three people actively contribute their languages to the project, and I am sincerely grateful to them: Azamat Birmamit for Kabardian Circassian, Taimuraz Btemyraty for Iron Ossetian, and Abdurahim Kattir for Keren Aghul. Their company makes the work feel much less intimidating and much more fun.

MM: Ĉio okazas danke al entuziasmaj homoj, kiuj profunde zorgas pri siaj lingvoj. Kiam mi trovas iujn, kiuj povus helpi, mi diras al ili: rigardu, jen kion mi faras por mia lingvo kaj se vi opinias ke ankaŭ via lingvo profitus pro tio, mi bonvenigas vin uzi la sistemon kaj mi ĝojus helpi al vi. Kvankam mi ankoraŭ uzas plejparton de mia tempo por la konstruado de firma teknika fundamento de la projekto, nun mi jam devas lanĉi pli detalan komunikadon pri la projekto kaj mi esperas ke lokaj komunumoj kaj entuziastoj trovos tiun ĉi laboron utila. Ĝuste nun tri homoj aktive kontribuas al prezentado de siaj lingvoj en la projekto kaj mi sincere gratulas ilin: Azamat Birmamit por la kabardo-ĉerkesa, Btemirati por la irona dialekto de la oseta kaj Abdurahim Kattir por keren-agula. Ilia akompano faras la laboron pli intima kaj oble pli ĝojoplena.

AM: Kio estas viaj planoj pri la evoluigo de Avzag [3]?

MM: For the next couple of months, my main focus is to continue adding content to the phrasebook module [14]. After that, I will start the active development phase of the dictionary module [15]. And of course, I want to be more proactive about getting on board people who can help with other languages, especially with my own Dargin branch [16].

MM: Por la sekvaj monatoj mia ĉefa fokuso estos daŭre aldoni enhavon al la frazara sekcio [14]. Poste mi transiros al la aktiva fazo de evoluigo de la vortara sekcio [15]. Kaj kompreneble mi deziras esti pli aktiva rilate alvokadon de teamanoj, kiuj povus helpi pri aliaj lingvoj, speciale pri mia propra dargina branĉo [16] [en].

AM: Kio estas viaj esperoj pri la estonteco de la kajtaga kaj aliaj lokaj lingvoj?

MM: I used to think that everything was lost, but now I believe that even a single passionate person with a cheerful attitude and the right tools can turn the tide of the battle. Most importantly, we have small but passionate local communities with individuals working hard to reclaim their intellectual sovereignty. And then—this is my part—we have technologies to facilitate our activities and explore innovative solutions. The future is exciting for those of us who aspire to use for good and multiply the intellectual assets provided by our languages and our culture.

MM: Mi kutime pensis ke ĉio estas perdita, sed nun mi kredas ke eĉ unu pasia persono kun vivoplena pozicio kaj ĝustaj iloj povas ŝanĝi la sorton de la batalo. Plej gravas, ke ni havas malgrandajn, sed pasiajn lokajn komunumojn kun personoj pene laborantaj por repreni sian intelektan suverenecon. Kaj krome — tio estas mia parto — ni havas teknologiojn por faciligi nian aktivadon kaj esplori novajn solvojn. La estonteco estas ekscita por tiuj el ni, kiuj aspiras uzi ĝin por prospero kaj kresko de la intelektaj posedaĵoj, liveritaj de niaj lingvoj kaj niaj kulturoj.

Redaktora noto: la intervjuo estis farita la 8-an de marto, do Magomed Magomedov deziris omaĝi la viktimojn de la balkara deportado de 1944 [17] [en]. “Ni devas peti Alahon pardoni la viktimojn” proklamis li. “Unutma, unutdurma, keçme”.