- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉu la diskurso de Bolsonaro kontraŭ Ĉinio instigas malamon kontraŭ azianoj en Brazilo?

Kategorioj: Latinameriko, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Etno kaj raso, Politiko, Sano

Joe ne povis lui Uber-on (taksion) ĉar lia nomo estis skribita en ĉinaj literoj sur la profilo. Samtempe, grupoj en Telegramo kiuj subtenas la prezidenton Bolsonaro diskonigis rakontojn kontraŭ ĉinoj. | Bildo: Giovana Fleck/Global Voices.

Dum almenaŭ du monatoj en 2020, neniu ŝoforo volis veturigi Joe-n en San-Paŭlo [1] (tio ne estas lia vera nomo).

Filo de ĉina enmigrinto kaj brazila virino, Joe havis profilon ĉe Uber kiu estis ligita al Facebook, kie lia nomo estas skribita per ĉinaj literoj.

Antaŭ plendi ĉe la kompanio, amiko lia kiu ankaŭ estas ĉindevena proponis, ke li ŝanĝu sian nomon en la apo. Kiam li faris tion — kaj aldonis la patrinan portugalan familian nomon — tuj la ŝoforoj komencis akcepti lin.

Fronte de la historia maljusteco kaj perforto kontraŭ nigruloj kaj indiĝenoj en Brazilo, la azianoj — kiuj estas malpli ol 1 procento [2] de la loĝantaro — ordinare ne estas agnoskataj kiel celoj de rasismo.

Global Voices parolis kun aliaj kvar homoj ĉindevenaj en Brazilo kaj ĉiuj raportis okazojn pri rasismo kaj ksenofobio en urboj kiel San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro [3] kaj Caibaté en la ŝtato Suda Rio-Grando [4]. Ĉiuj diris, ke la maltoleremo pligrandiĝis dum la pandemio de KOVIM-19.

Kontraŭ ĉi tiu fono la prezidento Jair Bolsonaro, kiu plurfoje kulpigis Pekinon pri la pandemio, kaj sia filo Eduardo Bolsonaro, kongresano, kaj la ministro pri eksteraj rilatoj Ernesto Araújo siavice atakis Ĉinion.

En oktobro 2020, la prezidento deklaris, ke la registaro ne aĉetus Coronavac-on, la vakcinon de la ĉina laboratorio Sinovac, kaj eĉ provizore interrompis la registran procedon en la nacia agentejo pri medikamentoj; la prezidento diris [5] ke la vakcino estis danĝera “pro la origino”. Kaj estas brazilanoj kiuj konsentas kun li.

“Brazilanoj intervjuitaj de mi asertis, ke ili voĉdonis por Bolsonaro en la prezidenta balotado de 2018 kaj ili konsentas kun la vortoj diskonigitaj de la prezidenta teamo en sociaj retejoj [6]“, diris Edivan Costa, antropologo kaj socia sciencisto kiu esploras pri ĉina migrado al Brazilo kaj faris etnografiajn esplorojn en San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro.

Ĉina enmigrado en Brazilon

Ĉinaj enmigrintoj venis unuafoje labori al Brazilo komence de la 19-a jarcento, kiam la portugala reĝo, tiam ekzilito en Brazilo, serĉis manierojn por eviti la kreskon de britaj kontraŭ-sklavecaj gvidlinioj.

Multaj venis el Makao [7] — ĉina teritorio kiu estis regata de Portugalio [8] dum pli ol 400 jaroj — kaj starigis eksperimentajn kultivaĵojn de teo en la Botanika Ĝardeno de Rio-de-Ĵanejro kaj en la Imperia Bieno de Santa Cruz, la imperia somera domo en Brazilo.

Costa diras, ke tiuj unuaj enmigrintoj estis ofte malhumanigitaj: “Ĉirkaŭ 20 jarojn post la unua migranta ondo, la princo Dom Miguel estis akuzita, ke li partoprenis en ĉasado de ĉinaj enmigrintoj [9] en la ĉirkaŭaĵo de Rio-de-Ĵanejro pro amuzo”.

Poste, okazis almenaŭ aliaj tri migrantaj ondoj el kontinenta Ĉinio, la plej granda en la 1950-aj jaroj — la politikaj okazaĵoj en Ĉinio (enlanda milito, japana okupacio, Dua Mondmilito kaj la Kultura Revolucio) instigis multajn foriri. Ekde 2018, la 15-a de aŭgusto fariĝis la Nacia Tago de la Ĉina Enmigrado en Brazilo [10].

Nuntempe, la plimulto de la brazila ĉindevena loĝantaro — ĉirkaŭ 250 000 homoj, laŭ datumoj [11] en 2012 de la Brazil-Ĉina Asocio — laboras en agrikulturo kaj komerco. Multaj loĝas en la urbo San-Paŭlo, kie tutaj kvartaloj estas konataj pro ilia ĉina, japana kaj korea loĝantaro.

La kvartalo Liberdade [Libereco], konata kiel centro de la orienta azia kulturo en San-Paŭlo, estas studobjekto en la esploro de Costa. Dum la surloka esploro, li vidis malamikecojn kontraŭ ĉindevenaj laboristoj. “En 2020, kiam mi intervjuis la komunumon, mi aŭdis krion. Mi kuris por vidi kio okazis kaj vidis du knabojn kriantaj al ĉinaj vendistoj, ‘reiru al Ĉinio!’, ‘atentu la virusojn!’ kaj ‘foriru, ĉino!'”.

Krizo pri rakonto 

“Tiuj pestoj venas al nia lando por mortigi nin”. “Reiru al via lando”! Dieqing demetis sian maskon por trinki akvon dum li atendis la sangodializon ĉe kliniko en Rio-de-Ĵanejro, kiam viro voĉe atakis lin per rasismaj insultoj. | Image: Giovana Fleck/Global Voices.

“Surmetu la fekan maskon, fekulo. Tiuj pestoj venas al nia lando por mortigi nin. Reiru al via lando, besto”.  Dieqing Chen diris ke tius estas kelkaj insultoj, kiujn li aŭdis kiam li demetis sian maskon por trinki akvon ĉe kliniko en Rio-de-Ĵanejro je la fino de 2020.

Dieqing, kiu loĝas en Brazilo jam de jardeko, komprenas, sed ne parolas la portugalan, do lia eks-edzino, Rosana Stofel, agis kiel lia tradukistino dum li estis intervjuita de Global Voices pere de Facebook. Pro sankialo, li ofte iras al malsanulejoj kaj klinikoj por fari sangodializon. Dum la pandemio, li spertis malamon en tiuj lokoj.

“Mi kutime estas unu inter la solaj pacientoj kiuj uzas maskon kaj mi observis, ke mi estas la plej rigardata”, li diris. Dieqing, kiu venis al Brazilo por labori en la nutraĵa industrio, helpas sian familion en la provinco Gŭangdongo [12]. Li diris, ke li volas reiri al Ĉinio kiel eble plej baldaŭ pro la malama medio.

Dume, Bolsonaro ŝajne malfortigas sian kontraŭ-ĉinan malamon. En januaro 2021, la agentejo pri medikamentoj donis urĝan aprobon al la vakcino Sinovac kaj la registaro aĉetis [13] 100 milionojn da dozoj. Kaj en publika parolado la 23-an de marto 2021 [14] — la tago kiam okazis pli ol 3000 mortoj en Brazilo pro KOVIM-19 — la brazila prezidento provis montri sin favore al vakcinoj, sed misprezentis informojn kaj flankenlasis sian unuan opinion pri Sinovac.

La kialoj estas multaj, inkluzive de falo de la prezidenta populareco, de 39 procentoj en oktobro 2020 al 30 procentoj en februaro 2021 [15], kaj la krizo pri manko de oksigeno kaj litoj en malsanulejoj [16] norde de Brazilo. Brazilo ankaŭ dependas de Ĉinio [17] por akiri rimedojn por mem produkti la Sinovac-vakcinon.

“Brazilo kaj Ĉinio ekonomie interdependas, kaj Ĉinio estas monda potenco kiun oni ne devas bagateligi”, diris Costa.

“Ni ankaŭ devas konsideri, ke la ĉina registaro ne pensas pri la mallongtempo. Brazilo estas ŝlosila lando por la efektivigo de 5G-retoj, ekzemple. Sed la novaj ĉapitroj de tiu rakonto estos pri kiel Brazilo pritraktos la disvastigon de KOVIM-19. Dume, la konsekvencoj de tiu detruema diskurso efikas la popolon”, analizas Costa.