- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ciferecaj rimedoj estas la ŝlosilo por savi la “definitive endanĝerigitan” nevaran (nepalbasan) lingvon

Kategorioj: Suda Azio, Nepalo, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Lingvo, Teknikaro, Rising Voices
Nepalbhasa language activist Subhash Ram Prajapati posing in front of a park. He's a middle-aged man wearing glasses and a dress shirt.

D-ro Subhash Ram Prajapati, etnomuzikologo kaj pasia plendanto por la akcelo de la nevara kulturo. Foto kun permeso de d-ro Prajapati.

Nun en sia tria eldono, la kampanjo @AsiaLangsOnline [1] subtenata de Rising Voices [2]Digital Empowerment Foundation [3] [Cifereca Enpoviga [4] Fondumo] kaj O Foundation [5] [Fondumo O] bonvenigas novan aron de lingvo-aktivuloj, kiuj aranĝos tutsemajnajn diskutojn en Tvitero pri revigligo [6] [eo] kaj akcelado de minoritataj lingvoj en Azio.

Por inaŭguri la eldonon de la socia amaskomunikila iniciato en la jaro 2021, Rising Voices parolis retpoŝte kun d-ro Subhash Ram Prajapati (@jwajalapa [7]) pri lia vasta sperto de disvolvado de ciferecaj iloj por la nevara lingvo [8] [eo] (en: nepalbhasa aŭ nepalbasa). Elstara defendanto de ĉi tiu lingvo, listigita de Unesko kiel “definitive endanĝerigita [9]“, Prajapati aŭtoris diversajn librojn [10] pri la nevara lingvo kaj kulturo kaj verkis doktorigan disertaĵon [11] en etnomuzikologio pri la nevara muziko.

Post kiam li fondis kaj partoprenis multajn iniciatojn pri kultura konservado, inkluzive de novaĵportalo [13] kaj lingvolerna klubo en Facebook [14], d-ro Prajapati nuntempe gvidas projekton pri ciferecigado de la nevara lingvo [15].  Lastatempe la grupo lanĉis interretan vortaron [16] kiu enhavas ĉirkaŭ 30 000 kapvortojn ĝis nun, kio igas ĝin la plej granda deponejo de lingvaj datumoj [17] por ĉi tiu lingvo, ĉu cifereca ĉu presita.

Dum la pandemio de KOVIM-19, kiu malhelpas ĉeestajn lernoprogramojn, okazas komunumaj klopodoj por rete instrui la nevaran [18], sed ĉi tio ne sufiĉos por solvi la mankon de rimedoj. Kiel montris la esplorado de d-ro Prajapati, lingvaj pledantoj kaj edukistoj havas ankoraŭ multe da laboro:

Mi trovis tiun bildan kadrigon [24] [eo] pri farendaĵoj rilate al konservado kaj disvastigado de la nevara, en la hodiaŭa prezentado de @jwajalapa, tre utila.  #NepalBhasa [20] #WNOConference [21] pic.twitter.com/IZh8xAXo4N [22]

— Supriya Manandhar (@patansoup), la 30-an de decembro 2020 [23]

Ĉi tiu streĉo ĉirkaŭ malkreskanta lingvouzo ne estas nova. La parolantoj de la nevara malpliiĝis dum almenaŭ kelkaj jardekoj, pro vasta subprema lingvopolitiko [25] en la pasinteco. Komunumoj reagis disvolvante lernorimedojn kaj kursojn, kiel d-ro Prajapati reliefigis en nia retpoŝta interŝanĝo:

Nepalbhasa was once the national language of Nepal, however, the number of speakers and the use of the language has been declining significantly recently. According to the 2011 National Census of Nepal [26], there are 1.3 million Newars whose heritage language is Nepalbhasa. […] From 1952 to 2011, the percentage of the language speakers dropped from 75% to 22% in the Kathmandu Valley, which is considered as the origin place of the language.

The decline has been elevated in modern times but there have also been various efforts around the world to promote and revitalize the language. Many people are now working on creating different study materials and resources online to promote the language. Some municipalities in the Kathmandu valley have also started developing local courses in Nepalbhasa to teach in the schools.

La nevara iam estis la nacia lingvo de Nepalo, tamen la nombro de parolantoj kaj la uzo de la lingvo signife malpliiĝis lastatempe. Laŭ la Nacia Censo de Nepalo en 2011 [26] estis 1,3 milionoj da nevaroj [27] [eo], kies hereda lingvo estas la nevara. […] De 1952 ĝis 2011, la procento de lingvoparolantoj falis de 75% al ​​22% en la Katmandua Valo [28] [eo], kiu estas konsiderata kiel la origina loko de la lingvo.

La malkresko plialtiĝis en modernaj tempoj, sed ankaŭ okazis diversaj klopodoj tra la mondo por antaŭenigi kaj revigligi la lingvon. Multaj homoj estas laborantaj nuntempe por krei diversajn retajn studmaterialojn kaj rimedojn por akceli la lingvon. Iuj komunumoj en la Katmandua Valo ankaŭ komencis disvolvi lokajn kursojn en la nevara por instrui en la lernejoj.

Rising Voices (RV): Kiuj estas laŭ vi la plej grandaj defioj, kiujn via lingva komunumo alfrontas, kiam temas pri ciferecaj komunikadoj aŭ kreado de cifereca enhavo en ĝia gepatra lingvo?

Subhash Ram Prajapati (SRP): Many people these days do not have the opportunity to learn and use the Nepalbhasa language in their home, school, or at work. Even fluent speakers find it hard to read and write in Nepalbhasa. Because of this, communication and creating digital content in the language has become very limited. There is only a small circle of content creators, and the audience is small, too.

Besides, Nepalbhasa is written in Devanagari script [29] these days. There are not sufficient resources and technologies available to write in the traditional scripts such as Nepal Lipi, Ranjana Lipi. Available tools are also limited to certain devices and platforms. The unequal pace of digital development of various languages leads to digital language endangerment. If the tools and resources are not available online, even the fluent Nepalbhasa speakers will gradually stop using the language on the internet.

Subhash Ram Prajapati (SRP): Multaj homoj nuntempe ne havas la ŝancon lerni kaj uzi la nevaran lingvon en siaj hejmo, lernejo aŭ laborejo. Eĉ fluaj parolantoj malfacile legas kaj skribas en la nevara lingvo. Pro tio, komunikado kaj kreado de cifereca enhavo en la lingvo fariĝis tre limigitaj. Ekzistas nur malgranda rondo de kreintoj de enhavo, kaj ankaŭ la spektantaro estas malgranda.

Cetere, la nevara estas nuntempe skribita en la  devanagari-skribo [29] [Nagaria-skribo [30] – eo]. Ne estas sufiĉaj rimedoj kaj teknologioj disponeblaj por verki en la tradiciaj skriboj kiel nepala lipi, ranjana lipi. Haveblaj iloj ankaŭ estas limigitaj al iuj aparatoj kaj platformoj. La neegala rapideco de cifereca evoluo de diversaj lingvoj kondukas al cifereca lingva endanĝerigo. Se la iloj kaj rimedoj ne disponeblas en Interreto, eĉ la fluaj parolantoj de la nevara iom post iom ĉesos uzi la lingvon en la Interreto.

RV: Laŭ via opinio, kiuj estas la paŝoj fareblaj por instigi al plia uzo de la nevara en Interreto?

SRP: I think many things could be done by organizations and individuals at different levels. For instance, if we can advocate for the government to publish their news or other informational websites also in local languages, or if we can request to make documents such as forms available in local language over the internet, people will get the opportunity to use their mother language in daily life.

During the pandemic, while people were mostly staying home, some people started online Nepalbhasa language and script classes. Some also started story and poetry recitation and others started developing online games and language tools as well. People started all of these voluntarily. If we can manage some funds at least to cover the development of such materials and make them sustainable, I think people will be motivated and it would increase the use of the language on the internet.

SRP: Mi pensas, ke multaj aferoj povus esti farataj de organizaĵoj kaj individuoj je diversaj niveloj. Ekzemple, ni povas pledi  ke la registaro publikigu siajn novaĵretejojn aŭ aliajn informretejojn ankaŭ en lokaj lingvoj, aŭ ni povas peti disponigi dokumentojn kiel ekzemple formularojn en loka lingvo per Interreto, tiam homoj havos la ŝancon uzi sian denaskan lingvon en la ĉiutaga vivo.

Dum la pandemio, dum homoj plejparte restis hejme, iuj komencis retajn kursojn pri la nevaraj lingvo kaj skribo. Iuj ankaŭ komencis reciti poeziaĵojn kaj rakontojn kaj aliaj ankaŭ komencis disvolvi retajn ludojn kaj lingvajn ilojn. Homoj komencis ĉi tiujn inciatojn propravole. Se ni povus financi almenaŭ la disvolviĝon de tiaj materialoj kaj fari ilin daŭrigeblaj, mi pensas, ke homoj estus motivataj kaj tio pliigus la uzon de la lingvo en Interreto.

RV: Kio estas via ĉefa instigo por labori pri disponigado de viaj lingvo kaj kulturo en la Interreto?

SRP: In the short period of my life, I’ve seen a sharp decline in Nepalbhasa use. I feel that if we don’t do anything to preserve and promote it, the language will be gone forever in a generation or two. The loss of language is also a considerable loss of cultural and human knowledge. For me, the urgency of keeping the Newar language and culture alive and thriving is the primary motivating factor for working on making language and culture available on the internet.

SRP: En mia mallonga vivo, mi vidis akran malkreskon en la uzado de la nevara lingvo. Mi sentas, ke se ni ne faros ion por konservi kaj antaŭenigi ĝin, la lingvo malaperos por ĉiam ene de unu aŭ du generacioj. La perdo de lingvo ankaŭ estas granda perdo de kultura kaj homa scio. Por mi, la urĝeco tenadi la nevarajn lingvon kaj kulturon vivaj kaj prosperaj estas la ĉefa instiga faktoro por disponigi la lingvon kaj kulturon en Interreto.

Vi povas sekvi la kampanjon AsiaLangsOnline [31] ĉe Tvitero ekde la 7-a de aprilo.