- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

“Nia patrujo estas tie, kie haveblas mono”: pragmata civitaneco en Taĝikio

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Rusio, Sud-Koreio, Taĝikio, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Ekonomio kaj komerco, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Laboro
Builders working on a site [1]

Konstruistoj dum laboro. Podolska distrikto, Moskva provinco, Rusio. Fota misio al Rusia Federacio, la 22-29-aj de septembro 2006. Bildo de Marcel Crozet / ILO [2]CC BY-NC-ND 2.0 [3].

Tiu ĉi artikolo [4] de Irna Hofman origine aperis en Open Democracy Russia la 7-an de aprilo 2021 kaj estas republikigata kadre de interkonsento pri kundivido de enhavo.

“Fratino Irina, sendu la nomon de la flughaveno proksima al via hejmo. Ni venos kaj vizitos vin” diris miaj taĝikaj gastigantaj fratoj, telefonantaj el Sud-Koreio. “Ne gravas kie vi estas. Britio, Nederlando. Ni havas rusian civitanecon, ĉu vi memoras? Ni rajtas eniri!”

Ĉiujare miloj da centraziaj civitanoj provas superi la limigojn rilatajn al la civitaneco kiun ili akiris ĉe naskiĝo kaj petas pri rusia pasporto – same kiel miaj gastigantaj fratoj el Taĝikio, kiujn mi renkontis en 2012 kiam ilia familio gastigis min dum esplora vojaĝo.

Rusia pasporto faciligas laboron en Rusio, sed tio estas ne la sola stimulo – tio plibonigas vojaĝeblecojn ĝenerale. En lando kiel Taĝikio, akirado de dua civitaneco iĝis ĝenerala kutimo, kun la nombro de taĝikaj civitanoj ricevantaj rusiajn pasportojn kreskanta grave en lastaj jaroj. Nur en 2020, pli ol 63 000 taĝikoj [5] ricevis rusian civitanecon, cedinte la unuan lokon nur al ukrainoj [6].

Tiuj ciferoj, publikigitaj antaŭnelonge, kaŭzis intensajn debatojn [7] en taĝikaj sociaj komunikiloj. “Se tiu tendenco daŭros, neniu restos en la lando” diras iuj, dum aliaj kundividas sian deziron ankaŭ ricevi rusian civitanecon. “Se estus pli facile ricevi rusian civitanecon, ni ankaŭ estus pretaj… Nia patrujo estas tie, kie mono haveblas.”

La fakto ke akiro de alia civitaneco povas fortigi la enspezfontojn ne estas unika en Centra Azio. Tio estas strategio aplikata ie ajn. Diferencaj terminoj estas uzataj por paroli pri akirado de dua civitaneco – instrumenta, strategia, afekcia civitaneco –, kiuj ĉiuj referencas al la avantaĝoj kiujn povas doni dua pasporto, ĉu temas pri sekureco, ekonomiaj aŭ socialaj kondiĉoj. Tamen streĉiĝoj kaj kontraŭdiroj restas: naturalizitaj civitanoj plu identiĝas kun sia origina lando kaj povas alfronti antaŭjuĝojn, maltoleremon kaj rasismon en sia nova lando.

Por taĝikoj, kies lando plu restas sena je ekonomiaj oportunoj, tiuj elektoj estas tre pragmataj. Multaj rigardas la neceson foriri kiel ŝlosilan, kio instigas iujn, deportitajn el Rusio, ŝanĝi siajn taĝikan nomon kaj aspekton. Dua pasporto tamen ofte estas oble pli sekura kaj laŭleĝa vojo por transiri limojn.

“La laboro estas peza. Sed la mono, la mono estas bona”

Miaj du gastigantaj fratoj naskiĝis kaj kreskis en kampara distrikto en la sud-okcidenta provinco Ĥatlon [8], proksimume 50 km for de la ĉefurbo Duŝanbo [9]. Ili ricevis rusian civitanecon en 2016. La plej aĝa studis kvin jarojn en la Islama universitato en Moskvo, laborinte en konstrua kompanio por financi sian edukadon. Ricevado de diplomo ebligis al li ricevi rusian civitanecon relative facile, kio signifas ke lia pli juna frato – kiu aliĝis al li en Moskvo en 2015 – ankaŭ povos akiri ĝin. En Taĝikio liaj infanoj aŭtomate iĝis rusiaj civitanoj kaj lia statuso faciligis ankaŭ proceduron por liaj edzino kaj patro.

Post labori en Rusio du jarojn, la fratoj transloĝiĝis al Sud-Koreio per siaj rusiaj pasportoj en 2018, aldoniĝinte al vicoj da aliaj centraziaj migrantoj [10] laborantaj en la lando. Rusiaj civitanoj povas eniri Sud-Koreion sen vizo kiel turistoj kaj resti tie ĝis du monatojn. Iuj restas pli longe kaj esperas je amnestio por plu labori en la lando; aliaj navedas tien kaj reen.

Post eniri kiel turistoj, miaj gastigantaj fratoj ricevis plurfojan vizon, validan por tri jaroj, kio ebligas al ili labori kun malmultaj limigoj kaj ĝui avantaĝojn de certaj socialprotektaj kadroj. Nuntempe taĝikaj civitanoj sen rusia pasporto ne povas eniri Sud-Koreion facile kaj devas anstataŭe peti eniron surbaze de turista, labora aŭ komerca vizoj.

Same kiel multaj aliaj, miaj du gastigantaj fratoj  unuafoje aŭdis pri Sud-Koreio en Interreto. Informoj pri civitaneco konstante cirkulas rete, kiel tiu ĉi filmeto [11] de Migrantaj Voĉoj, taĝika neregistara organizaĵo, liveranta subtenon al migrantaj laboristoj, en kiu taĝika laboristo en Sud-Koreio alparolas siajn samlandanojn antaŭ kamerao:

Dum labormigrado el Taĝikio al Sud-Koreio estas relative nova fenomeno, labormigrado al Rusio iĝis ŝlosila por la taĝika ekonomio post la disfalo de Sovetunio

Hello to all Tajik people. If you are coming to Korea, welcome, come! There is work for all! Don’t think that there is no work. In Korea there is work everywhere, any kind of work. The work is heavy. But the money, the money is good.

Saluton al ĉiuj taĝikoj. Se vi venas al Koreio, bonvenon, venu! Ĉi tie estas laboro por ĉiuj! Ne pensu ke ĉi tie mankas laboro. En Koreio haveblas laboro ie ajn, ĉiuj specoj de laboro. La laboro estas peza. Sed la mono, la mono estas bona.

La averaĝa salajro en Sud-Koreio estas pli alta ol en Rusio. Miaj gastigantaj fratoj gajnas 80-100 dolarojn tage en la konstrua sektoro, ricevante pagon kontante surloke.

Kiel klarigis unu el ili, ĉi tie mankas centraziaj perantoj aŭ aliaj kompleksaj rekrutigaj retoj, engaĝitaj je konstruado, kiel en Rusio. La du viroj laboras peze kaj regule ricevas telefonvokojn de siaj patro, patrino kaj fratinoj kun urĝaj monpetoj. Samtempe ili ĝuas malpli da gepatra kaj ŝtata kontrolado, same kiel relative pli bonajn kondiĉojn pri vivo kaj laboro en Sud-Koreio. Kiam lastatempe metala konstrukcio falis sur la pli aĝan fraton, rompinte liajn krurojn, lia dunganto komplete pagis lian salajron, dum maljuna koreino prizorgis lin dum kelkaj semajnoj. La peza laboro de la du fratoj speguliĝas en la pli bonaj vivkondiĉoj de iliaj proksimaj parencoj en Taĝikio. Prepare al reveno de la pli aĝa frato, ilia patro konstruis rimarkindan duetaĝan domon “eŭropstilan” meze de la vilaĝo inter taĝikstilaj argilaj domoj.

Kiel rezulto de la dua civitaneco, datumoj pri internacia movebleco kaj vojaĝado, inkluzive labormigradon kaj resetliĝon, ne nepre spegulas la naskiĝlokon de homoj.

Ekzemple laŭ lasta raporto de la Oxus Societo pri Centraziaj Aferoj [12], la sudkorea registaro donis sume 102 laborvizojn al taĝikaj civitanoj inter 2016 kaj 2019. Ne eblas scii kiomgrade tiuj datumoj estas akurataj, sed ili aspektas almenaŭ iom subtaksitaj. Dum unu taĝika labormigranto en Sud-Koreio diris al mi, ke ĉirkaŭ 60-70 taĝikoj laboras nur en lia kompanio, alia plendis ke ne estas multe da taĝikoj en Sud-Koreio, ĉar la lando restas malfacile enirebla. En la ĉefurbo Seulo, li taksis, estas ne pli ol 100 taĝikoj.

Rusio: (mal)ama rilato

Dum labormigrado de Taĝikio al Sud-Koreio estas relative nova fenomeno, labormigrado al Rusio iĝis ŝlosila por la taĝika ekonomio ekde la disfalo de Sovetunio en 1991.

Laŭ datumoj [13] de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio, pli ol 1,1 milionoj da taĝikoj eniris Rusion por labori en 2019, cifero kiu ekskludas homojn enirintajn kontraŭleĝe aŭ neoficiale, sen registriĝi por laboro. Labormigrado al Rusio iĝis rigardata [14] de multaj en taĝika socio kiel parto de vira socia maturiĝo. “Miaj du knaboj [kiuj ankoraŭ ne atingis lernejan aĝon] studos kaj laboros en Rusio” lastatempe diris al mi juna taĝika patrino. Ŝi ne dubas ke ŝia hejma vivo evoluos kadre de la akceptita rutino de labormigrado al Rusio.

Rusia pasporto povas grave faciligi la migradan procezon, kvankam multaj taĝikoj havas ambiguajn sentojn rilate Rusion.

Tiuj labormigrantoj provizas vivrimedojn al multaj kamparaj kaj urbaj familioj en la lando. Ĝiroj fortigas la eblecojn de la homoj pagi sanservon kaj edukadon, same kiel diversajn konsumajn bezonojn. Por farmistoj suferantaj pro manko de vendebleco ĝiroj ebligas aĉeti ekipaĵojn kaj semojn, aŭ garantii sekurecon kiam la rikolto estas magra. En 2013, Taĝikio estis la plej ĝiro-dependa lando en la mondo, en kiu ĝiroj konsistigis ĉirkaŭ 50% de la Malneta Enlanda Produkto.

Pro limigoj kaŭzitaj de la pandemio de KOVIM-19, labormigrado al kaj el Rusio grave malkreskis en 2020, kun ĝiroj draste ŝrumpintaj kiel neevitebla sekvo. En kelkaj kazoj, familioj en Taĝikio eĉ devis ĝiri monon reen al Rusio. Laŭ la Centra Banko de Rusio, la ĝiroj senditaj al Taĝikio dum la unuaj naŭ monatoj de 2020 estis je 30% malpli altaj ol en la sama periodo de la antaŭa jaro. Signoj en superbazaroj avertantaj “Ni ne vendas kredite” iĝis komuna afero en Duŝanbo en tiuj ĉi tagoj.

Sed pro malmultaj oportunecoj hejme, labormigrado de Taĝikio al Rusio restas forta [15]. Tamen limigita reveno de migrantoj el Rusio al Taĝikio en 2020 devas esti parte klarigita per la fakto ke somere de 2020 en Taĝikio ekcirkulis onidiroj, ke taĝikoj sen rusia pasporto forlasantaj Rusion pro la pandemiaj limigoj povas esti deportitaj kaj eĉ malpermesitaj por reveno al la lando por la sekvaj dek jaroj. Ĉu tio estas vero aŭ simple sinpravigo de junaj taĝikoj en Rusio kiuj ne deziras reveni hejmen, tio ankoraŭ estas malklare; tamen iuj familioj en la kampara Taĝikio akceptis tion kiel veron. Altaj vojaĝkostoj ankaŭ estas grava bariero por reveno de migrantoj hejmen.

Do rusia pasporto povas grave faciligi la procezon de migrado, kvankam multaj taĝikoj havas ambiguajn sentojn rilate Rusion. Unuflanke, ili ĝuas la liberecon eksterlande kaj eblecojn kiuj mankas en Taĝikio; aliflanke, ili ofte spertas rasismon kaj ksenofobion, kio kreskigas indignon kontraŭ Rusio. “Se mi devas iri al Rusio por asisti ĉinan klienton, mi ne parolas la rusan. Mi provas paroli la anglan, do oni ne rimarkas mian taĝikan akĉenton” diris al mi juna taĝiko, kiu laboras kiel bilomakleristo por ĉinaj kompanioj. “Se oni komprenos ke mi estas taĝiko, oni traktos min maldigne”.

Kiel rezulto, persona identeco kaj leĝa civitaneco devas esti apartaj [16]. La plejparto de labormigrantoj ricevintaj rusian civitanecon plu identigas sin kiel taĝikoj dume ĝuante liberiĝon de neceso akiri permesojn pri loĝado kaj laboro, same kiel inkluzivecon en la rusian sistemon de sociala asekuro. Tio estas unu el la kialoj, pro kio maljunaj taĝikoj laborintaj en Sovetunio petas rusian pasporton nun – kvankam ili ne intencas loĝi aŭ labori en Rusio. Dum taĝika pensio estas ĉirkaŭ 10-20 dolaroj monate, rusia pensio [17] estas ne malpli ol 10 000 rubloj aŭ ĉirkaŭ 130 dolaroj. Kiel diris ŝerce unu el miaj amikoj en Duŝanbo, reference al siaj najbaroj ricevantaj rusian pension: “Tiu ĉi maljunulo nun subtenas siajn infanojn ĉiumonate anstataŭ ke liaj infanoj subtenas lin!”

La ideo de “pragmata civitaneco” registras la fakton, ke al plejparto de taĝikaj labormigrantoj estas malfacile identigi sin kiel rusojn, eĉ post multaj jaroj de loĝado [Ndlt: Rusio estas pluretna lando, kie ĉiu civitano havas du identecojn – la etnan (ruso, taĝiko, tataro, ukraino ktp) kaj nacian (rusiano). Do estas tute en ordo ke taĝikaj enmigrintoj plu konservas sian etnan identecon – same kiel milionoj da denaskaj civitanoj de Rusio]. Tio videblas en aliaj migradaj trajektorioj ie ajn, kie la patrujo restas en la koro de ies identeco, kiel kaze de palestinanoj en Ateno aŭ aziaj enmigrintoj en Aŭstralio [18].

Pragmata civitaneco estas uzata por superi limigojn ligitajn al ies pasporto kaj tiujn spertatajn hejme, ĉar por civitanoj de certaj landoj limoj estas pli malfacile transireblaj ol por civitanoj de aliaj. Kvankam nur transirante tiujn ĉi limojn eblas ricevi duan “pragmatan” civitanecon, forirantaj taĝikoj konstante dissplitiĝas inter la loko kiun ili nomas hejmo – sed kiu ne provizas ilin kaj iliajn familiojn – kaj alia, kiu plu rigardas ilin kiel fremdulojn, kvankam ĝi ebligas al ili konstrui pli bonan vivon por ili kaj iliaj parencoj post reveni hejmen.