- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kvar studentaj aktivuloj arestitaj en Hongkongo pro mesaĝoj en sociaj medioj kiuj “incitus al secesio”

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Honkongo (Ĉinio), Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Junuloj, Parollibereco, Politiko, Protesto
[1]

La 19-jarulo Tony Chung, unu el la kvar arestitoj. Foto kun permeso de Kris Chung / HKFR

La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la ĉina [zh] kaj en la angla [en].

La originala versio de tiu ĉi artikolo estis publikigita [1] en Hong Kong Free Press [Honkonga Libera Gazetaro] la 29-an de julio 2020. La jena redaktita versio estas publikigita en Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] pere de enhavopartnereca interkonsento. 

Surbaze de la nova leĝo pri nacia sekureco [2] [en] promulgita la 1-an de julio, la ĵus kreita polica taĉmento pri nacia sekureco arestis kvar junulojn kies aĝoj estas inter 16 kaj 32, pro suspekto pri incitato al secesio. La indico kiu kondukis al iliaj arestoj estis bazita sur la enhavo kiu rilatas al kontoj en sociaj retejoj.

Tony Chung, la 19-jaraĝa eksa respondeculo de la honkonga por-sendependisma grupo Studentlocalism [3] [zh], estas unu el la arestitoj. Ho Nok-hang, la iama proparolanto de Studentlocalism kaj Yanni Ho, eks-membro de la sama grupo, ankaŭ estis kunprenitaj de agentoj de la nacia sekureco.

La por-sendependisma grupo deklaris [3] ke ĝi disigis kaj eksigis ĉiujn Hongkongajn membrojn kun tuja efiko la 30-an de junio, unu tagon antaŭ la leĝo pri nacia sekureco estis promulgita en Hongkongo.

Tamen, Studentlocalism asertis, ke ĝiaj eksterlandaj membroj starigos filiojn en Tajvano, Aŭstralio kaj Usono.

Estas la unua fojo, ke la nova polica departemento pri nacia sekureco de Hongkongo agas kontraŭ politika grupo, kaj arestas ĝiajn ŝajnajn filiojn citante la pridiskutatan leĝaron, kiu krimigas subfosadon, secesion, terorismon kaj koluziojn kun eksterlandaj potencoj [4] [en].  Jeffie Lam, la korespondanto de South China Morning Post, klarigis en Twitter:

Tio estas gravega: Tony Chung de Studentlocalism estis arestita de naciaj sekurecaj oficistoj pro instigo al secesio, diras lia grupo. Antaŭaj NSL-arestoj estis faritaj dum protestoj. Tio ĉi povus esti la unua aresto farita post polica enketo. Li estas 19-jaraĝa. pic.twitter.com/hWb6vPs4Id [5]

– Jeffie Lam (@jeffielam), la 29-an de julio 2020 [6]

Pasintmonate Pekino promulgis leĝojn por malhelpi, ĉesigi kaj puni konduton en Honkongo, kiun ĝi opinias minaco por la nacia sekureco. La leĝaro estis enmetita en la mini-konstitucion de la urbo, preterirante la lokan parlamenton kaj donante al polico vastajn novajn rajtojn [7] [en].

Steve Li, supera inspektoro de la departemento pri nacia sekureco de la polico, diris al la gazetaro, ke tri viroj kaj unu ino en la aĝo de 16 ĝis 21 jaroj estis arestitaj. Li ankaŭ deklaris, ke la arestoj baziĝis sur la speco de enhavo de iuj kontoj en sociaj retejoj, kiuj estas ligitaj al Studentlocalism. La rilataj mesaĝoj sugestis, ke ili uzos ĉiujn rimedojn por fondi Respublikon de Honkongo, kaj kunigi ĉiujn sendependajn politikajn grupojn.

Li citis “artikolon 21″ de la sekureca leĝo, kiu diras ke eldiri deklarojn, kiuj antaŭenigas secesion, konsistigas instigon, kaj ke ne necesas taksi ĉu iu efektive instigis al tia enhavo.
Li diris ke:

Our sources and investigation show that the group recently announced on social media they would set up an organisation that advocates Hong Kong independence.

Niaj fontoj kaj enketoj montras, ke la grupo ĵus anoncis pere de sociaj retejoj, ke ili starigos organizaĵon, kiu rekomendas la sendependecon de Hongkongo.

Li emfazis, ke la enhavo estis afiŝita post la leĝo pri sekureco, kvankam li ne diris specife pri kiu grupo aŭ mesaĝoj temis. Ekzilita hongkonga aktivulo Nathan Law esprimis sian indignon:

Do studentoj estas arestitaj pro MESAĜO EN SOCIA RETEJO. Sanga infero. Kiel vundebla lando timas mesaĝon de grupo de adoleskantoj.
https://t.co/8FqN4YBThK [8]

– Nathan Law @ ? (@nathanlawkc), la 29-an de julio 2020 [9]

Secesio estas difinita en artikolo 20 de la sekureca leĝo en jenaj terminoj: “partopreni, plani aŭ efektivigi … secesiajn agojn … ĉu jes aŭ ne forto aŭ minaco de forto estas uzata.” La maksimuma puno estas vivo malantaŭ kradoj.

La 17-an de julio grupo nomata “Studentlocalism US Division” anoncis [10] [en] sian ekziston en sociaj retejoj per membriga formularo.

【 Studentlocalism US Division Prospect 】

Bonvolu plu legi aŭ klakante tra la supraj bildoj, aŭ iru al nia Facebook-paĝo por la tuta artikolo.

Studentalokismo Eksterlande Filioj Volontulu Varbformularo por volontuloj:
https: //t.co/SHyjjJlf1e pic.twitter.com/cBEij51byv [12]

– 學生 動 源 Studentlocalism (@studentlocalism), la 20-an de julio 2020 [13]

Ĝi diris, ke la usona filio “antaŭenigos nian pledon por hongkonga sendependeco al hongkongaj ŝtatanoj en Usono kaj liberemaj usonanoj, konvinkos [Usonon] subteni nian revon pri hongkonga sendependeco … [kaj helpi] al hongkonganoj reakiri nian merititan mem-determinadon, eventuale atingante ke Hongkongo akiras sendependecon”.

Tony Chung pli frue estis arestita en 2019 [14] [en], post kiam li supozeble forprenis ĉinan nacian flagon de ĝia stango.