Kiel salvadora artisto instruas la lingvon nawat por povigi transgenrulojn

Petrona Xemi Tapepechul, foto uzata kun permeso.

La verko de Petrona Xemi Tapepechul promesas kunigi du marĝenitajn komunumojn: parolantojn de la lingvo nawat [akademie nomata pipil] kaj transgenrulojn. Pere de sia krea verko kiel indiĝena transgenra ino, ŝi honoras sian devenon kiam ŝi uzas la preskaŭ malaperintan indiĝenan lingvon nawat [es] dum ŝi rolludas, reĝisoras aŭ verkas.

Nawat estas lingvo kiu apartenas al la grupo de dialektoj de la naŭatla lingvo [eo], kies areo etendiĝas de Meksiko al Kostariko. Ĝi estas grave minacata [es] kaj havas malpli ol 100 parolantojn. Ĝin konas precipe kelkaj indiĝenaj [en] maljunaj parolantoj en la okcidenta regiono de Salvadoro.

La lingvo nahuat aŭ nawat perdis grandan parton de sia parolantaro pro la masakro de salvadoraj kamparanoj [Matanza – en] fare de la milita diktaturo de Maximiliano Hernández Martínez en 1932, kiam proksimume inter 25 000 kaj 30 000 indiĝenoj kaj kamparanoj estis masakritaj.

Hodiaŭ ekzistas movado por revigligi [es] la lingvon nawat inter gejunuloj, al kiu Xemi apartenas.

Post foriro de sia denaska “Kuskatan” (Salvadoro, en nawat), Xemi iĝis aktivulo kaj gvidanto en la transgenrula komunumo de Vaŝingtono. Ŝi trejniĝis en la Nacia Konservatorio de Dramaj Artoj kaj partoprenis en diversaj teatraĵoj, inkluzive de tiuj de la Arta Kolektivo Angel Rose [en, es kaj na], grupo fondita de ŝi en 2015.

“Siwayul (Koro de Ino) estas unurolula teatraĵo pri la realproprigo de la duspiritula identeco tra la indiĝena salvadora kulturo kaj diasporo kaj la povigo de la t.n. interna Praa Diino.”

La kolektivo estas duspiritula teatra trupo, kiu honoras kaj la indiĝenajn praulojn de siaj membroj kaj sin mem kiel transgenrulojn pere de arto.

“‘Duspiritulo’ [eo] estas homo, kiu identigas sin mem kiel havanta inecan kaj virecan spiritojn. Kelkaj indiĝenoj uzas tiun vorton por paroli pri siaj seksa, genra kaj/aŭ spirita identecoj”, diras la kanada organizaĵo Re:searching for LGBT Health [en]. La koncepto enhavas sakralajn kaj historiajn identecojn ekzistantajn de jarcentoj kaj povas enhavi GLAT-identecojn, sed ne estas limigita je ili.

En mesaĝo per WhatsApp, Xemi rakontis al mi:

Creamos el colectivo para instar a la comunidad teatral de D.C. a dejar de borrar las historias, las tradiciones y los artistas indígenas. También para elevar a las comunidades indígenas y transgénero de dos espíritus de Washington DC.

Ni starigis la kolektivon por postuli de la teatra komunumo de Vaŝingtono la ĉesigon de forviŝado de indiĝenaj artistoj, historioj kaj tradicioj kaj ankaŭ por plibonigi la kondiĉojn de la indiĝenaj kaj duspiritaj transgenrulaj komunumoj de la distrikto.

Dekomence, la kolektivo nomiĝis “Nelwat Ishkamewe“, kio tradukeblas kiel “indiĝenaj radikoj”. La kolektivo transprenis [en kaj es] la nomon de artista kolektivo Angel Rose por honori al Angel Rose García, 21-jaraĝa ina transgenrulo kiu forpasis en decembro de 2019.

“La Kosmaj Ĝemeloj estas teatraĵo por junaj spektantoj, kie oni povas ĝui muzikon kaj dancon. Ĝi baziĝas sur la Majaa K'iche Pop Wuj, kiu rakontas la kreadon de la mondo kaj la manieron kiel la suno kaj la luno ekestis.”

“Angel Rose estis nia direktoro pri rilatoj kun dulingvaj komunumoj. Ŝi ege fieris esti transgenra naŭatla ino kaj partopreni en grupo enradikita en la lingvo nawat”, diris Xemi.

La kolektivo Angel Rose kreas artajn teatraĵojn, kiuj engaĝigas nawat-ajn kaj transgenrajn artistojn. Du el la lastaj prezentoj estas Siwayul (Heart of a Womxn [en] aŭ Koro de Virino) kaj la Kosmaj Ĝemeloj [en]. Tra la jaroj, la kolektivo kreis teatraĵojn por la transgenra indiĝena komunumo, inkluzive de trilingva teatraĵo nomita SIJSIWAYULU, tradukita kiel “Transgenraj Inoj”, diras Xemi:

En los espacios, aseguramos que la comunidad Trans sea celebrada, y que puedan participar con su persona completa, mente, cuerpo, y espíritu.

En ĉi tiuj spacoj ni certigas ke la transgenrula komunumo estas celebrata kaj ke ĝi povas partopreni kun sia kompleta estaĵo: menso, korpo kaj spirito.

En 2020, la kolektivo Angel Rose fondis virtualan lernejon pri la lingvo nawat [na, en kaj es] kun la celo revigligi [eo] la preskaŭ malaperintan indiĝenan lingvon.

La lingvolecionoj celas kaj transgenrulojn kaj cisgenrulojn [eo] kiuj subtenas la transgenrulan komunumon. La nomo de la lernejo estas Tamachtiluyan Shuchikisa An Nawat, kio tradukeblas kiel “lernejo nawat florigas nun”.

Xemi rakontas:

Abrimos nuestra escuela virtual con la meta de crear espacios alternativos para las comunidades Trans, Cuir, Inglesparlante, y migrante en la Diáspora y en El Salvador. Muchos espacios virtuales de aprendizaje del idioma Nawat son transmisogynistia, anti-Indigena, y solamente en Castellano.

Ni malfermis nian virtualan lernejon por krei alternativajn spacojn por la transgenrula, kvira [eo], anglaparolanta kaj migranta komunumoj en la diasporo kaj en Salvadoro. Multaj el la virtualaj lernospacoj pri la lingvo nawat estas transfobiaj kaj mizoginaj, kontraŭindiĝenaj kaj uzas sole la hispanan lingvon por instrui.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.