- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Merkel, Macron aŭ Biden? Ne, rilate vakcinojn Latinameriko esperas pri Ĉinio

Kategorioj: Latinameriko, Ĉinio, Civitanaj komunikiloj, Sano, COVID-19, The Bridge

Ilustraĵo kreita de Connectas, republikigita je ilia permeso.

Tiu ĉi artikolo estas verkita de Iván Ruiz, membro de la redaktora skipo de Connectas [1]. Origine ĝi aperis en Connectas [1] kaj estas redaktita kaj republikigita ĉe Global Voices.

Ĉinio [2] venas denove por savi landojn de Latinameriko je ilia horo de urĝa bezono. Fine de 2020 la morteco kreskis en Brazilo [3], Ekvadoro [4] kaj Peruo [5], same kiel en aliaj landoj de la regiono. Eŭropo [Eŭropa Unio [6]] kaj Usono [7] promesis milionojn da vakcinoj, sed tiuj dozoj ne atingis Latinamerikon. Ĉinio trovis ĉi tie samtempe oportunojn politikajn kaj ekonomiajn. Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj landoj de Latinameriko vakcinas siajn loĝantarojn per ĉinaj vakcinoj, sen fari demandojn.

Familiano, amiko aŭ eĉ instruisto de viaj infanoj probable jam ricevis sian dozon de Sinopharm [8] aŭ CoronaVac  [9](Sinovac). Tamen la “vakcina diplomatio”, kiel ekspertoj nomis tiun ĉi politikon, estas nur lasta ĉapitro en kreskanta interesiĝo de Ĉinio pri la regiono. Tio povas esti vidata en la lastatempa apero en Latinameriko de granda ĉina infrastruktura kaj investa projekto konata kiel la Nova Silka Vojo [10], kiu progresis en la lastaj kvar jaroj en la regiono, sur la fono de la indiferenta rilato de la eksa usona prezidanto Donald Trump.

Unue Pekino disvastigis sian influon al krudaj materialoj tra Latinameriko. Poste Ĉinio komencis financi grandajn infrastrukturajn projektojn (ĉefe fokusiĝante energion) kaj fine ĝi donis kreditojn al landoj, kiuj alikaze ne povus ricevi financadon en la internacia merkato.

Fridkonteneroj kun 1 000 000 de Sinovac-vakcinoj estas en Honkongo. Ili jam survojas ĉi tien. Morgaŭ ili alvenos en la flughavenon CDMX [en Meksiko] frumatene. Ĉina subteno klare videblas ĉi tie!

— Marcelo Ebrard C. (@m_ebrard) la 25-a de marto 2021 [12]

Ĉinio ĉefe interesiĝis pri nutraĵoj, kiujn ĝi plu mendas en Brazilo kaj Argentino [13], sed poste ĝi diversigis sian mendaron al aliaj landoj de la regiono kiel Ekvadoro, kie Ĉinio financis grandajn energiajn projektojn. Kontraŭusona pozicio de Venezuelo proksimigis la landon al Ĉinio, kiu iĝis ĝia plej granda kreditoro. Kiel diras malnova proverbo, la malamiko de via malamiko estas via amiko. Antaŭ la pandemio Ĉinio jam komencis la konstruadon de fortaj rilatoj kun Meksiko [14], Ĉilio [15] kaj Peruo — landoj kun grandaj internaj merkatoj — por investi je iliaj servosektoroj.

“Kiam oni sidas kune kun pova nacio kiel Ĉinio, ĝi metas surtablen proponon de grandaj investoj. En tiu ĉi kunteksto vakcinoj estas nur plia temo en la agendo” diras Federico Merke, profesoro pri internaciaj rilatoj en la Universitato San Andrés  en Argentino. “La ĉeesto de Ĉinio en Latinameriko estas vere forta kaj ĝi plu kreskas dum la lastaj 10 jaroj. Komerco kun Ĉinio donas samtempe oportunon kaj riskon. La oportunoj inkludas aliron al vakcinoj, sed la riskoj inkluzivas eblecon asociiĝi kun lando, kiu malrespektas homajn rajtojn, ne zorgas pri protektado de la naturmedio kaj ne havas dubojn se necesas akcepti aŭ doni ŝmirmonon” aldonis li.

Federico Urdinez, eksperto pri Ĉinio en la Katolika Universitato de Ĉilio [16], plenuminta studon en sep landoj de Latinameriko, demandis partoprenintojn pri ilia percepto de Ĉinio. La intervjuitoj tendencis doni la saman respondon: kronviruso. Memoroj pri la merkato en Vuhano [17] plu estas freŝaj en la menso de multaj latinamerikanoj, kiuj kondamnas Ĉinion pro la problemoj, kiujn ili plu suferas.

Urdinez konkludis ke unue la ĉina “maska diplomatio”, kiu inkluzivis donacojn de maskoj venintaj al Latinameriko dum la plej malbonaj monatoj de la pandemio, ne efikis. Tamen kiam la Katolika Universitato de Ĉilio ripetis la studon post kelkaj monatoj, opinioj ŝanĝiĝis. “La reputacian damaĝon, kiun oni malsukcesis superi per maskoj, oni superis per vakcinoj. La publika bildo de Ĉinio nun pliboniĝis inter latinamerikanoj” klarigis Urdinez.

Tiuj ege necesaj kuraciloj venis kune kun granda ondo de investoj, kiun Ĉinio direktis al Latinameriko. Ĉinaj investoj en la regiono sume atingis 7 miliardojn da dolaroj inter 1990 kaj 2009. Tamen la cifero kreskis ĝis 64 miliardoj da dolaroj en la periodo 2010-2015, post kiam Ĉinio relanĉis la projekton Silka Vojo [18], kiu inkluzivas specialan interesiĝon pri la regiono.

Brazilo, la plej granda produktanto de sojfaboj en la mondo, en 2019 vendis 80% de sia tuta produktaro al Ĉinio. Aliflanke, Brazilo transdonis 13 komercajn havenojn al ĉinaj investantoj kaj nun planas transdoni pliajn 15. Argentino ankaŭ vendas 80% de siaj sojfaboj al Ĉinio, dum la azia giganto investas en hidrokarbonojn kaj donas al la lando kreditojn por konstruado de fervojoj kaj havenoj.

Ni havas plian milionon da dozoj, flugo el Ĉinio venis al Ezeiza [21] [flughaveno en Argentino], alportinte Sinopharm-vakcinojn. Ni havas 6,8 milionojn, ni jam distribuis 5,2 milionojn. Dankon al la teamo de Aerolíneas Argentinas [22] kaj al ĉiuj, kiuj laboris por garantii ke tiuj ĉi vakcinoj atingos ĉiun argentinanon.

— Carla Vizzotti (@carlavizzotti) la 2-a de aprilo 2021 [20]

La bordo de Ĉilio ĉe la Pacifika baseno ebligis al la lando subskribi kun Ĉinio interkonsenton por libera komerco, kiu faris Ĉinion unu el ĉefaj investantoj je energio kaj litio [23]. Eĉ pli, Ĉinio jam iĝis la ĉefa kreditoro de Bolivio [24], dum Venezuelo ricevis de Pekino pli ol iu ajn alia lando: pagoj superis 62 miliardojn da dolaroj laŭ datumoj de Inter-American Dialogue [25].

Ajnakaze nun la vakcina diplomatio de Ĉinio ŝajnas esti efika. “Dum dek jaroj ni certe memoros kiu helpis al ni dum la kronvirusa krizo. Ĉu tio estis Angela Merkel, Emmanuel Macron aŭ John [Joe] Biden? Ne. Nur Ĉinio helpis al Latinameriko kaj la landoj en la regiono komencis danci sub ĉina muziko ne pro tio ke ili kundividis ĝian ideologion, sed pro sia deziro solvi senprecedencan problemon” diras Enrique Dussel Peters [26], kunordiganto de la Latinamerika Akademia Reto pri Ĉinio.

Mi aprezas la respondemon de la ĉina registaro, same kiel la sindediĉon de la ministroj @ItamaratyGovBr [27] @ernestofaraujo [28] , @minsaude [29] Eduardo Pazuello kaj @Mapa_Brasil [30] @TerezaCrisMS [31]

— Jair M. Bolsonaro (@jairbolsonaro) la 25-a de januaro 2021 [32]

Aliflanke, tia diplomatio de milda povo povas doni al Ĉinio ankaŭ politikan kaj ekonomian repagojn. Finfine la brazila Jair Bolsonaro [33], latinamerika ŝtatprezidanto kiu plej forte rezistis al la ĉina investado kaj atakis ĝin, retiris sian planon malpermesi la partoprenon de Huawei [34] en la landa aŭkcio pri la konstruado de la 5G-retoj [35]. Tia komerco estas tre aspirinda por la plej grandaj ludantoj en la telekomunika merkato kaj multaj landoj bojkotis la firmaon bazitan en Ŝenĵeno [36]. La ŝanĝo de la pozicio de Bolsonaro rilate Huawei okazis kelkajn tagojn post kiam Brazilo ricevis krudajn materialojn el Ĉinio por produkti CoronaVac en Brazilo.

Ĉu tio estas nura komerco aŭ geopolitika ekspansio, la sopirado je vakcinoj kaj la fiasko de Usono garantii ke dozoj atingos malriĉajn landojn kreis fenestron de oportunoj ebligintan al Ĉinio daŭrigi sian ekspansion. Ĉinio dediĉis al Latinameriko jardekojn kaj uzas vakcinan diplomation por fortigi sian ĉeeston en la regiono. Ĉio indikas ke post kultivi sian influon en Latinameriko dum pluraj jaroj, Ĉinio nun akiras gvidan rolon en la regiono.