Sudafrika ladurba aktivulo gajnas la premion Per Anger 2021

S'bu Zikode, kunfondinto de la movado Abahlali base Mjondolo parolanta ĉe la Programo Poverty Scholars: Strategia Dialogo pri Malriĉeca Iniciato, la 13-an de novembro 2010. Bildo de Michael Premo, (CC BY-NC-SA 2.0).

 [Krom kontraŭa mencio, ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj retejoj].

La sudafrika homrajta aktivisto Sibusiso (S'bu) Innocent Zikode gajnis la premion Per Anger 2021. La laboro de sinjoro Zikode rilatas al la rajto je domo, tero kaj je la postvivado por la plej multaj malriĉaj ladurbaj [eo] loĝantoj de la lando, kaj li ricevos la humanitarisman [eo] premion de la Living History Forum [Forumo Vivanta Historio] la 21-an de aprilo.

Establita de la sveda registaro en 2004 kaj administrata de la Living History Forum, la premio antaŭenigas iniciatojn kiuj subtenas homajn rajtojn kaj demokration tra la mondo. La premio estis nomita laŭ la nomo de la sveda diplomato Per Anger, kiu savis multajn judojn de persekutado kaj morto dum la Dua Mondmilito en Budapeŝto, Hungario, tiam sub nazia [eo] okupado.

Sinjoro Zidoke kunfondis, antaŭ 16 jaroj, la organizaĵon Abahlali base Mjondolo (zulua [eo] esprimo, kiu tradukiĝas proksimume kiel “la homoj de la loĝejaĉaj kvartaloj”), sudafrika movado, kiu laboras por rezisti “kontraŭleĝajn elpelojn kaj kampanji por la rajto je loĝado por ĉiuj”, precipe por la malriĉaj loĝantoj de la lando.  La movado naskiĝis el manifestacio organizita de la neformala ladkvartalo [eo] de Kennedy Road en la orienta urbo Durban [eo] komence de 2005 kaj kiu disvastiĝis al Pietermaritzburg [eo] kaj Kaburbo [eo]. 

Sud-Afriko havas insidan loĝejan problemon, plimalbonigitan pro la manko de bazaj servoj kiel elektro kaj akvo en la ladkvartaloj, kiuj gastigas la “malriĉulojn kaj mizerulojn” de ĉi tiu lando.

Sinjoro Zikode diris, ke “kabano sen akvo, elektro kaj kloako ne valoras esti nomata hejmo”, laŭ gazetara komuniko de la Forumo pri Vivanta Historio. “Male, tio signifas vivminacajn cirkonstancojn, kiuj estas aparte severaj por virinoj, infanoj kaj malplimultoj”, diris sinjoro Zikode. 

La loĝproblemo kaj la rezulta manko de la salubrigo pligravigis la pandemion KOVIM-19 en malfavorataj kaj vundeblaj komunumoj en Sud-Afriko.

La senlaca laboro de sinjoro Zikode ricevis publikan laŭdon, sed la movado estas ankaŭ konsiderata kiel minaco por la sudafrika reganta klaso. 

M. Zikode nun kundividas la saman distingon kiel la antaŭaj premiitoj, precipe en la lastaj jaroj: Elena Urlaeva (2010), Narges Mohammadi [eo] (2011), Sapiyat Magamedova (2012), Justine Ijeomah (2013), Rita Mahato (2014), Islena Rey Rodríguez (2015)), Abdullah al-Khateeb (2016), Gégé Katana Bukuru (2017), Teodora del Carmen Vásquez (2018), Najwa Alimi (2019) kaj Intisar Al-Amyal (2020).

Lukti por la digneco de ladurbaj loĝantoj

Urba apartigo surbaze de raso estis unu el la difinaj karakterizaĵoj de apartismo  en Sud-Afriko. Tamen, ĉi tiu regulado de spacoj en urbaj centroj daŭris post la abolo de apartismo, kvankam en alia formo. 

Sudafrikanoj ankoraŭ dividiĝas je tiuj, kiuj havas hejmojn kaj senhejmuloj, kiuj loĝas en ladkvartaloj.

Tamen, la “serio de popolaj protestoj kontraŭ lokaj registaroj” en 2004 tra Sud-Afriko kaŭzis la aperon de la platformo Abahlali Mjondolo (AbM), “aŭtonoma movado de lokanoj”, laŭ Richard Pithouse, esploristo pri politikaj kaj internaciaj studoj ĉe Universitato Rhodes [eo], Sud-Afriko. AbM “eliris el ĉi tiu popola efervesko kaj de tiam faris devigan postulon pri organiza aŭtonomio, popola urboplanado kaj rajto pri la urbo”, klarigas Pithouse.

En majo 2005, loĝantoj de ses grupoj de lokaj malriĉulejoj kaj urbaj loĝejoj en Durban faris proteston en kiu partorpenis pli ol 5 000 homoj postulantaj aliron al tero, taŭgaj loĝejoj, necesejoj kaj ĉesigon de perforto.

Nigel C. Gibson, aktivulo kaj brita universitatano, diras, ke la manifestaciantoj “prezentis memorandon kun 10 postuloj, kiujn ili redaktis per serio de komunumaj kunvenoj kaj diskutoj”.  Ĉi tio kondukis AbM, komence de 2006, al la “organizado de bojkoto de la lokaj registaraj elektoj planitaj por marto de ĉi tiu jaro”, diris Gibson.

Sed la batalo de AbM por vundeblaj personoj ne sukcesis bone por multaj loĝantoj. 

En septembro 2009, la origina domo de la movado AbM en la kvartalo Kennedy Road de Durban estis atakita de armitaj viroj, antaŭ la okuloj de la polico. La atakantoj serĉis sinjoron Zikode, kiun ili minacis mortigi.

La atakoj supozeble faritaj de “homoj asociitaj kun la loka filio de la ANC” (Afrika Nacia Kongreso, la reganta partio en Sud-Afriko) kaŭzis du mortintojn, multajn vunditojn kaj la detruon de 30 ladhejmoj.

En la procezo, S'bu Zikode kaŝis sin kaj la polico arestis 13 membrojn de AbM.

Amnestio Internacia, homrajta grupo, nomis la atakon “ŝajne politike motivita perforto”. 

Tamen, la perforto direktita kontraŭ AbM ne malinstigis ĝiajn estrojn nek la movadon. Male, ili fortigis ilian decidon plu batali por la rajtoj de vundeblaj sudafrikaj ladhejmuloj havi dignan vivon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.