- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Virinoj “ne devas konveni al ies percepto” diras turka aerspaca inĝeniero

Kategorioj: Turkio, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Scienco, Virinoj kaj genro
Gökçin Çınar [1]

Gökçin Çınar/uzata kun permeso

Laŭ la datumoj de UNESKO (2014 – 2016) [2], nur ĉirkaŭ 30 procentoj de ĉiuj studentinoj en la mondo elektas STEM-rilatajn kampojn [3] [eo] en la supera edukado.

Estas bone dokumentite kiel la genraj antaŭjuĝoj kaj damaĝaj stereotipoj, ofte ensorbitaj dum tre frua infanaĝo, kontribuas al tia maljusteco.

Gökçin Çınar, 30-jaraĝa aerspaca inĝeniero el İzmir [4], Turkio [5] [eo], estas inter tiu malplimulto de virinoj kiuj sekvas karieron en STEM.

Nun ŝi estas esploristo ĉe la Aerospace Systems Design Laboratory (ASDL) ĉe la Georgia Institute of Technology (Georgia Tech), en Atlanta [6], Usono [7] [eo]. Ŝia laboro temas pri novaj dezajnoj kaj teknologioj de aviadiloj, kiuj helpos igi aviadon pli daŭripova kaj ekoamika.

En Jutubo, Çınar kaj ŝia edzo havas popularan kanalon [8] pri scienco kaj inĝenierado. La paro ofte kuraĝigas junajn virinojn sekvi siajn pasiojn kaj revojn.

Mi parolis kun Çınar je la 4-a de Marto, kadre la Internacia Tago de Virinoj , telefone kaj retpoŝte, pri ŝia kariero, ŝia fako kaj ŝiaj aventuroj en Jutubo.

Ĉi tiu intervjuo estas redaktita por koncizeco.

Sevgi Yagmur (SY): Kiel vi ekinteresiĝis pri aerspaca inĝenierado?

Gökçin Çınar (GÇ): As a child, I have always been fascinated by the concept of flight. I remember wanting to become a pilot from an early age. I also loved building stuff. I don’t think there is a single event or person who inspired me, but the engineering part definitely comes from the men in my family. My father is a very hands-on and creative person. I’ve always enjoyed helping him design and build things from scratch. When I was a little girl, I had my own little hammer that I used to build wooden airplanes with my grandpa. All I had to do was to combine my passion for flight and space with my interest in engineering. I guess it was meant to be.

Gökçin Çınar (GÇ): Kiam mi estis infano, min ĉiam fascinis la koncepto de flugado. Mi memoras ke mi volis iĝi piloto ekde juna aĝo. Mi ankaŭ amis konstrui aĵojn. Mi ne pensas ke estas unu okazo aŭ persono, kiu inspiris min, sed la inĝeniera parto certe venas de la viroj en mia familio. Mia patro estas tre praktika kaj kreema homo. Mi ĉiam ĝuis helpi lin desegni kaj konstrui aĵojn de nulo. Kiam mi estis knabineto, mi havis mian propran marteleton, kun kiu mi konstruis lignajn aviadilojn kun mia avo. Ĉion kion mi devis fari estis kombini mian pasion pri la flugo kaj spaco kun mia intereso pri inĝenierado. Mi supozas, ke tio estis mia destino.

SY: Ĉu vi alfrontis ajnan genrajn stereotipojn kiam vi elektis vian studfakon?

Aerospace engineering was the only profession I ever wanted in high school. My parents and I were overjoyed when I got my university entrance exam scores, that placed me into the top schools, and most importantly, my dream field.

Little did I know about all the criticism I’d get from my extended family, teachers, or even total strangers. Many people didn’t think I’d have a future in aerospace engineering. Some thought I “wasted” my exam score by not choosing to study medicine, which apparently was more suitable for my gender, others thought if I wanted to study engineering, I should have chosen something that was more “girly”, whatever that meant. But I didn’t listen to any of it. I was sure of myself and I knew what I wanted so at the end of the day it didn’t have even the tiniest impact on my life. My parents supported me all the way, so I feel I’m privileged in that sense. 

Aerspaca inĝenierado estis la sola profesio, kiun mi volis en mezlernejo. Miaj gepatroj kaj mi tre ĝojis, kiam mi ricevis rezulton de universitata enirekzameno, kiu metis min en la plej bonajn lernejojn, kaj plej grave, en mian revan kampon.

Malmulton mi sciis pri ĉiuj kritikoj, kiujn mi ricevus de mia etendita familio, instruistoj aŭ eĉ de nekonatoj. Multaj homoj ne pensis, ke mi havos estontecon en aernaŭtika [9] [eo] inĝenierado. Kelkaj pensis ke mi “malŝparas” miajn ekzamenajn notojn ne elektante studi medicinon, kiu ŝajnas pli taŭga por mia genro, aliaj pensis, ke se mi volis studi inĝenieradon, mi devus elekti ion pli “knabinan”, kion ajn tio signifas. Sed mi ne konsentis pri tio. Mi estis certa pri mi mem kaj mi sciis, kion mi volas, do je la fino de la tago, tio ne havis eĉ la plej etan efikon je mia vivo. Miaj gepatroj subtenis min ĉiumaniere, do mi sentas min privilegiita persono en tiu ĉi senco.

SY: Kio plej ekscitas vin pri via laboro?

My research focuses on novel aircraft designs and technologies that can make aviation more sustainable and environmentally responsible. Although the global aviation industry by itself is not a major contributor to climate change right now, we expect its share to grow rapidly as the demand in aviation increases. There are many design solutions, technologies, and operational improvements that can help reduce the amount of fossil fuel necessary to fly an aircraft. I did my Ph.D. in one of the most promising and most radical solutions: electrified aircraft. With the recent technological advances in electric machines and batteries, we can now talk about electrifying the aircraft propulsion system. Electrified aircraft propulsion is a novel technology that has the potential to significantly reduce, and even fully eliminate fuel consumption and aircraft emissions while allowing for more affordable and quieter flights. Of course, it also comes with many challenges that we engineers have to overcome. My current research projects funded by the US government, including NASA, are focused on finding the right solutions to these challenges. 

Mia esploro fokusiĝas pri novaj dezajnoj kaj teknologioj de aviadiloj, kiuj helpos igi aviadon pli daŭripova kaj ekologie respondeca. Kvankam la tutmonda aviadila industrio en si mem nun ne multe kontribuas al la klimata ŝanĝo [10], ni atendas ke ĝia kontribuo rapide kreskos pro la pliiĝanta demando por aviada transporto. Estas multaj dezajnaj solvoj, teknologioj kaj operaciaj plibonigoj, kiuj povas helpi redukti la kvanton de fosilia brulaĵo necesa por flugigi aviadilon. Mi doktoriĝis pri unu el la plej promesindaj kaj plej radikalaj solvoj: la elektrigitaj aviadiloj. Kun la lastatempaj teknologiaj progresoj en elektraj maŝinoj kaj baterioj, ni nun povas paroli pri elektrigado de la aviadila propulsa sistemo. Elektrigita aviadila propulso estas nova teknologio, kiu havas la eblon signife redukti, kaj eĉ plene forigi konsumon de brulaĵo kaj aviadilajn emisiojn, kiu permesos pli malmultekostajn kaj pli kvietajn flugojn. Kompreneble, ĝi ankaŭ venas kun multaj defioj, kiujn ni inĝenieroj devas superi. Miaj nunaj esplorprojektoj financitaj de la usona registaro, inkluzive de NASA, fokusiĝas pri la trovo de la taŭgaj solvoj por ĉi tiuj defioj.

SY: Kiel fremda ina inĝeniero, ĉu vi alfrontis defiojn pro viaj genro kaj etneco? Kion vi faris por venki ilin?

I think, in the US, we live in a transition era where diversity, equity, and inclusion is becoming more and more important in both every day and professional life. But we are not there yet. Especially those of us in STEM have a very, very long road ahead of us. I am lucky that my current working environment supports diversity, but obviously, I don't always stay within my bubble. As a foreign female engineer working in a white-male-dominated field, I have had many unpleasant experiences over the years.

Recently, I was told by a source of authority that I should change my name to be more successful because it was hard to pronounce. We are expected to deal with such daily micro-aggressions, with a smile, looking our best without trying hard. And although there is a rising awareness to be more inclusive, there are still not many female engineers in high-level positions. There are not many female academics in the aerospace engineering departments of top universities. Most panels are still male-dominated. And as many of my other female colleagues do, I try to overcome such challenges by excelling in my field, working harder and putting more effort into everything I do.

Mi pensas ke ni, en Usono, vivas en transira epoko, kie diverseco, egaleco kaj inkluziveco iĝas pli kaj pli gravaj kaj en la ĉiutaga kaj en la profesia vivo. Sed ni ankoraŭ ne estas tie. Precipe tiuj el ni en STEM havas tre, tre longan vojon irendan. Mi estas bonŝanca ĉar mia nuna labormedio subtenas diversecon, sed evidente, mi ne ĉiam restas ene de mia bobelo. Kiel fremda ina inĝeniero laborante en blank-vir-regata kampo, mi travivis multajn malagrablajn spertojn en la daŭro de jaroj.

Antaŭ nelonge, iu aŭtoritatulo diris al mi, ke mi devas ŝanĝi mian nomon por esti pli sukcesa, ĉar ĝi estas malfacile prononcebla. Oni supozas ke ni devas trakti tiajn ĉiutagajn mikro-agresojn, ridetante, aspektante plej bine kaj senĝene.  Kaj kvankam kreskas la konscio por esti pli inkluziva, ankoraŭ ne estas multaj inaj inĝenieroj en altnivelaj postenoj. Estas ne multaj inaj akademianoj en la departamentoj de aerospaca inĝenierado ĉe pintaj universitatoj. Plej multe da podioj estas ankoraŭ regataj de viroj. Kaj kiel multaj el miaj aliaj inaj kolegoj faras, mi provas superi tiajn defiojn elstarante en mia fako, laborante pli kaj penante pli pri ĉio kion mi faras.

SY: Vi menciis, ke vi laboras kun NASA kaj aliaj aviadaj gigantoj kiel Boeing kaj Airbus. Kiel via laboro eniras la industrion?

I joined the Aerospace Systems Design Lab (ASDL) at Georgia Tech as a Ph.D. student and graduate research assistant eight years ago. ASDL is a very unique lab. It consists of a very large and multidisciplinary group of students and faculty. The close relationship we at ASDL enjoy with the industry allows us to work on real-world problems and make a significant research impact in our field. The findings of our research in academia are being utilized in real-world applications and informing the decision-makers in the government and the industry, which is the most exciting part of my job.

Mi aliĝis al la Aerospace Systems Design Lab (ASDL) ĉe Georgia Tech kiel doktoriĝa studento kaj diplomiĝanta esplor-helpanto antaŭ ok jaroj. ASDL estas tre unika laboratorio. Ĝi konsistas el tre granda kaj multfaka grupo de studentoj kaj fakuloj. La proksima rilato, kiun ni ĉe ASDL ĝuas kun la industrio, permesas al ni prilabori realmondajn problemojn kaj fari esploron kun grava efiko en nia kampo. La rezultoj de nia esplorado en akademio estas uzataj en realmondaj aplikoj kaj informas la decidfarantojn en la registaro kaj la industrio, kio estas la plej ekscita parto de mia laboro.

SY: Vi ankaŭ havas jutuban kanalon fokusiĝante pri STEM kaj serion kiu nomiĝas #kadındediğin [virino, vi diru]. Kial vi decidis komenci la kanalon kaj la serion kaj kio estas la ĉefa celo?

Back in 2016 when I was a grad student at Georgia Tech, I came up with an idea to combine my passion for acting and engineering. My then-boyfriend and now-husband liked the idea and together we created Biz Siz Onlar [8] [Us, You, Them], our YouTube channel.

We made videos about various engineering fields where we interviewed each other and our friends with STEM degrees. I wanted these videos to help break the gender stereotypes that I experienced back in high school. I wanted to encourage young women to follow their dreams and choose their professions according to their passions, not according to society’s expectations. Shortly after releasing these interview videos, I started to receive messages from high school students from around Turkey. This helped me realize all the challenges some of these young, brilliant girls have to overcome. Their stories about suppression and their admirable resilience against it are the main reasons why I will never stop advocating for equality and social justice. My goal is to show them that they don’t have to fit themselves into someone else’s perception of who they should be, how they should behave, what they should dream and achieve. I think showing the younger generation that it is possible to live your life outside the boxes that their society might try to put them in is a powerful inspiration.

Reen en 2016, kiam mi estis diplomiĝanta ĉe Georgia Tech, mi ekhavis ideon kombini mian pasion pri aktorado kaj inĝenierado. Mia tiama koramiko kaj nun edzo ŝatis la ideon kaj kune ni kreis Biz Siz Onlar [8] [Ni, Vi, Ilin], nia Jutub-kanalo.

Ni faris filmetojn pri diversaj kampoj de inĝenierado, kie ni intervjuis unu la alian kaj niajn amikojn kun STEM-diplomoj. Mi volis, ke ĉi tiuj filmetoj helpu rompi la genrajn stereotipojn kiujn mi spertis en mezlernejo. Mi volis kuraĝigi junajn virinojn sekvi siajn revojn kaj elekti sian profesion laŭ siaj pasioj, ne laŭ la atendoj de la socio. Baldaŭ post publikigado de ĉi tiuj intervjuaj filmetoj, mi ekricevis mesaĝojn de mezlerneaj studentoj de la tuta Turkio. Ĉi tio helpis min kompreni ĉiujn defiojn, kiujn kelkaj el tiuj ĉi junaj, brilaj knabinoj devas superi. Iliaj rakontoj pri subpremado kaj ilia admirinda fortikeco kontraŭ ĝi estas la ĉefa kialo, kial mi neniam ĉesos pledi por egaleco kaj socia justeco. Mia celo estas montri al ili, ke ili ne devas konveni al ies percepto pri kiu ili estu, kiel ili kondutu, kion ili devas revi kaj atingi. Mi pensas ke montri al la juna generacio ke eblas vivi sian vivon ekster la skatoloj, en kiujn la socio provus enmeti nin, estas fortega fonto de inspiro.

SY: Kion vi planas ankoraŭ?

Many things! The more steps I climb, the higher I'd like to go. I wouldn't be able to list all the things I'd like to do here even if I wanted to. But my top two goals in the near future are to become a successful academic faculty member and get my private pilot’s license.

Multaj aferoj! Ju pli da ŝtupoj mi grimpas, des pli alten mi ŝatus iri. Mi ne povus listigi ĉiujn aferojn, kiujn mi ŝatus fari ĉi tie eĉ se mi volus. Sed miaj ĉefaj du celoj en proksima estonteco estas iĝi sukcesa akademia specialisto kaj akiri mian privatan pilotpermesilon.