- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ugando: Lindsey Kukunda, mem viktimo de kiberĉikanado, rete batalas kontraŭ perfortoj kontraŭ de virinoj

Kategorioj: Subsahara Afriko, Ugando, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Homaj rajtoj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Rajtoj je seksa diverseco (GLAT), Virinoj kaj genro, The Bridge
Portrait photo de la militante ougandaise Lindsey Kukunda. Elle est assise à l'extérieur et porte une robe à motif léopard.

Lindsey Kukunda, uganda aktivulino. Bildo uzata kun permeso.

[Ĉiuj ligiloj kondukas al retpaĝoj en la angla, krom [eo] kiu ligas al la esperanta Vikipedio, ndlt.]

Ĉie en la mondo ĵurnalistinoj, feministinoj, aktivulinoj kaj defendantinoj de homaj rajtoj alfrontas kiberĉikanadon. En ĉi tiu serio de artikoloj, internaciaj organizaĵoj de la civila socio aliancitaj sub la nomo CIVICUS montras la seksisman naturon de kiberĉikanado, prezentante la rakontojn de virinoj, kiuj batalas por defendi niajn demokratajn liberecojn. Ĉi tiuj atestoj estas publikigitaj kadre de partnereco inter CIVICUS kaj Global Voices.

Januare, post polemikaj prezidentaj balotoj [1], la eksa uganda prezidento Yoweri Museveni estis reelektita, ricevinte sesan sinsekvan mandaton. Dum la periodo de voĉdonado, opoziciestroj estis celitaj, manifestaciantoj perforte dispelataj kaj ĵurnalistoj estis atakitaj.

En ĉi tiu kunteksto pri malobservado de homaj rajtoj, la stato de virinaj rajtoj kaj de  la komunumo LGBTQI+ [3][foje GLAT [4] [eo], estas kolektiva nomo akronima por genraj kaj seksaj minoritatoj kiuj postulas diversecon seksan kaj genran [5], mallonge DSG] restas necerta. Dum sia prezidenta kampanjo, Museveni faris homofobajn paroladojn [6], nomante la komunumon propeka kapro. Pasintjare, grupo de junuloj LGBTQI+ [7] estis ĉirkaŭitaj, batitaj kaj arestitaj, supozeble por bremsi la disvastiĝon de KOVIM-19.

Pli ol duono [8] de la ugandaj virinoj estas viktimoj de fizikaj agresoj, kaj unu el kvin spertas seksan perforton. Multaj el ili ankaŭ estas viktimoj de psikologiaj agresoj, de devigaj kaj fruaj geedziĝoj kaj virina genitala kripligo. En 2014, Ugando enkondukis kontraŭ-pornografian leĝon [9], uzatan por celi virinojn kaj kondamni ilin, precipe tiujn kies nudaj fotoj interrete estis kundividitaj sen ilia konsento.

Lindsey Kukunda estas feministo, aŭtorino kaj homrajta aktivulino. Ŝi ankaŭ estas la ĝenerala direktoro de Her Empire [10], feminisma asocio, kiu proponas du programojn: Not your Body [Ne via korpo], kiu celas defii la kontrolon de la socio super la virinaj korpoj kaj, per etendo, super iliaj vivoj, kaj The Mentor Network, kiu antaŭenigas ciferecan sekurecon kaj virinan legopovon.

Lindsey Kukunda rakontas sian historion.

Mi ploras kiam neniu rigardas

Mi estas hipokritulino.

Mi asertas, ke mi batalas kontraŭ retan perforton kaj mi inspiras multajn. Ili diras al mi, ke mi donas al ili kuraĝon, fidon kaj ke mi kuraĝigas ilin kredi je si mem.
 
Sed mi ploras, kiam neniu rigardas.

Mi havis mian plej malbonan sperton pri reta perforto, kiam mi lanĉis socian kampanjon [11] por denunci rasismajn instituciojn en Ugando [12] [eo], instituciojn, kiuj odoraĉis je koloniismo, blanka privilegio kaj diskriminacio kontraŭ ugandanoj.

Ŝajnis al mi, ke estas evidente, ke ĉi tiu situacio estas neakceptebla. Mi malpravis. Mi estis la celo de atakoj [13] kaj insultoj en sociaj retejoj, en la radio kaj en la gazetaro. Unun tagon, mi estis en mia aŭto, aŭskultante paroladon pri mia kampanjo per la radio, kiam unu el la animatoroj, kun kiuj mi laboris en la pasinteco, difinis min kiel “suferanta de malsana malsupereca komplekso”.

Mi neniam pardonos ĉi tiun virinon.

Hodiaŭ unu el ĉi tiuj trinkejoj estas fermitaj kaj la alia havas afiŝon “rasismo malpermesita” sur la ĉefa pordo. Mi pagis la prezon por ĉi tiu venko. Ho, mi pagis pezan prezon. Oni diris al mi “ĉesi adori blankulojn irante al iliaj trinkejoj”. Oni diris al mi, ke mi zorgu pri miaj propraj aferoj. Iu afiŝis bildon pri mi kaj komencis diskuton pri kiel malgrandaj miaj mamoj estas.

Tio estas soleca kaj dolora aventuro kaj mi estas profunde envia, kiam mi vidas afiŝojn de homoj, kiuj parolas pri kiel ilia familio fieras, ekzemple, pri ili kaj kiel ili ne travivus sen ties subteno. Ne maloftas trovi aktivulojn apartigitajn de siaj amikoj, familio kaj socio ĝenerale. Krom kompreneble se la koncerna aktivulo mortos kaj ricevos laŭdon pro siaj klopodoj, malfacila laboro kaj persisto antaŭ malfeliĉo, ktp.

Portait photo de Lindsey Kukunda, militante ougandaise, prise légèrement de profil. Elle a le regard fier et déterminé.

Lindsey Kukunda, uganda aktivulino. Foto uzata kun permeso.

Esti feministo igis min “kolera homo” kaj mi ne plu pardonpetas pro tio. Kiam viro batalas por la kaŭzo de viroj, oni aplaŭdas lin. Kiam virino batalas por la kaŭzo de virinoj, ŝi estas atakata, same de viroj kaj de virinoj. Ĉiu havas sian propran vivmanieron kaj por mi, esti memcerta kaj resti fidela al mi mem estas la sola maniero, kiun mi trovis por postvivi. Mi nun forigas iujn el miaj “amikoj” en Facebook, kiuj ne estas proksimaj amikoj aŭ kunlaborantoj, ĉar ili emas ataki min per afiŝoj asertantaj, ke ili tiel bone konas min.

La dolora vero estas, ke mi konas ilin, kaj vidante, ke ili profitas de ĉi tiu ŝajna konateco por diri al la tuta mondo, ke ili konas min sufiĉe por nomi min hundino, mi rimarkis, ke mi povas fari ion. Mi malfermis publikan paĝon, kaj mi esperas, ke ili iros tien.

Mi faris multajn farendaĵojn por kontraŭbatali la perfortojn kontraŭ virinoj interrete, tro por listigi ĉiujn ĉi tie. Mi povas diri, ke per mia voĉo mi inspiras virinojn. Mia asocio [10] nuntempe pretiĝas kunigi grupon de personoj kiuj kunpartigas la saman mensostaton, pri kiu, mi certas, ke ĝi subtenos feministojn, virojn kaj virinojn, ĉar pli malfacilas timigi grupon de individuoj ol unuopulon.

Hodiaŭ mi estas memcerta radikala aktivulo kaj bonvenigante kaj akceptante ĉi tiun ideon, mia mensa sano multe pliboniĝis. Mi ne plu sentas la bezonon pravigi aŭ defendi min. Mia nova slogano estas: “Se vi havas problemon kun miaj metodoj, tio estas via problemo. Ne impliku min en ĉi tion.”

Mi akuzas ugandajn amaskomunikilojn [9] kuraĝigi perforton kontraŭ virinoj per la maniero kiel ili traktas siajn artikolojn kaj tra la rakontoj, kiujn ili misfamigas. La rakontoj pri “venĝa porno” ne estas verkitaj kun la celo subteni la viktimojn, sed pli ĝuste por kulpigi ilin kaj distri la publikon. Novaĵorganizaĵoj ne mencias virojn, kiuj misuzas virinojn, kaj ne  kondamnas malkaŝe tian perforton.

La leĝo ne helpas. Ugando permesis ke la religio influu la politikon. Tio sufiĉas por klarigi la tutan laboron, kiun feministoj devas plenumi, ĉu ne? La kontraŭpornografia leĝo [14] traktas virinojn kiel krimulojn pro ilia maniero sekse allogi virojn kaj dependas de la viroj decidi kiel ni “ĝenas” ilin per nia sekseco. Kiam viro malkaŝas bildojn de nudaj virinoj [15], estas la virino, kiu aperas ĉe la koro de ĉiuj konversacioj, dum la viro daŭre vivas sian vivon kun la kapo levita. Ni bezonas paroli al niaj subpremantoj per lingvo, kiun ili komprenas.

Mi entreprenis projekton [16], kiu fokusiĝas je misuzantoj, elmontrante kaj humiligante ilin, devigante ilin pardonpeti aŭ resti en la Interreto, por ĉiam, kiel misuzantoj. Ĉar tro multe estas tro multe. Koncerne min, ni militas kaj mi varbas generalojn.