
Foto de la feminisma kolektivo Uquira, uzita kaj adaptita kun permeso.
En Venezuelo, la socia movado nomita #MeToo (eo: ankaŭ mi) revenas en la lumon pli vigle dum 2021. Nova ondo da denuncoj ekigis kaj la movadon “YoTeCreoVzla” (eo: mi kredas vin, Venezuelo) kaj plurajn pliiĝantajn esprimojn pri subteno de voĉoj de postvivantoj de seksoĝenado, seksperforto kaj stupro per la uzo de la kradvortoj #YoSiTeCreoVzla kaj #YoTeCreoVzla en sociaj retoj. Multaj venezuelaninoj konsentas pri tio, ke kvankam estis antaŭe denuncoj, ili restis preteratentitaj ĝis hodiaŭ, kiam oni povas vidi subitan vekiĝon.
La forto de tiu ondo akiris sian ekpuŝon la 20-an de aprilo de 2021, kiam oni kreis la konton en Instagram @AlejandroSojoEstupro, por arigi denuncojn rilate al seksa perforto fare de la muzikisto Alejandro Sojo. Li estis antaŭe akuzita pro seksoĝenado en 2018 pere de fadeno ĉe la Twitter-konto “Libertad”. Post kelkaj monatoj, ĉi tiu konto decidis forviŝi la fadenon pro la lavango da mesaĝoj kiuj esprimis mokon, malkreditigon kaj malamon kontraŭ ĝi.
Laŭ informoj de la retpaĝaro pri novaĵoj Cinco8, Sojo dissendis publikan mesaĝon kaj fermis sian konton en Instagram la 24-an de aprilo. Post tio, komenciĝis kvazaŭ pluvo da denuncoj sur la artistaro en Venezuelo. Aperis atestoj kontraŭ aliaj muzikgrupanoj, kiel tiuj de Okills, Le Cinemá kaj Tomates Fritos. Preskaŭ tuj, la denuncoj okazintaj unue en la rokmuzika medio etendiĝis al la tuta kulturmedio, inkluzive de verkistoj, ĵurnalistoj, artistoj kaj aliaj.
La 28-an de aprilo okazis eksplodo da denuncoj, kiam “Pía” akuzis la relative konatan venezuelan verkiston Willy McKey pro seksperforto kontraŭ ŝi, kiam ŝi aĝis 16 kaj li aĝis 36, inter la jaroj 2015 kaj 2016. La movado eksplodis je novaj denuncoj pri ofendo, ĝenado, grooming [en] kaj seksperforto. Siaflanke, McKey kreis afiŝojn en Instagram, kie li agnoskas kion li faris. Li skribis tekstojn kiuj ŝajne defendis inajn rajtojn, sed tio allogis kritikojn de multaj el liaj sekvantinoj. Venezuela komunikisto Verónica Ruiz del Vizo, kiu specialiĝas en sociaj retoj kaj cifereca merkatiko, kreis fadenon en Twitter por klarigi, kial la afiŝo de McKey enhavis problemon:
Se que debes estar leyendo @WillyMcKey. Sabes la relación cercana y amigos en común. Desde mi profesión hablo, porque hoy tengo el corazón roto.
Quiero decir públicamente que me preocupa tu estrategia de redes sociales. La selección de los colores en tus publicaciones.
— Veronica Ruiz del Vizo (@VeroRuizdelVizo) April 29, 2021
Mi scias ke vi legas ĉi tion @WillyMcKey. Vi konas nian proksiman rilaton kaj niajn komunajn amikojn. Mi parolas nun ekde la pozicio de mia profesio, ĉar mia koro estas rompita.
Mi volas publike diri, ke via strategio en sociaj retoj maltrankviligas min. La elekto de la koloroj en viaj afiŝoj.
Tiuvespere, kiam estis jam internacia kaptordono post la akuzoj kontraŭ li pro seksperforto, McKey sin mortigis en Bonaero. En sociaj retoj estis peto fokusigi la konversacion sur la vivo de la postvivantoj kaj ne sur tiu de la agresinto.
Dume, kelkaj venezuelaninoj timas pro la ebla politikigo de la denuncoj, kiuj povus esti uzataj por politikaj celoj. Ekzemple, en lando kie kampanjoj pri ĝenado kaj malkreditigo kontraŭ ĵurnalistoj estas oftaj, la Prokurora Oficejo el Venezuelo malfermis juĝesploradon pri ĵurnalistoj. La plej rimarkinda estas tiu kontraŭ Víctor Amaya, la ĉefredaktoro de Diario TalCual, kaj kontraŭ César Batiz, la direktoro de la sendependa amaskomunikilo El Pitazo. Ili estis menciitaj de anonima konto, kio ĝis nun ne altiris pliajn rektajn kaj pruvitajn denuncojn. Ĵurnalistoj de El Pitazo subskribis publikan mesaĝon por malakcepti la akuzojn kontraŭ Batiz, kaj poste ankaŭ ĵurnalistoj de TalCual agis same por apogi Amaya. Sekve de ĉi tiuj du kazoj, oni petas ke la registaro ne ekspluatu la movadon kiel persekutilon de kontraŭuloj.
Reagoj en Interreto
La feminisma aktivulino Luisa Kislinger altirigas la atenton sur la fakto, ke la movado #MeToo ne alvenis al Venezuelo antaŭe, ĝis nun:
Nunca tuve dudas de que el #MeToo llegaría a #Venezuela en algún momento
Y llegó
A quienes piden “perdón,” sepan que ello no reemplaza la responsabilidad por los delitos cometidos
A las valientes víctimas y sobrevivientes que cuentan sus historias, mi apoyo para Uds #YoTeCreo
— Luisa Kislinger? (@kislingerluisa) April 28, 2021
Mi neniam dubis pri tio, ke la movado #MeToo alvenos en #Venezuelon iam.
Kaj ĝi alvenis.
Al tiuj, kiuj petas “pardonon”, sciu ke tio ne anstataŭas la respondecon pro la krimoj faritaj.
Al tiuj kuraĝaj viktimoj kaj postvivantoj kiuj dividas siajn historiojn, mia subteno estas por vi ĉiuj #YoTeCreo
Al kritikoj kiuj deklaras tion, ke denunci en la juĝa sistemo de tiu lando estas pli bone ol denunci publike en sociaj retoj, la ĵurnalisto Oscar Medina respondas tion, ke la venezuela ŝtato ne posedas la kapablon, nek la politikan volon helpi en la serĉado de justeco. Malgraŭ tio, ke estis tre grava reformo pri la leĝo kontraŭ genra perforto, la manko de ties aplikado spegulas tion, ke al la institucioj mankas la volo fakte ekfunkciigi ĝin:
¿Cuál sistema legal y judicial será ese al que mandan a acudir a víctimas de abuso en lugar de hacer denuncias públicas? ¿En qué fantasía viven? ¿De verdad creen que una víctima de acoso o de estupro puede confiar en eso?
— oscar medina (@oscarmedina1) April 28, 2021
Kia estas tiu leĝa kaj juĝa sistemo, al kiu oni sendas viktimojn pri perforto anstataŭ fari publikajn denuncojn? En kia fantazio ili vivas? Ĉu ili vere kredas, ke viktimo de ĝenado aŭ seksperforto povas fidi je tio?
La verkistino Oriette D'Angelo parolas pri la manko de atento fare de amaskomunikiloj al la denuncoj en la pasinteco:
Algunas mujeres del mundo literario venezolano tenemos AÑOS denunciando los abusos que hemos sufrido por parte de escritores/profesores de nuestro entorno.
Aquí dejo un hilo de algunas de las denuncias y notas de prensa que han salido en los últimos años:
— Oriette D'Angelo (@oriettedangelo) April 28, 2021
Kelkaj el ni, virinoj el la literatura medio en Venezuelo, jam denuncas ekde JAROJ la mistrakton suferitan de ni fare de verkistoj/profesoroj ĉirkaŭ ni.
Jen fadeno pri kelkaj el tiuj denuncoj kaj gazetaraj informoj dum la lastaj jaroj:
Tiam la sociaj retoj estis plenaj je denuncoj kontraŭ profesoroj, kiel ekzemple tiu de Valeria Maza kontraŭ profesoro de la Universitato Sankta Maria (USM), el Karakaso:
Caracas, 28/04/21.
Hoy denuncio por este medio a Rogelio Díaz, el acosador de muchas usemistas. Este hombre es un político de COPEI que se esconde detrás de un discurso feminista y de buen tipo mientras le solicita fotos desnudas a sus estudiantes para pasarles la materia pic.twitter.com/OgaHueE7r2— Valeria Maza (@valamaze) April 29, 2021
Karakaso, 28/04/21.
Hodiaŭ mi ĉi tie faras denuncon kontraŭ Rogelio Díaz, kiu seksoĝenis multajn studentojn de USM. Li estas politikisto kiu apartenas al COPEI [Socia Kristana Partio en Venezuelo] kaj kiu kaŝiĝas malantaŭ feminisma diskurso kiu ŝajnigas lin esti bona homo, dum li petas fotojn nudajn de siaj studentoj por ke ili sukcesu en la kurso.
Rilate al la memmortigo de McKey, estis multaj inaj retumantoj kiuj rimarkigis tion, ke la viktimoj de McKey ne kulpas pro liaj agoj. Aliaj, kiel la ĵurnalisto Mariel Lozada, petas centrigi la paroladon sur la viktimoj:
No olvidemos los hechos. No le demos la vuelta a la narrativa. No le quitemos el poder a las mujeres que finalmente se atrevieron a hablar.
— Mariel Lozada (@marielozadab) April 29, 2021
Ni ne forgesu la faktojn. Ni ne renversu la paroladon. Ni ne forigu la povon de la inoj kiuj finfine kuraĝis paroli.
Advokato Beatriz Borges rimarkigas tion, ke maĉismo [eo] estas socia problemo:
Cuando se visibiliza la violencia que tiene su base en la discriminación y desigualdad, es cuando te das cuenta que los chistes machistas no dan risa, solo reflejan una sociedad que normaliza la violencia. Escuchar dolorosos testimonios la pone en su real dimensión. #YoSiTeCreo
— Bibi Borges (@BEABOR) April 29, 2021
Kiam oni videbligas perforton, kiu havas sian radikon en dikriminacio kaj malegaleco, oni rimarkas, ke maĉismaj ŝercoj ne estas vere ridigaj. Ili nur spegulas socion kiu normaligas perforton. Kiam oni ekscias pri dolorigaj atestoj, tiam oni povas pli reale mezuri ĝin. #YoSiTeCreo
En sociaj retoj, oni ankaŭ esprimis sian maltrankvilecon rilate al neregulaj blokadoj de la kradvorto #YoSiTeCreo ĉe Facebook:
Facebook bloquea temporalmente los contenidos con la etiqueta #YoSiTeCreo en varios países de América Latina, incluyendo Venezuela, Argentina y Chile. pic.twitter.com/Hwl3oJ18fn
— Iria Puyosa (@NSC) April 30, 2021
Facebook blokas portempe la enhavojn kun la kradvorto #YoSiTeCreo en pluraj latinamerikaj landoj, inkluzive de Venezuelo, Argentino kaj Ĉilio.
Ĵurnalistino kaj kontribuanto de Tutmonda Voĉoj, Gabriela Mesones Rojo, kiel multaj aliaj inoj, simpatias al tiuj kiuj publike denuncis siajn turmentintojn. Ŝi dividas adresaron de servoj pri psikologia kaj leĝa helpo por viktimoj de genra perforto:
No tengo palabras para expresar la indignación que siento. Mi empatía absoluta con las víctimas de @WillyMcKey. A ellas les agradezco la valentía y el esfuerzo de sus testimonios.
Les creemos, no están solas, las heridas van a sanar.
— Gaby Mesones Rojo (@unamujerdecente) April 29, 2021
Mi ne havas vortojn por esprimi kiom kolera mi sentas min. Mia tuta simpatio estas por la viktimoj de @WillyMcKey. Mi dankas ilin pro la kuraĝo kaj la strebo ĉe iliaj atestoj.
Ni kredas vin, vi ne estas solaj, vundoj saniĝos.