Kial la proponita Eŭropa Supera Ligo kolapsis antaŭ ol starti?

La 18-an de aprilo futbalaj zelotoj tra Eŭropo kaj la tuta mondo estis ŝokitaj pro la anonco pri la formiĝo de la Eŭropa Supera Ligo, tute nova konkurso inter la ĉefaj regionaj futbalaj konkursoj, la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.

La Supera Ligo devintus konsisti el ĉiujara konkurso kiun partoprenus la plej bonaj kluboj de Eŭropo, kun 15 “kluboj-fondintoj” kiel ĉiamaj partoprenantoj kaj kvin pliaj kiuj devus trapasi kvalifikon. Anglaj kluboj dominis en la listo de la kluboj-fondintoj, kun Arsenal, Chelsea, Tottenham, Manchester City, Manchester United kaj  Liverpool. El Hispanio devus partopreni Atletico de Madrid, Real Madrid kaj Barcelona. Fine el Italio venus AC, Internazionale kaj Juventus. 

La starto estis planita por aŭgusto 2021, sed la proponita Ligo kolapsis longe antaŭ tiu dato, alfrontinte vastan kondamnon de malkontentaj zelotoj kaj futbalaj aŭtoritatoj, inkluzive de FIFA. La ĉefaj sponsoroj ankaŭ esprimis koleron rilate la planojn, ĉar ili diris ke la planoj pri la Ligo estis kaŝitaj al ili. Kiel diris anonime iu ĉeftaskito pri merkatiko al Tim Crow de isportconnect.com ĉe la platformo iSportLearn: “Ni ĵus finis la reverkadon de la kontrakto pro KOVIM-19, ni kondutis pli ol honeste kaj jen kiel ili repagis al ni”.

Gary Neville el SkySport markis la engaĝiĝon de anglaj kluboj kiel “malhonoron” kaj alvokis la Anglan Premieran Ligon puni ilin. “Mi ne kontraŭas la modernigon de futbala konkurso” li diris “sed fari tiajn proponojn dum la ondo de KOVIM estas absolute skandala afero. United kaj la aliaj ses grandaj kluboj kiuj subskribis tion ĉi devus senti sin malhonorigitaj per sia propra konduto”.

La reago de la zelotoj de la respektivaj kluboj ankaŭ estis intensa, ekzemple zelotoj de Chelsea aranĝis proteston ĉe la stadiono Stamford Bridge la 20-an de aprilo, antaŭ ludo de la Premiera Ligo kontraŭ Brighton. Tio kaŭzis la retiriĝon de la anglaj kluboj el la Supera Ligo, kun Manchester City kaj Chelsea kiel la unuaj kaj la la aliaj kvar kiel sekvintaj ilin. En Italio ankaŭ Inter Milan forlasis la proponitan ligon reage al la kritiko.

Ankaŭ politikistoj estis devigitaj enmiksiĝi kaj la brita ĉefministro Boris Johnson pepis en Tvitero:

Plans for a European Super League would be very damaging for football and we support football authorities in taking action.

They would strike at the heart of the domestic game, and will concern fans across the country. (1/2)

— Boris Johnson (@BorisJohnson) April 18, 2021

La planoj pri la Eŭropa Supera Ligo povus esti vere damaĝaj por futbalo kaj ni subtenas la futbalajn aŭtoritatojn en ilia reago.

Ili povus trafi la koron de la naciaj ludoj kaj tio koncernus zelotojn tra la tuta lando. (1/2)

Rilate la partoprenon de aliaj eŭropaj kluboj, laŭ amaskomunikilaj raportoj, la germanaj kluboj Bayern Munich kaj Borussia Dortmund ricevis la proponon, sed rifuzis ĝin. Paris Saint Germain (PSG) el Francio ankaŭ ricevis la proponon eniri la rondon de la planita 15-teama grupo de la kluboj-fondintoj, sed rifuzis tion, premiita per laŭdoj de la franca prezidento Emmanuel Macron.

FIFA kaj UEFA deklaris ke ili ekskludos el la Mondpokalo aŭ el la Eŭropa ĉampionato ludantojn, se ili partoprenos en la proponita Ligo. Tio grave komplikis la aferon por la partoprenintaj kluboj, ĉar ili bezonis la aprobon de siaj asocioj kiuj regas la naciajn konkursojn. 

Kial Supera Ligo?

La evoluo de la Eŭropa Supera Ligo estas preparata ekde la komenco de la 1980-aj jaroj. En 2018 la germana gazeto Der Spiegel raportis pri propono de Eŭropa Supera Ligo konsistonta el 16 teamoj kiel la Ĉampionoj. Ĝi menciis ankaŭ ke tie povus esti 11 “bazaj teamoj-fondintoj”, kies lokoj estus garantiitaj por la sekvaj 10 jaroj. Aldonajn kvin lokojn devus ricevi teamoj kiuj trapasus kvalifikan elekton.

La movforto de tiuj ĉi planoj estas la potencialaj enspezoj kiuj povus aperi danke al pagoj de gazetaro kaj televido, ĉefaj sponsoroj kaj gajno ricevata en la matĉotago. La prestiĝo esti inter la plej altnivelaj ludantoj de nacia kaj kontinenta ligoj estus plia allogaĵo.

Laŭ afiŝitaj raportoj usona investobanko JP Morgan donis 5 miliardojn da dolaroj por financi la formadon de la ligo. La fonduso devus esti uzita por subteni ĝian infrastrukturon kaj kompensi la influon de la pandemio de KOVIM-19.

La planoj prognozis ke 32,5% de la komercaj enspezoj iros al la kluboj-fondintoj kaj aliaj 32,5% estos distribuataj inter la 20 kluboj-partoprenantoj, dum 20% estos dividataj inter la kluboj surbaze de iliaj “meritoj”. 15% de la enspezoj devus dependi de la grandeco de la televida spektantaro.

Ĉefa malkontentiga punkto estas ke nur kvin kluboj en la 20-teama konkurso partoprenus ĝin surbaze de “sportaj atingoj”. La prezidanto de Juventus Andrea Agnelli diris sarkasme: “Niaj 12 kluboj-fondintoj reprezentas miliardojn da zelotoj tra la terglobo kaj 99 eŭropajn trofeojn”. Kion li eble preteratentis estas ke tiu dekduo nuntempe ne estas la plej sukcesaj historie, la plej enspezantaj aŭ nuntempe plej bone ludantaj kluboj. Tiuj ĉi fondintoj estus malpli motivitaj ludi bone en siaj naciaj ligoj, ĉar ilia partopreno en la Supera Ligo estus jam garantiita.

La provo krei ligon paralelan al la Ĉampionoj kaŭzis ŝtormon en la futbala mondo. La gajnintoj nun povas esti zelotoj kaj futbalaj asocioj. Tamen la posedantoj kaj la prezidanto, kiuj devis publike pardonpeti, plu serĉos eblecon akiri pli da povo kaj influo je la enspezoj. Unu batalo estas malgajnita, sed interesa estonteco atendas la tutmonde plej grandan sporton.

2 komentoj

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Francesco

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.