- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La ĉefa kariba literatura festivalo publikigas liston de kandidatoj por 2021; verkistoj de Trinidado kaj Tobago dominas la liston

Kategorioj: Karibio, Dominiko, Gujano, Jamajko, Sankta Lucio, Trinidado kaj Tobago, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Historio, Ideoj, Katastrofo, Literaturo, Medio, Politiko

Kovriloj de la libroj kiuj eniris la liston de la Premio OCM [kariba amaskomunikilo] Bocas de kariba literaturo 2021. Bildo de Bocas LitFest, redaktita kaj uzata kun permeso.

Kvankam verkistoj el kvin malsamaj karibaj teritorioj estas en la listo de 2021 de la Premio Bocas OCM [kariba amaskomunikilo] por kariba literaturo [1], verkistoj de Trinidado kaj Tobago [1] [eo] konsistigis la plej grandan parton de la gajnintoj de la premio, nun en sia dekunua jaro, vaste rigardata kiel la plej alta literatura premio por karibaj verkistoj.

La premio valoras 10 000 usonajn dolarojn kaj celebras librojn en tri ĝenroj: poezio, fikcio kaj literatura nefikcio, eldonitajn de karibaj aŭtoroj en la antaŭa jaro. El la naŭ kiuj estas en la listo por la premio 2021, kvin estas trinidadaj verkistoj kaj la aliaj estas el Dominiko [2], Gujano [3], Jamajko [4] kaj Sankta Lucio [5] [ĉiuj eo].

La festivalo mem [6], kiu okazos por la dua sinsekva jaro virtuale pro la pandemio KOVIM-19, okazos de la 23-a ĝis la 25-a de aprilo. Ĉi-jare prezidos Vahni Capildeo [7], gajninto de la Premio Forward 2016 [8].

Poezio

La poeziolisto inkluzivas literaturan veteranon, kun kolektoj elektitaj el diversaj temoj. “Gaubancex“, nomata laŭ Taino-diaĵo de ŝtormoj, estas la unua kolekto de Celia Sorhaindo [9], poeto el Dominiko. Ŝia libro estas inspirita de la detrua efiko [10] kiun la uragano Maria havis sur la landon en 2017.

La juĝistoj de la poezia panelo, kiuj inkluzivas la jamajkan poeton kaj prezidenton Opal Palmer Adisa [11], la trinidadan poetinon Danielle Boodo-Fortuné [12] kaj la gujanan-kanadan verkiston Kaie Kellough [13], sentis ke la formo kaj esprimoj de la poemoj de Sorhaindo kaptis la “amplekson kaj vundeblecon de vivo sur insulo kaj transdonis kolektivan traŭmaton kiu moviĝas tra kaj preter doloro al tio, kio estas valora kaj ebla.”

La ĵuro priskribis “The Dyzgraphxst“, la duan libron de la kanadano Canisia Lubrin [14], kiel “vojaĝon en kiu la signifo ofte estas senpavima vojo, sed la vojaĝo estas tre kontentiga”, dum “Country of Warm Snow“, sesa libro de la trinidada Mervyn Taylor [15], esploras la sperton vivi inter du landoj dum kvin jardekoj. La ĵurio priskribis la kolekton kiel “maloftan libron kiu legeblas kun trompa facileco […] kiu flue moviĝas tra tempo kaj trans limoj, estante profunde enradikiĝinta en unu loko”.

Fikcio

Malachi McIntosh [16], redaktisto de Wasafiri [17], prezidis la fikcian panelon, kies juĝistoj inkluzivis Roland Gulliver [18], direktoron de la Toronta Internacia Festivalo de Aŭtoroj, kaj verkiston Tiphanie Yanique [19] el la Usonaj Virgulininsuloj [20] [eo].

La listo en ĉi tiu kategorio inkluzivis du debutajn romanojn kaj la plej freŝan libron de antaŭa gajninto de la premio OCM Bocas. “These Ghosts Are Family” (Ĉi tiuj fantomoj estas familio) de la jamajka Maisy Card [21] enprofundiĝas en la implikaĵojn de familio dum pluraj generacioj. La libro impresis la juĝistojn per la pionira maniero en kiu ĝi traktas la “historion de kariba sklaveco kaj la heredaĵon de traŭmato kiu pasis de generacio al generacio”.

Ingrid Persaud [22], trinidada verkistino loĝanta en Britio, ricevis laŭdon pro “krei rolulojn por kiuj ni sentas veran korinklinon” en sia unua romano “Love After Love” (Amo post amo), dum ŝia samlandano Monique Roffey, kiu ankaŭ loĝas en Britio, plenumis sian plej novan oferton, “The Mermaid of Black Conch” (La akvofeino de nigra heliko) kiu estis bone ricevita kaj lastatempe gajnis la premion Libro Costa de la Jaro [23].

Roffey ne fremdas al literatura aklamo, li jam gajnis la Premion OCM Bocas [24] en 2013 pro sia romano “Insularo”. Pri ŝia lasta libro, la ĵurio diris ke “ĝi legas kiel verko de romanisto kiu regas sian materialon kaj fokusas uzi mitikan “do” [es: entonces] por paroli pri nun”.

Nefikcio

La spektro de verkoj prezentitaj por ĉi tiu ĝenro, kiu inkluzivis verkojn de eseoj kaj memuaroj ĝis kultura kritiko, igis la ĵurion – prezidatan de Rosamond S. King [25], gvajana-usona verkisto Gaiutra Bahadur [26] kaj la brita aŭtoro Blake Morrison [27]– kredi ke “kariba nefikcio estas en bonegaj manoj”.

La “koloraj” memuaroj de la trinidada Katherine Agyemaa Agard [28], kiu lerte enmetas vidan materialon en la rakonton, estis konsiderataj “kuraĝe eksperimentaj”, dum “The Undiscovered Country” (La lando por malkovri) de Andre Bagoo [29] resonis kiel kolekto “mirinde lerta” de diversaj eseoj pri ĉiuj temoj, de arto ĝis politiko: “Kie alie vi trovus trinidadan stratmanĝaĵon samvalore kiel takso de la poezio de Thom Gunn, aŭ Dylan Thomas flatante per sokao [30]? [eo]”.

Finfine, “Musings, Mazes, Muses, Margins” (Meditoj, labirintoj, muzoj, marĝenoj), la memuaroj de Gordon Rohlehr [31], eminenta verkisto naskita en Gujano kaj loĝanta en Trinidado, estis prezentita kiel aŭtobiografio. La intrigo estas rakontita per duobla personeco kaj reva taglibro kiu kunigas la J'ouvert [32], antaŭtagiĝan riton kiu anoncas la komencon de la karnavalo de Trinidado kaj Tobago, kun la “ĝoja frenezo” de la ĉefa karnavala stadio, kaj la soleneco de Cindra Merkredo, la oficiala komenco de la karesmo [33] [eo], kiu finas la ĉiujaran feston de la landaj stratoj.

La listo de finalistoj por la Premio OCM Bocas estos publikigita la 28-an de marto, kaj la gajnintoj estis anoncitaj la 24-an de aprilo, dum la virtuala festivalo.

[1] La pli vasta termino “kariba literaturo” ĝenerale rilatas al la literaturo de ĉiuj karibaj teritorioj sendepende de lingvo – ĉu verkita en la angla, hispana, franca, kariba  [34]hindustana [en] kaj nederlanda, aŭ unu el la multaj kreolaj lingvoj [35] [eo].