- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Agnoskita de kritikistoj, bosnia filmo vekas la apenaŭ entombigitajn fantomojn de Srebrenico

Kategorioj: Nordameriko, Okcidenta Eŭropo, Orienta kaj Centra Eŭropo, Bosnio kaj Hercegovino, Nederlando, Serbio, Usono, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Filmo, Historio, Milito kaj konflikto, Virinoj kaj genro, The Bridge
[1]

Ekrankopio el la filmo Quo Vadis, Aida?  Foto [2] el Vikipedio surbaze de la filmeto [3] publikigita ĉe cineuropa.org de filmreĝisoro Jasmila Žbanić. Justa uzo.

La filmo Another Round [4] (Alia Raŭndo) de la dana reĝisoro Tomas Vinterberg gajnis la Oskar-premion kiel la Plej Bona Filmo en Eksterlanda Lingvo [5] [eo], sed ĝi ne estis aktive diskutata rete. Nek en Balkanio [6] [eo], nek ie ajn aliloke. Tiu honoro iris al filmo Quo Vadis, Aida? [7] de la bosnia [8] [eo] reĝisoro Jasmila Žbanić [9], surprize akra kaj nesentimentala filmo pri la genocido [10] [eo] okazigita en 1995 en Srebrenico [11][eo] fare de la Armeo de Bosniaj Serboj de la Serba Respubliko [12].

Konsiderita de multaj kritikistoj kiel favorito, la filmo finfine malgajnis la Oskar-premion, sed ĝi certe influis Bosnion kaj Hercegovinon, regione kaj internacie. Kenneth Turan [13] el LA Times skribis ekzemple:

Kiam mi komencis esplori la mallongan liston de la Oskar-premioj por la eksterlandaj lingvoj, la emocie kaj morale ŝarĝita Quo Vadis, Aida ŝokis min. Povas esti multe da aliaj pretendantoj, sed neniu povas esti pli bona.

Ne mirindas ke la serbaj aktoroj Jasna Đuričić, kiu ludis la ĉefrolulon Aida, kaj Boris Isaković (kiel kondamnita militkrimulo [15] generalo Ratko Mladić [16]) estis atakitaj [17] de ekstremistoj en Interreto pro sia akcepto partopreni en filmo pri krimo kiun plejparto de la homoj en Serbio konsideras neokazinta.

Serbaj ekstremistoj trudmesaĝis diversajn filmretejojn kiel IMDB [18] kaj Rotten Tomatoes [19] kun malbonaj recenzoj kadre de kalumnia kampanjo spegulinta ilian reagon al la debuta filmo de Angelina Jolie In the Land of Blood and Honey [20] [En la lando de sango kaj mielo] aperinta en 2012. La filmo de Jolie ankaŭ pritraktis la hororojn de la Bosnia milito [21], speciale la seksperfortajn tendarojn [22] kreitajn de trupoj de bosniaj serboj, kie bosniaj kaj aliaj ne-slavaj virinoj, junulinoj kaj foje ankaŭ viroj kaj knaboj [23] estis sekse kaj fizike ofendataj. En intervjuo [24] al The Guardian, Jolie rakontis ke ŝi kaj ŝiaj aktoroj spertis frakasojn de aŭtomobilaj glacoj kaj interretajn kalumniajn kampanjojn, minacojn, kodrompon de telefonaj linioj ktp.

Tio estas parto de pli granda problemo, ĉar la kulturo de neado estas profunde enradikiĝinta en Serbio [25] [eo] kaj en la Serba Respubliko [12] [unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino [26], ndlr]. Kiel substrekis [27] en sia artikolo lastjare Serge Brammetz, eksa ĉefprokuroro de la Internacia Krima Tribunalo de UN pri la eksa Jugoslavio (IKTJ):

Leaders in the region have publicly denied the genocide, even calling Srebrenica a hoax and a lie. War criminals convicted by the ICTY are often hailed as heroes by prominent figures, while victims’ suffering is ignored, denied and disparaged.

Gvidantoj en la regiono publike neas la genocidon, eĉ nomas Srebrenicon falsaĵo kaj mensogo. Militkrimuloj kondamnitaj de IKTJ ofte estas glorataj kiel herooj fare de eminentaj figuroj, dum la suferoj de viktimoj estas ignorataj, neataj kaj neglektataj.

Brammetz ankaŭ substrekis la fakton, ke granda nombro de suspektitaj plenumintoj de genocido — inkluzive politikajn gvidantojn kaj militestrojn — trovis azilon en Serbio.

Tiu kulturo de neado signifas ankaŭ ke la filmo de Žbanić ne povis esti farita en Srebrenico mem, ĉar ĝia urbestro Mladen Grujčić estas neanto de genocido [28]. Plejparto de la filmo do estis farita en Mostar [29].

Žbanić havis similan sperton dum la filmado de For Those Who Can Tell No Tales [30] [Por tiuj, kiuj ne povas rakonti historiojn] en Višegrad [31] [eo] en 2012. La filmo estis bazita sur la teatraĵo Seven Kilometers North-East [32] [Sep kilometrojn nordoriente] de la aŭstralia aktorino Kym Vercoe, kiu restis en Višegrad en la hotelo kaj ripozejo Vilina Vlas [33]. Višegrad kaj Vilina Vlas iĝis fifamaj lokoj de iuj el la plej teruraj kruelaĵoj [34] dum la Bosnia milito, kiam Vilina Vlas estis uzata kiel detena kaj seksperforta tendaro de la trupoj de bosniaj serboj.

Laŭ Žbanić kaj Vercoe, la filma teamo ne diris al lokanoj [35] kion ili estis filmantaj:

We were advised by some not to do that. One of our screenwriters, Zoran, had to pretend to be a Serbian director shooting a completely different film.

Oni sugestis al ni ne fari tion. Unu el niaj scenaristoj, Zoran, devis prezenti sin kiel serban reĝisoron filmantan tute alian filmon.

Quo Vadis Aida? estas bazita sur la libro Under The UN Flag: The International Community and the Srebrenica Genocide [36] [Sub la flago de UN: La internacia komunumo kaj la genocido en Srebrenico] de Hasan Nuhanović. Kiel dungito de UN kaj nederlandano, Nuhanović postvivis la genocidon dum al liaj frato, patrino kaj patro la nederlandanoj malpermesis resti en la bazo de UN. Post kiam trupoj de la bosniaj serboj okupis la bazon, la familio de Hasan estis forportita kaj neniam reaperis.

Nuhanović kaj aliaj postvivintoj kritikis kelkajn el la decidoj de Žbanić, dirinte ke la realo de Srebrenico estis eĉ pli malbona ol ĝi estas prezentita sur la ekrano, inkluzive kelkajn scenojn fine de la filmo. Ili ankaŭ estis malkontentaj pri tio, ke la filmo ne montris pli larĝan bildon de la bosnia genocido en la valo Drina. Žbanić siaflanke defendis [37] siajn decidojn, dirinte ke ŝi devis preterlasi multon por ne perdi la koncentriĝon de la spektantaro.

Mi devis intence eviti spekti tiun ĉi filmon laŭeble plej longe malgraŭ la fakto ke mi pasigis la du lastajn jardekojn esplorante la bosnian genocidon, legante librojn, atestojn, juĝejajn verdiktojn, spektante videoregistraĵojn kaj verkante pri la teruraĵoj de la genocido en tri lingvoj. Mi simple ne povis alfronti tion ĝis lasta semajnfino, kiam mi sidiĝis por spekti ĝin, kio diras ion pri la povo de la verko.

Quo Vadis, Aida? certe estas la plej bona verko de Žbanić, sed estas neimageble malfacile spekti ĝin. La filmo efikas tiom forte, ĉar ĝi fokusiĝas je la timo kaj esperoj de homoj trafintaj kaptilon en la bazo de UN en Potočari. Timo ĉar ili sciis kion la armeo de la Serba Respubliko, la polico kaj la paramilitistaj taĉmentoj faris antaŭe. Espero ĉar ili vidis UN kiel la lastan rifuĝejon. Tio speciale turmentas la spektanton, ĉar ni jam scias kio okazos.

La nederlandaj trupoj de UN estas korekte montritaj kiel precipe bonintencaj, sed komplete senefikaj kaj ne dezirantaj rezisti al Mladić. Kiel substrekis [38] usona ĵurnalisto David Rohde, la nederlandaj soldatoj povus fari pli, prenante pli fortan pozicion kontraŭ la trupoj de Mladić post la falo de Srebrenico, uzante kiel ekzemplon aliajn kazojn en kiuj UN protektis civilulojn. Anstataŭe la nederlandanoj faris paŝon flanken kaj ebligis al Mladić okupi sian bazon. Tagojn post la falo de Srebrenico aperis videoregistraĵo de la nederlandaj trupoj en Zagrebo [39] [eo] celebrantaj kaj ĝojaj pro tio ke ili eliris ĝin. Tio okazis dum homoj kiuj serĉis azilon en ilia bazo en Potočari estis ekzekutataj.

Quo Vadis, Aida estas la plej malfacila filmo kiun mi spektis en multaj, multaj jaroj. Mi devis halti plurfoje. Unuavice tio estas filmo kiun ĉiu nederlandano devas spekti. Ĉiu, ĉiu, ĉiu. Ĉar tio ne estas akcidenta kion ni faris tie. Aŭ kion ni ne faris. #Oscars2021 [40] #Srebrenica [41] pic.twitter.com/4dSC7xXqdi [42]

Unu el la plej bonaj dokumentaj filmoj kiujn mi spektis pri la genocido, la germana Himmel über Srebrenica [44] (Ĉielo super Srebrenico [45]), detale priskribas la eventojn kiuj kondukis al la falo de la urbo, la avia bombardado kiu devintus haltigi la trupojn de Mladić sed kiu neniam okazis kaj la definitiva kapitulaco de UN kaj la “internacia komunumo” en Srebrenico kaj en Bosnio kaj Hercegovino. La dokumenta filmo finiĝas per Mladić, kiu adiaŭas la nederlandanojn kun donacoj dum la ekzekutoj okazas.

Por tiuj kiuj opinias ke Jasmila Žbanić ne fokusiĝis sufiĉe je la perfido kaj la “internacia komunumo”, mi kore rekomendas la supre menciitan dokumentan filmon. Tamen tio kion faras Žbanić en sia filmo estas eksterordinara kaj tio estas agnoskita de kritikistoj kaj spektantoj tra la mondo. Danko estu donata kie ĝi necesas. Per fokusiĝo je la sorto de la viktimoj, je familianoj disigitaj kaj sciantaj ke neniam denove ili vidos unu la alian, kaj la stato de patrino malespere provanta savi sian familion, siajn filojn kaj edzon de certa morto, Žbanić montras kiel genocido aspektas, kion signifas perdi ĉiun kiun oni amas, elradikiĝi el ĉio kion oni konas, resti sole kun rememoroj kaj angoro.