- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Indiĝenoj aliĝas al la nacia lukto en striko de Kolombio

Kategorioj: Kolombio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Indiĝenoj, Protesto

Claudia Pai kaj aliaj virinoj Awá partoprenantaj en la manifestacioj de Minga en Kolombio. Foto de Clever Bolaños, uzata kun permeso.

Ekde la unua tago de la nacia striko en Kolombio, indiĝenoj aliĝis al la lukto por justeco, egaleco kaj sano, baziĝante sur sia historia sperto de rezisto kontraŭ diskriminado kaj maljusta traktado. Ekde la tempo de la alveno de la eŭropaj konkerantoj en Latinamerikon en 1492 kaj la naskiĝo de la Kolombia Respubliko antaŭ 200 jaroj, indiĝenoj defiis la registarojn kiuj minacas ilian suverenecon kaj rajtojn je memdeterminado, kiel agnoskite de Unuiĝintaj Nacioj [1].

La nacia striko en Kolombio estis unue organizita la 28-an de aprilo 2021, kontraŭ  la leĝprojektoj pri reformoj rilate al impostoj kaj sano, sed ĝi evoluis al socia movado alvokante al subteno en la tuta lando. Kvankam la registaro retiris la proponon pri reformo rilate al la impostoj, popola indigno daŭris [2] kontraŭ malriĉeco, korupto kaj perforto truditaj de la ŝtato.

Juan Orlando Moriano, konsilisto Awá. Foto de Willinton Rodríguez, uzata kun permeso.

Diana Jembuel, indiĝena ĵurnalisto de la popolo Misak, klarigis al Global Voices kial ŝia popolo subtenis la strikon:

Besides the refusal of the tax and health reform, there is another critical issue: the return of aerial spraying with glyphosate, which impacts crops, land, water resources, and people’s health; in addition to the murder of indigenous leaders.

Krom la rifuzo de la reformo pri impostoj kaj sano, ekzistas alia kritika afero: la reveno de la ŝprucado per glifosato [3] [eo], kiu efikas sur rikoltojn, teron, akvofontojn kaj homan sanon; aldone al la murdo de indiĝenaj estroj.

En aprilo 2021, la kolombia registaro permesis [4] al Monsanto la glifosatan ŝprucadon sur neleĝaj kampoj de kokao post kiam la herbicido estis malpermesata ekde 2015 pro sia eventuala kancerogena efiko. La Eŭropa Parlamento konfirmis [5] ke tiu reguligo “efikos grave sur ekosistemojn, biodiversecon kaj komunumajn rajtojn” kaj ke tiu “decido okazas en la kunteksto de kreskanta perforto kontraŭ indiĝenaj kaj afro-kolombiaj populacioj kaj defendantoj”.

La statistikoj pri perforto estas malkuraĝigaj. Pasintjare, Indepaz [6], la Instituto de studoj por paco kaj disvolviĝo, raportis pri la murdo de 269 indiĝenaj estroj de 2016 ĝis junio 2020. Ĉi-jare, 20 el la 60 sociaj estroj [7] murditaj devenis de indiĝenaj komunumoj.

Indiĝenaj estroj estas murdataj, interalie, pro la defendado de sia praula tero, kiun ili nomas Patrino Tero, kontraŭ koloniistoj kaj pro la oponado de la ĉeesto de multnaciaj korporacioj [8] kaj drogŝakristoj [9] en sia teritorio kiuj profitas de la naturaj resursoj. 

La 12-an de majo, anoj de Misak, Kokonuco kaj aliaj indiĝenoj kaj kolombianoj marŝis en Popayán je la sono de la muziko:

Indiĝenaj gardistoj protektas la vivojn de la protestantoj

Dum la unua semajno de majo, humanitara koridoro [10] estis kreita en Kalio por transdoni manĝaĵon kaj medicinajn provizojn post kiam la movado de varoj estis interrompita de la protestoj. La 11-an kaj la 12-an de majo, alia koridoro estis kreita [11] en Popayán por liveri brulaĵon aldone al aliaj bazaj varoj. Tie ĉi, indiĝenoj ludis kernan rolon kreante la humanitarajn koridorojn kun la helpo de la indiĝena gardo [12], nearmitaj indiĝenaj viroj, virinoj kaj infanoj kiuj kontrolas kaj protektas siajn praulajn terojn en kunordigo kun siaj tradiciaj aŭtoritatoj kaj komunumoj.

Dum la striko, la celo de la indiĝena gardisto estas protekti la protestantojn en diversaj lokoj. Unue, tio okazis en Kalio, kie junuloj protestis, kaj nun en Popayán.

Indiĝena gardisto Awá. Foto de Clever Bolaños, uzata kun permeso.

Jhoe Sauca, la leĝa reprezentanto de la popolo Kokonuco, kiu estas parto de la Indiĝena Regiona Konsilio de Kaŭko (CRIC [13]), diris al Global Voices kial ili aliĝis al aliaj protestantoj: “por plifortigi la lukton”. Sauca daŭrigis:

Based on our experience, we help organize and offer mediation with our Indigenous guard, who organized the humanitarian corridors [14] in Cali and Cauca to provide food and fuel despite the attacks against them on Sunday 9 [of May], when at least nine people [15] were injured.

Surbaze de nia sperto, ni helpas organizi kaj provizi peradon kun nia indiĝena gardo, kiu organizis la humanitarajn koridorojn [14] en Kalio kaj Kaŭko por havigi manĝaĵon kaj brulaĵon malgraŭ la atakoj kontraŭ ili dimanĉon la 9-an [de majo], kiam almenaŭ naŭ homoj [15] estis vunditaj.

Dume, en la sudokcidenta parto de la lando, en la provinco Nariño, indiĝenaj viroj kaj virinoj protestas surstrate. Unu el ili estas Juan Moriano, indiĝena konsilanto, komunuma estro de la Awá-popolo kaj ankaŭ indiĝena gardisto.

Juan Moriano diris al Global Voices ke ili deklaris sin mem en Minga [16], kiu referencas al kolektiva komunuma praktiko por subteni diversajn sociajn celojn: 

Our Indigenous guard is here to defend the life and collective interests, and also to inspire young Indigenous people to keep this peaceful practice of protection. On April 28, when the National strike started, we declared ourselves in Minga with the purpose of unifying  forces demanding the Iván Duque's government to stop aerial spraying with glyphosate, the health reform, and to fulfill its obligations emanating from the Peace Agreement signed in 2016. [17]

Nia indiĝena gardo estas tie ĉi por defendi la vivon kaj la kolektivajn interesojn kaj ankaŭ por inspiri junajn indiĝenojn konservi tiun pacan praktikon de protektado. La 28-an de aprilo, kiam la nacia striko ekis, ni deklaris nin mem en Minga kun la celo unuigi fortojn kiuj estis petantaj la registaron de Iván Duque ĉesigi la aeran ŝprucigon per glifosato, fari sanreformon kaj plenumi siajn devojn laŭ la Pactraktato subskribita en 2016 [17].

La Awá-indiĝenoj daŭre protestadis surstrate en Nariño kontraŭ la murdo de sia popolo, kun nombro de murditoj supozata je 42 [18], kaj ankaŭ kontraŭ la malaperoj kaj la deviga delokigo [19] de centoj da anoj de Awá for de ilia tero.

Claudia Pai, konsilisto por familioj kaj virinoj en la ĉefa organizaĵo de Awá, la Indiĝena Unuiĝo de la Popolo Awá [20] (Unipa), diris ke estas grave defendi siajn rajtojn en la multkultura kolombia ŝtato, kie la rajto je vivo, digno kaj teritorio devus domini.

There is still cultural racism and even more [discrimination] towards women. For this reason, it is relevant to make visible our rights, and adhere to the Minga protecting our great territory, Katsa Su.

Ankoraŭ ekzistas kultura rasismo kaj eĉ pli da [diskriminacio] kontraŭ virinoj. Pro tiu kialo, estas trafe videbligi niajn rajtojn, kaj aliĝi al la Minga kiu protektas nian grandan teritorion, Katsa Su.

Dum tio okazas en Nariño, María Montano, misaka vicreganto de rezervejo en Morales en Norda Kaŭko, rakontis al Global Voices ke la malmuntado de la monumentoj de konkerantoj estas plia ago de rezisto, ĉar la koloniistoj plenumis la neniigon de la indiĝena popolo [21].

Faligo de monumento honore al Sebastián de Belalcazar en Kalio la 28-an de aprilo. Foto de AIS0 Communications, uzata kun permeso.

Pasintjare, la misaka popolo faligis [22] la monumenton konstruitan honore al la konkeranto Sebastián de Belalcazar en Popayán, la ĉefurbo de Kaŭko [23] [eo], provinco forte trafita de perforto kontraŭ indiĝenaj estroj. Dum la nuna striko, la misakoj forigis du pliajn: la statuon de Belalcazar en la sudokcidenta urbo de Kalio [24] kaj la statuon de Gonzalo Jimenez de Quesada [25], la fondinto de Bogoto, la ĉefurbo de Kolombio.

Dum multaj homoj komprenas la bezonon reverki historiajn rakontojn [26] el la perspektivo de historie subpremitaj popoloj, aliaj kolombianoj nomis [27] tiujn agojn vandalismo.

María Montano respondis al tiu kritiko:

We are not vandals, Sebastián de Belalcazar was a rapist, a murder… Conquerors stole our land. It is why theMovement of Indigenous Authorities of South-West Cauca [28] reject these monuments. We demand the rights of the Indigenous to be respected.

Ni ne estas vandaloj, Sebastián de Belalcazar estis seksperfortanto, murdisto… Konkerantoj ŝtelis nian landon. Pro tio la Movado de Indiĝenaj Aŭtoritatoj de la Sudokcidenta Kaŭko  [28]malaprobas tiujn monumentojn. Ni petas ke la rajtoj de la indiĝenoj estu respektataj.