Retpirata grupo Anonymous filtras policajn kaj armeajn dosierojn de Kolombio meze de protesta subpremo

 

Ilustraĵo de Anonima Tviter-konto EterSec, uzata kun permeso.

En Kolombio, tio, kio komenciĝis kiel nacia striko kontraŭ imposta reformo proponita de la registaro de Iván Duque fine de aprilo, transformiĝis en proteston kontraŭ polica perforto, malegaleco kaj malriĉeco plimalbonigita de KOVIM-19 [eo]. Kun la protestoj montrantaj neniujn signojn de malkresko, fine de aprilo kaj komence de majo, la haktivista grupo Anonymous [anonima, ndlr] aliĝis al la batalo filtrante milojn da konfidencaj policaj, militistaj kaj registaraj dokumentoj.

La likoj inkluzivis pasvortojn de la Nacia Organizo pri Impostoj kaj Doganoj (DIAN), nomojn kaj telefonnumerojn de policanoj, kaj retpoŝtadresojn kaj korespondajn pasvortojn de militistoj. La retejo de la Senato ankaŭ estis provizore blokita. Antaŭe, la 29-an de aprilo, la grupo filtris konfidencajn dosierojn de la Kolombia Nacia Polico kaj blokis registarajn retejojn. La grupo ankaŭ filtris verŝajnan konversacion de la 2-a de majo en Kalio, en kiu Eduardo Enrique Zapateiro, generalo de la kolombia armeo diras, ke li ricevis ordonon de la prezidento por militarizi la urbon kaj ekagi kontraŭ la protestantoj.

“Nia ĉefa celo estas alporti plibonigojn por la socio kaj certigi la parolliberecon por ke la rajto de demokratiaj manifestacioj kaj la voĉoj de la homoj povu esti respektataj” skribis leterpoŝte al mi Etersec, membro de Anonymous aktiva pri la kazo de Kolombio.

Laŭ DW kaj la kolombia ĵurnalo Semana, la armeo ankoraŭ ne respondis al la atako.

Anonymous deklaris “militon kontraŭ la dekstra registaro de Duque post kiam polico buĉis civilulojn tutlande” per video en YouTube afiŝita la 4-an de majo. Kiel multaj kolombiaj komentistoj, Anonymous diris, ke la imposta reformo misproporcie influis la malriĉajn kaj mezajn klasojn, jam damaĝitajn pro la pandemio. La nombro da homoj vivantaj en malriĉeco en Kolombio atingis 21 milionojn en 2020, kun 6,8 procentoj pli ol de 2019, laŭ DANE, la nacia kolombia statistika oficejo.

 

Anonymous havas specifan pravigon por ĉiu atako. La polica datuma filtrado okazis pro “tiom da agresema kaj kruela subpremo de la manifestacioj de popola kaj demokrata potenco” skribis Etersec. Pri la datumfluo de la armeo, ĝi ŝuldiĝas “al financado de miliciaj agoj en Kolombio, kiu rezultis en tio ke ok grupoj infiltris manifestaciojn por kaŭzi ĥaoson kaj transformi tiujn pacajn manifestacion en tumultojn”. Fine, la atakoj kontraŭ la kolombiaj registaraj retejoj praviĝas kiel “kontraŭ subpremaj projektoj truditaj al la loĝantaro, inter ili, la imposta reformo celis grandegan imposton por la plej malriĉa loĝantaro”.

“Manifestacioj en Kalio kontraŭ la imposta reformo”, la 1-an de majo 2021. Foto el Remux Wikimedia (CC BY-SA 4.0).

La ŝtataj trupoj brutale subpremis manifestaciantojn dum pluraj semajnoj – 43 estis mortigitaj de membroj de la sekurecaj trupoj, raportis la NRO Indepaz la 19-an de majo. Loka NRO Temblores raportis 2 110 kazojn de polica perforto ĝis la 13-a de majo. Ĝi ankaŭ raportis 16 seksajn atakojn verŝajne faritajn de policistoj. La Homrajta Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, Usono kaj Eŭropa Unio instigis la kolombian registaron agi kun modero.

Kvankam la prezidento nuligis la impostan proponon, la manifestacioj daŭris en pluraj kolombiaj urboj. La etikedoj en sociaj retejoj [eo] markantaj ĉi tiujn eventojn estas #SOSColombia, #NosEstanMatando (“IliMortigasNin”) kaj #ParoNacional (“NaciaStriko”). Loka gazetaro raportis, ke la ministro pri defendo de Kolombio, Diego Molano, kulpigis kontraŭleĝajn armitajn grupojn pri rabado kaj vandalismo. La protestoj estas diversspecaj, kun junuloj kaj studentoj kiel ĉefroluloj, kun la subteno de kamparanaj, indiĝenaj kaj laboristaj sindikatoj. La protestestroj kaj la registaro faris kelkajn provojn paroli ĝis nun.

“Gravas reliefigi, ke (…) la manifestacioj estis komencitaj de la homoj, kaj ni, Anonymous, estas ĉi tie por subteni ĉiun justan kaj socian aserton” diris Etersec.

“Esti haktivisto multe preterpasas retataki kaj rompi sistemojn” Etersec aldonis. “Antaŭ iu ajn ago, ni anticipe faris la esplorprojekton, analizon kaj organizadon [de la laboro].”

Ĉiu ĉelo de Anonymous havas siajn proprajn teamojn, kunmetitajn de homoj kun diversaj lertaĵoj. Por Kolombio, ĉirkaŭ ok homoj kunlaboras, laŭ Etersec: @IberoAnon@Anons_Vzla@EterSec_@AnonNews_Col (kies konto estas nuligita), @AnonymousOpCOL (kies konto estas nuligita), AnonNovidades@sin1pe_crew (kies konto estas nuligita), Y0urAnonOPS

Ĉi tiujn pasintajn semajnojn civitanoj raportis blokitajn kolombiajn kontojn kaj afiŝojn en malsamaj sociaj retejoj. La 15-an de majo, la ĉefa konto de Etersec estis suspendita de Twitter, kune kun aliaj de lia teamo. Li kreis novan, “Etersec_“. “Je ĉi tiu punkto, ni povas observi, ke post la elmontritaj [datumoj], estis troa kresko de subpremaj agoj kaj kontrolado kaj sur la stratoj kaj en ciferecaj amaskomunikiloj” diris Etersec. Anonymous esperas, ke la institucioj “korektos la difektojn” en siaj ciferecaj sistemoj, “pripensos la potencon de siaj agoj” kaj kiel tiaj agoj rekte influas la loĝantaron.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.