- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Imagante la arkitekturan alfabeton de Karibio

Kategorioj: Karibio, Trinidado kaj Tobago, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Ideoj
[1]

La ABCDE-oj de la kariba arkitektura alfabeto, de artisto Nicholas Huggins. Bildoj de [1] Instagram uzataj kun permeso.

Trinidada [2] [eo] artisto kaj grafikisto Nicholas Huggins [3] ĵus finis interesan eksperimenton. Ekzistas ĉiujara reta projekto nomata 36 Tagoj de Litertipo [4], kiu “invitas dezajnistojn, ilustristojn kaj grafikistojn esprimi sian apartan interpretadon de la literoj kaj nombroj de la latina alfabeto” dum 36 sinsekvaj tagoj. Observinte la proponojn dum la pasintaj jaroj, Huggins decidis akcepti la defion farante ion alian – kreon de arkitektura alfabeto de Karibio [5].

En retpoŝta intervjuo, Huggins konfesis ke ĉar estis “iom timige krei ion novan ĉiutage dum 36 tagoj”, li volis aldoni pliajn parametrojn al sia interpreto de la literoj: “Tiel mi ekhavis la ideon provi krei ilin konforme al lokaj arkitekturaj formoj.”

La rezulto estas serio kiu kaptas la popolan lingvon de kariba arkitekturo, samkiel ĝian viglan spiriton kaj historion, procezo kiu komenciĝis per observado. “Mi havas kolekton da fotoj en mia telefono faritaj kiam mi estas haltigita ĉe ruĝaj trafiklumoj, aŭ kiam mi promenas,” diras Huggins, “kaj tio estas la bazo el kiu mi tiras iujn elementojn. Foje mi eble estas veturanta aŭ estas sen mia telefono, do se mi vidas ion, mi faras mensan bildon de tio kion mi vidis, uzas diversajn teknikojn por helpi min memori, kaj kiam mi estas hejme mi faras skizon de kio ajn ĝi estis.”

Artisto Nicholas Huggins laboranta pri la kariba alfabeta serio per sia iPad. Foto de Huggins, uzata kun permeso.

Por ĉi tiu projekto li desegnis ĉiujn literojn en sia skizolibro, kaj kiam li iĝis kontenta, li uzis la programon Procreate [6] por ilustri la finajn pecojn. Stile li celis modernan estetikon, kvankam iuj el la bildoj omaĝas lokajn konstruaĵojn de kultura heredaĵo, kies arkitekturaj stiloj tendencas al baronia stilo* kiel ĉe la kastelo de Stollmeyer [7], aŭ al angla-barata stilo kiel ĉe la loĝejo de la romkatolika ĉefepiskopo [8].

[*Baronia stilo estas arkitektura stilo [9] de la 19-a jarcento kiu revivigis la formojn kaj ornamaĵojn de historia arkitekturo de Skotlando de la fino de la mezepoko kaj de la frua moderna epoko.]

Huggins intence intermetis tiajn famajn lokojn situantajn ĉirkaŭ la Queen's Park Savannah [10] [Savana Parko  de la Reĝino], kiuj estas parto de la fama Magnificent Seven [11] de Trinidado, kun pli kutimaj konstruaĵoj, kiuj pli alparolas regionan dezajno-estetikon. “Tiel,” li diras, “homoj povas imagi siajn proprajn spertojn kaj ligi la ilustraĵojn al siaj propraj memoroj pri Trinidado kaj Tobago [12] [eo] kaj la pli larĝa Karibio.”

Dum iuj literoj organike lasis sin esti transformitaj en arkitekturan formon, Huggins tamen devis puŝi siajn kreivajn limojn por igi la pli malfacilajn literojn ŝajni kredindaj, kiel ekzemple lia bildigo de la Eric Williams Financial Complex [13] en Trinidado kaj Tobago, hejmo de la centra banko kaj ame nomata la Ĝemelaj Turoj, por reprezenti la literon X.

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Nicholas Huggins | Creative (@nicholashugginscreative) [14]

Kurioze, la desegno ankaŭ povas esti interpretata kiel pendoponto [15] aŭ eĉ Bailey-ponto, sufiĉe oftaj vidindaĵoj tra la tuta regiono.

Alia malfacila litero estis Z. “Mi tute ne sciis kion fari,” Huggins klarigas, “ĝis tiu mateno kiam mi veturis kaj preterpasis distrejon, kaj la formo de la pavilono tuj montriĝis al mi kiel Z… ĝis tiu tempo en la projekto, ĉiu veturado igis min rigardi konstruaĵojn kiel eblajn literformojn.”

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Nicholas Huggins | Creative (@nicholashugginscreative) [16]

La skizo ankaŭ multe aspektas kiel detalo de la stadiono Hasely Crawford [17] en Port of Spain [18] [eo].

Huggins diras ke la plej malfacila litero por pripensi ideon estis V, kvankam “la plej multaj el tiuj literoj ĉe la fino de la alfabeto prezentis unikajn defiojn.”

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Nicholas Huggins | Creative (@nicholashugginscreative) [19]

Dum la interpreto de Huggins de la ŝtuparoj tipe vidataj ekstere de hejmoj en centra kaj suda Trinidado, multaj ofte konstruitaj sur stilzoj, tuj elvokas kariban estetikon, lia plej ŝatata estas hazarda elekto inter A, J aŭ N.

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Nicholas Huggins | Creative (@nicholashugginscreative) [20]

La litero A estis evidente la unua kiun Huggins faris por la 36-taga defio, kaj li diras ke la koncepto ekaperis en lia cerbo kiel “vere pura ideo” postulanta neniun tempon por elcerbumi.

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Nicholas Huggins | Creative (@nicholashugginscreative) [21]

J estas signifoplena por li, ĉar ĝi memorigas lin pri lia najbara fruktobudo, kaj li pasigis multan tempon pri N – eble ĉar ĝi estas la komenca litero de lia persona nomo, li agnoskas – provante igi la detalojn aspekti ĝuste, aparte ĉar la Boissiere House [22] en adaptita secesia stilo [23] [eo], kiun ĝi reprezentas, estas konsiderata ikona arkitekturo de kultura heredaĵo.

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Nicholas Huggins | Creative (@nicholashugginscreative) [24]

Kiel unueca serio, la kariba arkitektura alfabeto impresas kiel kunfandigo de regionaj arkitekturo kaj lingvo. “En mia laboro,” Huggins klarigas, “mi konstante provas difini aŭ eltrovi kariban estetikon. Mi provas fari ĝin per mia ilustrado kaj ankaŭ per mia grafikdezajna praktikado:

Caribbean architecture is something that is so unique and maybe something that is taken for granted by the average person. Even if you just look at the colours we see on a daily basis, which are all choices made by each individual homeowner, it creates a mishmash of bright colours that dot our cities and towns; and of course we are fortunate that this is against a backdrop of blues and greens.

La kariba arkitekturo estas io kio estas tre unika kaj eble io kio estas rigardata kiel evidenta fare de la averaĝa homo. Eĉ se vi nur rigardas la kolorojn kiujn ni vidas ĉiutage, ĉiuj el kiuj estas elektoj faritaj de ĉiu individua domposedanto, ĝi kreas miksaĵon de helaj koloroj kiuj punktas niajn urbojn kaj urbetojn; kaj kompreneble ni bonŝancas ke tio ĉi estas kontraŭ fono de bluaj kaj verdaj koloroj.

Alivorte, ĝi estas aŭtentike kariba. Rigardu la tutan serion ĉe Instagram [1] aŭ Facebook. [25]