Kial Huawei estis preskaŭ ekskludita de la 5G-konkuro en Brazilo?

5G estas 20-oble pli rapida ol 4G kaj povas atingi rapidecon de 1 gigabajto sekunde, kio povos faciligi la komunikadon inter ĉio konektita al la reto. Bildo: Giovana Fleck/Global Voices

Malgraŭ longa historio de komercado en Brazilo, la ĉina teknologia kompanio Huawei estis en danĝero esti forĵetita el la konkurenco pri la evoluigado de 5G-komunikaj retoj de la sudamerika nacio pro oponado fare de la registaro de prezidento Bolsonaro.

Bolsonaro retiriĝis de tiu ĉi pozicio en januaro 2021, kvankam liaj subtenantoj plu disvastigas falsajn informojn kaj agitas kontraŭ Huawei, kio faris Brazilon pli malamika merkato rilate ĉinan teknologion.

En marto 2021 la brazila registaro anoncis ke 5G povus esti evoluigita en ĉiuj ĉefurboj de subŝtatoj ĝis julio 2022. Tio estis atendita longe, ĉar la administracio de Bolsonaro jam prokrastis la aŭkcion de la radiaj frekvencoj kiujn uzos 5G-retoj en Brazilo.

La Brazila Nacia Telekomunika Agentejo Anatel aprobis gvidliniojn kiuj ebligas al la registaro doni diapazonon de frekvencoj por evoluigo de 5G kaj nun ĝi atendas raporton de la Federacia Kortumo de Kontoj (FKK). Tiu ĉi kortumo planis fini la preparon de la aĉetkonkurso en la unua duono de 2021.

La tutmonda infrastrukturo por 5G estas provizata precipe de tri kompanioj: Huawei, la sveda kompanio Ericsson kaj la finna kompanio Nokia. Dum la prezidenta periodo de Trump, Huawei estis ĉefa celo de usona diplomatio. La administracio de Trump alvokis al tutmonda malpermeso de la kompanio, kiun ĝi nomis spiona branĉo de la Ĉina Komunista Partio, kaj Trump persone iĝis fervora oponanto de Ĉinio kaj de Huawei. Tiu vidpunkto estas subtenata de la ideologia alo de la brazila registaro.

Post kiam rapidaj 5G-retoj ekdisvastiĝis tra la mondo en 2012, landoj komencis esploradon de vojoj por uzi la teknologion. 5G promesas pli rapidan konekton por telefonoj kaj aliaj aparatoj konektitaj al Interreto — la tiel nomata “Interreto de aĵoj” [eo] — kaj laŭ ekspertoj havas potencialon por provizi transdonon de datumoj centoble pli rapide kompare al sia antaŭulo 4G.

En Brazilo tio povas signifi pli facilan aliron al Interreto por komunumoj loĝantaj en foraj areoj, pli bonan integriĝon inter publikaj servoj, kaj plibonigon en provizado de edukado, krom aliaj aferoj en la publika kaj privata sferoj.

Malpermeso de Huawei?

Huawei estis ĉefa provizanto de teknologioj en Brazilo dum la lastaj 22 jaroj.  Laŭraporte la plej granda landa movtelefona kompanio Vivo [tiel, ndlr] uzas teknologiojn de Huawei por 3G kaj 4G en 65% de siaj retoj. Claro, la dua plej granda kompanio en tiu sfero, aĉetas 55% de siaj ekipaĵoj de Huawei, dum Oi, la tria laŭgrande, 60%.

Malgraŭ tiu ĉi longa rilato, en decembro 2020 oni raportis ke la registaro de Bolsonaro serĉas laŭleĝan vojon por malpermesi al Huawei partopreni konstruadon de 5G-retoj en Brazilo. La ideo konsistis je limigo de influo de Huawei per permeso al ĝi partopreni nur en lokaj 5G-aŭkcioj, ne en tiuj tutlandaj. La motivoj malantaŭ tiu ĉi ideo estis malklaraj, sed la strategia ligo de Bolsonaro al la administracio de Trump eble ludis certan rolon.

Prezidento Bolsonaro finfine komprenis ke provoj bloki Huawei de 5G estis bato kontraŭ sin mem. Se al Huawei estus malpermesite partopreni en la aŭkcio, la kompanio povus ĉesigi la liveradon de 3G- kaj 4G-ekipaĵoj al brazilaj kompanioj, kio rezultiĝos je perdoj de pluraj miliardoj da dolaroj. Krome post la foriro de prezidento Trump el la Blanka Domo, Bolsonaro perdis aliancanon en la 5G-disputo.

Kiel substrekis la novaĵgazeto O Estado de S. Paulo, ĉar Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Brazilo kaj Huawei povus konkurenci per kostoj, Bolsonaro ankaŭ povus alfronti opozicion de la teknologia industrio kaj de sia propra registaro, inkluzive vic-prezidanton Hamilton Mourão. Mourão reprezentas Brazilon en la Ĉino-Brazila Komisiono de Altnivela Konsultado kaj Kooperado (Cosban) kaj havas pli proksimajn rilatojn al la lando ol la prezidento, ofte plibonigante la rilatojn inter Ĉinio kaj subtenantoj de Bolsonaro.

En Ĉinio tiu ĉi ŝanĝo estis konsiderata signo de tio, ke la brazila merkato prenis sufiĉe malfermitan pozicion rilate la evoluigon de 5G.

En intervjuo al la ĉina amaskomunikila kompanio Yicai, Yue Yunxia,​​ direktoro de la Ekonomia Esplora Oficejo de la Latinamerika Instituto ĉe la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, respondis al la anonco de la reguloj de la nova 5G-aŭkcio dirinte: “La eldono de tiuj ĉi reguloj provizas kondiĉojn al Huawei por partopreno en konstruado de brazila 5G en sekva periodo. Temas pri la plej granda ekonomio de Latinameriko, do la brazila elekto estas ankaŭ grava ŝtupo por la latinamerika merkato.”

Yue diris ankaŭ ke brazilaj agoj montris ke la influo de la “bruo” ĉirkaŭ Ĉinio kaj 5G, kiel usona influo kaj zorgoj pri nacia sekureco, malpliiĝis.

En junio 2019 brazila vic-prezidento diris ke la registaro ne deziris bloki la partoprenon de Huawei en la evoluo de 5G-retoj de la lando. Laŭ Anatel, Huawei alfrontis la samajn sekurecajn postulojn kiel Nokia kaj Ericsson kaj se la telekomunika agentejo decidus malpermesi la kompanion, tio povus rezultiĝi je daŭra jura disputo inter propraj telekomunikaj kompanioj de la lando.

Sed ĉefaj proksimuloj de Bolsonaro, inkluzive lian filon Eduardo, kiu estas kongresano, plu kondamnas la ĉinan kompanion, referencante al probabla enmiksiĝo de la ĉina registaro en ĝiajn aferojn. En intervjuo al la novaĵgazeto O Globo, Eduardo Bolsonaro demandis:

Para uma parceria militar com os Estados Unidos (…) como é que vão poder confiar [na Huawei] se houver interferência chinesa?

Por militista partnereco kun Usono (…) kiel ĝi [Huawei] povas esti fidinda se tie okazas enmiksiĝo de la ĉina registaro?

“Sekreta fabriko”

Ekzemplo de afiŝo cirkulanta en Fejsbukaj grupoj. La ekrankopio povas esti tradukita tiel: “Bolsonaro surprizas la mondon denove/Unue vakcina fabriko estis konstruita ABSOLUTE SEKRETE/Kaj nun jen alia FANTASTA SURPRIZO, kiu ankaŭ estas sekreta, 5G-TEKNOLOGIA fabriko aperas sur brazila tero, venkante kaj finante la kontraŭdirojn, ke Brazilo povus adopti ĈINAN 5G DE HUAWEI./Kiel ni povus ne subteni Mesion?” Foto: ekrankopio el Fejsbuko.

Sed eĉ se la debato pri Huawei ŝajne solviĝis sur registara nivelo, subtenantoj de Bolsonaro plu disvastigas en sociaj komunikiloj rakontojn direktitajn kontraŭ Huawei.

En aprilo 2012 virusa mesaĝo disvastiĝis tra Fejsbukaj grupoj, Tvitero kaj Instagramo, asertinte ke prezidento Jair Bolsonaro “surprizis la mondon denove per kreado de 5G-teknologia fabriko en Brazilo”. Iuj versioj de la aserto diris ke la fabriko povus esti konstruita de Ericsson. 

La supozita kreado laŭdire okazis en absoluta sekreto kaj finis la “kontraŭdirojn” pri la adopto de produktoj de Huawei en Brazilo. La onidiro tamen ne menciis kie en Brazilo la fabriko povus esti lokita, nek ofertas iujn aliajn detalojn pri tio.

Tiu ĉi onidiro fakte estas distordo de malnova informo. La sveda kompanio Ericsson ne malfermis “novan 5G-fabrikon” en Brazilo, sed inaŭguris produktolinion por 5G-infrastrukturaj ekipaĵoj ene de jama fabriko funkcianta en São José dos Campos, en la subŝtato São Paulo.

Neniu sekreteco rilatis al la afero: tiuj ĉi planoj estis anoncitaj publike en 2019 kaj la projekto ne ricevis subvenciojn de la federacia registaro.

Canaltech, brazila retejo fokusita je teknologioj, intervjuis serion da konsilistoj, estraranoj kaj ekspertoj pri komunikaj teknologioj kaj ĉiuj diris unuanime ke Huawei havis teknologian avantaĝon super siaj konkurantoj, ĉar ĝi investis en esplorojn kaj la evoluigon de 5G dum longa periodo kaj havas oble pli da patentoj ol la aliaj kompanioj partoprenantaj en la brazila aŭkcio.

Se ĉio iros laŭplane, kompanioj devus oferti 5G en la ĉefurboj de la brazilaj subŝtatoj kaj en la federacia distrikto en julio 2022. Kompleta evoluigo estas planata por decembro 2029, kiam 100% de la loĝantoj de la ŝtato devus havi aliron al 5G-retoj.


Tiu ĉi historio estas parto de enketado fare de Civic Media Observatory, esploranta rakontojn pri la ĉina iniciato Zono kaj Vojo [origine anoncita kiel “Silka Voja Ekonomia Zono“, tutmonda strategia disvolva strategio adoptita de la ĉina registaro en 2013 por investi en preskaŭ 70 landoj kaj internaciaj organizaĵoj, en.wikipedia] kaj tion kiel socioj kaj komunumoj okupas malsamajn poziciojn rilate potencialajn profitojn kaj damaĝojn de evoluigo gvidata de ĉinoj. Por ekscii pli pri tiu ĉi projekto kaj ĝiaj metodoj klaku ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.