- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kolombiaj studentoj starigis homhelpan tendaron por rezisti polican subpremon

Kategorioj: Latinameriko, Kolombio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Homama agado, Junuloj, Protesto, Regado

Studenta tendaro en Popajano, Kolombio. Fotita de la aŭtoro.

En sudokcidenta Kolombio [1] [eo], en Popajano [2] [eo], ĉefurbo de la departemento Kaŭko [3] [eo], studentoj starigis en majo homhelpan tendaron proksime al la publika hospitalo kiel popolan respondon al la subpremo kontraŭ manifestaciantoj en nacia striko komencita la 28-an de aprilo. Grandaj improvizitaj afiŝoj el ŝtofo bonvenigas vizitantojn, dum la nacia striko en Kolombio festas monaton de kontraŭregistaraj protestoj.

Sofía Preciado, membro de la tendaro, diris al Tutmondaj Voĉoj [4] [eo] ke la tendaro ekestis pro neceso, pro subpremo [5] fare de polico kaj ESMAD, Escuadrón Móvil Antidisturbios [Kontraŭ-​Tumulta Taĉmento]. Ŝi diras ke la vunditoj ne havis sekuran loĝejon kaj ne povis reveni hejmen pro siaj vundoj kaj la risko esti vunditaj denove en la striko. Sanbrigado traktas kaj sendas ilin al hospitalo kiam necese.

Ekde kiam la protestoj komenciĝis en aprilo, policaj fortoj perforte alfontris manifestaciantojn. Pli ol 60 homoj [6] mortis. En Popajano [7], estis raportita la morto de Sebastián Quintero Múnera per paraliza pafaĵo lanĉita de ESMAD.

Sofia Preciado studas historion ĉe la Universitato de Kaŭko. Sed en la tendaro ŝi estas membro de la loĝistika komitato. Aliaj studentoj zorgas pri kuirado, purigado, sekureco kaj prizorgado por certigi la taŭgan funkciadon de la tendaro, dum ilia universitato estas fermita ĉar ili strikas.

La tendaro estas plena de tendoj. La afiŝoj sur la muro aludas al la striko kaj la nacia rezisto. Iuj hundoj ĉirkaŭkuras dum la studentoj preparas matenmanĝon kaj manĝon en la komunuma poto [supo-kuirejo]. Manĝaĵo estas farita per donacoj kaj kundividita kun najbaroj.

Sarah Klinger, membro de la tendaro. Fotita de la aŭtoro.

Komence la tendaro servis studentajn manifestacianojn, sed poste aliaj grupoj aliĝis, Johny Obando, studento kaj membro de la tendaro, diris al Global Voices [Tutmondaj Voĉoj]:

The strike belongs to society, people, the neighborhoods. The University should get closer to society to transform it; the University should go towards the community. Here we have people from different social organizations, farmers, LGBTQ members, and homeless people united pursuing transformation.

La striko apartenas al la socio, la popolo, la kvartaloj. La universitato devas alproksimiĝi al la socio por transformi ĝin; la universitato devas iri al la komunumo. Ĉi tie ni havas homojn de diversaj sociaj organizaĵoj, farmistojn, membrojn de la GLAT [8]-a komunumo kaj senhejmulojn kunigitajn cele al transformo.

Unu el ĉi tiuj homoj estas Bremmen Hinestroza, artisto kiu aliĝis al pluraj protestoj, inkluzive de la nacia striko en Popajano. Hinestroza parolas nome de la senhejmuloj, la Sinaja ekologia kvartalo (aero kun recikla procezo kaj komunuma ĝardeno) kaj loka lernejo por paco kie ili interagas kun homoj pri sociaj aferoj.

Li kredas ke arto estas esenca por manifestacioj:

Art plays an important role because it protects the life of those who are stigmatized. It sends a message that we are not vandals, we are organized demanding our rights. It is a peaceful way to protest and a useful channel for pedagogy.

Arto ludas gravan rolon, ĉar ĝi protektas la vivojn de la stigmatizitaj. Ĝi sendas la mesaĝon ke ni ne estas huliganoj, sed ke ni estas organizitaj por postuli niajn rajtojn. Ĝi estas paca maniero protesti kaj utila kanalo por pedagogio.

La tendaro estas proksime de semaforo kie ili parolas kun homoj en aŭtoj haltigitaj en trafiko. Jesús Velasco, studento pri inĝenierado, klarigas:

We explain to people that we continue to strike against the labor reform, the militarization of certain areas in the country and in favor of public education, among other reasons.

Ni klarigas al la homoj ke ni daŭre strikas kontraŭ la laborreformo, la militigo de iuj regionoj de la lando kaj favore al publika edukado, inter aliaj kialoj.

Studentoj dormas tie kaj leviĝas je la 6-a matene ĉiutage por organizi agadojn kiel asembleoj, teatraĵoj, koncertoj, dancoprezentoj kaj filmaj projekcioj. Homoj alportas al ili donacojn kaj, ĉefe, dankmesaĝojn pro ilia senhalta penado. Iliaj najbaroj skribis por ili “herooj” sur manfaritaj afiŝoj.

La 22-an de majo, studentoj manifestaciis kontraŭ la registaro kaj ĉantis favore al la striko kaj la bezono de pli da ŝanĝoj. Ili marŝis kelkajn blokojn for de la tendaro.

Historio de studenta subpremo

Malgraŭ la ĝenerala akcepto de la komunumo, sekurecaj problemoj ankoraŭ ekzistas, ekzemple homoj kiuj fotas kaj observas ilin de ekstere. Ilia zorgo pri sekureco havas historiajn radikojn ene de la studenta movado.

La 8-an de juio 1929, la polico mortigis la studenton pri juro Gonzalo Bravo Pérez [9] post kiam li gvidis proteston kontraŭ la Banana Masakro [10] de 1928, masakro farita de ŝtataj fortoj kontraŭ miloj da strikantoj favore al laboraj rajtoj diskriminaciitaj de la usona kompanio United Fruit Company. Dudek kvin jarojn poste, la 8-an de junio 1954, la polico, sub la komando de la diktatoro Gustavo Rojas Pinilla, mortigis la studenton Uriel Gutiérrez [11] kaj 11 liajn kolegojn kiuj marŝis por universitataj reformoj. Pli ol 30 jarojn poste, ses komunistaj studentoj [12] mortis la 26-an de decembro 1986, kiam armitaj atakantoj – ankoraŭ nekonataj – atakis la oficejojn de la organizaĵo Juventud Comunista Colombiana [13] (JUCO) [eo: Kolombia Komunista Junulara Organizo].

Sed la perforto ne pasis. Ekzistas ŝtata subpremo dum la striko. En komuna gazetara komuniko la 9-an de majo, la NRO [14] [eo] Radio Temblor [15] kaj la Instituto de Estudios para el Desarrollo y la Paz [16] (Indepaz) [eo: Esplora Instituto pri Disvolvo kaj Paco] esprimis sian zorgon pri la subpremo kontraŭ junuloj: “En Kalio [17] [eo], 35 junuloj mortis, dum okazis eĉ ne unu murdo de membroj de la Nacia Polico”. Ili argumentas ke polica perforto, kutime pravigita per memdefendo, estas troa.

La nombro da mortoj, seksaj atakoj, vundoj kaj malaperoj kreskas. Radio Temblor kaj Indepaz [7] raportis ke 61 civiluloj mortis, 46 havis okulvundojn kaj 22 seksaj atakoj atakis, krom du policistoj estis mortigitaj la 28-an de majo. La Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj [18] (IAKHR) kondamnis [19] la troan forton uzatan de la armitaj fortoj en Kolombio.

Sed sendepende de la risko organizi kaj gvidi socian movadon, junuloj kaj studentoj estas engaĝitaj en la kolombia socio. Sarah Klinger, 24-jaraĝa studento pri politika scienco kaj membro de la Asociación Colombiana de Estudiantes Universitarios [20] [eo: Kolombia Asocio de Universitataj Studentoj], estas unu el tiuj junuloj.

Tio ne estas ŝia unua striko. Ŝi aktive partoprenis en 2018, kiam okazis alia studenta manifestacio por peti la pliigon de la publika buĝeto por supera edukado [21] dum la registaro de Iván Duque, kies adminstracio havas malaproban indicon de 76% [22].

Klinger apartenas al familio kiu instigas engaĝiĝon en sociaj aferoj kaj subtenas ŝin malgraŭ la riskoj. La 12-an de majo ŝi estis detenita de la polico dum kelkaj minutoj; ŝi asertas ke ŝia rolo kiel membro de homrajta grupo kiu helpas la vunditojn aŭ arestitojn dum ili manifestacias, helpis ŝian liberigon.

Dum mi skribas, studentoj surstrate informas la socion pri la striko per muziko, danco, arto, komunumaj asembleoj kaj presitaj broŝuroj. Post dek jaroj da aktivado, Klinger pripensas sian laboron:

We belong to the people and responded to the call for a massive mobilization. Thanks to our capacity to discuss politics within the university, we have an overwhelming task, and we should assume a leading role during the mobilization. Our call is to be united; we are willing to communicate the paths of unity. That's why we set up this camp.

Ni apartenas al la popolo kaj ni respondas al la alvoko por amasa mobilizado. Danke al nia kapablo diskuti politikon en la universitato, ni havas timigan taskon, kaj ni devas preni gvidan rolon dum la mobilizado. Nia alvoko estas unuiga; ni pretas komuniki la vojojn de unueco. Tial ni kreis ĉi tiun tendaron.