- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Armenio kaj Azerbajĝano interŝanĝis detenitojn kaj gravajn informojn kadre de trarompa diplomatia interkonsento

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Armenio, Azerbajĝano, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Freŝa Novaĵo, Historio, Homaj rajtoj, Milito kaj konflikto, Regado

“EU Grunge Flago” fare de Free Grunge Textures — www.freestock.ca estas licencita sub CC BY 2.0 https://search.creativecommons.org/photos/c28b0e8e-c18a-467a-b836-a697a7656275

Sabate, la 12-an de junio, Azerbajĝano liberigis 15 armenajn detenitojn ŝanĝitajn kontraŭ mapoj montrintaj situon de preskaŭ 100 000 teraj minoj [1], kiujn armenaj trupoj lokis en la teritorio kiun Azerbajĝano reprenis dum la kruela milito [2] inter la du nacioj, okazinta lastjare.

Tiu ĉi interkonsento estis perita de la usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken, plenumanto de devoj de Asistanto de Sekretario de Ŝtato Phil Reeker, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, kartvela ĉefministro Irakli Garibaŝvili kaj la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE).

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel bonvenigis la novan interkonsenton en Tvitero:

Mi aplaŭdas la paralelajn humanitarajn gestojn de Azerbajĝano kaj Armenio — la liberigon de kaptitoj kaj la malkaŝadon de mapoj de minitaj areoj.

Unuaj paŝoj direkte al renovigita konfido @presidentaz & @NikolPashinyan

EU subtenis tiun procezon kaj plu ofertos asiston por fortigi progreson.

La ministerio pri eksteraj aferoj de Azerbajĝano ankaŭ publikigis deklaron [6] kiu aprezas la interkonsenton, dirante ke “ricevado de mino-mapoj savos la vivojn kaj sanon de dekmiloj da niaj civitanoj, inkluzive malministojn, kaj akcelos la rekonstruajn projektojn iniciitajn de la prezidanto de Respubliko Azerbajĝano s-ro Ilham Alijev, en Agdamo kaj la revenon de interne delokitaj personoj”.

Konfirmante la novan interkonsenton, plenumanto de devoj de armena ĉefministro Nikol Paŝinjan kundividis foton de 15 armenaj kaptitoj en sia Fejsbuk-paĝo, plus kompletan liston [7]de la nomoj de soldatoj, petante pardonon de familioj kies parencoj ankoraŭ ne revenis.

Sekvante la finon de la dua Karabaĥa milito [8] okazinta inter Armenio kaj Azerbajĝano lastjare, la reveno de kaptitoj kaj la malkaŝo de mapoj de teraj minoj estis inter la plej gravaj diskutataj problemoj. La sessemajna batalado finiĝis per interkonsento perita de Moskvo [9] la 10-an de novembro 2020, kun Azerbajĝano restariginta kontrolon super kelkaj partoj de Karabaĥo kaj sep apudaj distriktoj antaŭe okupitaj de Armenio [Ndlt: ili estis okupitaj ne de Armenio, sed de la neagnoskita Respubliko Montara Karabaĥo [10]].

Pli frue ĉi-monate Azerbajĝano raportis [11] pri la mortoj de du ĵurnalistoj kaj unu oficialulo kaj almenaŭ kvar homoj estis vunditaj sekve de minaj eksplodoj. Tiuj ĉi incidentoj altigis la nombron de la mortoj kaŭzitaj de teraj minoj ĝis 20 [12].

Ĝejhun Bajramov, ministro pri eksteraj aferoj de Azerbajĝano, diris ke li estis “profunde malĝojigita” de la novaĵoj pri la eksplodoj kaj la raportitaj perdoj:

Mi profunde malĝojis post ekscii ke 3 azerbajĝanaj civiluloj, inkluzive 2 ĵurnalistojn, estis mortigitaj dum eksplodo de teraj minoj en la Kalbaĝara distrikto de Azerbajĝano.

Ni alvokas Armenion transdoni la mapojn de minkampoj. Ĉiutage ili daŭrigas rifuzi tiun ĉi peton, pliaj vivoj estas endanĝerigitaj!

La nombro de armenaj militkaptitoj kaj aliaj kaptitoj, kiuj plu restas en azerbajĝana mallibero, restas malklara [17] dum azeraj aŭtoritatoj konsideras [18] iujn detenitojn kiel kaptitojn. Post la fino de la milito, 69 militkaptitoj kaj aliaj detenitoj estis transdonitaj [17] de Azerbajĝano. La 8-an de junio, plenumanto de devoj de ĉefministro Paŝinjan diris [19] ke li estis preta interŝanĝi sian filon kontraŭ la restintaj militkaptitoj.

Proparolanto de la rusia ministerio pri eksteraj aferoj Maria Zaĥarova bonvenigis la novan interkonsenton [20] en sia Telegram-kanalo, dum kartvela ministro pri eksteraj aferoj David Zakaliani diris [21] en deklaro, ke diplomatoj en Tbiliso laboris pri tiu ĉi interkonsento dum monatoj.