Kontanta mono aŭ Bitmono? Parolas etaj komercistoj de Salvadoro

Entreprenisto Ernesto Vásquez akceptos bitmonon se liaj klientoj petos pri tio. Foto fare de la aŭtoro.

Marde, la 8-an de junio, la salvadora kongreso aprobis novan leĝon, kiu faris Salvadoron la unua lando en la mondo kiu klasifikis bitmonon kiel laŭleĝan valuton. Per 62 voĉoj el 84, la leĝfarantoj  aprobis la proponon de prezidanto Nayib Bukele akcepti ĉifromonon.

La salvadora registaro kredas ke bitmono signifos malpli da pagoj por familiaj ĝiroj, pli da eksterlandaj investoj kaj estas vojo por iĝi noviga, teknologia centro. Zelotoj de ĉifromono kaj komercistaj amaskomunikiloj tra la mondo aplaŭdis la historian decidon.

En Salvadoro tamen multaj homoj kontraŭas tion; inter ili estas Leonor Selva, plenuma direktoro de la plej granda organizaĵo de Salvadoro reprezentanta la privatan sektoron, kiu kritikis la fluktuadecon de la ĉifromono. Ŝi skribis ke la vendisto neniam povas esti certa pri la gajna sumo de la pago.

Bitmono estas malcentralizita ĉifromono, do ĝi ne dependas de iu ajn aŭtoritato aŭ centra banko kaj estas sendata de uzanto al uzanto per la bitmona reto de samtavola komunikado.

Salvadoran Legislative Assembly

Salvadora Leĝodona Asembleo. Foto de @AsambleaSV

Unu el la ĉefaj kritikoj estas ke la leĝo devigos komercistojn akcepti bitmonon kiel formon de pago.

Do kion tiu ĉi nova bitmona leĝo signifos por la averaĝa salvadorano aŭ la eta komercisto? Por pli bone kompreni tion surbaze de la reagoj de lokanoj mi venis al Sensuntepeque por serĉi respondojn.

Sensuntepeque, situanta apud la limo al Honduro, similas al la plejparto de urboj en la lando. Ĝi havas etan turisman industrion kaj ĉirkaŭ 25 000 loĝantojn, multaj el kiuj ricevas ĝirojn de parencoj loĝantaj en Usono.

Mi interparolis kun 20 lokaj etaj komercistoj pri la nova leĝo. Tiuj kiuj deziris respondi al miaj demandoj diris al mi ke ili akceptas nur kontantan monon kiel pagoformon kaj ne planas uzi bitmonon. Tiuj 20 komercistoj havas ejojn, kvankam pli ol 75% ne estas registritaj kiel komercaj entreprenoj, kio signifas ke ili komercas ekster la formala ekonomio.

Ĝenerale en Salvadoro malpli ol triono da komercoj estas registritaj, do nur malmultaj povus profiti de tiu ĉi mono nuntempe.

Ernesto Vásquez, loka komercisto, prenis rilate bitmonon la pozicion “atendi kaj rigardi”. Vásquez okupiĝas pri konstruado kaj renovigado en la urbo. Li klarigis ke pli ol 70% de liaj klientoj estas salvadoranoj kiuj loĝas eksterlande kaj havas proprietaĵojn en la areo. Li diris:

La mayoría de las personas para las que trabajo viven fuera de El Salvador; me envían el pago mediante remesas. Ahora, si alguna de ellas quiere pagarme en bitcoins en el futuro, quizás voy a tener que aceptarlo. Sin embargo, iré inmediatamente a un lugar y la convertiré en efectivo. No me quedaré a especular en el valor futuro de esta moneda.

La plejparto de la homoj kun kiuj mi laboras loĝas ekster Salvadoro; ili sendas al mi pagojn per ĝiroj. Nun se iu el ili deziros pagi al mi per bitmono en estonteco mi eble akceptos tion. Tamen mi tuj iros kaj konvertos ĝin en kontantan monon. Mi ne tenos ĝin kaj nek spekulacios pri la estonta valoro de tiu ĉi mono.

Estas antaŭvidate ke la banka sektoro suferos pro la enkonduko de bitmono kaj la nova mono povus detrui la ĝiran industrion. Ĉiujare pli ol 6 miliardoj da dolaroj – ĉirkaŭ kvinono de la salvadora Malneta Enlanda Produkto – eniras la landon per familiaj ĝiroj. La plejparto de la homoj kiuj ricevas tiun ĉi monon ne havas bankokontojn, ili devas pagi altajn pagojn al financaj institucioj por ricevi kontantan monon.

En Sensuntepeque mi renkontis Oscar Barrera, etan komerciston kiu posedas riparejon de komputiloj kaj movtelefonoj. Li estas subtenanto de bitmono kaj planas uzi ĝin.

Especular sobre el valor futuro de Bitcoins es algo que la gente como yo, que entienden de Bitcoin, hará. Otras empresas o personas que reciben Bitcoins lo convertirán inmediatamente en efectivo; ellos necesitan ese dinero para hacer negocios al día siguiente o para sobrevivir.

Spekulado pri estonta valoro de bitmono estas la afero kiun faros homoj kiel mi. Aliaj entreprenoj aŭ individuoj kiuj ricevos bitmonon senprokraste konvertos ĝin en kontantan monon; ili bezonas monon por fari komercon la sekvan tagon aŭ por postvivi.

Privatuloj hezitis kundividi siajn opiniojn pri bitmono kun Tutmondaj Voĉoj. Salvadoro havas grandan problemon pri ĉantaĝo, do la plejparto de individuoj ne deziras paroli pri siaj financoj. Tamen la plejparto el la 11 homoj kiuj akceptis interparoli kun mi pri tio, diris ke ili ne uzos bitmonon, ĉefe pro manko de scioj pri tiu ĉi mono.

Prezidanto Nayib Bukele tvitis ke la leĝo estis farita laŭeble plej simpla kaj ke la registaro deziras garantii la ŝanĝokurzon. Laŭ la leĝo, la salvadora registaro “promocios la necesajn trejnadon kaj mekanismojn tiel ke la loĝantaro povos havi aliron al bitmonaj ĝiroj”.

La #BitmonaLeĝo estas ambicia, sed simpla, plus ĝi estas bone strukturita por havi nulan riskon por tiuj kiuj ne deziras riski.

La registaro garantios konverteblecon al la ekzakta dolara valoro je la tempo de ĉiu ĝiro.

Krom preza fluktuadeco, kritikistoj atentigas pri uzado de bitmono en kontraŭleĝaj ĝiroj, nesekuraj interŝanĝoj kaj pri ĝia granda karbonduoksida spuro pro la granda nombro de elektro kiun la cifereca mono bezonas por esti kreita. Por alfronti tiun ĉi problemon, Bukele diris ke li planas uzi puran geoterman energion de vulkanoj por malaltigi la karbonduoksidan spuron de la mono.

Kelkaj salvadoraj ekonomikistoj atentigas ke bitmono povus malfermi la pordon por korupto kaj monlavado, ĉar bitmono estas cifereca mono kiu ne lasas spurojn pri faritaj ĝiroj. Tio kreis zorgojn, ĉar la salvadora registaro estas konata kiel ĉiam pli aŭtoritata kaj netravidebla.

La bitmono jam estis uzata en Salvadoro. La etaj surfadaj urbetoj El Zonte kaj El Tunco uzas ĝin dum jaroj.

Virino vendanta minuta [Ndlt: salvadora deserto] sur la plaĝo en El Tunco povas trakti #BITMONON sed vi kiuj loĝas en la ĉefurbo timas ĝin kaj ne scias kio estas BITMONO!!!!???‍♂️??

Michael Peterson, la kreinto de la Bitmona Junulara Programo en Salvadoro, argumentas ke edukado de homoj pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de akceptado de bitmono estas la antaŭeniga vojo. Li skribis:

I think the key for Bitcoin adoption is just getting people in the door. Once they see how well it works, then they are willing to put the effort in.

Mi opinias ke la ŝlosilo por la aprobo de bitmono estas simple doni la pordon al homoj. Post kiam ili vidos kiom bone ĝi funkcias, ili mem deziros klopodi pri tio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.