Kiel ĉinofobio estas instrumentigata en Kazaĥio kiel formo de opozicia politiko

La 27-a de marto 2021, kontraŭĉina manifestacio en Almato. Foto prenita de la Fejsbuk-paĝo de Ĵanbolat Mamaj, uzata kun permeso.

Dum la lastaj kelkaj jaroj protestantoj en Kazaĥio manifestaciis plurfoje kontraŭ la kreskanta ĉina influo, malgraŭ severaj limigoj de la rajto manifestacii publike. Pli detala analizo indikas ke ĉinofobio povas esti rimedo instrumentigata de organizantoj de protestoj por mobilizi homojn kontraŭ la registaro kaj samtempe eviti seriozajn reprezaliojn.

Ĉinofobia humoro kreskis en Kazaĥio dum jardekoj, ofte surbaze de ne solida grundo, sed konspirologio. La anonco en 2013 de ĉina longdaŭra infrastruktura kaj investa projekto, la Iniciato Zono kaj Vojo (IZV), estis katalizilo de nova ondo de kontraŭĉina humoro.

Ekde tiam ĉinaj entreprenoj fluis al Kazaĥio, same kiel registaraj kreditoj. Nun Ĉinio estas inter la kvin plej grandaj kreditoroj de Kazaĥio. En 2020 komerco kun Ĉinio atingis 15,4 miliardojn da dolaroj, kresko de 4% kompare al 2019.

Por iuj kazaĥianoj tamen kreskinta kooperado kun ilia orienta najbaro prezentas pli da minaco ol novajn ekonomiajn eblecojn. Parto de socio timas ke Ĉinio ne nur faros Kazaĥion ekonomie dependa, sed baldaŭ ankaŭ minacos la teritorian suverenecon de la lando.

Dum la lastaj kvin jaroj la frazo “ĉina ekspansio” regule aperadis en la agendo de opoziciaj manifestacioj, aŭdiĝis el la buŝoj de civitanaj kaj politikaj aktivuloj kaj estas aktive diskutata en la amaskomunikiloj. Ekzemple en 2020 kazaĥa ŝtata amaskomunikilo publikigis artikolon, kiu prilumis kiel la landaj diplomatiaj institucioj rifuzis asertojn faritajn de iliaj ĉinaj kolegoj, kiuj diris ke Kazaĥio povus iĝi parto de Ĉinio.

Kazaĥianoj regule oponas la luigadon de agrikulturaj terenoj al Ĉinio, la konstruadon de ĉinaj fabrikoj en la lando, la enmigradon de ĉinaj laboristoj, la kreskon de importado de ĉinaj varoj kaj la kreskon de eksteraj ŝuldoj pruntitaj de ilia orienta najbaro. La persekutado de etnaj kazaĥoj en Ŝjinĝjiango ankaŭ grave kontribuas al la fortiĝo de kontraŭĉina humoro.

“Kazaĥianoj pretas batali”

La lasta ondo de kontraŭĉinaj manifestacioj okazis la 27-an de marto en kelkaj grandaj urboj: Almato, Nursultano, Ŝimkento, Aktobo kaj Uralsko. La manifestacioj estis organizitaj de Ĵanbolat Mamaj, la gvidanto de la Demokratia partio de Kazaĥio, kaj Muĥtar Ablazov, eksa bankisto kaj opoziciulo loĝanta en Francio. La manifestacio en Almato kolektis ĉirkaŭ 300 homojn kaj ricevis permeson de la registaro — malofta cedo en Kazaĥio, kie aŭtoritatoj zorgeme kontrolas publikan esprimon de malkontento.

La protestantoj postulis la nuligon de la “konstruado de 56 fabrikoj”, projekto pri transloko de ĉinaj fabrikoj al Kazaĥio, kaj la malpermeson de la luigado kaj vendado de terenoj al eksterlandanoj.

“La granda nombro de partoprenintoj de la manifestacio montris al la aŭtoritatoj, ke kazaĥianoj pretas batali” diris Mamaj en rekta elsendo ĉe Fejsbuko. Se ĉina influo plu kreskos, Mamaj opinias ke multe pli da homoj iros surstraten.

“Homoj estas kontraŭ ĉina ekspansio kaj por sendependeco. Homoj pretas defendi sian nacion, la sendependecon kaj la integrecon de la lando” konkludis li.

Ekstera ŝuldo kaj la magia cifero 55

Malgraŭ ilia severa humoro kaj patriota spirito, iuj el la tendencoj kaj datumoj voĉigitaj de protestantoj estas distordo de la realo.

Ni prenu la eksteran ŝuldon al Ĉinio: ĝi ne povas esti konsiderata “kritika” por la loka ekonomio. En 2020 Ĉinio estis nur la kvina inter la plej grandaj kreditoroj de Kazaĥio dum en 2013 ĝi estis la tria. Ĝenerale la ŝuldo de Kazaĥio al Ĉinio fakte malkreskis je 6,4 miliardoj da dolaroj ĝis nur iom pli ol 10 miliardoj.

Nun ni parolu pri la konstruado de 55 (ne 56) ĉinaj fabrikoj. En septembro 2019 kelkdek aktivuloj en kelkaj urboj protestis kontraŭ la transloko de 55 malnovaj ĉinaj fabrikoj al Kazaĥio.

Eksplodintaj en la nafta urbeto Ĵanaozeno en la okcidenta parto de la lando, la protestoj estis organizitaj antaŭ la oficiala vizito de kazaĥa prezidento Kasimĵomart Tokajev al Ĉinio.

Tio ke la protestoj komenciĝis en Ĵanaozeno estas simbola. La enspezoj de la naftogasa sektoro konsistigas ĉirkaŭ 44% de la ŝtata buĝeto de Kazaĥio. En 2011 la ventblovata urbeto iĝis scenejo de ses monatojn longa striko de naftogasaj laboristoj. En decembro 2011 la aŭtoritatoj perforte ĉesigis la strikon, pafinte kontraŭ la protestantoj kaj lasinte almenaŭ 16 el ili mortintaj.

Kazaĥio kaj Ĉinio estas parto de la Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro [eo] (ŜOK) de dudek jaroj. En 2014 la Konsilio de Registarestroj de ŜOK provis kombini du iniciatojn: la IZV gvidatan de Ĉinio kaj novan ekonomian politikon de Kazaĥio nomitan Nurli Ĵol, kio tradukeblas kiel “Brila Vojo”. Kadre de tiuj klopodoj diplomatoj de la du landoj interkonsentis transloki 55 fabrikojn el Ĉinio al Kazaĥio.

Tamen, kiel diris en intervjuo al Forbes Kazaĥio la direktoro de la Ĉina Centro pri Ĉinaj Studoj, politologo Adil Kaukenov, tiu ĉi plano plejparte ne estis realigita:

At the time, the talks were about real business exchange projects, as a result of which 55 new production lines would appear on the territory of Kazakhstan, which, in turn, would have contributed to an increase in jobs, tax revenues, and so on. To date, of these 55 announced enterprises, only a handful have actually been implemented.

Nuntempe la interparoloj okazis pri realaj projektoj de komercaj interŝanĝoj rezulte de kiuj 55 novaj produktejoj devus aperi en la teritorio de Kazaĥio, kio siavice kontribuus al kresko de laborpostenoj, impostpagoj ktp. Nun el tiuj 55 anoncitaj entreprenoj nur manpleno efektive estis realigitaj.

Malgraŭ la fakto ke la programo Nurli Ĵol finiĝis en 2019 sen kompletigi plejparton de la fabrikoj, la problemo estas plu uzata de aktivuloj por averti pri la ĉina influo.

La kontraŭdira problemo de terenoj

Unu el la plej akraj problemoj en la agendo de protestantoj estas la postulo malpermesi la luigadon de kazaĥaj kultiveblaj terenoj al eksterlandanoj. En februaro 2021, monaton antaŭ la okazo de la plej lastaj protestoj, prezidento Tokajev taskigis la registaron prepari ordonon kiu faros tion.

“Tero estas fundamento kaj sankta simbolo de la kazaĥa ŝtato. Mi ĉiam diris ke kazaĥa tero ne povas esti vendata al eksterlandanoj. Rumoroj pri tio devas halti” diris Tokajev en februaro. En majo li subskribis, transforminte je leĝo la ordonon kiu eksplicite malpermesas iun ajn vendadon aŭ luigadon de terenoj al eksterlandanoj.

Antaŭ kvin jaroj ondo de manifestacioj kontraŭ proponitaj amendoj de la Tera Kodo, kiuj devintus faciligi la procedurojn de luigado de terenoj al eksterlandanoj, tremigis la landon. La plej granda manifestacio okazis en Atirau [eo], en okcidenta Kazaĥio, en aprilo 2016, ĝin partoprenis proksimume 4000 homoj.

La proponitaj amendoj estis efektive nuligitaj. Tamen la gvidantoj de la protestoj, la aktivuloj Maks Bokajev kaj Talgat Ajan, estis kondamnitaj al malliberigo pro “instigado al socia malordo”. Bokajev estis liberigita en januaro 2021 post pasigi kvar jarojn kaj naŭ monatojn en malliberejo. Li neas ke lia aktivismo ludis rolon en la proponita ordono de Tokajev, sed opinias ke tio estas provo likvidi stimulojn de protesto. Li diris al Global Voices [Tutmondaj Voĉoj]: 

This law appeared as a preventive move to reassure the citizens of Kazakhstan that the land issue is resolved once and for all. I will not exaggerate my role — my personal factor played a microscopic role. Apparently, Tokayev and the people around him believe that this issue is a political slippery slope.

Tiu ĉi leĝo aperis kiel preventa ago kiu celas kredigi la civitanojn de Kazaĥio ke la tera problemo estas solvita unufoje kaj por ĉiam. Mi ne troigas mian rolon — mia persona faktoro ludis mikroskopan rolon. Evidente Tokajev kaj la homoj ĉirkaŭ li opinias ke la tera problemo estas politike glita vojo.

La “ĉina problemo” fakte povus iĝi katalizilo de pluaj kontraŭregistaraj protestoj, laŭ Bokajev. Li opinias ke la reala kialo de la teraj protestoj en 2016 estis ne Ĉinio, sed ekonomiaj problemoj, la manko de demokratiaj institucioj kaj la kolosa korupto.

“Homoj komprenis ke ili povus vidi la teron forprenata de sub siaj piedoj” diris li.

La ekonomia kaj jura medio en kiu nun agadas eksterlandaj entreprenoj, laŭ lia opinio, kreas kondiĉojn por ĉasa agrikulturo. Kaze de luigado de agrikulturaj teroj al Ĉinio aŭ iu ajn alia lando la entreprenoj laboros surbaze de mallongdaŭra strategio, celante maksimuman profiton sen zorgi pri la konsekvencoj de siaj agoj, tiaj kiel disverŝiĝoj de kemiaĵoj, kiuj povus polui la grundon.

Ĝenerale la kontraŭĉina humoro plu havas la kapablon mobilizi la publikan opinion en Kazaĥio, kiel skribas Temur Umarov, analizisto de la Moskva Centro Carnegie:

Without these fears, there would be no violent reaction to fake news or rumours. And, as recent rallies have shown, Sinophobic sentiments can be used by various forces in the internal political struggle.

Sen tiuj ĉi timoj ne okazus perfortaj reagoj al falsaj novaĵoj aŭ rumoroj. Kaj, kiel montris la freŝdataj manifestacioj, ĉinofobia humoro povas esti uzata de diversaj fortoj en la enlanda politika lukto.

Tiu ĉi historio estas parto de enketado de Civitana Amaskomunikila Observejo pri konkurantaj rakontoj rilataj al la ĉina Iniciato Zono kaj Vojo, kaj esploras kiel socioj kaj komunumoj havas malsamajn perceptojn de la potencialaj avantaĝoj kaj damaĝoj de la evoluo gvidata de Ĉinio. Por ekscii pli pri tiu ĉi projekto kaj ĝiaj metodoj klaku ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.