- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

En Kirgizio ekstremnaciisma grupo prosperas uzante la kreskon de kontraŭĉinaj sentimentoj

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Ĉinio, Kirgizio, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Internaciaj rilatoj, Laboro, Protesto

Ekrankopio de Jutuba filmeto [1] ĉe kanalo Kloop, montranta la naciisman grupon invadi karaokean drinkejon popularan inter ĉinaj entreprenistoj en Biŝkeko.

La kreskanta ĉina ekonomia influo kaŭzis fluon de varoj al kirgizaj stokejoj, de ĉinaj vendistoj al ĝiaj merkatoj kaj de entreprenistoj al ĝiaj vendejoj, restoracioj kaj kluboj.

La ĉiutaga ĉeesto de ĉinoj en kirgizaj urboj estas severe oponata de ekstremnaciisma movado nomata Kirgiz-Ĥorolor, ankaŭ konata kiel Kirk Ĥoro, kiu alvokas defendi kaj fortigi kirgizan identecon kiel ili komprenas ĝin.

Dum la komercaj rilatoj, fortigitaj danke al la Iniciato Zono kaj Vojo maturiĝas, Ĉinio iĝis la plej granda eksportanto de teksaĵoj kaj aliaj fabrikitaj varoj al Kirgizio.  Kun 5 miliardoj da usonaj dolaroj, la importo el Ĉinio reprezentas pli ol 50% de kirgiza importo.

Hodiaŭ preskaŭ duono de la rektaj eksterlandaj investoj venas al Kirgizio el Ĉinio kun la ĉina Exim Bank posedanta ĉirkaŭ 40% de la landa ŝuldo, laŭ datumoj de OECD [2].

La volumeno de ĉinaj varoj kaj entreprenoj kreis en multaj partoj de la kirgiza socio senton ke ilia lando estas okupita de Ĉinio. Tiu ĉi sento estas komplikata de lastatempa kirgiza historio kiam etnaj kirgizoj en Sovetunio estis minoritato en aŭtonoma respubliko [Ndlt: la aŭtoro eraras – ekde 1936 Kirgizio havis statuson de Soveta Socialisma Respubliko [3], pli altan ol tiu de aŭtonoma respubliko kaj jam en 1989 kirgizoj konsistigis 52,4% de ĝia loĝantaro, sekvataj de rusoj (21,5%) kaj uzbekoj (12,9%)].

La lastatempa politika pejzaĝo de Kirgizio inkludas kolapson de pluraj registaroj [4] kaj etnan perforton inter kirgizoj kaj uzbekoj, kio influis la formiĝon de politikaj partioj kaj aliancoj.

La alveno de la ĉinoj donis potencialon al lukto pri aliro al resursoj, konkurado pri merkatoj kaj aliaj elementoj de malstabileco al jam fragila medio. Tiuj ĉi konfliktoj ankaŭ stimulas debatojn pri la kirgiza nacia identeco kaj pri tio ĝis kiu grado ĝi estas ligita al kirgiza etneco.

Kirgiz-Ĥorolor aŭ Kvardek Princoj prenis sian nomon de la tradicia kirgiza epopeo de Manas [5] [eo], sed ĝiaj ĉirkaŭ 5000 membroj inkluzivas multajn mezklasajn profesiulojn kiel kuracistoj, profesoroj kaj juristoj. Ili ankaŭ havas agnoskitajn ligojn [6] kun la Ministerio pri internaj aferoj de Kirgizio, kvankam la registara korupto estas celo de iliaj atakoj.

Ĝia aktivismo esprimiĝas je naciisma sentimento, bazita ĉefe sur malkontento pri tio, kion ili konsideras la registara perfido de la etnaj kirgizoj.

Laŭ deklaroj faritaj de Kirgiz-Ĥorolor en sociaj amaskomunikiloj [7] kaj en intervjuoj al  Global Voices [Tutmondaj Voĉoj], la grupo plendas ke la kirgiza registaro estas “koruptita” kaj “porĉina”, ĉar ĝi “prioritatas komercajn interesojn anstataŭ homojn”.

Pli konservativismaj membroj ankaŭ asertas ke la epopeo de Manas, konsiderata rezervejo de kirgizaj kutimoj, historio kaj etika kodo, prezentas la ĉinojn kiel tradician malamikon de la kirgizaj triboj.

La Kirgiz-Ĥorolor sekvas duoblan strategion por promocii sian imagon pri pura kirgiza identeco, kombinante interretajn ofendojn kaj mobilizadon de eksterreta vorta kaj fizika perforto, invadojn je merkatoj kaj noktokluboj, kaj publikajn manifestaciojn.

Eksa gvidanto de la movado Zamirbek Koĥorbajev uzas Fejsbukon por afiŝi kontraŭĉinan enhavon.

En 2018 li skribis ke tiu ĉi grupo postulas moratorion pri donado de kirgizaj pasportoj al eksterlandanoj. Preskaŭ 1000 homoj subtenis la grupon kun komentoj kiel “Ĉinoj devas esti deportitaj!”

En alia afiŝo li plendis [7] en decembro 2018 ke “Ĉinio envias la kirgizajn terojn kaj lagojn”. Koĥorbajev estis lastjare anstataŭigita kiel gvidanto de 35-jara Ruslan Adilov – ago kiun Koĥorbajev mem subtenis por junigi la organizaĵon.

Defendante etnan identecon per fortaj agoj

Kirgiz-Ĥorolor aranĝas laŭtajn manifestaciojn, invadojn je kluboj vizitataj de ĉinoj, kaj atakojn kontraŭ ĉinaj komercistoj. Iliaj kritikistoj asertas ke ili ĝuas silentan subtenon de la kirgiza ŝtato en multaj el tiuj agoj.

Plej aktivaj membroj de Kirgiz-Ĥorolor ofte surhavas la tradician kirgizan blankan feltoĉapon, kiel oni povas vidi en tiu ĉi filmeto de Kloop pri la invado en la karaokea drinkejo en 2014.

Iliaj plej videblaj trukoj inkluzivas eksterjuĝejajn operacojn en 2013 por kontroli laborpermesilojn kaj vizojn de ĉinaj laboristoj, kion sekvis deportado de 35 homoj [8] fare de la registaro.

La invado okazis ĉe brikofabriko situanta en Ĉuja distrikto de Kirgizio [Ndlt: evidente temas pri la Ĉuja provinco [9]].

En 2014 ili invadis [10] karaokean trinkejon popularan inter ĉinoj loĝantaj en la ĉefurbo Biŝkeko, fizike kaj vorte atakante la ĉeestintajn ĉinojn, postulante iliajn dokumentojn kaj akuzante la kirgizajn virinojn en la ĉambro, ke ili estas sekslaboristoj.

En 2019 ili invadis nombron de ĉinaj kompanioj, inkluzive la naftorafinejon posedatan de ĉinoj en Kara-Balta, ĉirkaŭ 60 km for de Biŝkeko.

Kirgiz-Ĥorolor pravigas tiujn ĉi kontraŭleĝajn agojn per asertoj ke la kirgiza registaro ne plenumas sian laboron.

“Ĉinio konas Kirgizion kiel koruptitan landon. Ilia plano estas ekposedi nian teron, donante grandajn pruntojn al niaj koruptitaj oficialuloj” diris al Tutmondaj Voĉoj Kuban Dujŝejev, membro de Kirgiz-Ĥorolor.

Silento el Ĉinio

La kontraŭĉinaj protestoj kaj agoj ne estas raportataj de ĉinaj ŝtataj amaskomunikiloj aŭ amaskomunikiloj de la ĉina diasporo en Kirgizio.

Sed ĉinaj kompanioj ĉiam pli aktive uzas servojn de ĉinaj privataj sekurecfirmaoj. Zhongjun Junhong [11], la ĉina privata sekureckompanio laboranta en Kirgizio, havas ĉirkaŭ 20 ĉinajn klientojn, plejparte en minejaj projektoj.

La ĉina ambasadejo en Biŝkeko – objekto de terorisma atako en 2016 – diras en sia gvidilo por investantoj [12]:

The public security environment is not optimistic. Chinese enterprises and individuals are targeted by criminals regularly every year, in the most severe cases, up to 22 Chinese individuals were murdered or harmed in one year. In 2018 and 2019, (attacks) became more frequent, there were consecutive incidents of our companies being violently targeted by local lawbreakers/ criminals, which adversely affected the normal operation of the companies.

La publika sekurecmedio ne estas optimisma. Ĉinaj entreprenoj kaj individuoj regule iĝas celoj de krimuloj ĉiujare, en la plej severaj kazoj ĝis 22 ĉinoj estis murditaj aŭ damaĝitaj en unu jaro. En 2018 kaj 2018 (atakoj) iĝis pli oftaj, okazis sinsekvaj incidentoj dum kiuj niaj kompanioj estis perforte atakitaj de lokaj deliktuloj/krimuloj, kio malbone influis la normalan funkciadon de la kompanioj.

La sama raporto aldonis:

In recent years, Kyrgyzstan’s media have produced negative and extreme reports on China, as a result, Kyrgyzstan’s residents have become more resistant to the Chinese…Since 2018, the Kyrgyz media’s false reports on China have increased significantly, which has a certain impact on China-Kyrgyzstan economic and trade cooperation. 

En lastaj jaroj kirgizaj amaskomunikiloj produktas negativajn kaj ekstremismajn raportojn pri Ĉinio, rezulte de kio kirgizaj civitanoj iĝas pli rezistemaj al la ĉinoj… Ekde 2018 la falsaj raportoj de kirgizaj amaskomunikiloj pri Ĉinio signife kreskas, kio havas certan influon sur ĉino-kirgizan ekonomian kaj komercan kunlaboron.

Alia membro de la Kirgiz-Ĥorolor, kiu petis resti neidentigita, diris al Tutmondaj Voĉoj:

I see a lot of Pakistani, Indian and other immigrants living in Kyrgyzstan, but I do not fear these migrants, because they will go back home after a certain time. But Chinese [people] try to get Kyrgyz citizenship and remain in our country.

Mi vidis multe da pakistananoj, baratanoj kaj aliaj enmigrintoj loĝantaj en Kirgizio, sed mi ne timas tiujn enmigrintojn, ĉar ili revenas hejmen post certa tempo. Sed ĉinoj provas ricevi kirgizan civitanecon kaj resti en nia lando.

Dum la agoj de la Kirgiz-Ĥorolor afektas la vivojn de la ĉina komerca komunumo, ili ankaŭ starigas demandon pri la modelo de socio kiun iuj naciistoj provas promocii. Ne ĉiuj etnaj kirgizoj aprezas iliajn agojn.

Kiel diris en intervjuo [13] al Radio Free Europe poeto kaj ĵurnalisto Oljobaj Ŝakir, la anoj de Kirgiz-Ĥorolor estas “ne diferencigeblaj de razkapuloj [angle: skinheads, Ndlr.]… (iliaj) agoj donas malakordon kaj damaĝon al nia socio”.


Tiu ĉi historio estas parto de enketado de Civitana Amaskomunikila Observejo [14] pri konkurantaj rakontoj rilataj al la ĉina Iniciato Zono kaj Vojo, kaj esploras kiel socioj kaj komunumoj havas malsamajn perceptojn de potencialaj avantaĝoj kaj damaĝoj de la evoluo gvidata de Ĉinio. Por ekscii pli pri tiu ĉi projekto kaj ĝiaj metodoj klaku ĉi tie [15].