Pop-roka muziko kaj ŝanĝiĝantaj pozicioj rilate la kulton de personeco de Josip Broz Tito

En 2012 la dekstrula popolisma reĝimo en Nord-Makedonio starigis novan monumenton al Tito en la centro de Skopjo, indikante ke li havis pli da admirantoj ol da malamantoj inter la elektantoj. Foto de Filip Stojanovski, CC BY 3.0

Hodiaŭ la nombro de homoj, kiuj nostalgias pri Jugoslavio, nutrante la kulton de personeco de Josip Broz Tito, estas relative malalta. Tamen, konsiderante oponon al lastaj deklaroj de bulgaraj politikistoj, priskribintaj lin kiel totalisman diktatoron, oni povas konkludi ke multaj homoj en Nord-Makedonio konsideras la longdaŭran jugoslavan gvidanton ĝenerale pozitiva historia persono.

Dum nord-makedonaj oficialuloj (escepte de la urbestro de Skopjo) elektis altaniman pozicion kaj ne reagis rekte al la provokaj deklaroj, ili estis aktive diskutataj en sociaj retoj kaj kafejoj (permesite laŭ malstriktaj protokoloj pri KOVIM-19).

Argumentoj kontraŭ la ideo, ke Tito estis malica diktatoro, radikas en perceptoj de la fundamentaj diferencoj inter li kaj Stalin, kvankam la diferencoj inter la politikaj sistemoj gvidataj de ili rezultis en malsamaj tipoj de kultoj de personeco. Tamen publika debato pri tiuj problemoj, same kiel akademia esplorado de aktualaj opinioj pri la heredaĵo de Federacio Jugoslavio, katastrofe mankas.

Mia sperto montras ke la generacioj de infanoj, naskiĝintaj en Jugoslavio en la 1970-aj jaroj, reagis al la disfalo de la valorsistemo, kiu metis Titon sur piedestalon, kun granda dozo de cinikismo. Malgraŭ oficiala propagando (kiu poiomete malkreskis post lia morto en majo de 1980), jugoslavaj adoleskuloj de tiu epoko pli interesiĝis pri rokkantoj, defiintaj la establitan imagon de Tito.

Tio estis la infanoj, kiuj jam en beba aĝo aŭdis patriotajn kantojn kiel „Vi povas kalkuli pri ni”  (“Računajte na nas”) de Rani Mraz verkita en 1978, kaj „Kamarado Tito, ni ĵuras al vi” (“Druže Tito mi ti se kunemo”) de popmuzika stelulo Zdravko Čolić aperinta en 1980.

En „Vi povas kalkuli pri ni” la kantoverkisto Đorđe Balašević diris ke li „faris tiun ĉi kanton kiel promeson al Tito”, promesante ke lia ĉiam pli okcidentema generacio („en la nomo de ni ĉiuj, naskiĝintaj en la 1950-aj”) ne perfidos la idealojn de la antifaŝista revolucio, kiu kreis Jugoslavion dum la Dua Mondmilito, „ĉar la sango de partizanoj fluas en niaj vejnoj”:

Sumnjaju neki da nosi nas pogrešan tok
Jer slušamo ploče i sviramo rok
Al’ negde u nama je bitaka plan
I kažem vam, šta dobro znam
Računajte na nas

Iuj dubas ke ni estas misgviditaj
Ekde tempo kiam ni aŭskultas [vinilajn] registraĵojn kaj ludas rok[muzikon]
Sed ie ene de ni la flamo de la bataloj plu lumas
Kaj mi diras al vi tion, kion mi scias certe
Kalkulu pri ni

La teksto de la kanto de Zdravko Čolić estis fakte versio de morna patriota himno, kiu devenas de la batalo ĉe Kozara en 1942, kies ĉefa motivo iĝis slogano de oficiala ŝtata/reganta partio: „Kamarado Tito, ni ĵuras al vi ke ni ne forlasos vian vojon”. La kanto de Čolić estis eldonita kiel unuopaĵo kaj la B-flanka „Sur vojo de Tito” (“Titovim putem”) ankaŭ estis populara.

Godine su prošle pune muka.
Ginulo se za slobodu nijemo
ili s pjesmom umesto jauka,
Druže Tito mi ti se kunemo.

Jaroj pasis plenaj je silento
Iu mortis por libereco silente
aŭ kun kanto anstataŭ ĝemo,
Kamarado Tito, ni ĵuras al vi.

Post kelkaj jaroj homoj, naskiĝintaj dum la vivo de Tito, povis identigi sin kun almenaŭ du trionoj de la kanto „Trifoje mi vidis Titon” (“Triput sam video Tita”). Ĝia aŭtoro denove estis Balašević, kio pli ol io ajn spegulas la jugoslavan tempospiriton. Balašević kundividis siajn infanaĝajn spertojn de partopreno en amasa manifestacio, kiam la prezidanto vizitis lian urbon, sekvis kazo kiam Tito venis al lia koncerto kaj fine la elverŝiĝo de malĝojo tra la lando dum la funebro de Tito. La kanto finiĝas per vortoj, ke Tito vivas en ĉiuj bonaj aĵoj, kiuj estis konstruitaj tra Jugoslavio, en ĝia libereco kaj paco.

Rokmuzikistoj de la 1980-aj pridubas la imagon de Tito

Siamaniere rokbando el Sarajevo Zabranjeno pušenje („Fumado malpermesita”) referencis tiun ĉi kanton en parodio en 1999, kun bildigo de infano, vestita kiel unu el junpioniroj de Tito, ludanta por la prezidanto en la filmeto por ilia kanto „Jugo 45”.

La grupo Zabranjeno pušenje estis centre de skandalo, kiam ĝia kantisto ŝercis dum koncerto en Rijeka (Kroatio) en 1984, ke „la marŝalo siblis”, aludante misfunkciantan elektronikan sonfortigilon. Ĉar „la marŝalo” estis milita titolo de Tito, tio altiris la atenton de la sekreta polico. La amaskomunikiloj kondamnis la bandon pro ofendo de la ŝtato, kaj ĝia turneo kaj TV-prezentaĵoj estis ĉesigitaj. Malgraŭ disvastiĝintaj onidiroj, membroj de la bando ne estis arestitaj.

Danke al kreskanta liberaliĝo, Zabranjeno pušenje baldaŭ daŭrigis sian turneon, kun pliaj aludoj al Tito kaj sociaj problemoj en siaj kantoj. Alia tia furorkanto iĝis en 1985 „La dimanĉo kiam Hase forpasis” (“Nedjelja kad je otišo Hase”), formale dediĉita al la lasta ludo de bosnia futbalisto Asim Ferhatović Hase en 1966.

La priskribo de la konduto de la sportaj zelotoj estis vaste interpretata kiel funebrado de Tito. La kanto finiĝas je alta noto, kun la homamaso salutanta sian favoratan ludanton kaj patriote skandanta la nomon de la Unio: „Ĉiam antaŭen, estas nur unu Hase! Ju-go-slavio, Ju-go-slavio!”

Tamen ilia kanto „Tago de la respubliko” (“Dan Republike”) , aperinta en 1987, estis plena je morna etoso. Ĝi priskribas senreviĝintan, drinkantan patron, veteranon de la Dua Mondmilito, kiu blasfemas la oportunismon de junaj samlandanoj kaj la malvalidiĝon de la socialismaj idealoj. La kanto referencas al la komenciĝanta ekonomia depresio dum „la maljuna viro” deziras malfermi la fenestron kaj krii la 29-an de novembro, sed lia edzino diras ke ilia hejtilo ne funkcias (do estas tro malvarme).

Nome Balašević adiaŭis Titon kiel ŝtatan simbolon per sia kanto „Requiem” el la albumo „Panta Rei”, kiu anticipis la perfortan disfalon de Jugoslavio, komenciĝintan per surstrataj protestoj de „malsataj laboristoj” kaj la trompo de la naivaj civitanoj fare de la reganta klaso.

Ostaće u knjigama i priča o nama:
Balkan krajem jednog veka.
Svako pleme crta granicu.
Svi bi hteli svoju stranicu…
Tope se snovi kao sante, ej Komandante…

Historio pri ni restos en historiaj lernolibroj:
Balkanoj fine de la jarcento,
Ĉiu tribo desegnas siajn limojn.
Ĉiu dezirus havi sian propran paĝon…
Revoj degelis kiel glacio, hej Komandanto…

Tio ĉi estas aranĝita kiel konversacio inter la poeto kaj „la Komandanto”, alia sinonimo por Tito. Ĝi komenciĝas je agnosko, ke li delonge ne aŭdis la iam popularan kanton „Vi povas kalkuli pri ni”, kiu estas preskaŭ forgesita. Fine de la kanto Tito estas homigita, alparolata per simpla „[hej] viro”.

I kad god prođem ulicom sa tvojim imenom
pomislim na panta rei…
Baciće se, tako, neki lik
kamenom i na tvoj spomenik.
Jer sve se menja, i sve teče… Čoveče.

Kaj kiam ajn mi iras laŭ la strato kun via nomo
Mi pensas pri panta rhei
Iutage iu bubo
ĵetos ŝtonon ankaŭ al via monumento.
Ĉar ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉiam fluas… [hej] viro.

Kontraŭkomunista reago

La 1980-aj jaroj finiĝis je kompleta komparado de la reganta Komunista Partio kun organizita krima organizaĵo fare de Belgrada hardroka bando Riblja Čorba („Fiŝsupo“). Ili inversigis la ŝtatan propagandan sloganon „Tito estas nia, ni estas de Tito” al la disdegna „Tito estas via” (“Tito je vaš”). La serba vorto „vaš“ estas ankaŭ mallonga formo de „vaška” (pediko).

Tito je vaš
A vi ste titovi
i ja vam nisam za to kriv

Tito estas via (“pediko”)
Kaj vi estas de Tito
kaj tio ne estas mia kulpo

La titolo de ilia albumo „Koza nostra“, aperinta en 1990, estas transliterigo de la nomo de la sicilia mafio Cosa Nostra kaj la kanto „Mafiano” referencas al homoj, kiuj uzas siajn partiajn membrokartojn por persona gajno koste de ordinaraj homoj. Eĉ pli, la kanto „Al Kapone” komparis Titon kun la fifama usona gangstero, deklarinte lin la „reĝo de krimeco kaj grandaj parazitoj” kaj unu el la plej malicaj diktatoroj.

Prema njemu Idi Amin
Lekovit je k'o vitamin
Al Kapone
Prema njemu je Bokasa
Human kao Vojska Spasa
Al Kapone

Kompare al ili Idi Amin
estas kuraca kiel vitamin’
Al Capone
kompare al li, Bokassa
estas humana kiel la Savarmeo
Al Capone

Ne ĉiuj jugoslavaj infanoj de la 1970-aj jaroj aprobis la kompletan pop-rokan transformadon de Tito de heroo ĝis maliculo. Kompare al la teruraĵoj de la 1990-aj jaroj, multaj komencis konsideri lian regadon sufiĉe favora.

En la sekvaj jardekoj la civitanoj de ŝtatoj sukcedintaj al Jugoslavio, bezonantaj aŭtoritatajn personecojn forme de naciista patro-fondinto, trovis konvenajn anstataŭaĵojn de Tito inter la multe malpli konataj partiestroj. Multaj tiaj politikistoj estis membroj de eksaj komunistaj dinastioj, transformiĝintaj je dekstremaj popolistoj, kiuj „investis” la monon de impostpagantoj en konstruadon de novaj kultoj de personeco.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.