- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Gvineo tenas pordon fermita por iuj najbaroj okaze de la Afrika Tago pri Landlimoj

Kategorioj: Subsahara Afriko, Ebur-Bordo, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Liberio, Malio, Sieraleono, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Elektado, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Regado

Ekrankopio de CGTN-videaĵo [1] pri la problemoj transporti produktojn ĉe la gvinea landlimo.

Dum la afrika kontinento ĵus festis la Afrikan Tagon pri Landlimoj, la gvinea registaro tenas du el siaj limoj fermitaj en formo kiu aspektas kiel pliigita politika izolismo [2] [eo] kaj fine pligravigas la ekononomian krizon.

La 7-an de junio estas festata en Afriko la Afrika Tago pri Landlimoj [3], post decido adoptita de la Afrika Unio [4] (AU) en 2010.  Ĉiujare oni elektas malsaman temon por organizi agadojn tra la kontinento. Por 2021 AU elektis kiel temon: “Artoj, kulturoj kaj heredaĵo: leviloj por konstrui Afrikon, kiun ni volas”.

Gvineo [5] [eo], kiu kundividas landlimojn kun ses landoj (Ebur-Bordo [6], Gvineo Bisaŭo [7], Liberio [8], Malio, Senegalo [9] kaj Sieraleono [10]), limigis sian partoprenon en ĉi tiu internacia tago sole al Malio [11] [eo].

La ministro pri teritoria administrado kaj malcentralizado, generalo Bouréma Condé [elp. Burema Konde], tiel priskribas la agadojn organizitajn [12] en sia lando ĉi-okaze:

La 11ème journée africaine des frontières est célébrée cette année en Guinée à travers des activités artistiques, socio-culturelles et sportives entre Guinéens et Maliens dans la Sous-préfecture de Doko, préfecture de Siguiri, dans la stricte observation  des directives de santé et de sécurité publiques. Ces activités marquent à la fois la volonté des Gouvernements Guinéen et Malien d’œuvrer ensemble au renforcement de l’Unité Africaine par la promotion de l’intégration de proximité à travers la coopération transfrontalière et de bâtir un espace sans distinction de sexe, de religion, de race ou d’ethnie.

La 11-a Afrika Tago pri Landlimoj ĉi-jare festiĝas en Gvineo per artaj, socikulturaj kaj sportaj agadoj inter Gvineanoj kaj Malianoj en la subprefektejo de Doko, gubernio de Siguiri [13] [eo], strikte plenumante la sanajn kaj sekurecajn direktivojn. Ĉi tiuj agadoj markas kaj la volon de la gvineaj kaj maliaj registaroj kunlabori por fortigi afrikan unuecon antaŭenigante lokan integriĝon per translima kunlaboro, kaj konstrui spacon sen distingo de sekso, religio, raso aŭ etneco.

Izolisma politiko kiu ekskludas iujn najbarajn landojn

La gvinea registaro jam decidis fermi la limojn kun iuj de siaj najbaroj ekde septembro de 2020, kiel la tutafrika retejo Agencecofin.com klarigas [14]:

C’est le 27 septembre 2020, avant la présidentielle (18 octobre), que le chef de l’Etat guinéen Alpha Condé avait ordonné la fermeture des frontières avec trois de ses six voisins : la Guinée-Bissau, la Sierra Leone et le Sénégal où réside la plus importante diaspora guinéenne. Sur les raisons de cette décision, il avait mis en avant des questions d’ordre sécuritaire.

Estis la 27-a de septembro 2020, antaŭ la prezidenta elekto (la 18-an de oktobro), kiam la gvinea ŝtatestro Alpha Condé [elp. Alfa Konde] ordonis fermi la landlimojn kun tri el siaj ses najbaroj: Gvineo Bisaŭo, Sieraleono kaj Senegalo, kie loĝas la plej granda gvinea diasporo. Pri la kialoj de ĉi tiu decido, li prezentis sekurecajn motivojn.

La landlimo kun Sieraleono certe estis denove malfermita la 18-an de februaro 2021, post oficiala vizito de sieraleona prezidento Julius Maado Bio [15]. Tamen la ĉefa demando estas scii, kio instigas tiun izolisman politikon. La respondo verŝajne troviĝas en la politiko de Alpha Condé [16], prezidento de la Respubliko Gvineo ekde 2010, kiam li modifiis la konstitucion [17] por akiri trian mandaton.

La loĝantaroj ambaŭflanke de la landlimo inter Gvineo kaj Malio apartenas al la etna grupo Mandinkoj [19] [eo] kaj konsistigas la balotan fortikejon de la RPG – ĉielarko [20] (Rassemblement du Peuple Guinéen – arc-en-ciel / Kunularo de la Gvinea Popolo – ĉielarko), la reganta partio, kio povus klarigi kial Malio estas la sola lando asociita kun la festoj.

Male la landlima regiono kun Senegalo kaj Gvineo-Bisaŭo, Fouta-Djalon [elp. Futa-Ĝalon], estas ĉefe loĝata de la Fulanoj [21] [eo], ĉeestanta en la du aliaj landoj, ĉu la homoj estas indiĝenaj aŭ enmigrantaj.

Fakte Cellou Dalhein Diallo [22], gvidanto de Union des forces démocratiques de Guinée [23] - UFDG – [Unio de Fortoj Demokrataj  de Gvineo], la ĉefa gvinea opozicia partio, povas kalkuli je la subteno de pluraj najbaraj landoj en la superaj registaraj sferoj: la prezidentoj de Senegalo, Macky Sall [24], kaj de Gvineo-Bisaŭo, Umaro Sissoco Embaló [25], same kiel la vicprezidento de Sieraleono, Mohamed Juldeh Jalloh [26], estas ĉiuj Fulanoj.

Iuj observantoj argumentas, ke la decido fermi la tri landlimojn estus klarigebla per la deziro de S-ro Condé malhelpi [27] gvineanojn loĝantajn en Senegalo kaj Gvineo-Bisaŭo reveni al la lando por voĉdoni en la prezidentaj elektoj.

Alia klarigo ankaŭ eblas pri Senegalo. Laŭ la senegala ĵurnalisto Sadih Top de seneweb.com [27]:

C'est dû à un combat politique. Cellou Dalein Diallo a confectionné 400 mille T-shirts au Sénégal. T-shirts répartis dans 5 camions. Alors, pour empêcher son adversaire d'avoir ces T-shirts, Alpha a fait fermer la frontière terrestre

Tio ŝuldiĝas al politika batalo. Cellou Dalein Diallo fabrikis 400 000 T-ĉemizojn en Senegalo. T-ĉemizoj distribuitaj en 5 kamionoj. Tiam por malhelpi sian kontraŭulon havi tiujn ĉemizojn, Alpha fermigis la landlimon.

Katastrofaj konsekvencoj por la gvinea ekonomio

Tiu longdaŭra fermado de landlimoj reprezentas altan ekonomian koston. Tiel terkultura rehabilitada projekto en Fouta Djalon ebligis disvolvi [28] plurajn agrikulturajn sektorojn, bredadon kaj disvastigon de plibonigitaj fruktaj plantoj. Ĉi tiuj produktoj kompreneble vendiĝas en Senegalo kaj Gvineo-Bisaŭo, ĉar la vojo kondukanta de Fouta Djalon al Konakrio [29] [eo], la ĉefurbo, kie estas la plej granda koncentriĝo de konsumantoj, estas en malbona stato.

La 8-an de januaro 2021 Chérif Mohamed Abdallah Haïdara, prezidento de la gvinea sekcio de la tutafrika Organizita Grupo de Komercistoj (GOHA), publikigis deklaron [30], kiu rimarkigis, ke:

Tout au long de ces frontières, des centaines de camions sont stationnés de part et d’autre sans avoir une idée sur la fin de leur calvaire. Avec cette fermeture prolongée des frontières, Alpha Condé et son gouvernement mettent commerçants et transporteurs en danger et compromettent la situation des commerçants déjà̀ précaire à cause de sa mauvaise politique…

Laŭlonge de tiuj landlimoj, centoj da kamionoj estas parkitaj ambaŭflanke sen havi ideon pri la fino de sia suferado. Kun tiu longdaŭra landlima fermo, Alpha Condé kaj lia registaro endanĝerigas komercistojn kaj transportistojn, kaj kompromitas la jam malfortikan situacion de komercistoj pro sia malbona politiko…

Ange Gabriel Haba, plenuma sekretario de la Nacia Konsilio de Gvineaj Civilaj Sociaj Organizaĵoj [31], publikigis la 3-an de junio 2021 peticion [32], kiu diras:

Depuis le 27 septembre 2020  les autorités guinéennes ont fermé les frontières du pays avec trois de ses voisins que sont le Sénégal, la Sierra Leone et la Guinée Bissau. Huit mois plus tard, le maintien prolongé de la décision de fermeture a engendré des conséquences énormes sur  tous les plans de la vie des populations. Ces conséquences sont d’autant plus graves que cette mesure est intervenue dans un contexte où les citoyens étaient déjà extrêmement fragilisés par les effets dévastateurs de la COVID 19.

Ekde la 27-a de septembro 2020 la gvineaj aŭtoritatoj fermis la landlimon kun tri el siaj najbaroj, Senegalo, Sieraleono kaj Gvineo-Bisaŭo. Ok monatojn poste, la daŭra prizorgado de la ferma decido havis grandegajn konsekvencojn sur ĉiuj niveloj de la loĝantaroj. Tiuj konsekvencoj estas des pli seriozaj, ĉar tiu rimedo venis en kunteksto, kiam la civitanoj jam ekstreme malfortiĝis pro la detruaj efikoj de KOVIM-19.

Alaidhy Sow, regiona direktoro de la radio Espace Foutah, kaj korespondanto por la retejo de guineenews kun sidejo en Labé [33] [eo], la regiona ĉefurbo, fariĝas proparolanto de la kamparanoj de Mali Yembering, loko situanta proksime al la landlimo kun Senegalo:

Longdaŭra fermo de landlimoj en Gvineo : Produktantoj de brasiko en Mali Yembering (Labé) perdas 4 675 600 000 gnf (ĉirkaŭ 400 000 €). Ili senhelpe rigardas la putradon de siaj produktoj. Neniu reago de la ŝtato.

Komercistoj kaj transportistoj ne estas la solaj suferantoj pro ĉi tiu fermo, la gvinea ŝtato same suferas. Raportante pri afero de fiskaj fakturoj kun interezo-kvotoj atingantaj 13 procentojn [40], Fodé Baldé, estro de la cifereca komunikada unuo de la Unio de Respublikanaj Fortoj (UFR), opozicia partio, kaj membro de la kunordiga komunikado de la Nacia Fronto por la Defendo de la Konstitucio (FNDC), pepis:

#Guinée [41] : Il est établi que le @GouvGN [42] a émis des bonds de trésor avec un taux d'intérêt inimaginable qui pourrait dépasser les 13% et ce, pour combler le déficit budgétaire né de la mauvaise politique éco et financière du régime. Avec la fermeture des frontières aussi !#Kibaro [43]

— Fodé BALDE (@FodBALDE2) March 14, 2021 [44]

#Guinée: Oni konstatis ke @GouvGN elsendis trezorajn obligaciojn kun neimagebla intereza kurzo, kiu povus superi 13%, por plenigi la budĝetan deficiton naskitan de la malbona ekonomia kaj financa politikoj de la reĝimo. Ankaŭ kun landlimaj fermoj!

Kompare, la maksimuma interezo-kvoto por trezoraj monbiletoj emisiitaj de Senegalo estas 3,43 procentoj.

Tiu longdaŭra fermo de landlimoj estas, inter aliaj internaciaj decidoj, malobservo de la devoj de la Protokolo de la 29-a de majo 1979 [45] fare de la Ekononomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj [46], rilate al la libera movado de personoj, al la rajto de loĝado kaj instalaĵo de kiu Gvineo estas subskribinto. Efektive tiu jura instrumento garantias al iu ajn civitano la eniron kaj la instalaĵon de civitano de unu el la 15 ŝtatoj en la aliaj.