Sudaziaj ekzemploj montras la centrecon de naturo en indiĝena arto

Artmetio kun rizaj garboj [eo] el la sudaj ebenaĵoj de Nepalo. Foto de CK Kalyan. Uzata kun permeso.

Ĉi tiu artikolo de Sanjib Chaudhary estis publikigita en The Record (Nepalo) kaj redaktita versio estas reproduktita en Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] kiel parto de interkonsento pri kundividado de enhavo.

En 2014, mi estis kontaktita de nepala akademiano por atente ekzameni foton de precizege ĉizita pordo en la distrikto Chitwan de sudokcidenta Nepalo. Kvankam mi facile povis rekoni la preskaŭ 30 figurojn sur la malgrandaj pordopaneloj — elefantoj, kameloj, bovoj, kobroj, azenoj, gruoj, leopardoj, simioj, cervoj kaj ĉevaloj, samkiel homoj — la skribo, kvankam legebla, ne multe sencis.

Kun la paso de la tempo oni malkovris, ke ĉi tiu bele ornamita pordo el la 19-a jarcento apartenis al la mastrumado de la Taruoj, indiĝenaj prizorgantoj de elefantoj. Ĉiuj bestoj krom la kameloj kaj la sola birdo prezentita sur la pordo estis de Chitwan. La erudiciulo mem tradukis la skribaĵojn. Temis pri nomoj kaj profesioj de la elefantaj gardistoj, kiuj loĝis en tiu domo. La ikonoj, motivoj, koloroj kaj stilo diris ion pri la loka vigla realaĵo de la urbo. Plej grave, ili reprezentis antikvan homan rilaton kun la naturo — arboj, bestoj kaj birdoj — kaj ĝian konservadon. Temas pri rilato, kiu daŭras, malgraŭ la entrudiĝo de moderneco en la vivojn de la indiĝenaj homoj, kaj kiun indiĝenaj artistoj ankoraŭ provas memori per siaj artaĵoj.

Ĉiu elemento de indiĝena arto rakontas historion. “La radiko de indiĝena estetiko”, diras la ĉeroka [eo] verkisto Daniel Justice, “estas niaj rakontoj, familioj, landoj, artistoj, ceremonioj kaj lingvo.”

En la ebenaĵoj de norda Barato kaj suda Nepalo, virinoj dum sinsekvaj generacioj liberigis sin de siaj ĉiutagaj taskoj por pentri la murojn de siaj domoj per artaĵoj en formo de birdoj, bestoj kaj arboj el sia ĉirkaŭaĵo.

Kochila Tharu-virinoj, ekzemple, ornamas siajn hejmojn, grenprovizejojn kaj verandojn kun ripetiĝantaj geometriaj kaj floraj motivoj, kune kun birdoj kaj bestoj, pavoj kaj ĉefe elefantoj. Pavoj rolas elstare, ĉar ili estas konsiderataj simboloj de bonŝanco.

“La laboro estas momento en la daŭro de la tempo”, skribas Kurt W Meyer kaj Pamela Deuel, kiuj pasigis kvar jarojn esplorante Taruan arton en preskaŭ 300 vilaĝoj de Nepalo, en artikolo por la reta revuo Asian Art. “La anonima artisto pruntas de la maljunuloj, faras iujn ŝanĝojn, rajtas plibonigi ene de la limoj establitaj de la kulturo, ĉar tiu ĉi kulturo apartenas al ĉiuj.”

Graveco de naturo

Multaj indiĝenaj popoloj en Nepalo priskirbas la naturon en sia arto. Ekzemple, dum la hindua festivalo Krishnashtami, la Taruoj de okcidenta Nepalo ornamas la murojn de siaj adobaj domoj per ashtimki-pentraĵoj. Uzante la popularan taruan epopeon Gurbabak Jalmauti, la artistoj komencas desegni de sube sur la muro kaj ekiras supren laŭ la ordo kiu, laŭ Tarua folkloro, postulas ke la elementoj kaj estaĵoj estu kreitaj de Gurbaba, kreinto de la Tero: akvo, fiŝoj, kraboj, testudoj, krokodiloj kaj aliaj akvaj estaĵoj, kune kun boato kiu portas la kreinton Gurbaba, liajn disĉiplojn kaj liajn librojn. La Taruoj kredas, ke dum pasinta apokalipso, Gurbaba (ĉiam akompanata de siaj disĉiploj kaj libroj) velis al sanktejo kaj kreis la novan mondon.

La centro de Ashtimki-pentraĵo [eo] estas okupata de la kadamba arbo, kun Kanha aŭ Kriŝno [eo] sur ĝia krono, kune kun la suno, luno, simioj, kaj bildoj de Ravana [Ravana estas demonprinco el la hindua mitologio kaj estas priskribita en la [epopeo] Ramajano. Li reprezentas la malbonon, Ndltr], Draupadi, kaj la Pandavoj [eo] de la hinduaj ramajanaj [eo] epopeoj kaj Mahabarato [eo]. Artistoj tie inkluzivas estaĵojn kiel elefantoj, ĉevaloj, kameloj kaj pavoj.

Aldonante promesoplenajn figurojn kaj observante striktajn ritojn dum kreado de la ashtimki-pentraĵoj, la artistoj donas religian signifon al sia laboro. Sed ashtimki ankaŭ evoluis preter la religio por inkluzivi ĉiutagajn detalojn, kiuj estas parto de la moderna Tarua vivo. “Kvankam multe de ĉi tiu arto havas siajn radikojn en religiaj agadoj, la artisto hodiaŭ malofte konas la signifon de la dezajnoj, kaj daŭre alkroĉas sin al la grafikaĵoj de maljunuloj, foje enkondukante nuntempajn dezajnojn, kiel ekzemple buso aŭ aviadilo” aldonas Meyer kaj Deuel.

Granda parto de la indiĝena arto de la subkontinento daŭre trovas inspiron de kiel la aferoj estis en la pasinteco, kiam la homo kaj la naturo multe pli intime kunekzistis. Ilin inspiras etoso, kiu ekzemple kolorigis la 10 000-jarajn prahomajn pentraĵojn ĉe Bhimbetka [eo] en centra Barato [eo], prezentante birdojn, bestojn kaj homojn vivantajn en harmonio. La rilato de la homo kun la naturo estis plej grava en antikvaj sudaziaj rokaj pentraĵoj, kaj restas centra temo en indiĝenaj lignoĉizadoj, domaj murpentraĵoj kaj eĉ en la arto de rizaj garboj [eo].

Urĝa mesaĝo pri konservado

Foje la rilato de indiĝenaj artoj al naturo povas esti malfacile deĉifrebla. En la sudaj ebenaĵoj de Nepalo, la tradicio fari garbojn el plektita rizo probable devenas de tradicio por danki birdojn, precipe post rikoltoj. Origine homoj pendigis la plektitajn rizojn, nomitajn jhutti [eo], por nutri la birdojn kaj ankaŭ konservi la semojn de ĉiu rikoltita rizo. La artpecoj de rizaj garboj [eo] estas formitaj por reprezenti diversajn bestojn kaj mastrumaĵojn.

Hodiaŭ, indiĝena arto ankaŭ estas uzata por transdoni pli urĝan mesaĝon pri konservado. La mithila arto, aŭ madhubani-pentraĵo, farita de la virinoj el Biharo [Barata subŝtato] kaj el Terajo [eo] en orienta Nepalo, estas konata pro siaj brilaj geometriaj motivoj pentritaj kun floroj, birdoj, bestoj, plantoj kaj diaĵoj. Ĉi tiu populara arta formo moviĝis de hejmaj muroj al manfarita papero kaj ŝtofo, kaj estis ankaŭ uzita en konservadaj kampanjoj. En 2012, artistoj de Biharo kreis Madhubani-pentraĵojn prezentantajn hinduajn diaĵojn sur arbotrunkoj por malhelpi ilian faligon.

Unu maniero rigardi indiĝenan arton estas rigardi ĝin kiel vivlecionon. Ĝia tradicio reiras en la historion, kaj tra la jarcentoj ĝi dokumentis la simbiozon de la homaro kun la naturo kaj instruis al ni respekti tiun rilaton. La kompreno de la indiĝena artisto pri tio, kion ampleksas la naturo, inkluzivas, krom la naturo en sia netuŝita stato, la ekosistemojn, kiujn homoj, bestoj kaj plantoj kolektive okupas, kaj la sintenon de la indiĝenaj homoj rilate al la naturo. Kiel okazas kun ĉiuj aliaj artaj formoj, indiĝena arto daŭre evoluis responde al la ŝanĝoj okazintaj en la vivo de siaj regatoj – t.e. la indiĝenaj popoloj. Do ne mirigas, ke la hodiaŭa indiĝena arto ankaŭ inkluzivas detalojn el la moderna mondo. Sed ĝi estas ankaŭ arta formo, kiu daŭre tenas senŝanceleblan kredon je la valoro lerni de la naturo, respekti ĝin kaj konservi ĝin. Kaj tio estas leciono pri saĝo, kiun la moderna homo vere bezonas.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.