Argentina matematikisto d-ino Dickenstein: “la matematiko estas en ĉio ĉirkaŭ ni”

Dra. Alicia Dickenstein

Foto liverita de d-ino Alicia Dickenstein, uzata kun permeso.

La virinaj sciencistoj kaj iliaj kontribuoj ĉiam ekzistis, eĉ kiam historio kaŝis ilin. Fizikistoj, kemiistoj, medicinistoj kaj matematikistoj — inter aliaj fakoj — kiel d-ino Alicia Dickenstein, kiun ni intervjuas ĉar ŝi estas unu inter kvin virinoj premiitaj de Fondaĵo L'Oréal kaj Unesko per la Premio “Por Virinoj en Sciencoj” [eo], danke al sia esploro pri algebra geometrio [eo] rilate al molekula biologio [eo].

D-ino Dickenstein, kiu ankaŭ estas profesoro ĉe la Universitato de Bonaero kaj havas gravajn naciajn kaj internaciajn poziciojn pri matematiko kaj scienco, estas specialisto pri ciferecaj matematikaj modeloj. Ŝi, ekzemple, malkovris matematikan strukturon, oftan ĉe biokemiaj retoj de ĉela signalado, kiun ŝi nomis “Sistemo MESSI” (en: Modifications of type Enzyme-Substrate or Swap with Intermediates), omaĝe al la elstara argentina futbalisto Lionel Messi. Ŝi ankaŭ skribis la libron Matemax, kun matematikaj problemoj por infanoj kaj junuloj.

Mi intervjuis d-inon Dickenstein pri ŝia kariero. La intervjuo estis redaktita por plia klareco.

Lucía Leszinsky: En 1982, vi fariĝis doktoro pri matematiko en la Universitato de Bonaero. Kio instigis vin daŭrigi la karieron pri matematiko?

Dra. Alicia Dickenstein: Yo no tenía ni la menor idea de que existía una carrera de matemática. A mí me divertía la matemática, se la explicaba a mis compañeros y compañeras, pero yo quería estudiar educación, o mejor dicho, no sabía qué quería hacer. En el último año del colegio secundario accedí a realizarme un test vocacional de la mano de la Profesora de Filosofía y Pedagogía Élida Leibovich de Gueventter quien me dijo “acá la inteligencia abstracta es muy alta, ¿por qué no estudias matemática?”. Dudé, me pregunté con qué me iba a encontrar. Pero ella insistió y me hizo ver que si yo empezaba matemática y no me gustaba, siempre iba a tener tiempo de estudiar otra carrera. Si no probaba, nunca iba a saber.

Cuando entré a la carrera, no conocía a nadie, pero allí me encontré con otros y otras que eran como yo, y enseguida me sentí como sapo en mi propio pozo.

D-ino Alicia Dickenstein: Mi tute ne sciis, ke ekzistis kariero pri matematiko. Mi ŝatis matematikon, klarigis ĝin al la gestudentoj, sed mi volis studi edukadon, vere mi ne sciis kion mi volis. Dum la lasta jaro de la mezlernejo, mi trapasis teston pri profesioj kun la profesoro de filozofio kaj pedagogio Élida Leibovich de Gueventter, kiu diris al mi “via abstrakta inteligenteco estas tre granda, kial vi ne studas matematikon?”. Mi dubis kaj maltrankviliĝis pri tio kion mi trovus. Tamen, ŝi insistis kaj montris al mi, ke se mi komencus studi matematikon kaj ne ŝatus tion, mi ĉiam trovus tempon por studi alian fakon. Se mi ne provus, mi neniam scius.

Kiam mi komencis studi matematikon, mi sciis nenion, sed mi trovis aliajn kiuj estis kiel mi, poste mi sentiĝis en ĝusta loko.

Ĉu estis signifa kvanto de virinoj en tiu fako, kiam vi eniris?

Había bastantes mujeres, pero curiosamente, había más mujeres en la matemática años antes. Hay una foto de 1940 donde se ve a los matemáticos y las matemáticas de la época, y muchas son mujeres. Cuando comencé, había menos mujeres, profesoras prácticamente no había.

Estis sufiĉe da virinoj, sed kurioze, estis pli da virinoj en

Universitato de Bonaero. Oktobro 1940. Foto kun permeso de Carlos Borches

matematiko en antaŭaj jaroj. En bildo de 1940, kie ni vidas la tiamajn matematikistojn, estas multaj virinoj. Kiam mi komencis, estis malpli da virinoj, kaj preskaŭ ne estis profesorinoj.

Kiel estis daŭrigi karieron pri matematiko en grava epoko de la Argentina Respubliko, la diktatoreco, kaj samtempe fariĝi patrino kaj doktoriĝi?

Pasé muchos años buscando mi camino. Mientras hacía el doctorado con una beca del CONICET [Organismo dedicado a la promoción de la ciencia y la tecnología en la Argentina] cuando nació mi hija. Más tarde, cuando terminé la tesis, nació mi hijo. No existía el correo electrónico, mis hijos eran muy pequeños, los sueldos eran literalmente de hambre, no se compraban revistas ni viajaba nadie para traerlas del exterior, por lo que pasé casi ocho años viendo cómo salir de acá o descubriendo qué podía hacer. Fue una época muy difícil.

Mi serĉis mian vojon dum multaj jaroj. Mia filino naskiĝis dum mia doktoreca kurso, kun stipendio de CONICET [organizo kiu subtenas antaŭenigon de scienco kaj teknologio en Argentino]. Poste, kiam mi finskribis mian doktoran disertacion, naskiĝis mia filo. Ne ekzistis retpoŝto, miaj gefiloj estis tre junaj, la enspezoj estis terure malgrandaj, oni ne aĉetadis fakajn revuojn kaj neniu vojaĝis por kunporti ilin el eksterlando. Pro tio, dum preskaŭ ok jaroj, mi pensadis kiel forlasi la landon aŭ malkovri kion mi povas fari. Estis tre malfacila epoko.

Kiujn aliajn barojn vi trovis dum via longa kariero? Ĉu vi pensas, ke tiuj baroj rilatis al aferoj pri identeco, kiel genro kaj nacieco?

El mayor obstáculo con el que me encontré, como descubrí años más tarde cuando logré viajar por primera vez a un centro de física teórica en Italia, fue el estar alejada de la información. Estando allí escuché muchas cosas acerca de la matemática que yo no sabía. Un día, sentada en uno de los imponentes auditorios que tiene el Centro Internazionale di Fisica Teórica de Triste, caí en la cuenta de que si yo hubiese tenido la información que estaba obteniendo allí, hubiese podido empezar a trabajar en algo específico antes. Por eso, el resto de mi vida me dediqué a pelear por la información. 

Luego hubieron otros obstáculos, pero yo no les di importancia. Jamás pensé, por ejemplo, que hubiera algo que los hombres pudieran hacer intelectualmente que las mujeres no. Recientemente recordé un episodio con un profesor y colega de la universidad en el que, al verme con mi hija de ocho o diez meses en la oficina, me dijo: “¿Usted tiene una hija? ¿Qué hace aquí trabajando? Usted tiene que ir a su casa y quedarse cuidando a su hija”. En ese momento, no le presté atención. Creo que si una piensa que hay algo que no puede hacer, entonces no va a poder hacerlo. 

La plej granda baro kiun mi trovis, kaj malkovris kiam mi unue vojaĝis al Italio kaj vizitis centron pri teoria fiziko, estis ne havi aliron al informoj. Tie, mi aŭskultis multajn aferojn pri matematiko, pri kiuj mi sciis nenion. Iun tagon, sidante en unu de la imponaj aŭditorioj de la Internacia Centro pri Teoria Fiziko en Triesto, mi pensis, ke se mi antaŭe havus la informojn kiujn mi ricevis tie, mi povintus komenci labori pri io specifa. Post tio, dum mia tuta vivo mi klopodis akiri informojn.

Estis ankaŭ aliaj baroj, sed mi ne zorgis pri ili. Mi neniam pensis, ekzemple, ke virinoj ne kapablas fari ion, kion intelekte faras viroj. Mi memoras okazon kiam profesoro kaj kolego en universitato vidis min kun mia ok- aŭ dek-monata filino en oficejo. Li diris: “Ĉu vi havas filinon? Kion vi faras ĉi tie laborante? Vi devas iri hejmen kaj zorgi pri via filino”. Mi ne atentis lin. Mi kredas, ke se iu pensas sin nekapabla, tiu ne kapablos fari.

Kio estas la matematiko por vi, kiel ĝi rilatas al la ĉiutaga vivo?

Hacer matemática es mucho más que contar o calcular, aunque ésto es importante. Es entender estructuras y entonces poder predecir. Es una disciplina en constante crecimiento y está presente en todo lo que nos rodea. Tal vez nos damos cuenta cuando estimamos o comparamos precios o cuando ampliamos o reducimos una receta de cocina, pero además nuestros teléfonos celulares, por ejemplo, están llenos de matemática para poder funcionar!

Matematikumi estas multe pli ol nombri aŭ kalkuli, kvankam tio gravas. Estas kompreni strukturojn kaj esti kapabla prognozi. Estas fako kiu konstante kreskas kaj ĝi estas en ĉio ĉirkaŭ ni. Ni eble vidas tion, kiam ni komparas prezojn, grandigas aŭ malgrandigas recepton, sed cetere niaj poŝtelefonoj, ekzemple, bezonas matematikon por funkcii!

Kion signifas por vi la premio “Por Virinoj en Sciencoj”, ricevita de la Fondaĵo L’Oréal kaj Unesko por Latinameriko kaj Karibio?

Yo sabía que me habían nominado, pero pensé que no tenía oportunidad de ganar porque la matemática no es algo muy popular. Cuando me llamaron quedé sorprendida, no era consciente de la trascendencia del premio. Para mí es una gran alegría personal y al mismo tiempo lo siento como un premio a la matemática porque ésta no suele ser una disciplina muy premiada. Pero, además, considero que es una excelente oportunidad para que con la publicidad que se genera con el premio, más chicas se enteren de que la matemática es para ellas, que está ligada a las emociones más de lo imaginan.

Mi sciis, ke mi estis nomumita, sed mi pensis, ke mi ne havis ŝancon gajni, ĉar matematiko ne estas populara afero. Kiam oni alvokis min, mi surpriziĝis, mi ne konsciis pri la graveco de la premio. Por mi estas granda persona ĝojo, kaj samtempe mi sentas ke ĝi estas premio por la matematiko, ĉar tiu fako ne ricevas multajn premiojn. Krome, mi pensas, ke estas bonega oportuno, ke per la publikeco de la premio pli da virinoj komprenu, ke matematiko estas por ili kaj, ke ĝi estas ligita al emocioj pli ol oni pensas.

Ĉu vi havas aliajn celojn? 

Tengo algunos problemas que me gustaría resolver. Afortunadamente la matemática es universal, más social de lo que comúnmente se cree, y eso me permite trabajar con mucha gente de Argentina y de otras partes del mundo. Interactuando con la gente es que surgen las ideas y el trabajo resulta más productivo. En definitiva, en la matemática, y en la vida en general, cuando se tiene un problema lo mejor es evitar darse la cabeza contra la pared una y otra vez, y en lugar de eso probar diferentes cosas para intentar resolverlo.

Estas kelkaj problemoj, kiujn mi ŝatus solvi. Feliĉe, matematiko estas universala, pli socia ol oni pensas, kaj tio permesas al mi labori kun pluraj homoj el Argentino kaj aliaj partoj de la mondo. Per interagado kun aliaj homoj ideoj estiĝas kaj la laboro pli bone funkcias. Finfine, en matematiko kaj en la vivo, kiam ni havas problemon estas pli bone ne daŭre bati frunton kontraŭ muron, sed anstataŭe, provi malsamajn vojojn por solvi ĝin.

Ĉu iu konsilo al aliaj esploristinoj aŭ virinoj kiuj volas esplori ekzaktajn sciencojn?

Mi consejo es que no se autocensuren, que si les gusta, que no lo duden y sigan su pasión.

Mia konsilo estas, ke oni ne timu. Se iu ŝatas ion, tiu ne hezitu kaj sekvu sian pasion.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.