- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kie estas la voĉoj de ujguroj de Centra Azio kaj Rusio?

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Freŝa Novaĵo, Homaj rajtoj, The Bridge
[1]

Tatara [2] aktivulo, membro de la Unio de Tatara Junularo “Azatlik”, tenanta afiŝon kun surskribo “Ni postulas haltigi la genocidon de la ujguroj en la Ĉina Popola Respubliko”, en la rusa, kaj alvokon subteni ĉinajn ujgurojn, en la tatara. La 21-an de junio 2021. Bildo [3] el Fejsbuko, uzita kun permeso.

Malgraŭ grandaj ujguraj [4] populacioj en Centra Azio kaj Rusio, tiuj komunumoj restas relative pasivaj je diskonigado de rompo de homaj rajtoj rilate al ujguroj en Ĉinio [5], kompare al siaj sametnanoj en okcidentaj landoj. Ĉu ili vere estas “pasivaj” kiel tion sugestas iuj komentantoj aŭ simple malpli videblaj? Ĉu tio estas kulturo-socia problemo, ĉar homrajta aktivismo en Rusio kaj Centra Azio ankoraŭ estas en transira stato, malsame ol en okcidentaj demokratioj? Ĉu tio estas politika problemo, kie malkaŝa aktivismo estas silentigata por plezurigi profitan ekonomian partneron? Aŭ ĉu tio ĉi okazas pro manko de scioj pri la problemo, pro ĝia malabunda priparolado en lokaj lingvoj?

Same kiel multaj aliaj etnaj minoritatoj en Ĉinio, ujguroj, tjurklingva islama etna komunumo el 12 milionoj da homoj, ekde la komenco de la 1990-aj jaroj ĉiam pli perdas sian juran kaj politikan statusojn kaj kulturon. Ekde la komenco de 2021 la mondo vidis dokumentitajn kazojn [6] de senprecedencaj rompoj de homaj rajtoj kaj malhomigado de tiu ĉi minoritato. Malgraŭ kondamnado fare de akademiuloj kaj defendantoj de homaj rajtoj, kaj malgraŭ sankcioj aplikitaj kontraŭ Ĉinio [7] fare de okcidentaj ŝtatoj, inkluzive de Eŭropa Unio [8], Britio [9], Kanado kaj Usono, la situacio ne pliboniĝas, sed fakte malboniĝas [10].

Ĉinio respondas per reciprokaj sankcioj [9] kaj ne multaj landoj povas elteni konfrontiĝon [11] kontraŭ la ekonomia giganto. Ekzemple iuj islamaj arabaj landoj [12], kiuj atendeble povus subteni ujgurojn kiel siajn islamajn “fratojn”, estas inverse inter tiuj, kiuj subtenas la ĉinan ŝtaton en problemoj rilataj al Ŝjinĝjiango [13] kaj eĉ deportas ujgurojn [14].

La aliaj “fratoj” pri kies subteno de ujguroj oni povus kalkuli, estas parencaj tjurkaj ŝtatoj kiel Turkio, Azerbajĝano kaj landoj en Centra Azio.

Ekster Ĉinio la plej alta koncentriĝo de ujguroj estas en Granda Centra Azio, kie laŭ oficiala statistiko ilia populacio atingas duonmilionon: estas laŭ raportoj 300 000 ujguroj en Kazaĥio [15], 50 000 en Kirgizio [16], 20 000 en Uzbekio [17] kaj ĉirkaŭ 10 000 en Turkio [18]. En okcidentaj landoj ujguraj komunumoj estas oble pli malgrandaj: ekzemple en Germanio [19] estas malpli ol 1000 ujguroj [20] kaj ĉirkaŭ 15 000 loĝas en Usono [20].

La pli etaj komunumoj de ujguroj en okcidentaj landoj estas tamen pli aktivaj. Neregistaraj organizaĵoj (NRO) kiel ekzemple la Monda Ujgura Kongreso [21] en Germanio kaj la Ujgura Tribunalo [22] en Britio estas pli konataj en la internacia areno.

Sofiya, reprezentanto de la Monda Ujgura Kongreso, diris al mi:

Mostly, we receive support from our own community, Uyghurs around the world. Turkish community has been also showing us a great amount of [moral] support for a long period of time.

Ĉefe ni ricevas subtenon de nia propra komunumo, ujguroj tra la mondo. Turka komunumo ankaŭ montras al ni grandan [moralan] subtenon dum longa periodo.

Informo el oficialaj fontoj ne prezentas la kompletan bildon, do mi afiŝis demandojn en sociaj retoj en diversaj tjurkaj grupoj kaj komunumoj, esplorante tjurkan subtenon de ujguroj.

Ujguraj NRO-j en Kazaĥio, Kirgizio kaj Rusio ankaŭ agnoskas la subtenon de la tjurkaj popoloj. Tamen turka komentanto en Fejsbuka paĝo notis ke kvankam Turkio donas pli grandan moralan subtenon al ujguroj ol aliaj landoj, ĝi estas malpli granda ol kiun ĝi donas al la Palestina ŝtato, referencante al la hejma aresto [23] de ujgura homrajta aktivulo dum la vizito de ĉinaj oficialuloj, kio estis pravigita de turkaj oficialuloj kadre de rimedoj kontraŭ KOVIM-19.

Ujgura diasporo en Kazaĥio [24] estas oble pli granda, kun pli ol 100 000 ujguroj [25] sole en la urbo Almato. Kelkaj kulturaj organizaĵoj funkcias en Kazaĥio, inkluzive de neformala asocio malantaŭ la Fejsbuka grupo “Ujguroj de la mondo [26]”. Ĝi estas ankaŭ engaĝita en socio-politika aktivado kaj organizas edukajn renkontiĝojn por studi la historion kaj realojn de ĉinaj ujguroj. Unu el la aktivuloj loĝantaj en Kazaĥio kaj intervjuita de mi priskribis iliajn aktivadojn surloke:

The Uyghurs here in Kazakhstan are trying to bypass the “Uyghur issue.” … Conferences or gatherings are not prohibited in Kazakhstan, but there are no official rallies or pickets; they are not supported at the official level. On the contrary, when something of this kind is planned, there is always communication with the state security. Therefore, it happens so that a picket is planned, but the Uyghurs are not there. <….>Uyghurs in Central Asia rely more on Uyghurs in Europe or the United States … where the Uyghur issue is openly discussed.

La ujguroj ĉi tie en Kazaĥio klopodas preterpasi la “ujguran problemon”… Konferencoj aŭ kunvenoj ne estas malpermesitaj en Kazaĥio, sed ne okazas oficialaj manifestacioj aŭ pikedoj; ili ne estas subtenataj en la oficiala nivelo. Kontraŭe, kiam io simila estas planita, ĉiam okazas komunikado kun la ŝtataj sekurecservoj. Do okazas, ke pikedo estas planita, sed mankas ujguroj tie… ujguroj en Centra Azio ĉefe esperas pri ujguroj en Eŭropo aŭ Usono… kie la ujgura problemo estas malkaŝe diskutata.

En Rusio kaj ŝtatoj de Centra Azio tamen la diskutoj ne estas malfermitaj kaj aŭtoritatoj foje [27] eĉ subtenas ĉinan politikon [28], simile al siaj arabaj kolegoj.

En siaj respondoj al mia afiŝo en sociaj retoj iuj uzantoj referencis al manko de informoj en oficialaj amaskomunikiloj, dum aliaj, kiel uzanto en la grupo We are Turkic/BİZ TÜRKLER [29], estis subtenemaj rilate integriĝon:

They, Uyghurs, shall integrate to the vertical and horizontal structures of their state – China, and stop being a source of Islamic extremism there. If not, then they should either leave their homeland, or be violently assimilated. Integration is better than assimilation…<…>

Ili, ujguroj, devas integriĝi en la vertikalajn kaj horizontalajn strukturojn de sia ŝtato – Ĉinio, kaj ĉesi esti fonto de islama ekstremismo tie. Se ne, ili devas forlasi sian patrujon aŭ esti perforte asimilitaj. Integriĝo estas pli bona ol asimilado…

En la grupo Turkic beauty/Tilde, Fikirde, İşte Birlik! [30], unu afiŝo alvokis al diskuto inter partoprenantoj el diversaj etnoj. Kelkaj substrekis la senaktivecon de ujguroj mem en la regiono de Centra Azio.

In Almaty Kazakhs are three months in a row picketing the General Consulate of PRC against tortures and camps in East Turkistan, however not even a single Uyghur has joined.

En Almato, kazaĥoj dum tri sinsekvaj monatoj pikedis la ĉefan konsulejon de ĈPR kontraŭ torturoj kaj tendaroj en Orienta Turkestano, tamen eĉ ne unu ujguro aliĝis.

Alia uzanto konsentis:

Uyghurs in Central Asia are very passive, for what concerns the Uyghurs historical homeland. They, it could be said, are indifferent to the problems of the genocide in XUAR.

Ujguroj en Centra Azio estas vere pasivaj pri ĉio rilata al la historia ujgura patrujo. Ili, oni povas diri, estas indiferentaj al la problemoj de la genocido en Ŝjinĝjiango [13].

Ujguraj aktivuloj en Kazaĥio kaj Kirgizio respondis simile, menciante la strategian partnerecon de siaj landoj kun Ĉinio, ĉinan lobion kaj la ujguran pozicion de etna minoritato aŭ eĉ diasporo en la regiono.

En intervjuo kiun mi faris kun Farĥat Ibragimov dum la Monda Ujgura Kongreso en Kirgizio, klariĝis iuj el la malfacilaĵoj en ĉi tiuj landoj:

There are, of course, also differences: when rallies or pickets are organized by ethnic Kazakhs in Kazakhstan or Kyrgyz in Kyrgyzstan, and when they are organized by national minorities, especially in support of the Chinese Uyghurs. A summons for interrogation, a fine, and even detention can arrive here. In addition, many of Uyghurs themselves are afraid both for their own lives and families and for their relatives in China.<…>

Estas kompreneble ankaŭ diferencoj: kiam manifestacioj aŭ pikedoj estas organizataj de etnaj kazaĥoj en Kazaĥio aŭ kirgizoj en Kirgizio, kaj kiam ili estas organizataj de etnaj minoritatoj, speciale subtene al la ĉinaj ujguroj. Povas veni alvoko por pridemandado, monpuno kaj eĉ malliberigo povas okazi. Aldone multaj ujguroj mem timas pri siaj propraj vivoj, familioj kaj parencoj en Ĉinio…

Ibragimov aldonis, ke plejparto de ujguroj perdis rilatojn kun siaj parencoj en Ŝjinĝjiango en 2016, kiam estis tro danĝere eĉ telefoni tien.

Rafkat Sadikov, el la rusia interregiona asocio Nacio-Kultura Asocio de Ujguroj [31] en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, konfirmis tiun ĉi vidpunkton kaj menciis la relative etan nombron de ujguroj en Rusio: 4000 en la tuta lando, ĉirkaŭ 400 en Moskva provinco kaj nur 182 en la tuta Moskvo.

Sadikov diris, ke en Rusio ujguroj kaj iliaj subtenantoj povas libere organizi kulturajn kaj edukajn eventojn kaj eĉ povas organizi kaj partopreni unupersonajn pikedojn [32] fronte al la ĉina ambasadejo, tamen pli grandaj eventoj ne estas bonvenaj.

…there is no oppression based on nationality in Russia. We live freely and organize events. There is rather a tacit ban on a political stance towards China. Russia does not welcome support for China's declared “separatism.” For Russia, China is a strategic partner. We understand [the] Russian position in relation to China. After all, a conflict with such an international partner can hurt the country's economy, and it will affect everyone …

…ne okazas reprezalioj surbaze de etneco en Rusio. Ni vivas libere kaj aranĝas eventojn. Ekzistas ĉefe neskribita malpermeso pri politika protesto kontraŭ Ĉinio. Rusio ne bonvenigas subtenon de tio, kion Ĉinio nomas “separismo”. Por Rusio, Ĉinio estas strategia partnero. Ni komprenas la rusian pozicion rilate Ĉinion. Finfine konflikto kun tia internacia partnero povas damaĝi la nacian ekonomion kaj tio influos ĉiujn…

Responde al demando pri la relativa senaktiveco de ujguraj komunumoj en la regiono, Sadikov diris:

[The] Uyghur’ issue for us is not the past or something distant. We are all worried not only for our relatives, but also for our compatriots; this is a sore point for us. And we are not silent, albeit through culture, or single pickets, we try to convey information to people, we talk about it wherever possible. True, our voices are not as audible as the voices of the Uyghurs in Germany, for example.

La ujgura problemo por ni estas ne la pasinteco aŭ io distanca. Ni ĉiuj maltrankvilas ne nur pri niaj parencoj, sed ankaŭ pri niaj sampatrujanoj; tio estas doloriga afero por ni. Kaj ni ne povas silenti, almenaŭ tra kulturo aŭ unupersonaj pikedoj ni klopodas liveri informon al homoj, ni parolas pri tio ĉie kie eblas. Estas vero ke niaj voĉoj estas ne tiom aŭdataj kiel la voĉoj de la ujguroj en Germanio ekzemple.

Meditante pri la limigoj rilate organizadon de sociaj kaj politikaj eventoj pri ujguraj aferoj, la kazaĥia aktivulo donis la pli grandan bildon:

The human rights activism is not important just for Uyghurs, but rather for others, in order to learn and avoid such a destiny.

La homrajta aktivismo estas grava ne nur por ujguroj, sed ankaŭ por aliaj, por lerni kaj eviti tian sorton.

Konsiderante la supre diritajn aferojn, la neaŭdebleco de centraziaj kaj rusiaj voĉoj ne ĉiam signifas silenton aŭ pasivecon, sed ĉefe mankon de informoj kaj pro tio la mankon de konsciiĝo.