Ukrainaj aktivuloj kaj rajtodefendantoj plu estas premataj, nova raporto emfazas

Ukraine Women's March 2019

Virina marŝo en Kievo, 2019. Foto de UN Women/Volodymyr Shuvayev ĉe Flickr, CC BY-NC 4.0.

En la jaroj, kiuj sekvis gravan civilan kaj politikan proteston, Ukrainio modeste progresis pri la batalo kontraŭ korupteco kaj la ciferecigo de registaraj servoj por la publiko, kvankam ne sen kelkaj faletoj laŭ la vojo. Malgraŭ tiuj ĉi sukcesoj, la statuso de la civilaj liberecoj kaj homaj rajtoj en la lando restas dubinda.

Nova observa raporto fare de ZMINA Human Rights Center fokusiĝas super persekutado de aktivuloj kaj homrajtaj defendantoj en la ŝtate kontrolata parto de Ukrainio. Ĝi registras la ĉefajn tendencojn kaj emfazas la plej elstarajn okazojn de premado super la civilan socion en januaro-marto 2021.

La raporto, preparita kunlabore kun la nederlanda Helsinki Committee kaj pagita de la Eŭropa Unio, konstatas la totalon de 30 okazoj de persekutoj pro civila aktiveco, kiuj okazis en la unua kvaronjaro, kompare al 26 en la sama periodo de la antaŭa jaro.

In the context of decentralization, mobilization of efforts in solidarity struggle with the consequences of the COVID-19 pandemic, socio-economic perturbations, the issue of persecution of activists and human rights defenders, as well as impunity for such persecution, becomes increasingly important for promoting and upholding human rights standards and protection of public interests.

En la kunteksto kiam la penoj kuniĝas solidarece en lukto kontraŭ la sekvoj de la pandemio de KOVIM-19, kiam estas gravaj soci-ekonomiaj perturboj, persekutado de aktivuloj kaj defendantoj de homaj rajtoj, kaj nepuniteco de la persekutantoj, iĝas ĉiam pli grava por antaŭenigi kaj konfirmi la homrajtajn normojn kaj protekti la interesojn de la socio.

types of persecution_zmina

Fizikaj atakoj, damaĝo al havaĵo kaj timigo estas inter la ĉefaj minacoj por aktivuloj en Ukrainio. Informgrafikaĵo de ZMINA, ekranfoto de la paĝaro zmina.ua.

Inter la okazaĵoj de la unuaj tri monatoj de 2021, la plej oftaj estis fizikaj atencoj, detruado aŭ difektado de havaĵoj apartenantaj al aktivuloj kaj provoj de timigado (po ses kazoj en ĉiu kategorio). Krome, ZMINA registris kvin kazojn de kalumniaj kampanjoj, tri provojn malhelpi pacan kunvenon, du okazaĵojn de juĝeja persekutado, unu kazon de malobservo de privateco kaj unu kazon de priserĉo sen laŭleĝa bazo.

Infographic showing the most risky activities for civil society in Ukraine.

Kiu agado estas la plej riska? Informgrafikaĵo de ZMINA, ekranfoto de la raporto ĉe zmina.ua.

La raporto notas kelkajn el la pli riskaj aktivecoj, pri kiuj la homrajtaj defendantoj estas persekutataj — estas kontraŭkorupta agado, GLATKI-plusaj rajtoj kaj virinaj rajtoj. ZMINA registris tri kazojn de turmentado en ĉiu kategorio, la aŭtoroj agnoskas, ke “malfacilas identigi unu aktivecon de aktivuloj kiel la plej riskan”, ĉar ofte la sama aktivulo okupiĝas pri kelkaj segmentoj. Po unu okazaĵo de persekutoj kontraŭ aktivuloj estis registritaj pro oponado de kontraŭleĝa konstruado, pro mediprotektado, pro subtenado de la rajtoj de pacientoj kaj pro la protektado de la rajtoj de ĵurnalistoj.

Ciferecaj minacoj

La raporto ankaŭ dokumentas kelkajn ciferecajn minacojn al civilaj aktivuloj kaj ĵurnalistoj. Digital Security Lab (Laboratorio pri cifereca sekureco), neprofitdona organizo pri ciferecaj rajtoj en Ukrainio, kiu sekvas tiajn okazaĵojn kaj provizas helpon al viktimoj, registris 25 apartajn okazaĵojn dum la unuaj tri monatoj de 2021: ses en januaro, dek du en februaro kaj sep en marto.

Membroj de la laboratorio registris 10 trompajn atakojn (unu el kiuj estis grandskala, efektivigita per Telegramo en januaro); sep ŝtelojn aŭ restarigojn de pasvortoj de aktivuloj; tri kazojn de interkapto de tekstmesaĝoj (ofte uzata maniero ĉirkaŭiri la „du-faktoran” aŭtentigon), du kazojn de kodrompo de retejoj kaj blokadon de enhavo aŭ portempa blokado de aliro al sociaj retoj. Kelkaj aktivuloj ankaŭ raportis pri tio, ke ili ricevis timigajn mesaĝojn aŭ minacojn tra ciferecaj kanaloj.

Kiu minacas ukrainajn aktivulojn?

La raporto de ZMINA skizas la kernajn tipojn de agantoj, kiuj malhelpas la laboron de civilaj aktivuloj kaj defendantoj de homaj rajtoj. Inter ili estas leĝfaristoj, kiuj porparolas leĝaron diskriminacian, ekzemple debatante aŭ pasante leĝon kiu estas diskriminacia kontraŭ civila socio, ekz., leĝopropono por egaligi advokatan laboron al lobiado, leĝopropono por enkonduki statuson de „eksterlanda agento” en la maniero kiel Rusio faris, aŭ leĝopropono kiu limigus la rajton je pacaj kunvenoj kaj la liberon de asocioj. Parto de kazoj en la raporto koncernas leĝan observigon kaj, speciale, la misproporcian reagon de polico al pacaj protestaj kunvenoj.

Estas krome multenombraj raportoj pri juĝa premado, nome enketoj kaj krimaj kazoj envolvantaj defendantojn de homaj rajtoj kaj civilajn aktivulojn, la kazojn iniciatis ŝtataj prokuroroj aŭ apartaj individuoj. Aliflanke, la esploristoj reliefigas la senpunecon de atakoj kontraŭ la defendantoj de homaj rajtoj: temas pri longedaŭraj enketoj de pluraj gravaj kazoj de atakoj kontraŭ aktivuloj (kiel Katerina Handzjuk [en] aŭ Irina Nozdrovska [en], ambaŭ perdis siajn vivojn), enketoj nesolvitaj dum jaroj.

Unu el la aŭtoroj de la raporto de ZMINA, Anastasia Moskviĉova, diris ĉe publika radio Hromadske Radio, ke senpuneco restas la ĉefa obstaklo en laboro de defendantoj de homaj rajtoj en Ukrainio.

At the moment more attention is being drawn to the attacks on activists, so this may be why the number of reports is growing. But the statistics are very disappointing.

Nun la atakoj kontraŭ aktivuloj altiras pli da atento, do tio ĉi eble estas la kaŭzo, kial la nombro de raportoj kreskis. Sed la statistiko estas tre seniluziiga.

Moskviĉova kredas, ke altigi la konscion pri la minacoj kaj malhelpado estas des pli grava afero, ĉar „la celo de persekutoj estas silentigi la aktivulojn kaj igi ilin forlasi la aktivadon”.

Legu la plej freŝan raporton de ZMINA plene ĉi tie.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.