- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

KOVIM-19, kiu jam atingis pli ol 55 milojn da indiĝenoj, mortigis la lastan batalantan ĵumaon

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj

La indiĝeno ricevis “fruan kuracadon” kun medikamentoj ne rekomenditaj de MOS / Foto: Gabriel Uchida/Amazônia Real

Ĉi tiu teksto estis verkita de Luciene Kaxinawá, origine publikigita en februaro 2021 kaj reeldonita ĉi tie en partnereco inter Global Voices kaj agentejo Amazônia Real [1]

“Nia patro multe batalis, li estis batalanto, kaj lian batalon ni daŭrigos”. Tio estis la mesaĝo de Borehá, Maitá kaj Mandeí pri la patro kaj indiĝena gvidanto Aruká Juma [2], kiu mortis pro KOVIM-19 la 19-an de februaro.

La familio kaj aliancanoj de la ĵumaa popolo taksas, ke Aruká estis inter 86 kaj 90 jarojn aĝa — oni ne konas la ekzaktan aĝon, ĉar li ne havis naskiĝatestilon. La teritorio de la ĵumaa popolo situas en la suda parto de la ŝtato Amazonio [3], en Brazilo, arbara areo sub forta senarbariga premo [4].

“COIAB kaj APIB avertis, ke la indiĝenaj popoloj kun lastatempa kontakto estas en ekstrema danĝero. La lasta plu viva homo de la ĵumaa popolo mortis. Denove la brazila registaro montriĝis krime neglekta kaj nekompetenta. La registaro murdis Aruká-n”, diris tiutempe noto subskribita de indiĝenaj organizoj kiel la Kunordigo de Indiĝenaj Organizoj de la Brazila Amazonio (COIAB), la Unuiĝo de la Indiĝenaj Popoloj de Brazilo (APIB) kaj la Observejo de Homaj Rajtoj de la Izolitaj Indiĝenaj Popoloj kaj kun Lastatempa Kontakto (OPI).

Ĝis la fino de majo 2021, laŭ la bulteno de COIAB [5], la pandemio atingis 152 indiĝenajn popolojn en la brazila Amazonio, kun 38 848 konfirmitaj kazoj kaj 946 registritaj mortoj. Nur en la ŝtato Amazonio okazis 9637 kazoj kaj 318 mortoj.

APIB [6] kalkulis pli ol 55 mil konfirmitajn kazojn kaj 1124 indiĝenajn mortojn tra la lando ĝis la 24-a de junio. Je la sama dato, la panelo de SESAI [7] (Speciala Sekretario pri Indiĝena Sano, ligita al la federacia registaro) registris pli ol 50 mil kazojn kaj 728 mortojn.

COIAB [5] sekvas la kazojn ekde la 19-a de marto 2020, kiam estis registrita la morto de boraria indiĝeno [8] en la ŝtato Parao [9]. SESAI tamen konsideras, kiel unuan indiĝenan morton pro Kovim-19 en la lando, tiun de 15-jara yanomamia knabo [10] la 9-an de aprilo 2020 en Rorajmo [11]. La du kazoj estis en ŝtatoj de la norda Brazilo.

La morto de Aruká pro akuta spira manko, rezultinta de la nova koronaviruso, okazis en kampanja hospitalo de Porto Velho, ĉefurbo de la ŝtato Rondonio [12], kiu limas kun Amazonio. La translokiĝo al alia ŝtato kaj ne al Manaŭso [13], ĉefurbo de Amazonio, ŝuldiĝis al la distanco inter la du areoj, konsiderante la geografian karakterizaĵon de la regiono.

Antaŭ ol esti translokita al lito de Intensflega Unuo (IFU), Aruká Juma ricevis en januaro tion, kio estis anoncita en Brazilo kiel “frua kuracado” kontraŭ Kovim-19, en hospitalo de Humaitá [14], en la sudo de la ŝtato Amazonio.

La medikamentoj, kiuj inkluzivas ivermektinon kaj azitromicinon, kuraĝigitajn de la registaro de prezidanto Jair Bolsonaro [15], estas konsiderataj neefikaj por la malsano, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La medikamento preskribita al Aruká, kiu havis hipertension, estis malkaŝita al la agentejo “Amazônia Real” de la Indiĝena Sanprizorgista Domo (Casai) de Humaitá, agentejo de la Sanministerio.

Membroj de la familio de Aruká estas konsiderataj kiel la lastaj postvivantoj de la ĵumaoj, etno de la lingva branĉo Tupi Kagwahiva, kiu inkluzivas ankaŭ aliajn popolojn, kiel la Uru-Eu-Wau-Wau, kun kiuj la filinoj de Aruká edziĝis por eviti la formorton de ĉi tiu popolo.

En sia junaĝo, Aruká atestis la plej grandan masakron, kiun suferis lia popolo, kiam li defendis la teritorion de la invado de kaŭĉukistoj  kaj nuksokomercistoj en la 1960-aj jaroj. La unuaj raportoj pri la ĵumaoj, jam en la 18-a jarcento, indikis, ke la popolo enhavis ĉirkaŭ 15 000 homojn.

Post sinsekvaj masakroj, ili estis reduktitaj al 100 en la 1940-aj jaroj. Ekde la 1960-aj jaroj, kun novaj atakoj de invadantoj, ili iom post iom reduktiĝis, ĝis preskaŭ formorti.

Fine de la 1990-aj jaroj, la komunum-estro sukcesis limi la teritorion [16], situantan en la komunumo Canutama, en suda Amazonio.

Batalo kontraŭ Kovim-19

Aruká Juma disvolvis simptomojn de Kovim-19 kune kun 12 aliaj familianoj, kiuj loĝis kun li en la indiĝena teritorio, komence de januaro. La 17-an de la sama monato li estis sendita al la hospitalo Sentinela, en la urbo Humaitá, najbara de Canutama, komencante serion da enhospitaligoj.

La 2-an de februaro, Aruká Juma malboniĝis [17], estis tubizita kaj devis esti translokita, ĉar la hospitalo, kie li estis — la dua dum lia enhospitaligado — ne havis liton de IFU. Mobilizado de publikaj agentejoj kaj organizaĵoj por la defendo de indiĝenaj popoloj estis aranĝita por savi lian vivon. Sed kvankam kondukita al la kampanja hospitalo en Porto Velho, li mortis.

Dum la tuta periodo de enhospitaligoj en januaro kaj februaro, la agentejo “Amazônia Real” petis medicinajn bultenojn pri la sanstato de Aruká Juma kaj informojn pri kiujn medikamentojn li ricevis.

Profesiulo de CASAI Humaitá, agentejo de la Speciala Sekretariejo por Indiĝena Sano, diris al la ĵurnalisto per Whatsapp, ke la indiĝena gvidanto ricevis medikamentojn kiel azitromicino, ivermektino kaj klorokino en la hospitalo Sentinela, en Humaitá.

Demandita por la raporto, membro de la Distrikta Indiĝena Konsilio de la Sanministerio, Aurélio Tenharim, diris, ke kiam li estis infektita de la viruso kaj havis Kovim-19, li ankaŭ ricevis “fruan kuracadon”, konfirmante la administradon de medikamentoj, inkluzive al la aĝa Jumao. “La saman medikamenton, kiun mi prenis, li ankaŭ prenis. La kuracisto preskribas tion tie [kiel fruan kuracadon]”, li diris.

La filinoj de Aruká Juma, Borehá, Maitá kaj Mandeí deklaras, ke ili ne estis informitaj pri la administrado de tiu kuracado, sen pruvita scienca efikeco, al la patro.

Sanokrizo

La 11-an de januaro, la tiama ministro pri sano, generalo Eduardo Pazuello [18], kiu forlasis sian postenon en marto, estis en Manaŭo kaj publike rekomendis [19] “fruan kuracadon” en la lanĉo de la strategia plano kontraŭ Kovim-19 en Amazonio.

Amazonio alfrontis la kolapson de la sansistemo [20], kun manko de IFU-litoj kaj oksigeno en hospitaloj.

“Ni ne plu diskutas ĉu tiu aŭ alia profesiulo konsentas. La federaciaj kaj regionaj sanaj konsilioj jam opiniis. La konsilioj favoras fruan kuracadon, klinikan diagnozon. Mi parolis persone,  per video, kun ĉiuj”, li diris tiutempe.

“La diagnozo estas farita de medicina profesiulo. Kuracado estas farita de medicina profesiulo. Kaj la orientiĝo estas frua. (…) Ĝi ne mortigos iun ajn, sed savos en kazo de Kovim”, li aldonis.

Pazuello estas enketita de la Federacia Supera Tribunalo [21] (STF) pro supozata senrespondeco en la sanitara krizo en Amazonio kaj pri la afero rekomendi kuracadon, kun rimedoj sen pruvita efikeco, tio estas unu el la tagordoj de la Senata Parlamenta Esplora Komitato [22], kiu analizas la konduton de la registaro de Bolsonaro dum la pandemio en Brazilo.

La raporto de “Amazônia Real” demandis la Municipan Sanan Sekretarion de Humaitá, respondecan pri la Hospitalo Sentinela kaj la Specialan Sekretarion pri Indiĝena Sano de la Ministerio pri Sano, por ke ili komentu pri la “frua kuracado” preskribita en la prizorgado de Aruká Juma, sed ne ricevis respondon.

SESAI sendis kondolencan noton per la Speciala Indiĝena Sanitara Distrikto (DSEI) de Porto Velho. “La DSEI faris ĉiujn eblajn paŝojn por zorgi pri la paciento kaj daŭre helpas la familion. (…) SESAI kaj DSEI de Porto Velho esprimas profundan bedaŭron pri la morto de ĉi tiu granda batalanto kaj gvidanto”, diras la teksto.

Funebro por Amoim (avo)

Historiistino Ivaneide Bandeira Cardozo, de la organizo Kanindé, kiu agadas kiel aliancano de la Uru-Eu-Wau-Wau kaj Juma, diris, ke la momento estas kritika por la sano de indiĝenaj popoloj de Amazonio.

Ŝi eksciis pri la morto de Aruká Juma dum ŝi sekvis la vakcinadon kontraŭ Kovim-19 de la homoj Uru-Eu-Wau-Wau en Rondonio.

“Vi bezonas kompreni la sanan situacion, kiun spertas la indiĝenaj homoj de Brazilo kaj Amazonio, kiu konsistas el intensa premo, intensa invado de ilaj landoj, kaj la malbona sana prizorgo”, ŝi diras.

La Federacia Publika Ministerio de Rondonio publikigis noton bedaŭrantan la morton de Aruká Juma. “Meze de la 1960-aj jaroj, la ĵumao-homoj preskaŭ formortis pro la masakroj, kiujn suferis la aliaj parencoj en antaŭaj jardekoj de kaŭĉukistoj, hakistoj kaj fiŝistoj en la teritorio, laŭborde de la rivero Assuã, en Canutama, Amazonio. Aruká estis unu el la postvivantoj de sia etno”, diras la teksto.

Funebro de batalanta Jumao

La entombigo de Aruká okazis la 18-an de februaro, en la vilaĝo Juma, urbo Canutama, suda Amazonio. Pluraj gvidantoj estis invititaj omaĝi la estron sur ponto, antaŭ ol la funebra procesio iris al la indiĝena teritorio ĵumaa.

Mandeí Juma, unu el la filinoj, diris al la ĵurnalisto, ke ĉiuj ornamoj, kiuj apartenis al la batalanto, estis enterigitaj kun li.

La plej aĝa filino de la gvidanto, Borehá Juma, diris, ke de nun ŝi intencas sekvi la paŝojn de sia patro. “Mi volas fariĝi kiel li nun por batali kiel mia patro. Mia patro estis vera batalanto. Li estis estro, mi estis estro kaj nun la dinastio finiĝis”, ŝi diras.

Aldone al la tri ĵumao-filinoj, Aruká lasis 14 nepojn, pranepojn, kaj filinon de rilato kun indiĝenino Uru-Eu-Wau-Wau. La nepoj de Aruká estas filoj de indiĝenaj homoj Uru-Eu-Wau-Wau (kies teritorio estas en Rondonio, kiu limas Amazonion), kun kiuj geedziĝis Borehá, Maitá kaj Mandeí. Per la patrolinia sistemo de ĉi tiuj popoloj, nepoj kaj infanoj ankaŭ fariĝis Uru-Eu. Aruká estis la lasta el sia popolo.