- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉu la murdo de Moïse alportos stabilecon al Haitio aŭ kaŭzos eĉ pli da ĥaoso?

Kategorioj: Karibio, Haitio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Freŝa Novaĵo, Juro, Politiko, Protesto
[1]

Jovenel Moïse kun kanada ĉefministro Justin Trudeau en Limo, Peruo. La 14-an de aprilo 2018. Foto [1] de la Ministerio pri eksteraj rilatoj de Peruo [2] ĉe Flickr, CC BY-SA 2.0 [3].

Lia prezidenta periodo estis tumulta, sed li postvivis tiom da krizoj [4], ke foje Jovenel Moïse [5] ŝajnis nevenkebla. Eble eĉ li mem ekkredis, ke li estas neelpostenigebla, malgraŭ la fakto, ke post 1986, en la erao post “Baby Doc [6]” nur du haitiaj prezidantoj — René Préval [7] inter la 7-a de februaro 1996 kaj la 7-a de februaro 2001 kaj Michel Martelly [8] inter majo 2011 kaj februaro 2016 — povis komplete servi siajn oficperiodojn.

En parolado en februaro 2021 Moïse fiere deklaris, ke li simbolas la finon de tiu ĉi ciklo, dum kiu prezidantoj estis elpostenigataj per ŝtatrenversoj aŭ politikaj murdoj. Lia mesaĝo anoncis, ke en la nova erao neniu povos enkarcerigi, ekzili aŭ murdi lin; ke haitiaj ŝtatestroj ne plu suferos tiajn tragikajn sortojn; li montris bravecon kiu instigis haitianojn doni al li ironian kromnomon “Apredye” aŭ “La dua post dio”:

Ĉirkaŭ la 1-a nokte la 7-an de julio tamen historio pruvis lian eraron en la plej brutala kaj nepardonebla maniero, kiam grupo da neidentigitaj individuoj [Ndlt: poste oni raportis pri kapto de tiuj dungomurdistoj, plejparto de kiuj estis kolombianoj] murdis Moïse [9] kaj pafvundis lian edzinon Martine Moïse en ilia domo en Pelerin, urborando de la ĉefurbo Portoprinco [10]. Ŝi estis enhospitaligita kaj oni planas [11] transporti ŝin per aviadilo [12] eksterlanden por kuracado.

Kiu kulpas?

La eksa ĉefministro de Moïse, Claude Joseph, konfirmis [13], ke la prezidanto estis murdita.

Nuntempe tamen estas malklare [14] kiu tenas la politikan povon en Haitio [15]. Nur du tagojn antaŭ sia murdo, Moïse nomumis sian sepan ĉefministron, do civitanoj estas konfuzitaj, ĉu la novnomumita Ariel Henry aŭ la foririnta provizora plenumanto de la devoj Claude Joseph nuntempe anstataŭos Moïse kiel ŝtatestro:

Mi nomumis civitanon Ariel Henry al la ĉefministra posteno. Li formos malferman registaron, kiu inkluzivos vivofortojn de la nacio, solvos ekstremajn problemojn de malsekureco kaj subtenos la PEK [la Provizoran Elektan Konsilion] en aranĝado de la ĝeneralaj elektoj kaj la referendumo.

Tamen Joseph okupis centran scenejon, nominte la murdon “abomena, malhumana kaj barbara ago [18]” kaj aldoninte, klopodante montri stabilecon al haitianoj kaj la mondo:

The country’s security situation is under the control of the National Police of Haiti and the Armed Forces of Haiti. Democracy and the republic will win.

La sekureca situacio en la lando estas sub kontrolo de la Nacia Polico de Haitio kaj de la Armitaj Fortoj de Haitio. Demokratio kaj la respubliko venkos.

Streĉa oficperiodo

Demokratio tamen ne aspektas venkanta dum sufiĉe longa tempo de la gvidado de Moïse. La 53-jara entreprenisto kiu iĝis politikisto estis ĉe la stirilo de Haitio ekde februaro 2017, post kiam lia antaŭulo Michel Martelly foriris, sekvante longan kaj kontestitan elektoprocezon.

Jam la sekvan jaron, en julio 2018 homoj iris surstraten por manifestacii kontraŭ kreskintaj prezoj de gaso kaj nutraĵoj. Publika angoro estis nutrata ankaŭ de akuzoj pri korupto [19] rilataj al engaĝiĝo de prezidanto Moïse en PetroCaribe [20], regiona energia iniciato gvidata de Venezuelo, kadre de kiu miliardoj da dolaroj laŭdire estis fiuzitaj.

En februaro 2019 — 33 jarojn post kiam la lando rompis feran mankapton de pli ol du jardekojn longa diktaturo — okazis grandskala socia manifestacio [21], kun civitanoj alvokintaj al “tabula rasa” (komenco ekde nulo).

Moïse tamen rifuzis foriri. Anstataŭe li establis komitaton [22] por faciligi dialogon kiel vojon trakti la profundiĝantan socio-ekonomian krizon en la lando. Li ŝanĝis kelkajn [23] ĉefministrojn [24] klopodante [25] stabiligi la nacion, sed liaj problemoj havis oble pli profundajn radikojn: enorma korupto kaj rezultinta el tio malstabileco, manko de publika fido al la Haitia Nacia Policio, kiu malsukcesis trakti [24] la problemon de armitaj bandoj, kaj la heredaĵo de ĉeestado de pacsoldatoj de Unuiĝintaj Nacioj, fuŝita [24] de seksperfortaj skandaloj kaj katastrofa eksplodo de ĥolero [26], kiu sekvis la detruegan tertremon en 2010.

En novembro 2019 inflacio altiĝis ĝis 20%, la lando estis ekde marto sen ratifita ĉefministro kaj perfortaj civitanaj manifestacioj blokis la landon por pli ol ok semajnoj, dum la alvokoj al la demisio de Moïse daŭris [27].

La haitia opozicio insistis, ke la oficperiodo de prezidento Moïse devus finiĝi la 7-an de februaro 2021, kvin jarojn post kiam Martelly eksiĝis, sed Moïse teniĝis — eĉ sur fono de raportoj [28] pri malsukcesinta atencokomploto ĉi-jare — dirante ke li havis unu plian jaron, ĉar li ne povis enposteniĝi ĝis 2017. La politika sakstrato kaŭzis, ke Moïse estis jam pli ol du jarojn reganta surbaze de ordono, ĉar Haitio ankoraŭ ne okazigis [29] parlamentajn balotojn.

Unua politika murdo ekde la erao de “Baby Doc”

La murdo okazis nur kvin monatojn post la parolado, en kiu prezidanto Moïse deklaris sian politikan nevundeblecon, markinte lin la unua prezidanto en moderna haitia historio, kiu estis murdita dum sia ofico, kvankam en la erao post Duvalier aliaj ŝtatestroj proksimis al tio.

Matene la 20-an de junio 1988 ekzemple Leslie Manigat, kiu estis ĵurigita de la haitiaj militistoj kvar monatojn pli frue, estis senceremonie forpelita de potenco [30] en sia privata rezidejo fare de militista potenculo Henri Namphy, sed oni permesis al li iri al ekzilo. Poste samjare, la 17-an de septembro, ribelintaj armeaj oficiroj arestis prezidanton Prosper Avril [31] dum ŝtatrenverso, kiu estis baldaŭ nuligita.

La 30-an de septembro 1991 Jean-Bertrand Aristide, la unua demokratie elektita prezidanto de Haitio, estis eksigita de militistoj [32]. Li ankaŭ ricevis eblecon foriri al Venezuelo kaj poste al Usono, kie li pasigis tri jarojn en ekzilo [32]. Li revenis al potenco [32] la 15-an de oktobro 1994 kadre de operaco Uphold Democracy [33] (Subteni Demokration), sekvanta la rezolucion 940 [34], aprobitan de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu taskigis plurnaciajn militfortojn restarigi la laŭleĝe elektitan prezidanton.

En februaro 2004 Aristide denove devis forlasi sian postenon [35] post esti elektita por la dua oficperiodo en decembro 2000. Aristide foriris por pasigi sep jarojn en ekzilo en Sud-Afriko antaŭ reveni al Haitio [36] en marto 2011.

Ĉu la morto de Moïse alportos pacon kaj evoluon?

Prezidanto Moïse surŝultrigis la tutan kulpon [27] de sia registaro pri la malebleco trakti la daŭrajn problemojn kiel malsekureco, malriĉeco, perforto de bandoj kaj struktura malegaleco. Lia reĝimo estas akuzita pri disvastigo de banda perforto [24] cele timigi siajn politikajn oponantojn kaj civilan socion de Haitio.

Nun lia morto povas montri, ĉu li estis nura pekokapro de ĉiuj problemoj de la lando. Ĉu historio pravigos lin montrante ke la realaj obstakloj survoje de ŝanĝoj kaj demokratio estas — kiel Moïse ŝatis ilin nomi — la “oligarĥoj” (la riĉa kaj ĉasema elito de la lando)? Nun la erao post-Moïse [37] baziĝas sur malcerteco kaj duboj.