- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kazaĥio celebras sian gvidanton per du pliaj statuoj

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kazaĥio, Civitanaj komunikiloj, Politiko, Regado

La inaŭguro de la statuo de Nazarbajev en Turkistano [1], Suda Kazaĥio [2]. Foto: Regiona registaro de Turkistano [3].

Veturante el la ĵus konstruita flughaveno de Turkistano [1] [eo] al la urbocentro, tra la sekaj ebenaĵoj en Suda Kazaĥio [2] [eo], oni rimarkas sennombrajn reklamtabulegojn kun bonvenigaj signoj kaj ikonaj bildoj de la antikva Silka Vojo [4] [eo]. Post ĉiuj du aŭ tri reklamtabulegoj aperas unu kun portreto de la gvidanto de la lando kaj liaj citaĵoj en la kazaĥa [5] [eo].

Potenciale ŝoke por turistoj unuafoje venintaj al Kazaĥio estas ke la gvidanto sur la portreto estas ne la nuna prezidento Kasimĵomart Tokajev [6], sed lia antaŭulo Nursultan Nazarbajev [7].

La 5-an de julio, la tagon antaŭ lia 81-a naskiĝtago, bronza statuo [3] de Nazarbajev estis inaŭgurita en la centro de la urbo. Samtempe en la ĉefurbo Nursultano [8] Tokajev inaŭguris alian statuon [9] de Nazarbajev, montrante kiom ĉiepenetra [10] kaj neŝanceligebla [11] estas la kulto de personeco de la tiel nomata “Gvidanto de la Nacio” aŭ Jelbasi, kiu regis la landon dum tri jardekoj.

Tokajev inaŭguras novan bronzan statuon de Nazarbajev en la ĉefurbo Nursultano. Foto: la retejo de la prezidento de Kazaĥio Akorda.kz [9]

Turkistano, grandparte same kiel Nursultano, estis reformita, rekonstruita kaj vastigita sub estrado kaj superrigardado de Nazarbajev.

Post kiam la ĉefurbo estis translokita de la suda urbo Almato [12] al la norda urbo Celinograd, la nova sidejo de la registaro estis alinomita je Astano [nuntempe Nursultano [8], ndlr]. Ĝia urba evoluo inkluzivis brilajn novajn konstruaĵojn kaj tute novan ekspansion al la maldekstra bordo de la rivero Jesil. En marto 2019, la tagon post neatendita demisio [13] de Nazarbajev, la provizora prezidento Tokajev deklaris ke Astano estos renomata Nursultano omaĝe al la eksa prezidento.

En Turkistano la loka loĝantaro jam en majo malkontente ricevis la novaĵojn pri la starigo de nova monumento celebranta Nazarbajev. Onidiroj [14] pri la konstruado de nova bronza statuo [15] de la eksa prezidento aperis en interretaj amaskomunikiloj.

Aldone, la 25-an de majo Bilal Çakıcı, vic-direktoro de la Internacia Organizaĵo de Tjurka Kulturo, diris en publika deklaro [14] ke la heredaĵo de Jelbasi devas esti celebrata en Turkistano, lastatempe nomita [16] “la spirita ĉefurbo de la tjurka mondo”.

I propose to erect in the center of the spiritual capital of the Turkic world, in the city of Turkistan, a monument to the person who initiated the revival of the city, as well as made an invaluable contribution to the implementation of the idea of ​​Turkic integration: Nursultan Abishevich Nazarbayev.

Mi proponas starigi en la centro de la spirita ĉefurbo de la tjurka mondo, en la urbo Turkistano, monumenton dediĉitan al la persono kiu iniciatis la revivigon de la urbo, kaj faris netakseblan kontribuon al la realigo de la ideo de tjurka integriĝo: Nursultan Abiŝeviĉ Nazarbajev.

Kiel tio ofte okazas, Nazarbajev publike diris [17], ke li preferas agojn kiuj prosperigos la popolon ol la monumentojn.

“Ĉi-jare Kazaĥio celebras la 30-an datrevenon de sia sendependeco. Kaj la ĉefa donaco por ni ĉiuj devus esti ne monumentoj aŭ alinomoj, sed altkvalita efektivigo de sistemaj paŝoj celantaj konservi unuecon, stabilecon, garantiantaj la bonfarton kaj prosperon de nia popolo” citis liajn vortojn lia gazetarservo.

Pasintece Nazarbajev akceptis nur doni sian nomon al la okcidentstila universitato, kiu estis malfermita en la ĉefurbo en 2010, laŭ lia gazetara servo.

“Jelbasi ne subtenas tiun ĉi ideon, nek aliajn en la pasinteco… Nursultan Abiŝeviĉ jam plurfoje diris ke li ne bezonas tiajn signojn de atento… La sola fojo en historio, kiam li konsentis doni sian nomon al novaj projektoj estis universitato kaj intelektaj lernejoj” diris Ajdos Ukibaj, lia gazetara sekretario.

Dum vizito en majo Nazarbajev deklaris [18] pri la rapida evoluo de Turkistano, dirinte ke ĝi kreskas pli rapide ol la ĉefurbo.

I dreamed of reviving the city in the year of the 1500th anniversary of Turkestan. Not even three years have passed since the creation of the Turkestan region and we built 257 [projects]. No one will forget the work done to build the capital. The revival of the city of Turkistan is also an unforgettable event.

Mi revas revivigi la urbon en la jaro de la 1500-a datreveno de Turkistano. Eĉ ne tri jaroj pasis ekde la kreado de la Turkistana provinco [2] [Ndlt: ĝis 2018 ĝi nomiĝis Suda Kazaĥio] kaj ni konstruis 257 [projektojn]. Neniu forgesos la laboron faritan dum la konstruado de la ĉefurbo. La revivigo de la urbo Turkistano estas same neforgesebla evento.

La rapideco de la evoluo tamen ne garantias la kvaliton de la konstruado, kiel notis loĝantoj post vidi fali partojn de la muroj de la nova komplekso Karavanserajo.

La kritikismo estis forpuŝita de la provinca guberniestro Umirzak Ŝukejev kiel malkonvena.

Lastjare la pandemio de KOVIM-19 nuligis planojn pri grandioza festo omaĝe al la 80-a naskiĝtago de Nazarbajev. Ĉi-jare la centra kaj regiona burokrataroj ŝajne rekompencis tion per du statuoj.

Kazaĥio, mallonge dirite, estas ĉiam pli Nazarbajev-lando. Li asertas ke li konstruigis plejparton de ĉio ĉi ekde nulo.

“Nun oni veturas kvazaŭ en komplete alia mondo, en alia urbo, kiu antaŭe ne ekzistis” diris [19] Nazarbajev pri la urbo Turkistano. Sed li povus diri tion pri iu ajn el la urboj kun stratoj Nazarbajev, flughaveno Nazarbajev aŭ universitato Nazarbajev.