- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Romaaj muzikistoj diskutas pri inkluzivigo en pli larĝa ĉeĥa komunumo

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Ĉeĥio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Muziko

Romaa muzika grupo, Bengas. Foto de Jiří Bernovský, uzata kun permeso, donita de Migel Milan Horvát.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla krom tiuj, kiuj estas en Esperanto [eo]

Dum romaoj [1] estas la plej granda etna malplimulto en Ĉeĥio [2] [eo], konsistigante ĉirkaŭ 2,2 procentojn de la loĝantaro, ili estas konsiderataj unu el la plej stigmatizitaj kaj diskriminaciitaj malplimultoj en Ĉeĥio. Sed eĉ kun la diskriminacio kaj nepravigeblaj stereotipoj, la romaoj [1] [eo] daŭre havas grandegan socian efikon kaj estas ekstreme elstaraj en la muzika sceno de Ĉeĥio.

Ĉi tiu aŭtoro konversaciis kun reprezentantoj de la romaa muzika komunumo de Ĉeĥio pri la antaŭjuĝo kaj diskriminacio kiujn ili alfrontas, la plej freŝaj novaĵoj pri romaa subpremo kaj la senlima naturo de muziko.

Romaa minoritato kaj ilia socia ekskludo

Diskriminacio kontraŭ romaoj estis alportita al la avangardo pasintmonate post kiam romaa viro  [3]estis mortigita de la polico la 19-an de de junio. La morto deĉenigis ondon de tumultoj kaj manifestacioj en la romaa komunumo, kaj iuj  [3]romaaj amaskomunikiloj [4] komparis la konflikton kun la murdo de George Floyd [5] en Usono. Kvankam la ĉeĥaj tribunaloj opiniis, ke la polico ne respondecas pri la morto de la viro, la kazo atentigis pri streĉoj inter la ĉeĥa plimulto kaj la romaa nacia kaj etna malplimulto.

Ĉi tiuj streĉoj estas nenio nova, precipe se temas pri la socia kaj kultura dinamiko de Ĉeĥio. Ekzemple, la  Konsilio de Eŭropo (KDE) lastatempe rimarkis, ke multaj eŭropaj lernejaj programoj malsukcesas agnoski la romaojn en siaj instruplanoj kaj multaj historiaj rakontoj rilataj al la romaoj estas neobjektivaj aŭ nekompletaj [6] kaj fariĝis stereotipado.

En sia raporto pri 2020 [7], KDE rekomendis Ĉeĥion trakti la daŭrajn diskriminaciojn kaj antaŭjuĝojn kontraŭ la romaoj enmetante ilian historion en lernejajn lernolibrojn kaj pritraktante la aferon de propagando kaj falsaj informoj pri romaoj en Interreto kaj sociaj retejoj [8] [eo]. Ili ankaŭ avertis Ĉeĥion [9] pri la manko de progreso en ĝiaj romalingvaj [10] [eo] programoj, kie elementaj lernejoj kaj mezlernejoj devas oferti romalingvajn klasojn. Ĉi tiuj iniciatoj estas parto de 20-jara plano por protekti romaojn kaj vojaĝantojn [11] kaj batali kontraŭ rasismo, maltoleremo kaj socia ekskludo.

Rezultoj de enketo en junio 2021 montris, ke 70 procentoj de respondantoj en Ĉeĥio esprimis malsimpation al romaoj. [12]

Romaaj muzikistoj kaj ilia socia inkluzivigo

Romaa muzikgrupo Kale. Foto uzata kun permeso, donita de Emil “Pupa” Miko.

Malgraŭ la malpopulareco kaj socia ekskludo de romaoj kiel popolo, plejmulto de la publika opinio konsideras ilin tre muzika nacio.

Migel Milan Horvát, de la [muzika] grupo Bengas [13] klarigas:

We are six musicians. We have no problem with fusion, the whole family plays some instrument. We play not only Romani-Gypsy folklore, but also a lot of Latin music, Balkan music (Kusturica or Bregovič), Russian Gypsy music, Polish songs, funk, soul, and of course such evergreens as Bésame Mucho [14].

Ni estas ses muzikistoj. Ni havas neniun problemon kun diverseco, la tuta familio ludas iun instrumenton. Ni ludas ne nur roma-ciganan folkloron, sed ankaŭ multe da latina muziko, balkana muziko (Kusturica aŭ Bregovič), ruso-cigana muziko, polaj kantoj, funko, soulo, kaj kompreneble la por ĉiame popularaj kantoj kiel Bésame Mucho. [14]

Romaa muziko estas plej ŝatata de la ĝenerala publiko, kaj mondfamaj ĉeĥaj klasikaj komponistoj kiel Karel Bendl [15] aŭ Antonín Dvořák [16] ofte inkluzivis romaajn melodiojn en siaj verkoj. En la lastaj jaroj romaa muziko troveblas en preskaŭ ĉiu radiostacio, pro la populareco de la franca Gypsy Kings [17] aŭ la ĉeĥo-usona grupo N.O.H.A. [18], famaj pro sia romaa-latina stilo.

En la ĉeĥa popmuzika sceno, ekzistas sufiĉe granda nombro da romaaj muzikistoj, sed ili plejparte kantas ĉeftendencajn melodiojn.

Horvát klarigas:

Czechs are a rock nation. Chinaski, Kabát — these are the leading Czech musicians, which is listened to by almost every Czech. Jan Bendig, musician of Roma origin, is probably the only one who has established himself out of many Roma people.

Ĉeĥoj estas roka nacio. Chinaski [19], Kabát [20] — ĉi tiuj estas la gvidaj ĉeĥaj muzikistoj, kiujn aŭskultas preskaŭ ĉiuj ĉeĥoj. Jan Bendig, muzikisto de romaa origino, estas probable la sola, kiu elstarigis sin ekster la romaa popolo.

Emil “Pupa” Miko, romaa muzikisto kaj longdaŭra membro de la grupoj Věra Bílá [21] kaj Kale [22] malkonsentas:

…on the Czech scene you can hear and see musicians of Roma origin, but they do not sing Roma music, but they rather are musically assimilated with Czech music or taste.

… sur la ĉeĥa scenejo vi povas aŭdi kaj vidi muzikistojn de romaa origino, sed ili ne ludas romaan muzikon, sed prefere estas muzike asimilitaj kun ĉeĥa muziko aŭ gusto.

Dum koncertaj festivaloj tra la lando ofte prezentas romaajn aŭ ciganajn muzikistojn, ili ne estas inkluzivigitaj en multaj ĉeftendencaj amaskomunikilaj kanaloj.

Miko pripensis la aferon:

We have been officially playing since 1996, when we released our first CD. Since then, we have played not only in the Czech Republic but also abroad, we have toured 36-37 countries. We play our universal music, it's Roma music, positive, dance, that everyone likes.

Czechs perceive our songs positively, they even sing our songs along with us in our concerts…

However, when we tried to promote our music on radio, even through commercial channels, they refused to play “black music”, due the fear of losing their listeners… In fact, since then did not changed much, they play old songs, for example of Antonin Gondola, or our old songs only if there is some “great” occasion.

Ni oficiale ludas ekde 1996, kiam ni eldonis nian unuan KD. De tiam ni ludis ne nur en la Ĉeĥa Respubliko, sed ankaŭ eksterlande, ni turneis en 36-37 landoj. Ni ludas nian universalan muzikon, ĝi estas romaa muziko, pozitiva, danca, kiun ĉiuj ŝatas.

Ĉeĥoj perceptas niajn kantojn pozitive, ili eĉ kantas niajn kantojn kune kun ni dum niaj koncertoj…

Tamen, kiam ni provis reklami nian muzikon en radio, eĉ per komercaj kanaloj, ili rifuzis ludi “nigran muzikon”, pro la timo perdi siajn aŭskultantojn… Fakte, ekde tiam ne multo ŝanĝiĝis, ili aŭdigas malnovajn kantojn, kiel ekzemple tiuj de Antonin Gondola [23], aŭ niajn malnovajn kantojn nur se estas iu “bonega” okazo.

Horvát esprimis similan opinion:

The Roma are a musical nation, we have a musical tradition for centuries… Our group is called Bengas, translated from Romani as “devils”, since we play such energetic things and as fast as devils…

Czech people invite us a lot, but privately, to their celebrations. We also play a lot at festivals. The Czechs like the way we play, it won't take even 5 minutes before someone dances. Although, we are called as the “band on which you dance”, however, on the Czech market, in larger scale it is hard to get, and I know it is on the basis of the nationality. Couple of times we were giving an interview to the Czech TV and radio, but none released our music, and they didn't want to promote us in any way…

La romaoj estas muzika nacio, ni havas muzikan tradicion dum jarcentoj… Nia grupo nomiĝas Bengas, kio tradukeblas el la romaa kiel “diabloj”, ĉar ni ludas tiel energiajn aferojn kaj tiel rapide kiel diabloj…

Ĉeĥoj nin multe invitas, sed private, al siaj festoj. Ni ankaŭ multe ludas ĉe festivaloj. Ĉeĥoj ŝatas nian ludadon, ne pasas 5 minutoj antaŭ ol iu ekdancas. Kvankam ni estas nomataj la “grupo kun kiu vi dancas”, tamen sur la ĉeĥa merkato, en pli granda skalo estas malfacile, kaj mi scias, ke temas pri nacieco. Kelkfoje ni estis intervjuitaj de ĉeĥa televido kaj radio, sed neniu eldonis nian muzikon, kaj ili neniel volis antaŭenigi nin…

Ambaŭ traktas la temon de tia fenomeno kiel Cigana Monda Muziko, rimarkante, ke la lastatempa pinto de akcepto kaj agnosko de romaa muziko en Ĉeĥio estis ĉirkaŭ 2004, kio estis ligita al la mondfama grupo Gypsy Kings kiu vizitis la landon.

Horvát memoris, ke lia grupo koncertis kiel malfermanta akto en la koncerto de Gypsy Kings en la areno T-Mobile en Prago:

We also travel a lot in Europe. There are only 4–5 of us such Roma bands that travel around Europe. We lived in France for a while. Although, we try to avoid the negative thoughts, but when we compare the attitude, in Czechia, at the official level, there is a different relationship with the Roma than, for example, in France or even in neighboring Slovakia. Privately, Czechs, individuals, love us. But political discourse does not always benefit society.

Ni ankaŭ multe vojaĝas en Eŭropo. Estas nur 4–5 niaj romaaj grupoj, kiuj vojaĝas tra Eŭropo. Ni loĝis en Francio iom da tempo. Kvankam ni provas eviti la negativajn pensojn, kiam ni komparas la sintenon en Ĉeĥio je la oficiala nivelo, ekzistas malsama rilato al la romaoj ol ekzemple en Francio aŭ eĉ en la najbara Slovakio. Private, ĉe ĉeĥoj, individuoj, amas nin. Sed politika diskurso ne ĉiam estas utila por la socio.

Dum ambaŭ muzikistoj kundividis plejparte pozitivajn spertojn pri akcepto de la ĉeĥa popolo individue, ili ambaŭ konsentas, ke sur pli vasta nivelo ekzistas diskriminacio, inkluzive de amaskomunikilaj diskriminacioj, antaŭjuĝoj, kaj malfacileco trovi loĝejon por si mem aŭ laboron por parencoj.

Demandite, kion romaaj muzikistoj bezonas por havi egalecon en Ĉeĥio, Emil “Pupa” Miko respondis:

I think it would take time to change that mood, the mentality and the way people with different skin colors are perceived, as it is in the USA now.

Mi pensas, ke necesus tempo por ŝanĝi tiun publikan opinion, la pensmanieron kaj la manieron percepti homojn kun malsamaj haŭtkoloroj, kiel nun en Usono.

Migel Milan Horvát finis:

I believe, the future is in the hands of children… What I am most interested in, when we play, is the reactions of the children. If the child is interested in something, it is immediately recognizable. Adults can lie, but children will not. I know that. We played for over 10 years in orphanages. Plus, we're all in the band around 50 years old now. It is important to stay positive, and Roma music is positive.

Mi kredas, ke la estonteco estas en la manoj de infanoj… Kio plej interesas min, kiam ni ludas, estas la reagoj de la infanoj. Se la infano interesiĝas pri io, tio tuj rekoneblas. Plenkreskuloj povas mensogi, sed infanoj ne. Mi scias tion. Ni ludis pli ol 10 jarojn en orfejoj. Krome ni ĉiuj en la grupo jam estas ĉirkaŭ 50-jaraĝaj nun. Gravas resti pozitiva, kaj romaa muziko estas pozitiva.