- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Por savi sian ekonomion, ĉu Tunizio povas reformi sian grandegan publikan sektoron?

Kategorioj: Tunizio, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Internaciaj rilatoj, Laboro, Politiko, Regado, The Bridge

Registaraj konstruaĵoj en la urbo Tunizo [1] [eo]. Foto de Amy Keus [2] en Vikimedio [3] (CC BY-SA 2.0 [4]).

La dungado de publikaj laboristoj kreskis amase en Tunizio [5] [eo] ekde la revolucio [6] de 2011. Nun, la ekonomia recesio kondukas la landon al reformo kiu provas redukti publikajn elspezojn.

La ekonomio de Tunizio jam estis en malbona stato post jardekoj da malaltaj salajroj kaj alta senlaboreco, kiuj estis la radikoj de la “Jasmina Revolucio [7]“. La pandemio de KOVIM-19 [8] plimalbonigis la aferojn, pliigis senlaborecon kaj profundigis la krizon. Ŝarĝita de ŝuldo, la tunizia registaro nun turnas sin al la Internacia Mona Fonduso [9] (IMF) por financa helpo je 4 milionoj da usonaj dolaroj. Laŭ la ĉefministro Hichem Mechichi, ĉi tiu estas la “lasta ŝanco [10]” savi la ekonomion de la lando, sed ĝi dependas de Tunizio reformanta sian ekonomion kaj reduktanta salajrojn kaj subvenciojn en publika sektoro.

Ofte, okcidentaj registaroj aklamas Tunizion kiel la sukcesan ekzemplon de la Araba Printempo [11], sed la stato de ĝiaj financoj minacas la politikan transiron al demokratio. La lando havas akumulitan kronikan deficiton taksitan je 11,5% de malneta enlanda produkto (MEP) kaj publikan ŝuldon je 90% de MEP [12] [eo]. La pago de publikaj salajroj konsistigas pli ol duonon de la ŝtataj elspezoj kaj estas unu el la plej grandaj en la mondo, kompare kun la grandeco de la tunizia ekonomio, laŭ studo de IMF [13].

La alta prezo de “socia paco”

La nombro da publikaj laboristoj kreskis eksponente preskaŭ duobliĝante ekde la revolucio. Unu post alia, sinsekvaj registaroj uzas publikajn laborpostenojn por trankviligi publikan malkontenton. “Laboro, libereco kaj digno” estis senĉesaj postuloj de tuniziaj junuloj, frustritaj de vasta koruptado kaj manko de ŝancoj. La rajto labori kun digno kaj ricevi justan salajron estas enmetita en la Konstitucion [14], kaj diversaj registaroj estis premataj krei laborpostenojn. Sen solida ekonomika plano kaj bonfarta ŝtato, homoj estis dungitaj al publika servo ne pro neceso, sed kiel respondo al protestoj postulantaj laborpostenojn kaj socian justecon. Kamel Ayadi, eksa ministro pri publika sektoro, diris ke registaroj dungis homojn por aĉeti “socian pacon [15]“. Strataj protestoj de senlaboraj junuloj tra la lando, postulantaj sian “rajton al disvolviĝo kaj laboro” en Kassrine [16], Tataouine [17] kaj aliaj urboj rezultigis promesojn de publika dungado. Ĉi tio kulminis en 2020, kiam post monatoj da protestoj [18] de tuniziaj diplomiĝintoj, la Parlamento aprobis leĝon garantiante ke tiuj kiuj estas senlabore almenaŭ jardekon devas esti dungitaj de la publika sektoro, kvankam ne estas klare kiel ĉi tiuj rimedoj estos efektivigitaj, aŭ ĉu ili estos efektivigitaj entute.

Krom respondi al la postulo pri laborpostenoj, dungado en publika sektoro ankaŭ estis uzata pro aliaj partiaj politikaj motivoj. Multaj estis akuzitaj, precipe la islamisma partio Ennahda, ke ili amase varbis siajn subtenantojn kaj lojalulojn por certigi sian firmiĝon en potenco. Sub la antaŭa reĝimo de Zine El-Abidine Ben Ali, islamistoj estis la ĉefa opozicio, ili estis procesitaj kaj malhelpitaj aliri al potenco. Post jardekoj da subpremado, la nova gvidantaro post la revolucio konsideras publikajn poziciojn kiel nur justan riparon kaj kompenson pro la ekskludo en la pasinteco. La plej granda kresko de publika kontraktado okazis dum la registaro de la alianco “Troika [19]” inter 2011 kaj 2014, gvidata de Ennahda. Laŭ la Tunizia Sindikato de Publikaj Servoj kaj Neŭtrala Administracio [20], “90% de nomumoj en la publika sektoro dum regado de la Troika estis faritaj pro partiaj, regionaj aŭ familiaj kialoj”. Ambasadoroj kaj konsuloj, regantoj, magistratoj kaj administrantoj en strategiaj linioj kiel amaskomunikiloj, sekureco kaj informa teknologio estis dungitaj de subtenantoj [21], laŭdire. En 2012, ankaŭ estis aprobita polemika leĝo pri amnestio kiu donis laborojn en publika sektoro [21] al pli ol 7000 homoj vunditaj dum la revolucio, kiel kompenson kaj rekonon de ilia ofero.

En intervjuo kun la juna inĝeniero Mohamed*, li diris al mi “Sinsekvaj politikistoj kontribuis al profundigo de koruptado. Ili igis la registaron malfunkcia mamuto ne kapabla plenumi siajn kernajn funkciojn. Ĉi tiuj mallongvidaj popolismaj rimedoj estas recepto por katastrofo”.

Malfunkcio de publikaj servoj kaj pliigitaj salajroj

Sub premo de la potenca Tunizia Ĝenerala Laborista Unio [22] [eo], la nekontrolita kresko de la kvanto da ŝtatoficistoj estis akompanata de kresko de salajroj. Laŭ studo [23] de la Nacia Instituto de Statistiko, salajroj kreskis je 23,18% inter 2011 kaj 2015, kaj la plej granda kresko okazis dum la regado de la Troika en 2013. Ĉi tiu kombinaĵo kaŭzis akran kreskon de la publika elspezo por salajroj en jam strikta ŝtata buĝeto. Tamen, la kresko de dungitoj kaj salajroj ne transformiĝis je pli bona agado, sed tute male. Plej multaj publikaj servoj (edukado, sano, sekureco, ktp.) malboniĝis. La privata sektoro plenigas la malplenon per la florado de privataj lernejoj kaj hospitaloj je prezo kiun plej multaj tunizianoj ne povas pagi.

“Ĉi tiuj dek jaroj post la revolucio, romantikigita de la Okcidento, firmiĝis por ni kiel pli da mizero kaj kunekzistado kun la fiasko de la ŝtataj institucioj. Ni havis bonegajn servojn. Sed nun, ĉiutage io fuŝiĝas. Bazaj servoj, kiel akvo, nun estas tro malbonkvalitaj por trinki. Ni aĉetas botelan akvon. Tansportado estas ŝtopita kaj danĝera. Lernejoj kaj hospitaloj tiel malboniĝis ke ni devas iri al la privata sektoro. Sed kiu povas pagi?” diris al mi amare Salwa*, emerita ŝtatoficisto.

La plej grava afero estas ne la grandeco sed la agado de la administrado. Ĉar ĝi ne baziĝas sur bezonoj, kompetentecoj kaj meritoj, la produktiveco kaj efikeco falis. En 2015, studo de la Tunizia Asocio por Lukti Kontraŭ Korupteco konkludis ke absentismo [24] en la publika sektoro estas alarme alta kaj ke oficialuloj efektive laboris averaĝe nur ok minutojn tage. Tunizianoj perdis fidon al publikaj institucioj. Nacia konsultado [25] de la Nacia Instanco kontraŭ Korupto en 2020 montris ke 87,2% de tunizianoj opinias ke korupto serioze pliiĝis kaj 28,5% deklaris ke ili spertis almenaŭ unu koruptan situacion en 2020.

La plimulto de la politika klaso kaj civitanoj konsentas, ke la publika sektoro estas nedaŭrigebla kaj bezonas urĝan reformadon. Estis multaj provoj pri reformado, sed sen reala progreso. Kiel en aliaj sektoroj, Tunizio malrapide ekagis, prokrastis aŭ faris unu paŝon antaŭen kaj du malantaŭen por la profito de kelkaj, malhelpante ŝanĝon koste de la plimulto. Internaciaj donacantoj kontribuis al ĉi tiu ekonomia malhaŭso, instigante Tunizion urĝe peti savprunton de la IMF. En malstabila regiono kaj lando ĉe la sojlo de Eŭropo, donacaj prioritatoj estis plifirmigi la demokratian transiron, eĉ se por tio necesis konservi malfukcian kaj malsukcesan ekonomian sistemon. Ĉi tio havis disvastigitan efikon, kreante malbonan financan ciklon kiu ne kongruas kun ekonomia progreso kaj kiu, longtempe, subfosas kaj ne subtenas demokratian transiron.

 *Nomoj ŝanĝiĝis laŭ peto.