- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Diverseco estas esenca: konversacio kun d-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted, gajninto de la Monda Premio pri Nutrado 2021

Kategorioj: Karibio, Trinidado kaj Tobago, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Medio, Nutraĵo, Sano, Scienco, Virinoj kaj genro, COVID-19

D-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted, Tutmonda Gvidanto pri Nutrado kaj Publika Sano ĉe World Fish kaj gajninto de la Monda Premio pri Nutrado 2021. Foto donita de d-ro Haraksingh Thilsted, uzata kun permeso.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom tiuj, kiuj estas en Esperanto [eo].

La klimata ŝanĝo [1] – plifortigita de la ekonomia abismo, kiun la pandemio KOVIM-19 [2] kunportas – minacas tutmondajn manĝajn sistemojn. La redukto de malsato kaj la nutraĵa sekureco ĉefrolas do en la tagordo. Kiel ni povas efektivigi ekologiajn terkulturajn praktikojn, precipe se kamparanoj, multaj el kiuj estas virinoj, ne havas lokon ĉe la intertraktada tablo? Cetere, al multaj kamparanoj el la tiel nomata “Global South [3]” [Tutmonda Sudo] mankas financa subteno aŭ la sekureco de terposedaj rajtoj.

D-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted faras pioniran laboron [4] en ĉi tiu kampo. Ŝia solvo estas simpla: fokuso sur koncernaj lokaj fiŝ-bazitaj manĝaĵoj por plibonigi nutradon en vundeblaj komunumoj kaj plifortigi ĝin per registara politiko kaj disvolva financado [Disvolva financado estas la termino uzata por priskribi financan kapitalon donitan por subteni la kreadon de nova projekto, Ndlt.]. Ŝia aliro tiom sukcesis, ke ŝi gajnis pro ĝi la Mondan Premion pri Nutrado en 2021 [5].

En tiu ĉi dua retpoŝta intervjuo kun d-ro Haraksingh Thilsted (vi povas legi la unuan intervjuon ĉi tie [6]), ŝi parolas pri kiel ŝia laboro kiel Tutmonda Gvidanto por Nutrado kaj Publika Sano de World Fish [7] [Monda Fiŝo],  CGIAR- [8]a esplorcentro en Malajzio [9] [eo], helpis ŝin plifortigi kaj restrukturigi la komunuman agrikulturon al malmultkarbonaj, nutraj manĝosistemoj laŭ la Celoj por Daŭripova Evoluigo de la Unuiĝintaj Nacioj [10] por 2030.

Janine Mendes-Franco (JMF): Kiom gravas, ke iniciatoj kiel la via estu subtenataj de registaroj, financaj agentejoj kaj organizaĵoj el la privata kaj publika sektoroj?

SHT: Policies, investments and programmes from governments are key. However, in many low- and middle-income countries, policy makers and government officials need to have knowledge of the multiple benefits of aquatic foods—for people, planet and national development. Global funding agencies can play a role in influencing governments and assisting with aid.

SHT: Politikoj, investoj kaj registaraj programoj estas esencaj. Tamen politikaj decidantoj kaj registaraj oficialuloj en multaj landoj kun malalta kaj meza enspezoj devas havi scion pri akva manĝaĵo – por la homoj, planedo kaj nacia disvolviĝo. Internaciaj financaj institucioj povas ludi rolon en influado je registaroj kaj asisti per helpo.

JMF: Kiuj politikoj kaj pensmanieroj gravas por ke tia manĝaĵa programo sukcesu?

SHT: Value the multiple benefits of diverse foods from oceans and inland waters—so, policies that protect and manage water systems and the diverse species of aquatic foods found in different waters. Water systems and aquatic foods must be included in policies from different sectors: education, nutrition and health, mother and child care programmes, school-feeding programmes, safety net programmes for the poor and vulnerable, not just to feed [but] also to nourish the poor and vulnerable, and leave no one behind. Immediate actions are needed as the numbers of those who are becoming malnourished and do not have access to nourishing foods are growing rapidly.

SHT: Aprezi la multajn avantaĝojn de diversaj manĝaĵoj el oceanoj kaj enlandaj akvoj – politikoj kiuj do celas protekti kaj administri akvajn sistemojn kaj diversajn akvajn organismojn el diversaj akvoj. Akvosistemoj kaj akva manĝaĵo devas esti integritaj en la politikoj de diversaj sektoroj: edukado, nutrado kaj sano, prizorgaj programoj rilate al patrinoj kun infanoj, lernejaj manĝoprogramoj, komunuma subteno por nutri malriĉulojn kaj vundeblajn personojn kaj disponigi sekurecan reton, kiu lasas neniun malantaŭe. Ĉar la nombro de homoj kiuj riskas esti subnutrataj kaj sen aliro al nutraj manĝaĵoj kreskas rapide, tuja agado necesas.

[11]

D-ro Shakuntala Haraksingh Thilsted faras la ĉefan prezenton ĉe Accelerating the End of Hunger and Malnutrition – A Global Event, [Akcelado de la fino de malsato kaj subnutrado – tutmonda evento], la 29-an de novembro 2018, en Bankoko, Tajlando. Foto [12] de Amanda Mustard por FAO / IFPRI ĉe Flickr, CC BY-NC-ND 2.0 [12].

JMF: La plej multaj el viaj iniciatoj estis efektivigitaj en Azio kaj Afriko. Kiel kopii vian akvokulturan programon en Karibio? 

SHT: Aquaculture, nutrition-sensitive pond polyculture approaches, as I have promoted with diverse species of small and large fish, may be suitable for some of the larger islands. Production of some marine species, for example, seaweed [and] mussels may also be appropriate for some islands.

SHT: Akvokulturo  [13][eo] (fiŝbredado), daŭrigeblaj reproduktaj lagetoj, kiujn mi starigis kun malsamaj specoj de malgrandaj kaj grandaj fiŝoj, povas taŭgi por iuj el la pli grandaj insuloj. Por aliaj insuloj ankaŭ taŭgas la kultivado de akvaj organismoj kiel algoj kaj mituloj.

JMF: Kiel la registaro de Bangladeŝo helpis vin transiri de komunuma al landa nivelo? Kaj kiel la programo disvastiĝis de tie tra Azio kaj Afriko?

SHT: There are around four million homestead ponds in Bangladesh. The Government of Bangladesh banned the poisoning of ponds, [there was a common practice of killing off native fish before stocking ponds with large fish species], promoted the maintenance of native fish in the ponds and stocked micronutrient-rich fish species, using an assessment by BRAC [14] [a Bangladesh-based development organisation] and Copenhagen Consensus [15] that nutrition-sensitive pond polyculture is a cost-effective approach to combat malnutrition.

SHT: Bangladeŝo havas ĉirkaŭ kvar milionojn da lokaj reproduktejoj. La registaro de Bangladeŝo prenis rimedojn kontraŭ venenaj fiŝlagetoj (estis loka kutimo mortigi indiĝenajn fiŝojn antaŭ ol la lagetoj por fiŝbredado estos plenigitaj per grandaj fiŝspecoj). La registaro antaŭenigis la konservadon de indiĝenaj fiŝoj kaj la stokadon de fiŝspecoj riĉaj je mikronutraĵoj. Ĝi uzis pritakson de BRAC [14] (evoluhelpa organizaĵo el Bangladeŝo) kaj Copenhagen Consensus Center [15] [Kopenhaga Interkonsenta Centro, ndlt.], laŭ kiu la nutraĵosentema polikulturo [miksita fiŝbredado, ndlt.] en lagoj estas kostefika maniero kontraŭbatali subnutradon.

JMF: Ĉu vi povas klarigi, kiel plurkulturo en lagoj funkcias por provizi nutraĵon kaj altigi la biodiversecon, tiel ke vi komencis produkti manĝaĵon el sekigitaj fiŝoj.

SHT: Benefits [include] increased production and productivity (no competition between species); diverse fish species, the small species being micronutrient-rich; increased nutritional content of the total production; increased consumption; increased income from sale; better environment [and] no poison used to clean the pond. [As far as the] dried fish from capture fisheries [goes]—both inland and coastal—sun-drying is a common practice. Dried small fish are very nutrient-dense, as the moisture content is removed and the nutrients are therefore concentrated, [making it] super food for young children: multiple nutrients with no bulk. Children have small gastro-intestinal tracts, and can only eat small amounts.

SHT: Avantaĝoj inkluzivas pliigitan produktadon kaj produktivecon (neniu konkurenco inter specioj); diversaj fiŝspecoj, la malgrandaj specioj riĉas en mikronutraĵoj: pliigi la nutran valoron de la tuta produktado; pliigita konsumo; pli da vendo-enspezoj; pli pura vivmedio [kaj] neniu veneno por purigi la fiŝlageton.

Por sekigitaj fiŝoj de fiŝkaptaj farmoj, enlandaj kaj marbordaj, suna sekigado estas ofta praktiko. Sekigitaj malgrandaj fiŝoj estas tre nutraj, ĉar oni forigas la fluidaĵon kaj koncentras nutraĵojn, kio faras ke tiaj fiŝaĵoj estas supernutraĵo [16] [eo] por infanoj: multnombraj nutraĵoj en malgranda volumo. Infanoj havas malgrandan gastro-intestinon kaj povas manĝi nur malgrandajn kvantojn.

La plurkultura sistemo de d-ro Haraksingh Thilsted esta ekonomie kaj vivmedie daŭrigebla en akvokulturo, ĉar malgrandaj kaj grandaj specioj kunekzistas en fiŝbredejoj, rizokampoj kaj aliaj akvejoj. Foto ricevita danke al d-ro Haraksingh Thilsted, uzata kun permeso.

JMF: Konsiderante tutmondajn poluajn nivelojn, povus esti iom da malemo meti fiŝojn ĉe la supro de la menuo, konsiderante la altajn nivelojn de hidrargo [17] [eo] en iuj pli grandaj fiŝoj. En Karibio [18] [eo] kaj Latinameriko, kie ekzistas alta kaj nereguligita uzo de insekticidoj [19], ekzistas ankaŭ zorgoj pri kloaka akvo, kiu perturbas akvovojojn kaj fiŝojn.

SHT: Better management, better regulation, better education of the issues. Limit the intake of large carnivorous species, eat diverse species, eat smaller, faster-growing fish that do not accumulate much, eat seaweed.

SHT: Plibonigu la administradon kaj reguligon kaj provizu pli bonajn informojn pri la problemoj. Limigu la konsumadon de grandaj karnomanĝantaj specioj, manĝu diversajn speciojn, manĝu pli malgrandajn, pli rapide kreskantajn fiŝojn, kiuj ne amasigas multan [rubon], kaj manĝu algojn.

JMF: Ĉu via programo ankaŭ havas edukan elementon? Kiel oni kuraĝigis homojn elprovi dieton bazitan ĉefe sur fiŝaĵo?

SHT: [The programme] included nutrition and health messaging and demonstrations to women, men and youth [as well as] engagement and training of women in the entire approach, [including] production systems.

SHT: La programo donis informojn pri nutrado kaj sano kaj atelierojn por virinoj, viroj kaj gejunuloj. Pere de la programo oni stimulis partoprenon kaj trejnadon [inkluzive de produktaj sistemoj] de virinoj.

JMF: Ĉu vi povas klarigi kiel diverseco rekte influas egalecon? Ĉu ni devas en nia sistemo de valoroj ŝanĝi la fokuson, de profito al justeco?

SHT: Equity and justice are paramount values that must be included along with monetary values. In food systems [like] pond polyculture, diversity can lead to a combination of multiple values. However, production is only one part of the system. The entire food system's framework must be considered [20]. Trade-offs must be handled carefully, using solutions identified with communities’ [input].

SHT: Egaleco (samvaloreco) kaj justeco estas la plej altaj valoroj kiuj devas akompani financajn valorojn. En nutrosistemoj kiel fiŝbredado, diverseco povas konduki al kombinaĵo de multoblaj valoroj. Tamen produktado estas nur parto de la sistemo. La kadro de la tuta nutraĵa sistemo estu rekonsiderata. [20] Interŝanĝoj estu zorge traktataj, uzante lokajn solvojn kun la partopreno de komunumoj.

JMF: Kiel tio kongruas kun taŭga mastrumado de niaj oceanoj en la kunteksto de aferoj kiel troa fiŝkaptado [21], vivmedia poluado kaj malaperantaj koralrifoj [22]?

SHT: Aquatic foods are from oceans and inland waters. Communities which live close to water bodies and depend on them for food, income, livelihoods, culture and identity must be considered and brought into the debate.

SHT: Akvaj manĝaĵoj venas de oceanoj kaj enlandaj akvoj. Komunumoj kiuj loĝas proksime al akvejoj kaj dependas de ili por manĝo, enspezoj, brutaro, kulturo kaj identeco devas esti implikitaj kaj inkluzivitaj en la debato.

JMF: La pandemio de KOVIM-19 multmaniere malbonigis nutraĵan sekurecon. Ĉu ĝi ankaŭ ofertas al evoluantaj landoj ŝancon rekonsideri nutraĵajn sistemojn? Kion la individuo povas fari por transponti tiun fendon?

SHT: There is a lot the average person can do: eat local, traditional, seasonal foods, learn to cook, eat meals with family and friends, reduce waste and loss, buy fresh foods, not foods wrapped in plastic [or] in tins, have a kitchen garden [or] plants in pots. Governments must make sure that the right to food is upheld and no one is left behind. School feeding, mother-and-child and safety net programmes are necessary for the poor and vulnerable—growing in numbers due to COVID-19.

SHT: Kiel individuo oni povas fari multon: manĝi surloke produktitajn laŭsezonajn produktojn, lerni kuiri, manĝi kune kun sia familio kaj amikoj, redukti sian malŝparon kaj rubon, aĉeti freŝajn manĝaĵojn kaj ne manĝaĵojn pakitajn en plasto aŭ ladskatoloj, krei legomĝardenon aŭ meti plantojn en potojn. Programoj pri nutraĵoj en lernejoj rilataj al prizorgado de patrinoj-infanoj kaj sekurecaj retoj estas necesaj por malriĉuloj kaj vundeblaj personoj – kiuj multiĝas pro la pandemio de KOVIM-19.

JMF: Kio estas via fina celo?

SHT: Move from feeding to nourishing people, nations and planet. Making space for aquatic foods on the plate of diverse, nutritious, safe and affordable foods. Inspire young women from low- and middle-income countries to study science and take up a career in food and nutrition.

SHT: Transiri de manĝaĵa liverado al nutrado de homoj, landoj kaj la planedo. Fari lokon por akvaj manĝaĵoj en la menuo de diversaj, nutraj, sekuraj kaj malmultekostaj vivrimedoj. Kuraĝigi junajn virinojn el landoj kun malaltaj kaj mezaj enspezoj okupiĝi pri sciencaj studoj kaj fari karierojn en la sektoroj de nutraĵoj kaj vivrimedoj.