El Kubo, kun VPR

Protestoj en Havano, Kubo, la 11-an de julio 2021. Foto: Periodismo de Barrio.

Tiu ĉi teksto estis origine verkita de Geisy Guia Delis por la kuba amaskomunikila retejo Periodismo de Barrio kaj estis redaktita de Tutmondaj Voĉoj.

Mi havis la eblon spekti la unuan filmeton en Tvitero la 11-an de julio, je la 11-a matene: grupo de 20 homoj estis frapanta kaserolojn meze de la nokta malŝalto de elektro en loko, kiu aspektis kiel Holguín. La filmeto daŭris nur 10 sekundojn, sed mi spektis ĝin plurfoje. Baldaŭ poste rektaj elsendoj de centoj da homoj sur la stratoj de San Antonio de los Baños en la provinco Artemiso disvastiĝis viruse en Fejsbuko. La krioj “Liberecon!”, “Ni ne timas” kaj “Finu la diktaturon!” estis same ŝokaj kaj nekredeblaj. Mi bezonis iom da tempo por konvinki min mem ke ĉio ĉi estas realo.

La 11-an de julio miloj da kubanoj tra la insulo aliĝis al la plej grandaj dum jardekoj protestoj kontraŭ la kuba komunista registaro, dum kiuj multe da homoj estis arestitaj. Ili protestis kontraŭ la manko de nutraĵoj kaj kuraciloj en la lando, kiu alfrontas severan ekonomian krizon malbonigitan de la pandemio de Kovim-19 kaj de la usona embargo.

Mi komprenis kio okazis kaj tuj ekpensis ke post kelkaj minutoj la retkonekto en Kubo aŭ almenaŭ en San Antonio de los Baños estos rompita. Tio estas nun aŭtomata penso. Ĉiu en la insulo konas tiun ĉi protokolon, ĉar ni lernis nian lecionon la 26-an de novembro 2020, kiam la Ministerio pri internaj aferoj kaj ETECSA, la sola telefonkompanio en Kubo, malŝaltis retkonekton tiel ke agentoj de ŝtata sekureco, vestitaj kiel medicinistoj, sukcesis penetri en Damas 955, la rezidejon de kuba artisto Luis Manuel Otero Alcántara kaj ĉefsidejon de la Movado San Isidro.

La filmeto pri la protestoj en San Antonio de los Baños restis enrete sufiĉe longe por esti spektita en ĉiuj provincoj de la lando. Tuj post kiam la “polvo” disvastiĝis al Palma Soriano, Santiago de Kubo, la unuaj problemoj pri WhatsApp, Facebook kaj Telegram estis raportitaj. Iuj uzantoj de Tvitero ankaŭ parolis pri la misfunkciado de la servo. Kelkaj homoj, kiuj sukcesis resti enrete danke al VPR (Virtuala Privata Reto), penis elŝuti bildojn de Moleo en Havano, bulvardo San Rafael, Bauta kaj Güines — lokoj superplenaj je homoj kriantaj “Patrujo kaj vivo!”

En kelkaj diskutgrupoj de kubaj programistoj kaj softvaraj evoluigantoj oni supozis, ke ETESCA dividas siajn uzantojn je “farmoj”, por ĉiu el kiuj ĝi kreas malsamajn sistemojn de distribuado kaj liverado. Tio ebligas la testadon de novaj funkcioj, sed tio ankaŭ ebligas al la kompanio malŝalti retkonekton parte. Tio povas klarigi kial la sama VPR ekzemple funkcias ĉe iuj uzantoj kaj ne funkcias ĉe aliaj, eĉ se ili loĝas en la sama domo.

Kvankam iuj uzantoj povis aliri Interreton per la nacia retservo Nauta Hogar kaj aliaj sukcesis retumi uzante Wi-Fi-konektejojn, plejparto de kubanoj ne havis aliron al Interreto per siaj movtelefonoj eĉ post 48 horoj. Iuj homoj el la privata sektoro raportis, ke ili apenaŭ povis labori pro tiu ĉi afero.

Kaj se vi vokos varman linion de ETESCA, oni respondos al vi ke la servo estas malŝaltita.

La homoj kiuj estis manifestaciantaj kaj organizantaj per sociaj retoj estis malkonektitaj. Kaj oni ne estu naivaj: tio estas ĝuste kion la aŭtoritatoj celas por haltigi la disvastiĝon de la protestoj. Tamen limigado de Interret-rajtoj havas rektan influon al la perdo de aliaj civilaj rajtoj, oble pli ol tio okazas ĉe aŭtoritataj reĝimoj.

Laŭ OpenObservatory, retejo dediĉita al monitorado de Interret-cenzuro, haveblas pruvoj ke Kubo blokis WhatsApp, Telegram kaj Signal responde al la protestoj. Ankaŭ DougMadory, direktoro pri Interret-analitiko en Kentikinic, raportis hieraŭ posttagmeze ke, laŭ la kontraŭregistaraj manifestaciantoj en Kubo, datumoj kaj interreta trafiko — al kaj el la insulo — falis ĝis nulo je 4:05 vespere (loka tempo).

En radioprogramo kuba ĵurnalisto Arleen Rodriguez Derivet konfirmis la ekziston de fajroŝirmilo ĉe sociaj retoj, supozeble por forigi malamajn parolojn.

En junio 2011 la Unuiĝintaj Nacioj aprobis la Unuigitan Rezolucion pri Esprimlibereco kaj Interreto, en kiu ĝi asertis ke ŝtatoj devas “Promocii universalan aliron al Interreto por promocii respekton al aliaj rajtoj kiel la rajtoj pri edukado, sanservo kaj laboro”.

Simile ĝi detalas ke ne ekzistas kialoj por pravigi la suspendon de aliro al Interreto, ĉu por la tuta loĝantaro aŭ segmentoj de la publiko, nek eĉ por celoj de publika ordo kaj nacia sekureco.

Dum sia parolado la 12-an de julio prezidanto Miguel Díaz-Canel Bermúdez per televido akre kritikis sociajn retojn kaj certajn amaskomunikilojn, akuzante ilin pri promociado de “mola puĉo” kontraŭ la revolucio.

Dum protestoj daŭre estas raportataj en diversaj lokoj, kubanoj atendas restarigon de la servo kiun pagis ili per siaj propraj salajroj aŭ iliaj parencoj loĝantaj eksterlande. En tiuj ĉi tagoj kiam rideto ĉe la alia flanko de la ekrano estas tiom valora, la kuba registaro elektis pli da izolado.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.