Balonoj, grafitioj, sportoj kaj ekonomia potenco estas la lastaj iloj de la palestina rezisto

Ekrankopio de “Inn Ann”, kanto kiu fariĝis sensacio en la araba mondo. La kanto montras la kreivajn manierojn kiujn palestinaj junuloj trovas por rezisti la israelan okupadon.

Rezisto povas preni multajn formojn, kaj lastatempajn popolajn ribelojn en la Okupataj Palestinaj Teritorioj akompanis signifaj novaĵoj en la amaskomunikiloj pri kion palestinanoj uzas por malakcepti la maljustaĵojn faritajn de la israela okupado.

Ekde mezo de aprilo kaj koincide kun la islama sankta monato Ramadano [eo], la palestinaj teritorioj spertis pliiĝon de perforto kiam Israelo [eo] trudis limojn al la palestinanoj en Jerusalemo [eo]. Tio inkluzivis limigojn de kunvenoj kaj de la plej novaj iniciatoj por ekposedi siajn hejmojn, kaj alian ondon de israelaj bombadoj en la Gazaa Sektoro [eo], kiu daŭris 11 tagojn kaj mortigis 248 palestinanojn. Fronte al ĉi tiu lasta atako, la palestinanoj daŭre pensas pri novaj manieroj rezisti.

La grafitioj ekscenis ĉe ĉi tiuj eventoj, estigante konfrontiĝon la 24-an de majo inter israelaj kolonianoj kaj policanoj unuflanke, kaj palestinaj civitanoj aliflanke, ĉar setlantoj forigis la murpentraĵojn.

Grupo de aktivuloj kreas murpentraĵojn en Ŝejko Jarrah.
—————-
Hodiaŭ, Yontan Yosef, Jerusalema konsilisto kaj eminenta faŝisto en la urbo, detruis iujn el niaj aliaj murpentraĵoj.

Ekrankopio de murpentraĵo en Instagramo.

Tiun saman tagon, estis lanĉitaj pentritaj balonoj en la kvar koloroj de la palestina flago super Ŝejko Jarrah, la lulilo de la plej nova ondo de palestina rezisto. Oficiroj de israela armeo estis taskitaj forigi la balonojn, ĉar Israelo malpermesas ĉian referencon al la palestina flago en la okupataj teritorioj. En 2018, iuj membroj de Kneset, la israela parlamento, celis trudi sankciojn kontraŭ tiuj kiuj montras flagojn aŭ afiŝojn kontraŭ la ŝtato.

La rezisto ne finiĝis tie. La 18-an de majo, kiam la israelanoj detruis la bibliotekon Samir Mansour, la plej grandan en Gazao, la palestinanoj festis la ironion ke unu el la libroj kiuj postvivis la detruon estis “Reveno al Ĥajfo”, romano verkita de palestina naciisma aŭtoro Ghassan Kanafani.

En la nomo de kompatema Dio, ni komencas novan feliĉon: feliĉo!

La 5-an de majo de 2021, la israela okupado bombis la bibliotekon Samir Mansour en la Gazaa Sektoro, kaj unu el la restaĵoj de la bombado estis la romano Reveno al Ĥajfo de liberecbatalanto Ghassan Kanafani.

La sekvan tagon, rifuzante la okupadon kaj esprimante solidarecon kun Gazao, junuloj de Ŝejko Jarrah simbole rekonstruis la bibliotekon en sia kvartalo.

La biblioteko estis malkonstruita en Gazao… ĝi estis rekonstruita en la kvartalo Ŝejko Jarrah de Jerusalemo. Junuloj malfermas la bibliotekon Samir Mansour bombarditan de la okupado en Gazao la 18-an de ĉi tiu monato, en la kvartalo Ŝejko Jarrah de la okupita Jerusalemo.

La 30-an de aprilo, kiam komenciĝis la eventoj, junulo el Jerusalemo el la kvartalo Al-Tur konata kiel Daboor kaj populara palestina repisto Shabjdeed okazigis premieron de kanto titolita “Inn Ann” ĉe Jutubo. En la filmeto, Shabjdeed staras antaŭ ŝildo kiu tekstas “Tendo de Kavalireco” kaj kantas pri la fortikeco de la palestina junularo en Jerusalemo. Ĝis la 20-a de junio, la filmeto estis spektita pli ol 13 milionojn da fojoj kaj iĝis furoraĵo en pluraj arabaj landoj. La kanto fariĝis speco de himno por la popola ribelo en Palestino [eo].

Awni Bilal skribis:

Lastatempe, mi pensas pri la kanto de la juna kaj deca Daboor, titolita Inn Ann. Kio estas la sekreto malantaŭ la gluo per kiu ĉi tiu verko estis kovrita, tiel ke ĝi tiel fiksiĝas en la imago kaj memoro? Ĉiuj miaj tradiciaj barikadoj kaj linioj de poezia defendo estis trairitaj de la posedanto de La Kavaleria Butiko, Daboor, kiam li alvokis la bastardojn esti senvestigitaj de siaj patrinoj. Ataku min, sed estas pulsado de poezio en la teksto.

La kanto uzas lokan Jerusaleman dialekton kaj kelkajn hebreajn vortojn, kaj ĝi ankaŭ fariĝis sekreta kodo inter la junuloj de Jerusalemo. Ĵurnalisto Ali Obaidaat publikigis en Fejsbuko [eo] rakonton pri kiel liaj versoj ludis tiun rolon:

Ili rakontis al mi kiel, en la lasta ondo de arestoj en Jerusalemo, grupo da junuloj estis tukblindigita en armea veturilo. Dum la vojaĝo, oni volis certigi ke oni ne estas sola kun la soldatoj. Pripensinte multon pri tio, oni diris “Trankviliĝu!”. Du respondis: “Ĉio klariĝas en malfacilaĵoj. Alaho scias kiuj ni estas”.

En referenco al la populareco de la video, Mona Hawwa skribis:

Bildo aŭskultebla.

Siaflanke, Yahia Alaa pepis en Tvitero:

La kanto “Inn Ann” de Daboor kaj Shabjdeed estas la kanto de ĉi tiu fazo, kaj konfirmo ke la nacioj ankoraŭ rezistas.

Por esprimi sian rifuzon pri la delokado ordonita de la israela ŝtato, la palestinanoj organizis la “Jerusaleman Maratonon” la 4-an de junio inter Ŝejko Jarrah kaj Silwan, kvartaloj kies loĝantoj estis delokitaj.

El la deirpunkto de la Jerusalema maratono en la kvartalo Ŝejko Jarrah.

Kiam la partoprenantoj venis al la protesta tendo en la kvartalo de Batn Al-Hawa, Silwan, la okupaciaj fortoj interrompis la kunvenon, atakante homojn kaj detruante la tendon. Ĉio ĉi estis filmita de la Unuiĝinta Palestina Cifereca Komunumo.

Okupaciaj trupoj detruas la solidaran tendon en la kvartalo Batn-Al Hawa, en Silwan, post sia barbara atako kontraŭ la homoj kaj partoprenantoj de la Jerusalema maratono.

Tiam, la sama konto afiŝis:

Partoprenantoj de la Jerusalema maratono festas la retiron de la okupaciaj trupoj de la protesta tendo en la kvartalo Batn Al-Hawa.

En la norda urbo Akreo [eo], artistoj kaj muzikistoj organizis protestan festivalon kun artaj prezentoj, poezio kaj agrikulturaj laborejoj kaj teatro.

Programo de la arta protesto “Akreo en mia kapo”, kiu komenciĝos morgaŭ, sabaton, la 5-an de junio de 2021, ekde la plazo de la moskeo Al-Jazzar kaj daŭros en la kvartaloj Al-Shouna, Al-Mbalta, Phosphlone kaj Al-Fakhura, kun la partopreno de grupo de artistoj kaj muzikistoj.
Mi esperas ke mi estos kun vi.
??

Krea rezisto al la okupado ankaŭ prenis ekonomian formon. La kampanjo de la Nacia Ekonomia Semajno estis lanĉita por kuraĝigi palestinanojn en la Okupataj Teritorioj promocii provizantojn, komercistojn kaj fabrikantojn palestinajn inter la 6-a kaj 12-a de junio.

Ĉi tiu kampanjo transdonis al la palestinaj loĝantoj de la Okupataj Teritorioj en 1948 la gravan mesaĝon ke ili havas la potencon subfosi la israelan ekonomion kaj subteni palestinajn kompaniojn, jam submetitajn al ŝtataj rimedoj celintaj teni la palestinan ekonomion kontrolita kaj dependa.

La aktivisto, ĵurnalisto kaj romanverkisto Majd Kayyal, kiu loĝas en Ĥajfo, ludis ŝlosilan rolon en la kampanjo de la Nacia Ekonomia Semajno, afiŝante ĉiutage en Fejsbuko mesaĝojn plifortigantajn ĝiajn celojn.

Komenciĝis preparoj por la Semajno de Nacia Ekonomio, kiu okazos inter la 6-a kaj la 12-a de junio tra Palestino, sub la temo “Aĉetu de via lando”.

Diskonigu kaj iniciatu, ĉi-semajne ni engaĝiĝas: ni aĉetos je la interesoj de nia popolo kaj niaj palestinaj naciaj produktoj.
Semajno de Nacia Ekonomio.
Aĉetu de via lando.

La etikedo de ĉi tiu kampanjo ankaŭ estis uzata por lumigi la luktojn de tiuj kiuj loĝas en la urboj de okupita Palestino, kiel la fiŝkaptistoj de Akreo, sub multaj limigoj truditaj de lokaj municipaj aŭtoritatoj kaj la ŝtato. Ĉi tiu tviteraĵo rilatas al la multekostaj monpunoj kiuj povas esti truditaj al fiŝkaptistoj laŭ la volo de ŝtataj dungitoj.

Pri la persekutado de la fiŝkaptista sektoro de Akreo fare de okupantoj, kaj iliaj kontinuaj limigoj por malplenigi la maron de tiuj kiuj vivis dum jardekoj rajdante sur ĝiaj ondoj kaj manĝante ĝiajn fiŝojn, kion alfrontas la fiŝkaptistoj de Akreo?

Ĉi tiuj lastaj rezistaj agoj spegulas la energion kiun junuloj alportas al la movado, kaj ke ili celas sian rajton je memdecido kaj reprenado de la spacoj en kiuj ili loĝas. Por ĉiuj palestinanoj, ĉi tio reprezentas esperon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.