- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kio estas Kurultajo: kirgiza politika institucio, bazita sur antikva nomada tradicio

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kirgizio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Etno kaj raso, Historio, Regado

Ekrankopio el YouTube-filmeto [1] eksplikanta la rolon de la Kurultajo. La teksto en la rusa tradukeblas jene: “Iam antaŭlonge dum kurultajoj, nomadaj popoloj estis solvantaj gravajn aferojn”

Kun pli naciisma registaro ekreginta fine de 2020, Kirgizio paŝon post paŝo plifortigis tradiciajn instituciojn, kiuj antaŭe estis marĝenigitaj. La kresko de la povo de la prezidanto, konfirmita dum referendumo [2] okazinta la 10-an de januaro kun malmultaj partoprenintoj, nun iras brak-ĉe-brake kun la kreskinta signifo de la Kurultajo [3], tradicia politika institucio de nomadaj popoloj en Mongolio kaj Centra Azio.

La Mongola imperio alportis la Kurultajon al Centra Azio en la 13-a jarcento [4] dum okupado de la regiono. De la mongola “khur” (kune) la institucio Kurultajo servis kiel asembleo de lokaj elitoj por fari politikajn kaj militajn decidojn.

Kurultajoj estis revivigitaj en la regiono post la kolapso de Sovetunio — kie ili estis malpermesitaj — kaj ili ekzistas en Kirgizio ekde 1993, kun diversaj niveloj de kultura kaj politika signifo.

Rapida reveno al tradicio

Askar Akajev, la unua prezidanto de Kirgizio, reginta de 1991 ĝis 2005, restarigis la Kurultajon. Tamen en 2004 la Kurultajo estis turnita al la opozicia tendaro kaj fortigis la politikan renverson fare de Kurmanbek Bakijev [5], kiu iĝis prezidanto de la lando kaj plu kreskigis la rolon de la asembleo, kiu estis financita sole per privataj kontribuoj kaj donacoj.

En 2010, post perdi politikan bazon, Bakijev reorganizis la institucion je la tiel nomata Kurultajo de Konsento [6], kiu inkluzivis 750 reprezentantojn de kamparaj distriktoj, urbaj centroj kaj diversaj religiaj komunumoj.

Post sangaj interetnaj bataloj en 2010 [7] [Ndlt: temas pri pogromoj de lokaj uzbekoj fare de kirgizaj naciistoj] la asembleo ludis gravan rolon en superado de la dividoj kaj rekonstruado de la nacio.

La vorto Kurultajo nur aperis en la 52-a artikolo [8] de la konstitucio de 2010 [9], kiu donis al ĝi statuson de konsulta institucio. En oktobro 2010, post referendumo kaj parlamenta baloto, la rolo de la Kurultajo iĝis pli grava. Dum 2011, kurultajoj okazis en la regiona kaj nacia niveloj.

En lastaj jaroj kreskis interesiĝo inter politikistoj pri revivigo de tiu ĉi institucio.

En 2019, membroj de la Ĵogorku Keneŝ, la kirgiza parlamento, proponis malneton [10] de leĝo “Pri Kurultajo”, kiu povus plifortigi ĝian rolon. Sed la leĝprojekto estis rifuzita de la parlamento.

Post kiam, daŭrintaj dum semajnoj [11], perfortaj manifestacioj forpelis la kirgizan registaron [12] en oktobro 2020, tamen nova naciisma registaro subestre de prezidanto Sadir Ĵaparov aktivigis diskuton pri la Kurultajo.

En januaro 2021 homoj en Kirgizio voĉdonis dum prezidanta baloto — firmiginta la gvidantecon de Ĵaparov — kaj en konstitucia referendumo, kiu grave ŝanĝis la formon de regado, de la parlamenta al tiu prezidanta.

En aprilo 2021 nova konstitucia referendumo aprobis la prezidantan formon de regado kaj donis pli da povo al la Kurultajo.

La debato pri kurultajoj

Laŭ siaj proponantoj, la Kurultajo povus helpi kontroli la agojn de elektitaj individuoj per premo fare de klanoj [13] kun kiuj la kirgizoj plu forte identigas sin. Subtenantoj de la Kurultajo estas konvinkitaj, ke ĉar la registaro en la lando estas formita ĉefe de kirgizoj, tradiciaj mekanismoj de influo sur ĝin estas necesaj. La Kurultajo strebas restarigi la tradician spiriton de la kirgiza popolo kiel sistemon de kolektiva respondeco de la klano rilate la nomumitajn gvidantojn kaj la servon de gvidantoj al la popolo. Kurultajo estas konsiderata kiel la sola mekanismo kiu igos la registaron servi al la popolo.

Oponantoj de la ideo diras, ke ekzistas probableco, ke tiu ĉi iniciato kaŝas provon centralizi potencon ĉirkaŭ la figuro de la prezidanto kun “enpoŝa parlamento” kaj la Kurultajo kiu servos al li. Laŭ la kritikantoj, ne necesas turni reen radon de historio; anstataŭe oni necesas serĉi novajn modernajn manierojn solvi la problemojn, kiuj multiĝis.

La nova konstitucio, aprobita en februaro kun raportitaj proceduraj rompoj [14], ne priskribas la procezon de elektado [15] de la membroj de la Kurultajo. Observantoj notis ankaŭ, ke ĝia mandato estas praktike nedistingebla [16] de tiu de la parlamento. Iljana Ĵedigerova, jura eksperto de la NRO Precedent [17], diris al Tutmondaj Voĉoj, ke la funkciado de la Kurultajo estas malklara.

We can assume that the Kurultai will, to some extent, duplicate the functions and powers of the Jogorku Kenesh. Kurultai members will essentially be duplicates of parliamentary deputies. But the concrete way in which Kurultai will work is still unknown.

Oni povas supozi, ke la Kurultajo iugrade dublos la funkciojn kaj potencon de la Ĵogorku Keneŝ. Membroj de la Kurultajo estos fakte dublaĵoj de parlamentaj deputitoj. Sed la konkreta vojo en kiu Kurultajo funkcios plu estas nekonata.

En intervjuo al la kirgiza servo [18] de Radio Libera Eŭropo, Sanija Toktogazijeva, eksperto pri konstitucia juro ĉe la Usona Universitato de Centra Azio, avertis, ke la Kurultajo povus konduki al aŭtoritatismo.

In authoritarian states, all dictators like such quasi-constitutional bodies. Why? Because they are not elected and not accountable. The Kurultai will always consist of ‘loyalists’ to the president. [Former President of Kazakhstan Nursultan] Nazarbayev, with the help of the People's Assembly, dissolved the first parliament. At one time, [former President of Kyrgyzstan Kurmanbek] Bakiyev wanted to do the same thing. With the help of such institutions, dictatorships were established.

En aŭtoritataj ŝtatoj ĉiuj diktatoroj ŝatas tiajn kvazaŭ-konstituciajn instituciojn. Kial? Ĉar ili estas neelektitaj kaj nekontrolataj. La Kurultajo ĉiam konsistos el “lojalistoj” de la prezidanto. [Eks-prezidanto de Kazaĥio Nursultan] Nazarbajev, kun la helpo de la Popola Asembleo, dissolvis la unuan parlamenton. Siatempe [eks-prezidanto de Kirgizio Kurmanbek] Bakijev deziris fari la samon. Kun la helpo de tiaj institucioj diktaturoj estis establitaj.

Kun la nova konstitucio la Kurultajo havos voĉrajton en ĉiuj tri branĉoj de la potenco, laŭ Ĵedigerova.

Народный курултай будет иметь право законодательной инициативы, может вносить предложения Президенту об освобождении членов кабинета министров. Представитель Народного Курултая будет входить в состав Совета по делам правосудия, который заменит Совет по отбору судей, а Торага ЖК КР будет обеспечивать взаимодействие Жогорку Кенеша, в том числе с Народным Курултаем.

La Kurultajo havos rajton de leĝa iniciato, ĝi povos fari proponojn al la prezidanto rilate eksigon de registaranoj. Reprezentanto de la Kurultajo membros en la Konsilio pri la Juĝaj Aferoj, kiu anstataŭos la Konsilion pri Elektado de Juĝistoj, kaj la toraga [prezidanto] de parlamento de Kirgizio prizorgos interagon de Ĵogorku Keneŝ, inkluzive kun la Kurultajo.

La kirgizia konstitucio estis jam ŝanĝita 11 fojojn ekde kiam la lando sendependiĝis en 1991. Ĉiu prezidanto ŝanĝis la regulojn de la ludo dum li havis la potencon. Ĵaparov faris tion tuj post kapti la plej superan postenon. Oni vidos kian rolon la kurultajoj ludos en plia nova erao de Kirgizio.