- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Stratarta protesto en Kazaĥio iĝas rutino

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kazaĥio, Arto kaj kulturo, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Humuro, Parollibereco, Politiko, Protesto

La lasta iteracio de la murpentraĵo antaŭ ol ĝi estis forigita. Ekrankopio el la Jutuba kanalo de Radio Azattyk [1].

Stencilo de malnovaj fotoj de la eksa prezidanto, transformita je murpentraĵo, kaŭzis demandojn ĉe la aŭtoritatoj en Kazaĥio. Tamen kiam la skribaĵo sur la muro iĝis politike sensiva, ili rapide superpentris ĝin. La “mura milito” inter stratartaj aktivuloj kaj la registaro ŝajne koncentriĝas je la heredaĵo de la plej influa homo de la sendependa Kazaĥio, Nursultan Nazarbajev [2].

Nazarbajev forlasis sian postenon [3] en marto 2019, kadre de zorgeme aranĝita transdono de potenco kiu donis la prezidantan postenon al Kasimĵomart Tokajev [4], eksa diplomato kaj lojala estro de la Senato.

Sekve de la demisio kaj la elekto kiu cementis la pozicion de Tokajev, la popolo de Kazaĥio iris surstraten [5] protestante kontraŭ la daŭrigo de la reĝimo, kiu longan tempon estis subpremanta malsamajn opiniojn [Ndlt: efektive la protestoj estis ne tre amasaj kaj grandparte naciismaj, direktitaj kontraŭ la ĉinoj kaj Ĉinio].

Strataj manifestacioj tamen okazis samtempe kun fulmaranĝoj kaj artistaj manifestoj, kiuj viruse disvastiĝis per la sociaj retoj tra la lando.

Plejparto de tiuj ĉi agoj okazis en Almato [6], la plej granda urbo de la lando, konsiderata ĝia “kultura kaj komerca ĉefurbo”.

Unu stratangulo en Almato, la kruciĝo de stratoj Ĵarokov kaj Minbajev, estis trafita de stratartistoj kiuj elektis prezenti Nazarbajev sur stilizitaj bildoj, kiuj estis rapide modifitaj por aldoni satirajn trajtojn al liaj ikonaj portretoj.

Origine sur la publika konstruaĵo estis murpentraĵo omaĝe al XXXTentacion [7], usona repkantisto kiu mortis 20-jaraĝa en 2018. Dane One [8], grafitia artisto el Almato, stilizis la repkantistan portreton kaj aldonis alineon el lia kanto: “Kio estas reala, tio prosperos”.

La lukto por la murpentraĵo

La muro estis viŝita kaj la murpentraĵo jam estis malaperinta en la memoro de almatanoj, kiam en 2021 ĝi iĝis la celo de stratartistoj kaj aŭtoritatoj.

La 4-an de majo aperis portreto de Nazarbajev, markita per kromnomo “01”, kiun kazaĥianoj uzas por referenci al li, “Jelbasi” aŭ “gvidanto de la nacio”, la titolo kiu estis donita al li per leĝo en 2010, kaj “Forever Jung” [Eterne Juna] , ironia komento pri lia daŭra povo.

La 19-an de majo frunto de Nazarbajev sur la murpentraĵo estis markita [9] per la vorto “Cancel” [Nuligo], ĝenerala interreta termino [10] por substreki ion aŭ iun, je kio aŭ kiuj oni malkonsentas kaj ne plu deziras vidi.

Juĝejoj emas kondamni [11] aktivulojn kiuj ofendas Nazarbajev, kiu oficiale iĝis “Gvidanto de la Nacio” per leĝo en 2010 [12], kiu protektas lin de persekutado.

Alfrontinte publikan insulton de Jelbasi, la aŭtoritatoj komencis stuki la murpentraĵon.

Tagojn poste, la muro denove aperis en la novaĵoj, ĉar stratartistoj skribis “I’ll be back…” [Mi revenos] sur ĝi, denove markinte ĝin per “01”.

Semajnojn poste, la 8-an de julio, du jarojn post la naskiĝtago de Nazarbajev, la muro ricevis plian artan dekoraĵon.

Ĉi-foje aperis portreto de la juna Nazarbajev, inspirita de serioj de arĥivaj fotoj [13] el la 1960-aj jaroj, kiam li laboris kiel operaciisto de altforno en Centra Kazaĥio.

La marko “01”, priskribo de “Jelbasi”, kaj la ironia komento “Forever Jung” [Eterne Juna] akompanis la murpentraĵon, aludante ke la artisto aŭ kolektivo malantaŭ la dua murpentraĵo inspiris la unuan.

Tamen la dua murpentraĵo ankaŭ subiĝis al modifoj [14]: la skribaĵo “Forever Jung” [Eterne Juna] estis krucstrekita el ŝprucfarbujo, la priskribon “Jelbasi” denove antaŭis la vorto “Cancel” [Nuligo], la vizaĝo de Nazarbajev estis repentrita en la stilo de Joker el la bildstrio de DC Comics [15] pri Batman [16].

Evidente kiel finan insulton la stratartistoj finis siajn aldonaĵojn per la vortludo: “Uly dala URY”. En alia kazaĥlingva priskribo de Nazarbajev “uly dala uly” estas uzita por prezenti lin kiel “la filon de la granda stepo”. Ŝanĝinte unu konsonanton, la grafitio nun priskribas lin kiel “la ŝteliston (ury) de la granda stepo”.

Tvitaĵo de ĵurnalistino Assem Ĵapiŝeva sumis laŭtempe la kronologion de la Nazarbajev-murpentraĵoj sur la muro de la publika konstruaĵo en Almato.

Kronikoj de la murpentraĵo kun Nazarbajev. pic.twitter.com/4PqI4zpe0B [17]

La murpentraĵa batalo daŭras

La murpentraĵo estis forigita [19] nur kelkajn horojn [20] post sia lasta modifo, laŭe al la politiko de nula toleremo kiun la aŭtoritatoj aplikas al satiro, ironio aŭ insultoj rilate Nazarbajev.

Anstataŭe la registaro daŭrigas honori la eksan prezidanton. Kaze de lia naskiĝtago ĉi-jare du bronzaj statuoj [21] estis inaŭguritaj, unu en la ĉefurbo Nursultano kaj la alia en la suda urbo Turkistano.

La movado Qazaq Koktemi aŭ “Kazaĥa Printempo”, kiu pretendas esti malantaŭ la ideo de la murpentraĵoj, ŝajne intencas plu postuli ke Nazarbajev estu respondecigita.

View this post on Instagram

A post shared by ⚡️RUKH (@rukh2k19) [22]

Nursultan,
Everyone is equal before the law and you are responsible for all your actions.
No matter how many monuments are erected in your honor, the people will remember you only with disapproval.
The changes are already here and we say that you are not the son of the great steppe, but a great thief!
#qazaqkoktemi

Nursultan,
Antaŭ la leĝo ĉiuj estas egalaj kaj vi respondecas pri ĉiuj viaj agoj.

Kiom ajn da monumentoj oni povus starigi omaĝe al vi, la popolo rememoros pri vi nur kun abomeno.

Ŝanĝoj jam estas ĉi tie kaj ni diras al vi ke vi estas ne filo de granda stepo, sed granda ŝtelisto!
#qazaqkoktemi