Inspiri novajn generaciojn de parolantoj de la balia lingvo per superherooj kaj vikioj

Ekrankopio el filmeto Transformasi Luh Ayu Manik Mas.

Ĉiuj ligiloj estas en la angla, krom se alie estas indikite.

Noto de la redaktisto: De la 21-a ĝis la 27-a de Aprilo 2021, Ni Nyoman Clara Listya Dewi gastigis la Tviter-konton @AsiaLangsOnline, kiu esploras pri kiel teĥnologio povas esti uzata por revigligi aziajn lingvojn. Legu pri pli la kampanjo ĉi tie.

La organizo BASABali ludas pozitivan rolon en Balio [eo], Indonezio, pere de diverseca alproksimiĝo por antaŭenigi la balian kulturon kaj lingvon surrete. Krom platformo por lingvolernado, estas reta vikio-forma vortaro al kiu uzantoj povas kontribui aŭ per kiu eblas aliri lingvorilatajn resursojn en virtuala biblioteko.

En lando de riĉa lingvodiverseco kun popolo pli ol 270-miliona kaj kun pli ol 707 lingvoj, la balia estas parolata de pli ol 3,3 milionoj da homoj [eo]. La lingvo estas plej ofte trovata sur la insulo Balio, plej konata kiel alloga turisma loko kun riĉa kultura heredaĵo. Tamen, la lingvo estas je malavantaĝo ĉar multo en la lerneja instruado kaj amaskomunikiloj estas disponebla nur en la oficiala nacia lingvo – la indonezia. Pro strebo kontentigi la turismajn bezonojn, oni ofte pli atentas la anglan kaj aliajn internaciajn lingvojn. Sed, danke al la projekto BASABali, la lingvo estas pli kaj pli kundividata ĉe sociaj amaskomunikiloj kaj ektrovas novajn spacojn per aŭdvidaj materialoj.

Unu el la elstaraj projektoj estas la disvolvigo de la cifereca superheroo nomita Luh Ayu Manik Mas. La rolulo estas “kuraĝa, vigla, rapida kaj forta indonezia superheroo, kiu uzas siajn povojn por plu konservi la naturan kaj kulturan mediojn de Indonezio”. Ŝiaj bildhistorioj estas disponeblaj en la balia, indonezia kaj en la angla por ebligi atingon de homoj preter la insulo Balio.

Per retmesaĝo, la komunika direktoro de la organizaĵo, Ni Nyoman Clara Listya Dewi, estis intervjuita de Rising Voices kaj ŝi donis pluajn informojn pri sia rolo ĉe BASABali kaj kial gravas engaĝi la lokan lingvokomunumon per tiuj ciferecaj platformoj.

Foto liverita de Ni Nyoman Clara Listya Dewi, uzata laŭ ŝia permeso.

Rising Voices (RV): Kia estas la hodiaŭa stato de via lingvo en kaj ekster Interreto?

Ni Nyoman Clara Listya Dewi (NNCLD): Balinese, my native language, is currently strong but like any local language in the modern digital world, it is at risk; young people today are mostly using Indonesian and English, especially in online conversations such as social media. Balinese is still the language used by many adults in family and social settings. It is important for me and other young people in Bali to start thinking about ways that can be done to preserve the Balinese language both offline and online.

Ni Nyoman Clara Listya Dewi (NNCLD): La balia, mia denaska lingvo, estas nuntempe forta sed kiel ajna loka lingvo en la moderna cifereca mondo, ĝi estas je risko; hodiaŭ junuloj pleje uzas la indonezian kaj la anglan, ĉefe en interretaj konversacioj kiel en sociaj amaskomunikiloj. La balia ankoraŭ estas la lingvo uzata de multaj plenkreskuloj en familioj kaj laŭ socia konvencio. Estas grave por mi kaj aliaj junuloj en Balio ekpensi manierojn konservi la balian en kaj ekster Interreto.

RV: Kio laŭ via opinio estas la plej grandaj defioj, kiujn alfrontas via lingvokomunumo kiam temas pri cifereca komunikado aŭ kreo de cifereca enhavo en via denaska lingvo?

(NNCLD): Unequal access to digitalization is our biggest problem. Internet users continue to grow, but in reality not all areas in Bali have adequate internet access. This is [caused] by several problems such as unequal resources, low levels of education and social classes.

(NNCLD): Neegala alireblo al ciferecigo estas nia plej granda problemo. Uzantoj de interreto daŭre multiĝas, sed reale ne ĉiuj areoj en Balio havas adekvatan interretan aliron. Tio estas [kaŭzita] de multaj problemoj kiel neegalaj rimedoj, malaltaj niveloj de edukado kaj sociaj klasoj.

RV: Viaopinie, kiuj paŝoj povus esti faritaj por kuraĝigi pliiĝon de la uzo de la lingvo en la Interreto?

(NNCLD): BASAbali Wiki is able to encourage increased use of Balinese on the internet by engaging people to participate in the development of an online cultural wiki.

(NNCLD): BASABali Wiki kapablas kuraĝigi la uzon de la balia enrete per engaĝigo de homoj en la disvolviĝo de interreta kultura vikio.

RV: Kio estas via ĉefa motivo por videbligi vian lingvon kaj kulturon interrete?

(NNCLD): My primary motivation is to preserve Balinese language and culture in the future. I want to see that in the next 20-50 years, the next generation will still know their origins, their culture and [that] the language [is] spoken and has taken root in Balinese life.

(NNCLD): Mia unua motivo estas la konservado de la balia lingvo kaj kulturo en la estonteco. Mi volas, ke dum la venontaj 20-50 jaroj, la venonta generacio ankoraŭ konu siajn originojn, sian kulturon, kaj [ke] la lingvo [estu] parolata kaj estu enradikiĝinta en la balia vivo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.