Rekono de regionaj lingvoj: la piruetoj de la franca registaro

Ekrankopio de video en Jutubo pri manifestacio en Eŭskujo por la protekto de mergada instruado.

Ĉiuj ligiloj estas en la franca, krom se estas indikite alie.

Francio jam delonge realigis lingvan politikon bazitan sur la altrudo de la franca kiel la ununura “lingvo de la Respubliko”, tute ignorante, aŭ eĉ malpermesante la uzon de pli ol aliaj 20 lingvoj parolataj sur sia eŭropa teritorio. En la XXI-a jarcento, sintenoj estis ŝanĝiĝintaj kaj pro reapero de intereso pri la regionaj kulturoj kaj pro certaj leĝaj faroj. Nova leĝo aprobita en majo 2021 celante ŝirmi lokajn lingvojn relanĉas la debaton.

La nova leĝo, nomita Leĝo de la 21-a de majo 2021 pri la protekto de heredaĵo pri regionaj lingvoj kaj ilia antaŭenigo (ankaŭ konata kiel Leĝo Molac pro la nomo de la deputito Paul Molac, proponinto de tiu leĝoprojekto), solidigas certajn progresojn pri la uzado de regionaj lingvoj. La leĝa teksto tiel rekonas la gravecon de tiuj lingvoj ĝenerale ilin taksante je statuso de “nacia trezoro” kaj subtenante la instruadon de regionaj lingvoj, devigante la regionajn registarojn “kontribui al la elspezoj pri instruado ĉe privataj lernejoj kiuj proponas dulingvan lernadon”.

Tamen, la leĝo havas mankojn je multaj aspektoj kaj daŭre diskriminacias la parolantojn de regionaj lingvoj en du areoj: la mergada instruado kaj la uzado de supersignoj lingvospecifaj sur identigiloj.

En Francio, la mergada instruado konsistas je plonĝigo de tre junaj infanoj en kurson kie ĉiuj studobjektoj, aŭ preskaŭ ĉiuj, estas instruataj en la cellingvo. Tiel, historio aŭ matematiko ekzemple estas instruataj en la bretona aŭ en la eŭska. Ĉi tiu instruado tuŝas 14 000 studentojn, tio estas 0,1% el la francaj studentoj, nombro je regula kresko.

Bretonio montris la vojon en 1977 per kreo de la lernejoj Diwan, kiuj proponas dulingvan edukadon en pli ol 50 lernejoj. Ĉi tiu movado estis sekvita de la okcitana (lernejoj Calandreta) kaj ankaŭ de aliaj kiel la alzaca, la korsika kaj la eŭska. Tiuj lernejoj estas nomitaj asociaj, financitaj de la ŝtato kaj de la familioj, kaj ofertas lernejan programon aprobitan de la ministerio pri nacia edukado kun statuso “privata edukado je kontrakto”, al kiu ekzemple ankaŭ la plejparto de privataj katolikaj lernejoj apartenas.

En la fina redaktado de la teksto de la leĝo de la 21-a de majo, la Konstitucia Konsilio referencis la artikolon 2 de la franca konstitucio, kiu deklaras ke “La lingvo de la Respubliko estas la franca”, por pravigi la malpermeson de la mergada instruado en regionaj lingvoj.

Ŝtatnacio kiu altrudas ununuran lingvon

Por la franca ŝtato, centralizo estas konsistiga elemento de ĝia identeco, kaj tio inkluzivas la rolon de la franca lingvo.

La franca estas latinida lingvo kiu elvolviĝis el la latina, ĉi lasta dividiĝinta mezepoke en lingvon de oc sude kaj lingvon de oïl norde de la nuntempa franca teritorio.

En 1539, aperis la unua dokumento kiu trudas la uzadon de la franca, kiu do anstataŭigas la latinan kiel oficialan lingvon ĉe publikaj dokumentoj. Temas pri la Regularo de Villers-Cotterêts [eo] de la reĝo Francisko la 1-a. Komence la franca estis minoritata lingvo kiu kunvivis kun aliaj lingvoj, sed iom post iom ĝi diktadis sin kiel la regantan ekskluzivan lingvon en ĉiuj kampoj: registara administrado, juro, edukado, komerco, religio, literaturo kaj amaskomunikiloj.

En la 19-a jarcento la eduksistemo substrekas sian malakcepton de lingvoj aliaj ol la franca sub la rego de la tiama ministro pri edukado, Jules Ferry [eo], kiu malpermesis la uzadon de regionaj lingvoj lerneje kontraŭ fizikaj frappunoj. Estis fama frazo dirata en la publikaj lernejoj de la lando: “Malpermesate kraĉi surplanken kaj paroli la bretonan” (aŭ la eŭskan, okcitanan aŭ ajnan regionan lingvon).

Lingvodiverseco en evidenta malkresko

Hodiaŭ, ŝtata institucio respondecas pri la lingvoj parolataj en Francio, la Ĝenerala delegitaro pri la franca lingvo kaj lingvoj de Francio. Ĝi disdividas la lingvojn en tri kategoriojn krom la franca: regionaj lingvoj parolataj en la metropola Francio, tiuj neteritoriaj kiel la jida, la cigana aŭ signolingvo, kaj la transmaraj lingvoj, en kio enkalkuliĝas pli ol 50 kaj inter kiuj aperas la kanaka, la tahitia kaj la kreola.

La 23 regionaj lingvoj oficiale rekonitaj reprezentas grandan lingvodiversecon de lingvoj latinidaj (kataluna, korsika, okcitana, frankoprovenca), ĝermanaj (flandra, alzaca), keltaj (bretona) kaj nehindeŭropaj kiel la eŭska.

Se tiuj lingvoj estis la ĉefaj denaskaj lingvoj de milionoj da francoj ĝis la 19-a jarcento [eo], hodiaŭ estas taksate ke la nombro de parolantoj de tiuj lingvoj estas je 2 milionoj, tio estas iom malpli ol 3% de la loĝantaro de metropola Francio. Jen kial la ŝtato devus movi sin por haltigi tiun malkreskon kaj kuraĝigi lingvan renovigon pensitan en la diverseco.

Zigzagumanta politiko kiu ŝajnas sisteme kontraŭigi la rekonon de plureco kaj defendi la francan

Tamen, la franca ŝtato tenas dusencan pozicion rilate al regionaj lingvoj, hezitante inter lingvodiverseco kaj zorgema defendo de la franca. En 1992, ĝi volemis la unuan fojon amendi la konstitucion de la 5-a Respubliko por la oficiala loko de la franca lingvo, menciita en tiu fama artiklo 2 cele al defendo de la franca lingvo kiu ŝajne estis en danĝero antaŭ la disvastiĝo de la angla.

Krome, Francio rifuzas ratifi la 39 artikolojn de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj kiun ĝi subskribis, ankoraŭfoje elvokante kontraŭdiron kontraŭ la sama artikolo de sia konstitucio. Tiu traktato el 1992 de la Konsilio de Eŭropo proponas ŝirmi la lingvodiversecon en Eŭropo kaj inkluzivas “la neceson de difinita ago por antaŭenigo de regionaj aŭ minoritataj lingvoj, por ilin protekti; faciligo kaj/aŭ kuraĝigo de la buŝa aŭ skriba uzado de regionaj aŭ minoritataj lingvoj en la publika kaj la privata vivo; disponebligo de formoj kaj manieroj adekvataj por la instruado kaj studado de regionaj aŭ minoritataj lingvoj je ĉiuj taŭgaj stadioj”.

Ŝanĝoj intervenis en 2008 dum konstitucia revizio kiu mencias tiujn lingvojn en la artikolo 75-1 de la konstitucio: “La regionaj lingvoj  apartenas al la heredaĵa propraĵo de Francio”. Tiurilate, la ununura domajno kie noteblas relativa engaĝiĝo de la ŝtato estas la financa helpo alportata al radiaj kaj televidaj programoj, kiuj aldoniĝas al privataj iniciatoj, ĉefe por la alzaca, la eŭska, la bretona, la korsika kaj la okcitana.

Manifestacioj kaj malantaŭeniroj de la Konstitucia Konsilio

Sekve al la aprobo de la leĝo de la 21-a de majo, multnombraj manifestacioj okazis tra Francio ĉefe en la monato majo por denonci cenzuron de la mergada instruado, kiu larĝe dependas je la subteno de la ŝtato. Peticioj estis lanĉitaj atentigante ke la artikolo 2 de la konstitucio estis ellaborita kaj prezentita kiel defendo de la franca kontraŭ la angla. Notinde, multaj franco-anglaj dulingvaj lernenoj en Francio praktikas lingvan mergadon kaj ŝajnas ne esti submetitaj al la apliko de tiu leĝo.

Aktivuloj ankaŭ atentigas ke la franca prezidento Emmanuel Macron defendis la regionajn lingvojn ekde la 26-a de majo, klare kontraŭante la decidon de la Konstitucia Konsilio, kiu fine reagis la 16-an de junio precizigante ke la mergada instruado nur estas kontraŭkonstitucia en la publika eduksistemo, sed rajtigita en la privata sektoro.

Aktivuloj sin turnas nun al la difino de la termino asocia lernejo, kiu povas esti interpretita kiel parto de la publika servo. Do, la leĝpolitika pingpongo daŭros. Ankoraŭ ne sciatas ĉu en la 2-a de septembro la studentoj kiuj parolas la alzacan, la eŭskan, la bretonan, la korsikan aŭ la okcitanan retrovos siajn vojojn al la lernejo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.