- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La reveno de birdoj dum la enŝlosigo pro KOVIM-19 estas favora al nepalaj fotistoj pri sovaĝa vivo

Kategorioj: Suda Azio, Nepalo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Fotografio, Medio, COVID-19

Piknonotedo kun ruĝa ventro [1] konata en la angla kiel red vented bulbul. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Malgraŭ sia relative eta grandeco, Nepalo gastigas proksimume 9% [2] el ĉiuj birdospecioj troveblaj tutmonde. Laŭ la organizaĵo pri Birda Konservado de Nepalo (Bird Conservation Nepal), 886 specioj [2] estas registritaj en la lando.

Dum la nombro de birdoj en Nepalo iom malkreskas [3] pro detruo de la medio kaj efiko de klimatŝanĝiĝo inter aliaj faktoroj, limigoj starigitaj pro KOVIM-19 kaŭzis malaltiĝon de poluado kaj kreis favoran medion [4] por birdoj. Laŭ studoj [4], enŝlosigo koincidis kun la ĉefa pariĝ-sezono de multaj urbaj birdoj, kaj fotistoj, profesiaj kaj amatoraj, kundividas vidaĵojn [5] el siaj kortoj.

Mira Dhakal [7], amatora fotisto, estas kundividanta siajn fotojn kun la kradvorto #TheJoyOfSmallThings ĉe Tvitero. Inspirita de la kapablo de sia patrino krei fotojn en sia familia fotoateliero, ŝi komencis kapti birdojn tra la ekrano de sia kamerao antaŭ kvin jaroj.

Longvosta lanio [14], Zosterops palpebrosus, punktita turto [15], orienta pigonajtingalo

Ĉu vi ne rekonas ilin? Piknonotedo kun ruĝa ventro [1]longvosta lanio [14], kolumpapago [24]

En retmesaĝa konversacio kun Sanjib Chaudhary por Tutmondaj Voĉoj, Dhakal diris:

When I click birds, I feel as beautiful and as free as birds. […] When I started bird photography, I started seeing bird everywhere and listening to them every now and then. I can notice beautiful birds and their nests even from a moving vehicle. […] Birds are lively, they are intense and they create such a joy.

Kiam mi enkadrigas birdojn en mia kamerao, mi sentas min same bela kaj libera kiel ili. […] Kiam mi komencis birdofotadon, mi komencis vidi birdojn ĉie kaj aŭskultadi ilin fojfoje. Mi povas rimarki belajn birdojn kaj iliajn nestojn eĉ el moviĝanta aŭto. […] Birdoj estas vivoplenaj, ili estas intensaj kaj ili kreas tian ĝojon.

Jen kelkaj birdoj kiujn Dhakal kaptis kamerae:

Dhakal ne povis antaŭe foti bluan turdon, malgraŭ ke ŝi jam multfoje provis. Tamen, tiu belaĵo aperis en la korto dum la enŝlosigo. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

La krioj de kukolo anoncas la alvenon de printempo [3]. Paro de aziaj koeloj. Foto de Mira Dhakal.

En Nepalo homoj permesas al hirundoj [25] kaj apusoj [26] nesti en iliaj hejmoj [3]. Hirundoj kaj paseroj [27] sidiĝas kune. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Ordinara verda pigo [28]. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Komuna tajlorbirdo [29]. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Granda barbulo [30]. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Orienta pigonajtingalo [31]. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Birdo Zosterops palpebrosus, konata en la angla kiel oriental white eye. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Paro de Pycnonotus leucogenys, konata anglalingve kiel Himalayan bulbuls. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.

Blankgorĝa arbalciono [32]. Foto de Mira Dhakal. Uzata kun permeso.