Malajzia artisto pentras “Patrinon GAIA” por mediprotektado kaj virinaj rajtoj

La Raviĝo – Akrila kaj Oleo-Inko sur Kanvaso – 24 × 36 coloj. Kopirajto Jennifer Mourin de la 22- de majo 2017. Uzata kun permeso.

Nova ekspozicio en Penang, Malajzio, prezentas la plej novajn pentraĵojn de Jennifer Mourin, artisto konata pro aktiva antaŭenigo de la protekto de vivmedio per sia arto.

La nova serio de Mourin havas la temon “Patrino GAIA” [Patrino Tero, ndlt], kiun ŝi konceptis post legado de maltrankviligaj raportoj pri la stato de la vivmedio. En la greka mitologio, Gaia estas konata kiel la diino de la Tero.

En intervjuo kun Global Voices Mourin klarigis la inspiron poriaj siaj novaj pentraĵoj:

My “Mother Gaia” series imbibes the need to take stock of what we are sacrificing in the name of greed, selfishness, over-consumption and so-called economic growth. These new paintings assert the need to respect, protect and defend our planet and her progeny against abuse, exploitation, depletion and death. My personification of Mother Earth in the women I paint surrounded by the animals facing extinction stares people in the eye calling for people to change, for the killings to stop!

Mia serio “Patrino GAIA” kontentigas la bezonon konscii pri tio, kion ni detruas je la nomo de avideco, egoismo, trokonsumo kaj de la tiel nomata ekonomia kresko.  Ĉi tiuj novaj pentraĵoj asertas la bezonon respekti, protekti kaj defendi nian planedon kaj ĝian idaron kontraŭ misuzo, ekspluatado, elĉerpiĝo kaj morto. Mia personigo de Patrino Tero, en la virino kiun mi pentras ĉirkaŭita de endanĝerigitaj bestoj, rigardas nin en la okulojn por voki la homojn ŝanĝiĝi, ĉesi masakrojn!

 In Faith [En Kredo] – Akrila [eo] kaj olea inkoj sur 36×24-cola tolo – Kopirajto de Jennifer Mourin – la 14-an de septembro 2017. Uzata kun permeso.

Mourin ankaŭ identigis iujn el la endanĝerigitaj bestoj en Malajzio, kiuj estas prezentitaj en ŝiaj pentraĵoj. Ŝi menciis la malajan tigron (Harimau Malaya), kiu estas uzata kiel populara simbolo en Malajzio, sed baldaŭ povus formorti:

I find it so bitterly ironic that this majestic animal is used as a symbol on the Malaysian coat of arms, is the name of our national football team (Harimau Malaysia), is revered as part of Malaysian identity, but the real life animal is disappearing! The magnificent tiger is dying off because humans hunt, kill and trade in their skin, teeth, meat in some misguided belief that these will give people, especially men, power and sexual prowess– what sacrifice for such foolish vanity, arrogance and selfishness!

Similarly, I also feature the Hornbill. I fondly remember these beautiful birds from my childhood when my family lived in the state of Pahang, and they used to fly around freely close to my home. Malaysia is the home to 10 species of hornbills, and these need to be protected!

Mi trovas tion tiel maldolĉe ironia, ke ĉi tiu majesta besto estas uzata kiel simbolo sur la malajzia blazono, estas la nomo de nia nacia futbala teamo (Harimau Malajzio), estas respektata kiel parto de malajzia identeco, sed la reala vivo-besto malaperas! La grandioza tigro formortas ĉar homoj ĉasas, mortigas kaj komercas ĝiajn haŭton, dentojn, viandon en iu misgvida kredo, ke tiuj donos al homoj, precipe al viroj, potencon kaj seksan lertecon — kia ofero por tia malsaĝa vanteco, aroganteco kaj egoismo!

Simile, mi ankaŭ prezentas la buceredojn [eo]. Mi ŝategas memori ĉi tiujn belajn birdojn de mia infanaĝo, kiam mia familio loĝis en la ŝtato Pahang, kaj ili kutimis libere ĉirkaŭflugi proksime al mia hejmo. Malajzio estas la hejmo de 10 specioj de buceredoj, kaj ĉi tiuj devas esti protektataj!

La Mistero – Akrila kaj olea inkoj sur kanvaso – 20 × 20 coloj. Kopirajto de Jennifer Mourin. La 13-an de aprilo 2017, uzata kun permeso.

Mourin ankaŭ omaĝis virinojn portantajn sarongon [eo], indiĝenan veston, tra Sudorienta Azio:

Memories of my mother’s Thai village in the eastern state of Kelantan have turned my love of the sarongs the strong women wore (including my mother, grandmother and villagers) into totems of my artistic identity.

Memoroj pri la taja vilaĝo de mia patrino en la orienta ŝtato Kelantan transformis mian amon al la sarongoj [eo], kiujn portis la fortaj virinoj (inkluzive de mia patrino, avino kaj vilaĝanoj), en totemojn de mia arta identeco.

La rememoro – Akrila kaj olea inkoj sur kanvaso -– 24 × 24 coloj. Kopirajto de Jennifer Mourin – la 22-an de aprilo 2017. Uzata kun permeso

Kiel artisto, Mourin ankaŭ estas konata pro tio, ke ŝi pledas por la rajtoj de virinoj. Ĉi tio evidentas en ŝia nova serio:

Another recurring theme is women breastfeeding, as I am incredulous at how such a loving, nourishing and nurturing act as breastfeeding is often considered a controversial “obscene” act by society. Mothers deserve to be supported and loved. In the Mother GAIA series, breastfeeding is symbolic of how mother earth provides for us, feeds and sustains us.

Alia ripetiĝanta temo estas la mamnutrantaj virinoj, ĉar mi estas nekredema pri tio, mi ne komprenas kial tia ama, zorga kaj nutra agado kiel mamnutrado ofte estas konsiderata polemika “obscena” ago de la socio. Patrinoj meritas esti subtenataj kaj amataj. En la serio Patrino GAIA, mamnutrado simbolas kiel patrino tero provizas nin, nutras kaj subtenas nin.

Kaj fine, Mourin alvokis urĝan agadon por ĉesigi la detruadon de la planedo.

People need to remember how much Mother GAIA gives so all can live and be sustained! Is it any wonder that she will react against humankind's hubris, carelessness and selfishness? We are all in the same boat, and if humankind continues at the pace we are witnessing it will be at our own peril!

Homoj devas memori kiom multe donas Patrino GAIA por ke ĉiuj povu vivi kaj vivteni sin! Ĉu estas mirinde, ke ŝi reagos kontraŭ la senzorgeco kaj egoismo de la homaro? Ni ĉiuj estas en la sama boato, kaj se la homaro daŭrigos vivi je la ritmo pri kiu ni atestas, ĝi kreos sian propran pereon!

En Dankemo – Akrila kaj olea Inkoj sur kanvaso – 36 × 24 coloj. Kopirajto de Jennifer Mourin – la 8-an de septembro 2017. Uzata kun permeso

La pentraĵoj de Mourin estas parto de miksita grupa ekspozicio ĉe la Artcentro Hin Bus Depot en Penang, Malajzio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.