Agresa okupado de palestinaj hejmoj fare de israelaj kolonianoj en Jerusalemo estas nur parto de jardekoj da suferoj

Ekrankopio de filmeto afiŝita en Instagram de Mona Elkurd, loĝanto de la palestina [eo] kvartalo de Ŝejko [eo] Jarrah, ilustranta ŝian renkonton kun israela [eo] setlanto kiu diras al ŝi “Se mi ne ŝtelos vian domon, iu alia faros tion”. La filmeto igis de Elkurd ikono de la lukto inter palestinaj loĝantoj de ĉi tiu Jerusalema [eo] kvartalo kaj israelaj kolonianoj kiuj laŭleĝe rajtigis elpeli ilin el siaj hejmoj.

“Se mi ne ŝtelos vian domon, iu alia faros tion”.

Jen kiel israela setlanto nomata “Jakob” respondis al la jerusalema ĵurnalisto Muna Elkurd kiam ŝi petis lin forlasi la ĝardenon de sia hejmo en la kvartalo de Ŝejko Jarrah en Jerusalemo.

La filmeto de la konversacio kiun Kurd publikigis sur sia Instagram-paĝo kundividita en multaj novaĵaj paĝoj kaj retejoj, fulme disvastiĝis kaj estiĝis ikono de la subpremo kiun ŝi kaj ŝia familio — kaj la tuta kvartalo — nuntempe alfrontas.

La daŭranta apartismo [eo] en Jerusalemo.

“Eĉ se mi forlasos la domon, ili ne redonos ĝin al vi”.

pic.twitter.com/5sELdmClH5

— Abed? #SaveSheikhSarrah (@Abd_HajYahia), la 1-an de majo 2021.

De kiam Kurd publikigis sian filmeton, streĉoj en la okupataj palestinaj teritorioj kreskis al la plej malbona nivelo en jaroj. La blokita Gaza enklavo [eo] suferis sub israelaj aviadilaj atakoj kiam islamanoj festis la finon de Ramadano, ilia sankta monato de fasto. Ĝis nun, almenaŭ 122 palestinanoj mortis, inkluzive de 31 infanoj, kaj la nombro de mortintoj daŭre kreskas.

Ok israelanoj mortis pro centoj da misiloj pafitaj de Hamaso [eo], kiu regas en Gaza [eo], kontraŭ israelaj okupataj teritorioj responde al pli fruaj provokoj. Dume, centoj da loĝantoj de Jerusalemo estis vunditaj de okupaciaj trupoj kiuj severe riproĉis manifestaciantojn kaj fervorulojn en la lastaj semajnoj.

Streĉitecoj en Jerusalemo koincidis kun la komenco de Ramadano, la 13-an de majo. La israelaj okupaciaj trupoj starigis barikadojn por malebligi la aliron al la areo de Bab Al-Amud (Damaska Pordego) por plenumado de la antikva rito de neformalaj kunvenoj en tiu areo de la malnova urbo. Ĉi tiu blokado kaŭzis fortajn protestojn — nomatajn “ribelo de Bad Al Amud“— kiuj finfine sukcesis delokigi la barojn kaj obstaklojn metitajn de la okupantaj fortoj.

Ĉi tiuj eventoj estis sekvitaj de la kuratako de la israelaj trupoj en la esplanado de la moskeoj de la malnova urbo Jerusalemo, unu el la sanktaj lokoj de Islamo, kiuj ĵetis larmigan gason kaj stuporajn grenadojn [nemortigaj mangrenadoj por malorientigi malamikon pere de lumego kaj bruego, Ndlr.] kaŭzantajn multajn vundintojn. La subpremo de Al-Aksa [eo] koincidis kun la kapto de palestinaj domoj fare de israelaj kolonianoj en la kvartalo Ŝejko Jarrah de Jerusalemo, protektita per verdiktoj de israelaj tribunaloj.

Ŝejko Jarrah: Lukto de jardekoj

La batalo pri Ŝejko Jarrah datas de 1948, kiam reprezentantoj de la naskiĝanta ŝtato Israelo provis transpreni  la kvartalon, delokigi ĝiajn loĝantojn kaj detrui hejmojn. Tion malebligis britaj trupoj, kiuj tiam protektis la urbon Jerusalemo. Jarojn poste, dum la Sestaga Milito, en junio de 1967, israelaj trupoj okupis Cisjordanion [eo], inkluzive Jerusalemon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵon.

De tiam, sinsekvaj israelaj registaroj provis delokigi la palestinan loĝantaron de la urbo Jerusalemo por ŝanĝi ĝian demografion al juda plimulto, klopodante poziciigi la urbon kiel la ĉefurbon de Israelo kaj provi konvinki landojn transloki siajn ambasadejojn tien, malgraŭ la palestina aserto, subtenata de Unuiĝintaj Nacioj, fari almenaŭ parton de Jerusalemo kiel ĝian ĉefurbon.

“Ni ne foriros” legeblas sur la muro de la hejmo de palestina familio kun risko esti elpelita de israelaj kolonianoj. Foto de Osama Eid (permesilo CC BY 3.0).

La kvartalo Ŝejko Jarrah, situanta norde de la malnova urbo de Jerusalemo, enhavas unu el la ĉefaj arterioj kiuj ligas la judan loĝantaron de la urbo kun la Hebrea Universitato. Akiri kontrolon super la kvartalo metus la tutan orientan Jerusaleman areon sub israelan aŭtoritaton.

La elpelo de palestinanoj datiĝas de la periodo 1948-1967, kiam Jerusalemo estis sub jordania kontrolo. En 1956, la jordaniaj aŭtoritatoj, kunlabore kun la Agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Palestinaj Rifuĝintoj en Mezoriento (UNRWA), konstruis domojn en Ŝejko Jarrah por 28 rifuĝintaj familioj. La Jordania Ministerio pri Konstruado kaj Disvolvado disponigis la teron, kondiĉe ke UNRWA efektivigu la konstruadon, kaj ke posedo de la domoj estu transdonita al iliaj loĝantoj ene de tri jaroj post finkonstruado. Sed tio ne okazis ĝis 1967, kiam Jordanio [eo] perdis kontrolon super Cisjordanio.

Malmultaj tagoj apartigas nin de la decido de la okupacia kortumo por evakui la kvartalon de Ŝejko Jarrah #الشيخ_جراح  aŭ prokrasti la elpelojn. Pli ol 500 palestinanoj el 28 familioj alfrontas la fantomon de nova katastrofo kaj devigita delokiĝo. Ni altigu niajn voĉojn de subteno al niaj homoj en la Jerusalema kvartalo. Savu la kvartalon Ŝejko Jarrah.  #انقذوا_حي_الشيخ_جراح

pic.twitter.com/XjDc6pL541

la 30-an de aprilo 2021.

Kun Jerusalemo sub israela kontrolo, israelaj organizaĵoj de setlantoj okupis domojn kies loĝantoj forestis, eĉ provizore. La familio Shatti, ekzemple, perdis sian hejmon vizitante Kuvajton [eo] en 1967.

En 1972, du israelaj societoj de aŝkenazaj kaj sefardaj judoj aperis ĉe la Departemento pri Israela Landregistrado por postuli proprieton de la areo Karm Al-Jaouni en Ŝejko Jarrah. Ilia aserto baziĝis sur kvazaŭa aĉeta dokumento devenanta de la otomana periodo. Posedo de la tero estis koncedita al ĉi tiuj societoj.

Inter 1974 kaj 1975, la menciitaj societoj procesis por forpeli kvar familiojn el siaj hejmoj. La israela tribunalo malakceptis la peticiojn, ĉar la loĝantoj estis luantoj protektitaj per leĝo.

Sed la procesoj rekomenciĝis en 1982, ĉi-foje kontraŭ 23 familioj, el kiuj 17 turnis sin al israela advokato, Tosya Cohen. Tamen, en 1991, Cohen surprizis siajn klientojn kiam li interkonsentis kun la du setlantaj societoj kio preparis la vojon por tiuj societoj forpeli palestinanojn kiel la familio Hanoun kaj la familio Ghawi de siaj hejmoj.

Unua kortuma decido ordonis al tiuj du familioj pagi lupagon al la plendantoj, sed kvankam ambaŭ obeis, ili estis elpelitaj en 2002. En 2003, la du societoj vendis sian parton de la tero al investfonduso. La ŝanĝo de proprieto permesis al la familioj Hanoun kaj Ghawi apelacii ilian elpelon kaj reveni al siaj hejmoj ĝis la kazo estos solvita.

La familio de Mona ElKurd estis celo de procesoj ekde la fruaj 1990-aj jaroj. Post multnombraj verdiktoj, la lasta en 2009, israelaj kolonianoj akiris rajtojn transpreni la hejmon de ElKurd. De tiam, la familio kundividis sian domon kun la kolonianoj kiuj prenis ĝin de ili, lasante al ili nur 50 m² por loĝi.

Plej lastatempe, en oktobro 2020, la fimilioj ElKurd, Al-Qasim, Al-Jauni kaj Al-Skafi ricevis elpelojn de la malsupra kortumo. En septembro, tri aliaj familioj —Hammad, Dajani kaj Al-Dawoudi— ricevis similajn sciigojn, kio portis la tutan nombron de homoj minacitaj je eldomigo al 55. Ĉi tiuj decidoj estis ĉesigitaj ĝis februaro 2021, kiam oni ordonis elpelon farenda antaŭ ĵaŭdo la 6-an de majo 2021, kio kaŭzis la nunan perfortan eskaladon.

Loĝantoj de Ŝejko Jarrah “ne povas spiri”

Dum streĉoj kreskis, palestinanoj iris al sociaj amaskomunikiloj por diskuti la subpremon sub kiu ili suferas.

Bentzi Gopstein (Lehava), unu el organizantoj de la marŝoj “morton al araboj”, venas al Ŝejko Jarrah ĉi-vespere je la 20:30. #Savu Ŝejko Jarrah de kolonia perforto.  https://t.co/ov5rqBjDVE

— Mohammed El-Kurd (@m7mdkurd), la 6-an de majo 2021.

La frazo “mi ne povas spiri” — la lastaj vortoj de George Floyd dum li estis mortigita de policisto en 2020 en Minesoto [eo]— tendencas en sociaj retejoj inter palestinanoj kaj simpatiantoj, dum israelaj okupaciaj trupoj perforte subpremas tiujn kiuj esprimas solidarecon kun la loĝantoj elpelitaj de Ŝejko Jarrah.

“Mi ne povas spiri”, li diris.

Apartheid [apartismo, Ndlr.] neniam finiĝas.

Ankaŭ en Tvitero, Kawther skribis:

The same violence but no one speak . ??#انقذوا_حي_الشيخ_جراح pic.twitter.com/N1HYD5M4iF

La sama perforto, sed neniu parolas pri ĝi. ?? #انقذوا_حي_الشيخ_جراح  Savu la kvartalon Ŝejko Jarrah.  pic.twitter.com/N1HYD5M4iF

— Kawther Slama (@KawtherSlama), la 6-an de majo 2021.

En solidara gesto kun la loĝantoj de Ŝejko Jarrah, najbaroj de Jerusalemo rompis sian faston ĉiutage de Ramadano antaŭ domoj de loĝantoj sur la rando de eldomigo. Tio instigis Itamar Ben Ghafir, membron de israela Kneset kaj gvidanton de la ekstremdekstra israela partio Otzma Yehudit, partopreni kunvenon en la distrikto la 6-an de majo, la tagon difinitan de la kortumo por elpeli tiujn domojn, en kiu li faris la provokan anoncon ke li translokus sian oficejon al Ŝejko Jarrah por alfronti “arabajn ekstremistojn”.

Kiam grupo de palestinanoj kolektiĝis por esprimi sian malakcepton de la provokoj de la parlamento, koloniano ŝprucis la palestinanojn per piprosprajo, ago dokumentita en multaj filmetoj.

Israelaj setlistoj ŝprucas pipro-sprajon al palestina junulo en la kvartalo Ŝejko Jarrah.  #SaveSheikhJarrah #انقذو_حي_الشيخ_جراح pic.twitter.com/baiP9UeuH0

— Huda Fadil ?? #Gaza (@HudaFadil2), la 6-an de majo 2021.

Ĉi tio kaŭzis konfrontiĝon de la du partioj, dum kiu seĝoj kaj ŝtonoj estis ĵetitaj.

Setlanto ŝprucas al la knaboj pipro-sprajon, kaj la knaboj ne seniluziiĝas. #SaveSheikhJarrah
pic.twitter.com/pmNArc0bFy
? — شجاعية (@shejae3a), la 6-an de majo 2021.

La israelaj okupaciaj trupoj intervenis kaj arestis plurajn palestinanojn.

Estas vere malĝoje ke homoj devas travivi ĉion ĉi nur por batali por ILIA PROPRA tero, kaj tamen la mondo diras eĉ ne unu vorton! #انقذوا_حي_الشيخ_جراح pic.twitter.com/HPBrnCN7jD

— ﮼رَغد ﮼?? (@raghad_jaffal), la 4-an de majo 2021.

La 5-an de majo la palestina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj prezentis oficialajn dokumentojn kun la detaloj de la elpelaj operacioj faritaj de Israelo [ar] antaŭ la Internacia Puna Kortumo [eo], sed la kolizioj sur la loko ne ŝajnas malpliiĝi.

La 10-an de majo israela kortumo prokrastis la aŭdiencon planitan por tiu tago, en kiu estis decidota la sorto de la palestinanoj loĝantaj en Ŝejko Jarrah. Anoncante ke la dato de la sekva aŭdienco estis difinita 30 tagojn poste, la kortumo permesis al elpelitaj familioj resti en iliaj hejmoj ĝis tiam.

Muna ElKurd, kies filmeto en Instagram igis ŝin emblemo de la lukto de la loĝantoj de Ŝejko Jarrah, skribis:

We should not stop. Freezing [the decision] is not cancelling it.. The movement of Sheikh Jarrah is a popular and global movement against displacement and colonization in Jerusalem and all of Palestine. We must raise our voices, and intensify efforts through our presence and solidarity in Sheikh Jarrah neighbourhood, and intensify our voice on social media platforms, because the violence of the colonial occupation is prevalent and its outbreak in our cities has not been frozen.

Ni ne devas halti. Frostigo de la decidon ne nuligas ĝin. La kvartala movado de Ŝejko Jarrah estas popola kaj tutmonda movado kontraŭ la delokigo kaj koloniado de Jerusalemo kaj de la tuta Palestino. Ni devas aŭdigi niajn voĉojn kaj intensigi klopodojn per nia ĉeesto kaj solidareco kun la kvartalo Ŝejko Jarrah, kaj voĉigi per sociaj retejoj, ĉar regas la perforto de la kolonia okupado, kaj ĝia eksplodo en niaj urboj ne frostiĝis.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.